Kio estas la Vinilkosmo-abonklubo kaj kial aliĝu?

Ne estas facila krei Esperantan muzikon. Nia komunumo estas malgranda, do la kvanto de muzikemaj homoj ankaŭ malgrandas. Por verki kaj registri kantojn, oni bezonas tempon kaj monon. La kvanto de aĉetantoj ankaŭ ne estas granda. La eldonejoj suferas pro la kresko de la interreta kie oni povas trovi muzikon senpage. Neniu iam riĉiĝis per Esperanto.

Do pro la malkresko de vendoj, la plej granda Esperanta eldonejo, Vinilkosmo, kreis la abonklubon. La ideo estas simpla: oni pagas sumon kaj ricevas la tutan katalogon por unu jaro. Ĉar Vinilkosmo estas la plej granda eldonejo, oni ricevas preskaŭ ĉiujn albumojn esperantajn (pli ol 100). Oni pagas almenaŭ €10 por atinigi la katalogon, se oni pagas pli, oni ricevas diskojn ktp. Legi plu “Kio estas la Vinilkosmo-abonklubo kaj kial aliĝu?”

Advertisements