Oni diras ke islamanoj minacas Okcidentajn moralojn, sed kio estas Okcidentaj moraloj?

Grava kaj polemika temo nuntempe estas enmigrado kaj rifuĝintoj, principe enmigrado de islamanoj al Eŭropo. Multaj homoj avertas ke estas danĝero al Okcidenta civilizo ĉar ili ne havas “Okcidentajn moralojn”. Ĉi tiu estas stranga opinio pro kelkaj kialoj, kiel la ideo ke asimilo tute ne okazos kaj du apartaj popoloj ial ne kapablas loĝi kune. Tamen, la plej stranga afero estas ke neniu scias kio estas Okcidentaj moraloj.

Eĉ malfacilas diri kio/kie estas la Okcidento. Mi mem venas el la okcidenta marbordo de Irlando, do ĉie en Eŭropo estas orienten de mi. Oni ĝenerale konsentas ke verŝajne estas Usono kaj iom da Eŭropo, sed malfacilas esti pli preciza. Ĉu Orienta Eŭropo? Ĉu la Balkanoj? Ĉu Rusio? Ili opinias ke jes, sed aliaj Okcidentuloj malkonsentas. La homoj kiuj kontraŭas islaman enmigradon ofte ankaŭ kontraŭas orienteŭropan enmigradon, ofte pro la samaj kialoj (timo pri kulturo kaj laboro). Do kvankam la registaro de Hungario kaj Pollando opinias ke ili defendas Eŭropon kontraŭ islama invado, ironie la Okcidento estas tiel nebonvenigante al ili kiel al islamanoj.

Do kio estas okcidentaj moraloj? Oni verŝajne dirus liberecon kaj demokration. Sed Eŭropo ankaŭ inventis komunismon kaj faŝismon, tiuj (bedaŭrinde) ankaŭ apartenas al la historio kaj kulturo de la Okcidento. Eĉ libereco kaj demokratio estas novaj evoluoj, kiuj nur aperis dum la pasinta jarcento. Okcidenta Eŭropo nur demokratiĝis antaŭ malpli ol cent jaroj (depende de la loko kaj kiel oni difinas demokration) kaj antaŭ dudek kvin jaroj en Orienta Eŭropo.

Ĉu tia nova evoluo vere estas kerna valoro? Kio pri la centoj da jaroj antaŭ demokratio, kiaj moraloj ekzistis? Se Orienta Eŭropo povas atingi Okcidentajn valorojn post nur dudek jaroj, ĉu islamanoj ne povas fari la saman? Ne pensu ke demokratio estis natura evoluo, ĝi nur kreiĝis post jardekoj de strebado kaj milito. Multaj eŭropanoj kontraŭstaris ĝin kaj provis detrui ĝin. Do se demokratio kaj libereco estas novaj evoluoj en Eŭropo sen longa historio, eble ĝi ankaŭ evoluiĝos en Islamaj landoj. La araba printempo montris ke araboj deziras liberecon tiel forte kiel okcidentuloj.

Islam_in_Europe_by_Percentage
Islamanoj kiel elcento de la tuta popolo en ĉiu lando de Eŭropo

Oni diras ke islamanoj ne respektas virinojn kaj kontraŭas egalajn rajtojn. Sed malmultaj okcidentaj homoj estas feministoj kaj iuj opinias ke feminismo detruas Okcidentan civilizon. La Biblio estas tiel seksisma kiel la Korano, kaj dum longa tempo virinoj ne havis egalajn rajtojn pro la kristana religio. Kiel oni konsideru genran egalecon ia Okcidenta valoro kiam ni ankoraŭ ne atingis ĝin? Virinoj ankoraŭ gajnas pli malaltajn salajrojn kaj la plej multaj laborestroj, politikestroj kaj sociestroj estas viroj.

