La plej bona Esperanto-muziko (laŭ mi)

Esperantujo ja riĉas je muziko, tamen iuj homoj ne konas multajn bonegan muzikistojn kaj kantojn. Do jen artikolo por informi vin pri la plej bona muziko (miaopinie). Sed kiel aŭskulti la muzikon? Neniu havas monon por aĉeti ĉiun albumon! Ne timu, uzu la Vinilkosmo-abonklubon. Funkcias facile, oni pagas nur €10 kaj oni ricevas ĉiun albumon de Vinilksomo. Do por la prezo de unu albumo, oni ricevas pli ol 100 albumojn! Mi verkis artikolon kun pli da detaloj

Nomo: Martin kaj la talpoj

Ĝenro: Akustika trankvila

Sendube, la sveda muzikgrupo Martin kaj la talpoj estas la plej bona muzikgrupo (laŭ mi). Mi amas preskaŭ ĉiun kanton, ili apenaŭ havas malbonan kanton. Fakte mi nur aĉetis du esperanto-albumojn iam kaj ambaŭ apartenas al ili. Malfacilas elekti la plej bona, sed verŝajne estas Kie estas vi? belega, trankvila akustika kanto plene da emocio. Eĉ post oftega aŭskultado, ĝi ankoraŭ estas sentiga rakonto pri soleco. Alia belega kortuŝa kanto estas Sub la ponto kiu havas ĉarman etoson. Multaj el iliaj kantoj temas pri soleco, virinoj kaj beleco (inkluvize la kanto nomata La Beleco), kaj havas belan kaj tristan etoson ekzemple Postsomero, Anstataŭ letero kaj Rebeka.

Sed se la ĝisnunaj kantoj estas tro plorigaj, ili ankaŭ havas pli aktivajn kantojn. Verŝajne la plej popularaj kantoj estas la albumaj nomoj, Pli ol nenio kaj Superbazaro. Ili estas iomete pli vigla sed ankaŭ temas pri rilatoj kaj ties malfaciloj. Gefratoj estas alia bela kaj sentimentala kanto pri vivrilatoj kaj Homoj kiel mi estas bona omaĝo al subuloj. Vivo duras sed vi molas temas pri priortatoj kaj la plej gravaj aferoj en vivo.

Kvankam plejparto de sia muziko estas trankvika kaj iomete trista, ankaŭ ekzistas dancigajn kantojn. Ĉiuj en la mondo estas bonega kaj ritma kanto kiu ĉiam pli enerigas min. Tro longe estas festa kanto pri festumado kaj amikeco, kaj Lakto kaj miel’ estas moviga kaj kapkliniga.


Nomo: Persone

Ĝenro: Akustika trankvila

Se iam diras al vi ke vi tro ludas la kantojn de Martin kaj la talpoj, responde ke tiu ne eblas. Se oni insistas, ludu muzikon de Persone. Kiam mi devis elekti la muzikon por la radio-elsendo de la Esperanto-grupo de Tuluzo, mi ĉirkaŭiris la “nur unu Martin kaj la talpoj” regulo de mia ĉefo per Persone kantoj. Martin Wiese originale ludis ĉi tie antaŭ la talpoj, do la ritmo kaj etoso estas simila en multaj kantoj. La albumo Sen sonas tre simila al Superbazaro kaj eĉ enhavas la kanton Pli ol nenio. Krom tiu ankaŭ aŭskultinde estas Mi ĉiam kredis pri similaj temoj kaj Patro nia konstraŭstaras Dion.

La temo de vivrilatoj estas ankaŭ evitente en pli roka formo dum Povus esti simpla. Rilatoj povus esti simpla sed ofte estas ne. Lasu min sonĝi estas unu el la plej belaj kantoj en nia lingvo ke tute aŭskultenda (ne nur inda sed ankaŭ enda). La kanto estas tiel bona ke ĝi aperas en du apartaj albumoj. Sola? (ne tiu kanto, ĉi tiu estas alia kun sama nomo) estas neespera kanto kun roka rekantaĵo. Ili ne estus esperanta muzikgrupo sen politika kanto pri la medio, do Tute sekura estas sarkasma kanto kontraŭ nuklea energio. Kompreneble mi ne povas ne paroli pri verŝajne unu el la plej fama esperanta kanto, Liza pentras bildojn. Se tiu estas la sola kanto de Martin Wiese kiun vi konas, la vortoj estas bona reprezanto de liaj verkoj, sed ĝenerale la ritmo estas pli trankvila.


Nomo: Jomo

Ĝenro: Roko, internacia

La plej vigla kaj danca koncerto mi iam partoprenis en Esperantujo verŝajne estas tiuj de Jomo. La franco vere nomiĝas Jean-Marc Leclerq kaj estas tre diversa en sia muzikstiloj, muzikgrupoj kaj eĉ la lingvoj per kiuj li kantas. Li atingis rekordon por la plej multaj lingvoj (22) en unu kanto. La stilo de liaj albumoj estas slave, okcitane, afrike kaj politike. Verŝajne ĉiuj esperantistoj konas Ĉu vi volas danci? kaj La Bambo. Ĉi tiuj kantoj aperas dum ĉiu koncerto iam ajn. Ĉu iu ne festis sub tiuj sonoj?

