Mi estas Irlandano sed mi kontraŭas la unuiĝon de Irlando

Dum jarcentoj, la revo de naciistoj en Irlando estis 32 graflanda unuigita Irlanda Respubliko, kie la tuta insulo estos unuiĝinta kaj sendependa de Britio. Teorie, ĉiuj irlandaj politikaj partioj subtenas ĉi tiun revon, eĉ se ili estas senpovaj por aktualigi ĝin. Laŭ la packonsento de 1998, unuiĝo nur okazos se la plimulto de la loĝantoj de Nord-Irlando voĉdonas tiele. Ĝis nun, ne estas plimulto, sed ĉar katolikoj havas pli altan naskokvanton, la katolika loĝantaro preskaŭ egalas al la protestanta loĝantaro kaj baldaŭ supreniros. Pro tio, homoj ekpensas ke unuiĝo ne plu estos nur revo.

Tamen, kvankam mi estas Irlandano, mi ne sentas patriotismon aŭ ĝojon pri la ideo de unuigita Irlando. Fakte, se mi iam voĉdonos pro la elekto, mi kontraŭos. La ideo de unuigita Irlando timigas kaj malesperigas min, kaj la tuta afero povus bankrotigi la ŝtaton. Unuigita Irlando kaŭzos pezegajn impostojn, grandegan ŝrumpon de ŝtatservoj, publika perturbo kaj eble eĉ reveno de la perforto de la tiel nomata “Ĝenoj”. Legi plu “Mi estas Irlandano sed mi kontraŭas la unuiĝon de Irlando”

Oni diras ke islamanoj minacas Okcidentajn moralojn, sed kio estas Okcidentaj moraloj?

Grava kaj polemika temo nuntempe estas enmigrado kaj rifuĝintoj, principe enmigrado de islamanoj al Eŭropo. Multaj homoj avertas ke estas danĝero al Okcidenta civilizo ĉar ili ne havas “Okcidentajn moralojn”. Ĉi tiu estas stranga opinio pro kelkaj kialoj, kiel la ideo ke asimilo tute ne okazos kaj du apartaj popoloj ial ne kapablas loĝi kune. Tamen, la plej stranga afero estas ke neniu scias kio estas Okcidentaj moraloj. Legi plu “Oni diras ke islamanoj minacas Okcidentajn moralojn, sed kio estas Okcidentaj moraloj?”