Kio estas la Vinilkosmo-abonklubo kaj kial aliĝu?

Ne estas facila krei Esperantan muzikon. Nia komunumo estas malgranda, do la kvanto de muzikemaj homoj ankaŭ malgrandas. Por verki kaj registri kantojn, oni bezonas tempon kaj monon. La kvanto de aĉetantoj ankaŭ ne estas granda. La eldonejoj suferas pro la kresko de la interreta kie oni povas trovi muzikon senpage. Neniu iam riĉiĝis per Esperanto.

Do pro la malkresko de vendoj, la plej granda Esperanta eldonejo, Vinilkosmo, kreis la abonklubon. La ideo estas simpla: oni pagas sumon kaj ricevas la tutan katalogon por unu jaro. Ĉar Vinilkosmo estas la plej granda eldonejo, oni ricevas preskaŭ ĉiujn albumojn esperantajn (pli ol 100). Oni pagas almenaŭ €10 por atinigi la katalogon, se oni pagas pli, oni ricevas diskojn ktp.

La retejo estas 1dtouch, kiu similas al Spotify aŭ iTunes, sed subtenas sendependan muzikon. La artistoj ricevas 40-oble pli de 1dtouch ol de Spotify. Oni ricevas aliron ne nur al Vinilkosmo sed ankaŭ al ĉiu eldonejo kiu uzas 1dtouch (entute 7,000 eldonejoj kaj pli ol milono da kantoj).

Do la pasinta jaro, mi pagis €10 kaj povis aŭskulti la plej bonaj esperantaj muzikistoj. Laŭ mi, ricevi 100 albumojn por la prezo de unu, estas bonega rabato. Mi ne laboras por aŭ kun Vinilkosmo, neniu pagis min por ĉi tiu blogero, mi simple pensas ke ĝi estas bonega kaj utila por Esperantujo.

Jen la elektoj:

  • Muzik-ema €10: unu jaro abono al 1dtouch
  • Muzik-amanto €20: abono kaj unu bita albumo (laŭ elekto)
  • Muzik-aktivisto €40: abono kaj aŭ du bitaj albumoj aŭ unu KD
  • Muzik-aganto €60: abono kaj aŭ ĉiuj novaj bitaj albumoj aŭ du KD-oj kaj 20 gluetikedoj
  • Muzik-adoranto €80: abono, 1 bita albumo, 1 KD, ĉiuj novaj virtualaj albumoj, 20 gluetikedoj kaj t-ĉemizo
  • Muzik-grandhelpanto €100: abono, 5 albumoj aŭ fizikaj aŭ bitaj, 20 gluetikedoj kaj 2 t-ĉemizoj
  • Muzik-superabonanto €150: abono, 5 albumoj aŭ fizikaj aŭ bitaj, ĉiuj novaj bitaj albumoj, 20 gluetikedoj kaj 2 t-ĉemizoj
  • Megazik-umanto €500: 5 jara abono, 5 fizikaj albumoj, 5 bitaj albumoj, ĉiuj novaj bitaj albumoj, 50 gluetikedoj kaj 1 t-ĉemizo

Do kiel ĝi aspektas? Do, jen la enirejon paĝon de Vinilkosmo, kie oni vidas la novajn albumojn.

Abonklubo 1.png

Poste estas la listo de ĉiuj artistoj (preskaŭ 60)

Abonklubo 2.png

Oni elektas artiston kaj albumon, ekzemple mia plej ŝatata albumo, Superbazaro. Oni elektas la kanton kaj aŭskultas tiel multe kiel oni volas!

Abonklubo 3.png

Oni povas krei ludliston de oniaj ŝatataj kantoj

Abonklubo 4.png

Se estas tro multaj kantoj, kaj oni ne povas elekti (aŭ volas trovi novajn kantojn), ankaŭ ekzistas kompiloj.

Abonklubo 6.png

Estas tri albumoj de ĉia muziko, tri de rok-muziko, du de hiphopa kaj du de urba muziko.

Abonklubo 7.png

Abonklubo 5.png

Oni ankaŭ povas esplori neesperantan muzikon

Abonklubo 9.png

Do, se oni aliĝas la abonklubon, oni subtenas la muzikistojn kaj eldonejon, kaj helpas ilin krei pliajn albumojn. Oni ankaŭ malmultekoste ricevas multegan da muziko kaj povas naĝi en maro de Esperantaĵo. Per la abonklubo oni povas profunde ĝui kaj subteni nian belan kulturon.

Aliĝu ĉi tie

 

 

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s