Kulturo rilate al seksperforto estas grava problemo trans Eŭropo. Oni ofte ignoras asertojn aŭ kulpigas la viktimon, dirante ke ŝi allogis la seksperforton pro ŝia agado, drinkado aŭ vestaĵo. Mi ofte legis simpation al la atakanto, dirante ke li estas bonulo, estis tro ebria aŭ nur faris malgrandan eraron. Sed se la atakanto estas islamano, ne ekzistas simpatio, oni tuj kulpigas la tutan religion kaj deklaras nacian krizon. En Irlando, virinoj ne rajtas ricevi abortigon kaj devas sekrete vojaĝi al Britio. Ĉu islamanoj minacos ĉi tiun Okcidentan moralon?

Asertoj ke islamanoj estas kontraŭ samseksemuloj estas hipokritaj pro la noveco de egaleco kaj plenaj edzaj rajtoj. Samseksemeco estis kontraŭleĝe en Irlando ĝis 1993 kaj GLAT-uloj suferis grandan diskriminacion, ekzemple religiaj lernejoj (kiuj estas preskaŭ ĉiuj lernejoj) rajtis maldungi ilin kaj malsanulejoj ne akceptis sangon de samseksemuloj. Kontraŭ samseksemeco ne malaperis en Eŭropo kaj orientaj landoj ankoraŭ ne havas egalecon.

Maldekstristoj diras ke islamanoj atakos la Okcidentan valoron de sekulareco. Sed krom Francio kaj Skandinavio, malmultaj Eŭropaj landoj estas sekularaj. La Irlanda konstitucio ankoraŭ diras ke reg-rajtoj venas de Dio, ne la popolo. La katolika eklezio ankoraŭ posedas preskaŭ ĉiujn lernejojn kaj malsanulejojn en la lando. Religio havas eĉ pli fortan rolon en Usono kie ĉiuj politikistoj devas esti religiuloj.

Ironie, la regestro de Hungario deklaris ke islamanoj atakas la kristanisman heredaĵon de Eŭropo (kvazaŭ jarcentoj de religiaj militoj, persekutadoj kaj antaŭ juĝoj estas komunaĵo ke ni ĉiuj valoras). Do ĉu Eŭropo estas sekulara regiono ke islamanoj iĝos religia, aŭ ĉu Eŭropo estas religia regiono ke islamanoj iĝos sekulara? Ŝajnas ke Islamo estas blanka muro, kie oni povas ĵeti iun ajn timon. La maldekstristoj timas la eniron de religio al publika vivo kaj la dekstristoj timas la eliron, ambaŭ senpense pri kio islamanoj vere volas kaj pensas. Neniu el la timigistoj pensas pri ĉu la islamanoj deziras ŝarion nur por si mem anstataŭ por la tuta socio aŭ kiel eta malplimulto povas regi la tutan kontinenton.

20150110_gdc999_3
Homoj kutime troigas la numeron de islamanoj en sia lando. Homoj ofte pensas ke estas kvaroble la vera numero. 

Kio pri paco, ĉu tiu estas kerna okcidenta valoro ke mankas al la perfortaj islamanoj? Oni nur povas kredi tion se oni neniam malfermis historian libron. Ĝis antaŭ 60 jaroj estis preskaŭ eterna milito en la Okcidento, kaj la historio de Irlando estas pli-malpli daŭra ribelo kontraŭ Britia rego. La historio de la Okcidento plenas je milito kaj religio ekstremismo, nur estas trompo diri ke nia socio fondiĝas sur paco. Okcidentaj landoj ankaŭ havas longan historion de imperialismo kaj invadis preskaŭ ĉiun landon en la mondo. Eble islamanoj miras kial okcidentuloj estas tiel perfortemaj?

Kvankam iuj opinias ke islamanoj estas perfortemaj, ĝis antaŭ 20 jaroj, la stereotipa teroristo estis irlandano. Dum jarcentoj, britoj kaj usonanoj timis ĉu irlandanoj havis la pravajn valorojn kaj moralojn por aniĝi la lando. Oni opinis ke ili estis tro perfortemaj, tro religiemaj, tro drinkemaj kaj tro krudaj. Ofte okazis panikoj ke ondoj de irlandanoj forbalaus Okcidentajn moralojn.