JoMo fakte havas kelkajn esperantistajn kantojn kiel Esperanto pri kia bela lingvo ĝi estas, Lernu nun por kuraĝigi homojn fari la titolon kaj En la IJK kie ja povas okazi ion ajn. La hispansona La virbovo kaj la luno estas dramatika, Marusja estas tre vigla rapida ukraina kanto, kaj La slavinoj estas ampoemo al la beleceo de slavaj virinoj. Rugbeo estas laŭta okcidentstila kanto pri la populara sporto kiu evidente plaĉas al okcitantoj. Sakŝalmo ne estas nur skota muzikilo.

Sed mia plej ŝatataj estas la politikaj revoluciaj kantoj kiel la trilingva Al la barikadoj kaj la himno al ukraina anarĥisto Maĥnovŝĉino kun bonega gitara ritmo. La eskapinto havas bonegan uzon de la elektgitaro kun usoneca sono, kaj La blondulineto ankaŭ estas moviga. Ĉeboksaro omaĝas al rusa urbo bonmaniere.


Nomo: i.d.c. / Inicitaloj dc

Ĝenro: Trankvila elektroniko

Enric Languillat la franca muzikisto nomata i.d.c. havas la plej serenan stilon de muziko. Se vi iam volas ripozi, simple sidiĝu kaj teo-umu al la sono de Signoj de viv’. Vi certe ĝuos ĉi tiun belegan kanton kaj la ĉarman Ŝia ridet’. Berlino sen vi estas bona ekzamplo de lia malgaja etoso sed ne ĉiuj kantoj estas tiaj, kiel montras la amuza La Fina venk’.

Liaj kantoj ofte komenciĝas malrapide ĝis atingi la pinto de la refreno. Ekzemple la unua fojo mi auskŭltis al La grizeco, nur ĉe la rekantaĵo ke mi ekŝatis ĝin. La rekantaĵo ankaŭ estas la plej bona parto de Furora danc’ kaj Se via mano estus parashut’. En mia ĉambret’ fakte estas tri kantoj en unu, Lia nova albumo plenas je bonegaj kantoj, kaj trankvilaj (Ĝis la pluv’) kaj viglaj (Felisedo de nokto), sed ĉiuj kun bonaj ritmoj kaj etosoj kiel Li revenas.


Nomo: Kajto

Ĝenro: Tradicia folko

Klare mi preferas rokmuzikon sed ankaŭ ekzistas multaj bonaj folkaj muzikistoj. Ĉefe el tiuj estas la nederlanda muzikgrupo, Kajto. Bedaŭrinde mankas al mi tempon aŭskulti kaj analizi ĉiujn el iliaj sep albumoj, do ĉi tiu nur estas gusteto. Mia plej ŝatata kanto verŝajne estas Rulu nun kiu honorigas la laboristojn aŭ la bonega sentiga kontraŭmilita Mi memoras. Ankaŭ bonas la ĉarma Filozofio kaj Baleno.


Nomo: Dolchamar

Ĝenro: Rokmuziko

Ni ja bezonas Junaj idealistoj ĉu ne? Jen muziko por aktivistoj, kaj aktive dancante kaj aktive politike. Himno de esperhe ankaŭ estas inspira. Simia kapitilo estas danciga kanto pri bestrajtoj.

Se vi iam volas rokumi, ludu Ni ĉiuj ni kaj Kontraŭ krusadanto. Se post tiom da dancado vi bezonas paŭzon, aŭskultu Solaj paroj, bela kanto pri soleco. Ankaŭ bonaj meliodoj estas dum Des pli kaj La fariseo.


Nomo: La Perdita Generacio

Ĝenro: Alternativo

La bonega kanto Sub fortepiano en Kiev’ sole meritas ĉi tiun grupon en mia listo, kaj ili havas multajn aliajn bonajn kantojn. Ankaŭ vigla estas Televido kaj mi ŝatas la dolĉan Dudek tri (eble ĉar unue aŭdis ĝin kiam aĝis mi dudek tri). La malrapidaj Ne eblas kalkuli Ĉu timigas la ombron? kaj Ĉu vi kontentas ankaŭ belas.


Bedaŭrinde mi havas nek tempon nek spacon por aŭskulti kaj priskribi ĉiun muzikgrupon. Alia bona grupo estas la kataluna folkmuzika Kaj Tiel Plu kiu ĉefe ludas tradiciajn kantojn ofte senvorte. La regea Jonny M estas nova muzikisto kun rapide kreskante populareco. Kompreneble ne eblas havi liston sen Kimo de Esperanto Desperado kaj la famegaj kantoj Sola, Ska-virino kaj la bela Feliĉe. Mi esperas ke ĉi tiu listo helpas vin kaj mi pardonpetas ke mi eluzis mian vortaron de vortoj kiuj signifas “bonan kanton”.

4 pensoj pri “La plej bona Esperanto-muziko (laŭ mi)

  1. Dankon pri la listo! Mia favora kanto en Esperanto do mankas: “Ami” de Valentina Cancino.
    Freŝdate, mi mem verkis kanton en Esperanto (“Gardi la revon”), sed ne estas rokmuziko kaj verŝajne por tio ne laŭ vian gusto.
    Ambau kantoj estas aŭskutata sur Youtube.

    Ŝati

  2. dankon pro la menscio… nur por korekto mi nek verkis la tekston au’ melodion de Felic’e… ec’ ke mi ja estas proksima de la verko la kanto… c’efe c’ar estas mia patrino kiu verkis la poemon kaj unue demandis min verki melodion… samtempe estas la gitaristo de Esperanto Desperado Amir Hadziametovic kiu verkis la melodion… kaj mia kontribuo estas la enkonduka melodio….

    Ŝati

Komenti