Nord-Irlanda parlamento disiĝas pro lingva rajta disputo

La politiko de Nord-Irlando estas tre delikata afero kaj grandaj disputoj ofte okazas. Ekzistas granda divido inter la du komunumoj, kiu malfaciligas kunlaboron inter la politikpartioj. Ekaperis novan konflikon pri lingvaj rajtoj, principe la rajtoj de la irlanda (gaela) lingvo.

En Nord-Irlando, ekzistas du popoloj, la irlandaj katolikoj kaj la britaj protestanoj. Dum tridek jaroj ĝis 1998, la Irlanda Respublika Armeo (IRA) militis kontraŭ la brita ŝtato por ke Nord-Irlando foriru de Britio kaj aliĝu al la Respubliko de Irlando. Kadre de la pac-konsento en 1998, la loka registaro de Nord-Irlando devas enhavi ĉiujn, kaj la katolikoj kaj la protestantoj. Ekde de tiam, oni provis kunhavigi la potencon inter la du popoloj.

3Restoration_Stormont_Parliament
La Nord-Irlanda parlamento

La nova disputo temas pri proponata leĝo por subteni la irlandan lingvon, inspirita de leĝoj kiuj subtenas la skotan gaelan kaj la kimran lingvojn. La leĝo donus la rajtojn uzi la irlandan en juĝejoj, sur stratsignoj kaj en la parlamento. Ankaŭ ĝi donus pli da mono por la lingvo en televido kaj gazetoj. La plej granda katolika politikpartio Sinn Féin (ni mem) deklaris ke la parlamento ne povas renkontiĝi sen la leĝo, sed la plej granda protestanta partio Democratic Unionist Party (Demokrata Uniista Partio) aŭ DUP, kontraŭas ĝin.

La problemo estas ke la lingvo estas politika afero. Preskaŭ nur katolikaj irlandanoj uzas la irlandan kaj laŭ ili, la lingvo estas kerno al la irlanda idento kaj estas grava heredaĵo. Estas fama esprimo, ofte ripetita “lando sen lingvo estas lando sen animo” kaj multaj irlandanoj opinias ke la irlanda lingvo estas la animo de irlandeco. La protestantoj konsideras ĝin kiel fremda lingvo kiu preskaŭ neniu vere uzas. Laŭ ili, ĝi estas antikva lingvo senutila en moderna anglaparolante mondo.

_95688191_adamsfoster
Gerry Adams estro de Sinn Féin kaj Arlene Foster estro de la DUP

Vere malmulte da homoj uzas la irlandan en Nord-Irlando. Laŭ la 2011 censuso, nur 3.7% de la popolo kapablas legi, skribi kaj kompreni la lingvon (kaj eĉ tio verŝajne estas troigo). Nur 0.2% (4,000) deklaris ke la irlandan estis sia ĉeflingvo en la hejmo. 90% havas neniom de la irlanda. Pli da homoj parolas la polan aŭ la litovan en Nord-Irlando ol la irlanda. Sed iuj diras ke la irlanda estas tiel malforta pro manko de subteno de Britio. Ili opinias ke pli da subteno revivigus la lingvon.

La protestantaj politikpartioj kontraŭas la leĝon kaj opinias ke ĝi estas malŝparo da mono. La DUP opinias ke la leĝo estas malplena simbolo, iu negravaĵo simple por feliĉigi la katolikan popolon, kvankam la leĝo neniam estos uzata. En la Respublika de Irlando, la irlanda estas oficiala lingvo kaj ricevas grandan ŝtatan subtenon. Sed ĝi ankoraŭ estas tre malgranda kaj malofte uzata, malpli ol 2% uzas ĝin ĉiutage. Tial la DUP pensas ke ŝtata subteno ne multe hlepus la lingvon.

La DUP nur subtenus la leĝon, se la leĝo ankaŭ donus subtenon al la ulster-skota lingvo. Malpli ol 1% kapablas legi, skribi kaj paroli tiun lingvon (laŭ la censuso). Multaj irlandanoj ne kredas ke la ulster-skota eĉ estas vera lingvo. Laŭ ili, ĝi nur estas la angla parolata kun nord-irlanda akĉento. Apenaŭ ekzistas verkoj en la lingvo, kaj neniu lernejo instruas ĝin. Antaŭ 10 jaroj preskaŭ neniu konis ĝin, la lingvo nur atingis la gazetojn kiam la DUP subtenis ĝin responde al la subteno por la irlanda lingvo. Tial irlandanoj pensas ke ulster-skota estas politika projekto anstataŭ vera lingvo.

Simboloj estas tre gravaj en Nord-Irlando. Ofte okazas bataloj pri flagoj kaj kulturaj simboloj dum problemoj en la sana sistemo estas ignoritaj. La plej granda kaj polemika evento ĉiujare estas la marŝado por memorigi batalon inter katolikoj kaj protestantoj antaŭ 300 jaroj. Voĉdonadoj ne temas pri la ekonomio aŭ sociaj problemoj, sed ĝenerale pri simboloj. Kvankam ĉiuj en Nord-Irlando parolas la anglan kaj apenaŭ iu uzas aliajn lingvojn, lingvoj havas tre gravan simbolan valoron. Eĉ se la leĝo estos neniam uzita kaj ŝanĝos nenies vivon, ĝi havas altan simbolan valoron. Tial politikistoj forte batalos por lingvo kiun ili ne komprenas.

Advertisements

9 pensoj pri “Nord-Irlanda parlamento disiĝas pro lingva rajta disputo

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s