Tro multe da debatoj pri islamo opinias ke ĉiuj islamanoj pensas sammaniere. Se iuj islamanoj en Irako volas ŝarion, oni agas kvazaŭ ĉiuj islamanoj volas la saman. Estas freneza pensi ke usonanoj, britoj, francoj, grekoj, poloj, svedoj kaj rusoj estas la samaj, do kial oni pensas ke ĉiuj islamanoj de Maroko ĝis Indonezio estas la samaj? Fakte la timigistoj ne diras ke jam ekzistas islamaj landoj en Eŭropo. Bosnio, Kosovo kaj Albanio ĉiuj havas islaman plimulton sed neniu el ili havas ŝarion aŭ forhakas kapojn. Ili estas liberaj kaj sekularaj landoj, do evitente islamo povas ekzisti en libera Eŭropo.

Mi ankoraŭ ne scias kiel la tiel nomata islama ondo funkcius. Eĉ se unu milion de islamaj rifuĝintoj venas al Eŭropo, la tuta islamana popolo nur estus 5 miliono el 500 miliono. Kiel 1% regus ĉiujn? Se mia najbaro estas islamano kun alia kulturo kaj moralo, kiel tiu ŝanĝiĝos mia vivo? Ĉu mi subite ekmalamos demokration kaj liberecon? Ĉi tiu memorigas min pri la debato pri edziĝaj rajtoj por samseksemuloj, oni avertis ke se ĝi okazus, tradicia geedziĝo endanĝeriĝus. Sed nesamseksemuloj ne subite maledziĝus pro la ŝanĝo, do mi dubas ke neislamanoj ankaŭ subite ŝanĝiĝus .

Oni ofte priparolas asimilon kaj demandas ĉu islamanoj estas asimileblaj. Sed neniu scias kion signifas asimilon. Ĝenerale temas pri la nacia lingvo (paroli france en Francio ktp) sed krom tiu estas tre malklara. Se iu portas tradician araban vestaĵon, ĉu tiu estas problemo? Aŭ ĉu ĉiuj en Francio devas porti tradiciajn francajn vestaĵojn? Ĉu manĝi araban manĝaĵon estas kontraŭ asimilio? Sed ĉu homoj ne rajtas manĝi iun ajn en sia propra hejmo? Certe ne ĝenas min se enmigradoj manĝas eksterlandan manĝaĵon aŭ aŭskultas eksterlandan muzikon. Fakte ĉi tiuj pliriĉigas la landon kaj la plejparto de muziko kaj manĝaĵo en Irlando estas eksterlande.

Vere ne estas hordo de islamanoj venante por detrui nian socion. Okcidentaj moraloj (kio ajn ili estas), ne estas unu kulturo, ne estas unu vidpunkto. Estas amaso de opinioj kaj vidpunktoj. Diri ke estas ĉiam ekzistis unu unuiĝinta kristana Okcidento kontraŭ islama invado estas mensogo kaj falsa historio. La okcidento ĉiam estis kaj estas multkultura kaj loko kie diversaj popoloj kune loĝas.

12 pensoj pri “Oni diras ke islamanoj minacas Okcidentajn moralojn, sed kio estas Okcidentaj moraloj?

  1. Oni pli facile timas malproksiman kulturon, ĉar nekonatan, ol la konatajn malbonaĵojn de la propra kulturo.
    Oni pli facile timigas pri malproksima nekonata problemeto ol pri konata enlanda problemego.

