Amaso de bebaj kadavroj en kloako – kaj la honto de la katolika eklezio

Ĉi-semajne oni eltrovis ŝokan kaj teruran malkovraĵon en Irlando. Ĉe la loko de eks-punejo por “fivirinoj” oni elfosis amastombejon. La viktimoj estis beboj ne plu ol tri-jaraĝa kaj ilia tombejo estis kloako (necesejo). Naskita en peko, forprenita de la patrinoj, kondamnita kaj neamita, suferita pro neglektado kaj forĵetis en putrejo kiel rubaĵo. La malkovro de la kadavraro pligrandigas la honton de la katolika eklezio.

La katolika eklezio havas malluman kaj malhonoran historion en Irlando. Dum multaj jardekoj, ĝi regis la landon preskaŭ senopocizie. La vorto de la episkopo estis leĝo. La ŝtato kaj popolo sekvis la eklezion ĉar en iliaj mensoj, bona homo estas bona katoliko. La eklezio mastrumis multajn ŝtatajn aferojn, kiel malsanulejoj, lernejoj, orfejoj ktp. Kontraŭ katolikaj agoj estis punitaj.

Oni hontigis needziniĝitajn patrinojn kaj kreis punejojn por ili kaj siaj infanoj. Estis “industriaj lernejoj”, lernejoj por orfoj kaj infanoj prenita de siaj gepatroj, pro malriĉeco aŭ krimeco (kontraŭ la ŝtata aŭ katolika leĝo) kaj “Magdelenaj lavejoj” por “falitaj virinoj”, fivirinoj, ĉiesulinoj, needziniĝitaj virinoj kiuj estis kaptitaj kaj devis labori senpagi.

Sed la eklezio malbone traktis la homojn. Multaj pastroj seksperfortis infanojn kaj la episkopoj kaŝis tiun. En la industriaj lernejoj la infanoj estis mistraktitaj, batitaj, hontigitaj kaj neamitaj. Al kiu ili plendus? Neniu zorgis, neniu defendis ilin, neniu kredis ilin, la pastroj povis agi libere. La lokoj pli malpli estis malliberulejoj por homoj kiuj ne sekvis la regulojn de katolikismo.

review-irish-babies-3
La loko de la subtera kloako

La longa listo de krimoj kreskis eĉ pli longe ĉi-semajne pro la eltrovaĵo en la okcidenta urbo de Tuam (proksime al mia hejmurbo) kie estis “hejmo por patrinoj kaj infanoj”. Inter 1925 kaj 1961, ĉi tie estis loko por gravedaj needziniĝaj virinoj. Sekso kaj infanoj ekster geedziĝo estis kontraŭ katolika instruado, do oni bezonis lokon por kaŝi kaj puni la virinojn. La influo de la eklezio estis tiel forta ke kaj la ŝtato kaj la familioj sendis virinojn al la punejoj. Oni pensis ke la fivirinoj meritis la agon de la eklezio.

La virinoj estis sendita al la loĝejo por unu jaro kaj devis fordoni sian bebon. Post la nasko, ili devis labori por repagi la monaĥinoj kaj “purigi la animon.” La patrinoj ne rajtis decidi pri la beboj, la eklezio decidis pro ili. Ili ankaŭ ne rajtis viziti aŭ ricevi ion ajn informon pri sia infano. Ĝenerale la infano neniam lernis kiu estis sia patrino.

La infanoj ne estis bone traktite ĉar ili estis la “infanoj de peko”. La ŝtato preskaŭ neniam kontrolis la hejmon aŭ zorgis pri la sanoj kaj vivkondiĉoj de la infanoj. La potenco de la katolika eklezio estis tiel granda, ke neniu kuraĝis kontraŭdiri. Ili estis la reprezentantoj de Dio, do ili ne povis agi malbone.

Pro tio, oni scias malmulte pri la vivkondiĉoj de la hejmo. Klaras ke la infanoj vivis aĉe ĉar ĉirkaŭ 800 infanoj mortis dum la daŭreco de la hejmo. Tiu estas grandega kvanto kaj montras iom pri la kondiĉoj kaj la manko de zorgo donita. En 1947, raporto trovis ke multaj infanoj estis tro maldika kaj ne ricevis sufiĉan manĝaĵon. Sed en tiu epoko, oni ne kritikis la eklezion, do neniu ŝanĝiĝis.

image
La ekshejmo por beboj kaj patrinoj

Ne ekzistas enterigaj registroj por la korpoj, do loka historiisto, Catherine Corless, demandis ‘kie estas la kadavroj?’ Ŝi suspektis ke eble ekzistis amastombejo ie ĉirkaŭ la ekshejmo. Multaj homoj dubis, sed ŝi daŭris ĝis ŝi trovis malnovan rakonton pri knaboj kiuj trovis aron de skeletoj antaŭ jardekoj en truo en la tero. Tiel ŝi eltrovis la kloakon en malnova mapo, kaj devenis ke la amastombejo troveblas tie. Ŝi publikigis sian raporton en 2014 kaj atingis internacian atenton. La mondo estis ŝokita pro la ideo de infanoj korpoj en fekujo.

La katolikistoj atakis ŝin kaj diris ke la tuta afero estis mensogo. Ne estis 800 korpoj en la kloako, tiu sumo estas tro granda. La kadavroj ne venis de la hejmo sed de la granda malsatego dum la 1840-oj. Tiuj nur estas mensogoj de la liberala amaskomunikilaro. La monaĥinoj estas sanktaj kaj malkulpaj homoj, kiuj helpis la fivirinojn. La katolika eklezio estas la viktimo!

Sed ĉi-semajne, oni montris ke Corless pravis kaj ja estas kadavroj en la kloako. Oni ankoraŭ ne scias kiom da kadavroj ĉeestas, sed la elfosado trovis “gravan kvanton” de kadavroj aĝitaj inter kelkaj semajnoj kaj tri jaroj. Tiu estas nekredeble krimo kontraŭ malkulpaj beboj kaj patrinoj. Sed Tuam nur estas la plej malgranda el kvar tiaj hejmoj. Verŝajne eĉ pli kadavroj kaj skandaloj kaŝas sekrete. La ombro de la eklezio ja mallumis.

Mi neniam forgesos.

Advertisements

2 pensoj pri “Amaso de bebaj kadavroj en kloako – kaj la honto de la katolika eklezio

  1. La Katolika Eklezio ne malsupreniris de la ĉielo. ĝin kreis socio. ĉiuj en la socio devus rigardi sin, kial ili permesis.kvankam multaj de la agoj de ekleziuloj diras ke ili ne estas da Dio, sed estas servantoj de Satano.

    Ŝato

  2. Mi deziras ke mi povas bedaŭri por la malsukcesoj de la membroj de la Eklezio. Laŭ la instruo de la Eklezio, estas “ago de korpa kompato” por enterigi la mortintojn, kaj eĉ se vi estas naskita el peko, vi ankoraŭ estas infano de Dio.

    Mi ne certas kion ili pensis kiam si metis tiujn infanojn en tiu kloako. Ni estas eklezio de pekantoj kaj mi bedaŭras ke mi kaj ni kauzas doloron ĉar ni forgesas ke ni ne estas sanktuloj.

    Ŝato

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s