La plej bona Esperanto-muziko (laŭ mi)

Esperantujo ja riĉas je muziko, tamen iuj homoj ne konas multajn bonegan muzikistojn kaj kantojn. Do jen artikolo por informi vin pri la plej bona muziko (miaopinie). Sed kiel aŭskulti la muzikon? Neniu havas monon por aĉeti ĉiun albumon! Ne timu, uzu la Vinilkosmo-abonklubon. Funkcias facile, oni pagas nur €10 kaj oni ricevas ĉiun albumon de Vinilksomo. Do por la prezo de unu albumo, oni ricevas pli ol 100 albumojn! Mi verkis artikolon kun pli da detaloj Legi plu “La plej bona Esperanto-muziko (laŭ mi)”

Advertisements

Kio estas la Vinilkosmo-abonklubo kaj kial aliĝu?

Ne estas facila krei Esperantan muzikon. Nia komunumo estas malgranda, do la kvanto de muzikemaj homoj ankaŭ malgrandas. Por verki kaj registri kantojn, oni bezonas tempon kaj monon. La kvanto de aĉetantoj ankaŭ ne estas granda. La eldonejoj suferas pro la kresko de la interreta kie oni povas trovi muzikon senpage. Neniu iam riĉiĝis per Esperanto.

Do pro la malkresko de vendoj, la plej granda Esperanta eldonejo, Vinilkosmo, kreis la abonklubon. La ideo estas simpla: oni pagas sumon kaj ricevas la tutan katalogon por unu jaro. Ĉar Vinilkosmo estas la plej granda eldonejo, oni ricevas preskaŭ ĉiujn albumojn esperantajn (pli ol 100). Oni pagas almenaŭ €10 por atinigi la katalogon, se oni pagas pli, oni ricevas diskojn ktp. Legi plu “Kio estas la Vinilkosmo-abonklubo kaj kial aliĝu?”