    Ŝati

  2. Saluton,
    mi ŝatis plurajn el viaj artikoloj, sed mi havas malan opinion pri multajn gravajn puntokn el tiu ĉi.
    – Demokratio ne estas freŝdata en Eŭropo. Giaj bazaj principoj jam estis diskutitaj en Grekio antaŭ miloj da jaroj. Fundamente, la demokratia principo (pripensi kune por trovi la plej taŭgaj solvoj al la komunaj problemoj de la civito) mem kontraŭas la baza principo de la tutpova dio de la “abrahamaj” religioj.
    – En Eŭropo ankaŭ naskiĝis la scienca metodo, kiu ankaŭ tute kontraŭas la neraciecon de la abrahamaj religioj (Georges Buffon havis problemoj kun gravuloj de katolikisme ĉar li deklaris, ke nia planedo aĝis je pluraj milionoj da jaroj, kaj ne sesmil kiel dirite en la biblio).
    Estas du gravaj ekzemploj, sed nur du ekzemploj inter multegaj (mi aparte ne citis la la interpersonaj kondutoj). Mi mem legas grekajn tekstojn, mi studis sciencon, kaj mi konas sufiĉe multajn personojn el aliaj landoj, kaj la aparataj ecoj de mia kulturo estas tute klaraj en mia menso.
    Eŭropa kulturo ekzistas, kaj profunde estas malsimila a tiu de la aliaj civilizaciaj aroj de la mondo.

    Ŝati

    1. Vi pravas ke demokratio naskiĝis en Grekio, sed nur por riĉuloj kaj viroj. Poste ĝi malaperis. Vera demokratio por ĉiuj, nur aperis en la 20a jarcento, ĝenerale post la dua mondmilito.

      Vi ankaŭ pravas ke religio kontraŭstaris multajn sciencajn malkovrojn. Ambaŭ religioj, kaj kristanismo kaj islamo faras tiun.

      Ŝati

  3. Kial vi komencas kun la aserto, ke la enmigrado kaj rifuĝintoj estus »polemika temo«? Ĉu vi intencas mortigi la temon jam je la komenco?

    Vi prijuĝas la opinion, ke la enmigrantoj ne havas okcidentan moralon, kiel strangan. Memkomprene, ke Arabaj homoj, homoj el Afrikaj landoj aŭ el Azio ĝenerale ne havas okcidentan moralon; ili havas respektive Arabajn, Afrikajn kaj Aziajn moralojn kaj morojn.

    La Svisa nacio konsistas el tri popoloj, kiuj kune vivas. En Belgujo ekzistas du popoloj, kiuj batalas unu la alian. Ĉu kaj en Britujo? Malgraŭ ili kvar havas parencajn okcidentajn moralojn, ili tre kverelas pro diversaj kialoj.

    Pri kia okcidenta moralo vi parolas? Vi pruvas intermiksi diversajn epokojn … Kial? Mi preferus la vorton moroj, kaj ĝenerale en Eŭropa Unio regas pli-malpli samrajteco de viro kaj virino, akceptado de samseksemo, toleremo koncerne diversajn mondkonceptojn, kaj pro »Aufklärung« (epoko de la racionalismo) la eklezioj estas malsovaĝigitaj.

    Vi asertas krome: »Multaj Eŭropanoj kontraŭstaris ĝin kaj provis detrui ĝin [la demokration].« Kiu agas tiel? Ĉu aŭ vi intencas ofendi la kritikantojn, kiuj celas pli bonan, pli demokratian Eŭropan Union?

    Via frazo »La Biblio estas tiel seksisma kiel la Korano« konfesas vian tre magran scion. Vi ne diferencigas inter Malnova kaj Nova Testamentoj, katolika kaj evangeliaj eklezioj … kaj vi »pretervidas« la sekvojn de la epoko de la racionalismo. Kiam estis »Aufklärung« kadre de Islamo?

    Kiam lastfoje kristana familio en Eŭropo ĵetis de la tegmento de alta domo sian filon pro ties samseksemo? Vi ne pledas por respekti Islamon, vi pisas per viaj vortoj sur la tombojn de la viktimoj samseksemaj.

    Ŝati

    1. “Kial vi komencas kun la aserto, ke la enmigrado kaj rifuĝintoj estus »polemika temo«? Ĉu vi intencas mortigi la temon jam je la komenco?”

      Kiel tiu mortigus la debaton? Estas fakto ke ĝi estas polemika, kiel via respondo montras.

      “Memkomprene, ke Arabaj homoj, homoj el Afrikaj landoj aŭ el Azio ĝenerale ne havas okcidentan moralon; ili havas respektive Arabajn, Afrikajn kaj Aziajn moralojn kaj morojn.”

      Kiel mi pruvis klarigi, ne ekzistas uniĝitaj kontinetaj moraloj

      “Pri kia okcidenta moralo vi parolas?”

      Laŭ mi, ĝi ne ekzistas

      “toleremo koncerne diversajn mondkonceptojn”

      Kiel ĉi tiu debato montras, multaj homoj ne toleras islamajn mondkonceptojn

      “Vi asertas krome: »Multaj Eŭropanoj kontraŭstaris ĝin kaj provis detrui ĝin [la demokration].« Kiu agas tiel?”

      Faŝistoj, komunistoj, monarkistoj, imperialistoj. Evitente, vi scias malmulte pri la historio de Eŭropo

      “Ĉu aŭ vi intencas ofendi la kritikantojn, kiuj celas pli bonan, pli demokratian Eŭropan Union?”

      Ne.

      “Vi ne diferencigas inter Malnova kaj Nova Testamentoj”

      Estas la sama Dio. La nova testamento ne kontraŭas la mortpunon kontraŭ samseksemuloj.

      “Kiam lastfoje kristana familio en Eŭropo ĵetis de la tegmento de alta domo sian filon pro ties samseksemo?”

      Ĉu vi pensas ke tiu estas populara ago inter islamanoj? Ke la plimulto de ili subtenas tian agon? En Ugando kristanoj provis enkonduki mortpunon por ĉiuj samseksemuloj

      Ŝati

  4. La problemoj originas unue el la manko de universale validaj reguloj, normoj por ordigi la problemojn en rilato al migrado au el la malemo obei tiajn regulojn, normojn. Tiuj problemoj nun ighis akutaj pro la amasigho – ech, financa subteniteco, organize instigiteco – de la migrado. Sed la koncernaj problemoj, aparte la disputoj en EU, due originas el la cirkonstanco, ke EU farighis supershtata komplekso ne el egalrajtaj, (ekonomie) egale fortaj nacishtatoj, en kiu la pli fortaj (Gernanujo, Francujo) arogas havi la rajton preskribi al malpli fortaj nacioj ech la manieron de la konduto en rilato ankau al la migrado. Estus la tempo por ke la homaro ighu plenkreskinta ankau en tiu rilato. Unue: oni devus elimini ka kapitalisman socisistemon, char unu el ghiaj karakterizoj estas la emo kolonii aliajn landojn, naciojn – chu lau tradiciaj, perfortaj manieroj, chu pere de novliberalismaj rimedoj, pleje komercaj. Due: Chiu homo restu, vivu en tiu lando, kiun li / shi rigardas kiel sian patrujon. Se la kondichoj por la vivo tie ighis netolereble malbonaj, tiam la internaciaj organizajhoj, financaj institucioj malavare helpu ilin en la plibonigo de tiuj kondichoj. Trie: chiu lando havu la suverenan rajton decidi chu ghi emas au ne emas akcepti migrantojn.

    Ŝati

  5. What are the Western morals?
    – Freedom: everyone can believe in everything he wants and do what he wants.
    – Equality: everyone is equal, so a Western person deals equally with superiors and inferiors, respects the rights of the others and cares for his neighbors.
    – Rationality: people should act in a thoughtful manner and respect the society and public property.

    Those are very simple notions, but they are hardly found anywhere outside of the West.

    Ŝati

  6. Saluton,

    Mi petas la permeson represi tiun ĉi-blogeron en venonta numero de Sennaciulo, kie la temo estas abunde traktata lastatempe. Jen ebla plia ponteto inter la reta kaj asocia parto de la movado 🙂

    Antaŭdankon pro via respondo
    Vinko Markovo, por la redaktejo de Sennaciulo

    Ŝati

Komenti