La rifuĝintoj kaj nia homareco

Diskutoj pri la rifuĝintoj ofte estas abstraktaj kaj teknikaj. Oni priparolas leĝojn, regulojn, internaciajn interkunsentojn kaj senvizaĝaj nombroj. Oni debatas pri la “fluo” de rifuĝintoj kvazaŭ ili venas el ia krano. Eĉ pli malbone, oni simpligas la aferon al “ni kontraŭ ili”. “Ili” estas danĝeraj, fremdaj, strangaj kaj kontraŭ “nia” kulturo, vivmaniero kaj lando.

Iuj ofte traktas islamanojn kvazaŭ ili ĉiuj pensas kaj agas sammaniere. Ili estas kunigita en unu grupo de perfortaj, seksismaj, homofobiaj, teroistoj, danĝeraj fihomoj. Oni montras la plej malbonulojn kiel reprezantoj de la tuta grupo. Ĉiutage, blankaj eŭropanoj krimas sen komente, sed se eĉ unu islamano krimas, ekplodas nacia kaj internacia kolero. Iuj konfide asertas ke la islamanoj senĉese strebas por la destruon de Eŭropo kaj la kreo de ŝaria kalifujo.

Oni facile timas kaj malamas homojn se vi ne rigardas ilin kiel homoj, sed kiel fremdaj kaj nekompreneblaj “aliaj”. Fitimigistoj amas trakti rifuĝintojn kiel senvizaĝa aro, tial gravas vidi la homecon. Ni memoru ke rifuĝintoj estas homoj kun esperoj, timoj, revoj, amikoj, familioj ktp same kiel ni. Kiam ni vidas ilin kiel homoj, la problemo ne aspektas timaj kiel se ni vidas ilin kiel “alia”. Multe da timo venas el senscio. Multaj okcidentuloj neniam renkontis islamanojn do estas pli facila agi el suspekto kontraŭ iu nekontaĵo.

Mi mem translokiĝis al Tuluzo, Francio kaj loĝas en loko plene da araboj. La hiĵabo estas kutima vidaĵo kaj la homoj estas pli bruna, sed krom tiu, ĝi samas al kiam mi loĝis en Galivo aŭ Dublino. Ĉar mi estas irlandano, eĉ la francoj ŝajnas brunaj laŭ mi, do ofte mi ne scias ĉu oni estas araba aŭ franca. Ne vere estas granda diferenco. Estas multaj araboj en mia loĝejo kaj la sperto estas tute ordinara. Mi ne scias kiom de miaj nejbaroj estas islamanoj ĉar ne estas diferenco inter la agoj de islamanoj kaj neislamanoj.

Ja estas kliŝo diri “ni ĉiuj estas la samaj” sed multaj ja forgesas en nia mondo, kie enmigrantoj ofte estas kondemnitaj kiel danĝeruloj. En mondo kie pli kaj pli da homoj zorgas nur pri si mem, kie politiko ofte estas “ni kontraŭ ili”, pensi ke eksterlandanoj estas la samaj kiel ni estas preskaŭ radikala ideo.

Iuj diras ke islama kulturo estas tro malsama al okcidenta kulturo, do konflikto estas neevitebla. Sed estas sensencaĵo agi kvazaŭ ekzistas nur unu sola okcidenta kulturo kaj ni ĉiuj havas la saman etikon. Ankaŭ estas sensencaĵo ŝajnigi ke du aparatajn kulturojn ne povas vivi kune kaj ni devas apartigi nin de ĉiuj kiuj malkonsentas kun ni. La kulturo de urboj estas malsama al kampara kulturo, sed neniu pensas ke ni devas konstrui muron por malkunigi la kulturojn. Maljunuloj havas malsamajn opiniojn al junuloj sed estas freneza pensi ke ili ne kapablas kunvivi. Estas grandegaj diferencoj inter dekstristoj kaj maldekstristoj, sed tiu diferenco estas grava por nia socio kaj demokratio. Eĉ se islamanoj havas aliajn opiniojn, ne timu, kunekzisti kun malsamaj homoj estas grava leciono por vivo.

Hodiaŭ la stereotipa imago de teroristo estas arabo, sed antaŭ tiu (principe en Britio) ĝi estis de irlandano. Dum la milito en Norda Irlando, multaj irlandanoj suferis pro diskriminacio pro agoj ili ne kapablis regi. Oni kulpis honestajn kaj malkulpajn homojn pro la atakoj de la IRA (Irlanda Respublika Armeo). Iuj suspektis ke ĉiuj irlandanoj subtenis la IRA kaj ke ili volis detrui la landon.

Dum la 19a jarcento, estis multaj timoj en Usono ke inundoj de irlandanoj dronus la indiĝenojn. Estis pensinte kiel evitende ke la irlandanoj estis maltaŭga por civiliacio pro ilia kulturo de perforteco kaj kruda religiaĉo. Ili estis tro malriĉaj, stultaj, religemaj, havis tro multe da infanoj, batis siajn edzinojn, elspezis sian monon sur alkoholaĵon kaj intrigis ribelon. Estas similarecoj inter irlandanoj fuĝante per “ĉerka ŝipo” kaj Sirianoj fuĝante per boataĉoj.

Sed ne nur ili suferis pro antaŭjuĝo. Fakte preskaŭ ĉiu etno en Usono suferis la saman antaŭjuĝon kiel islamanoj. Oni pensis ke italoj estis kriminuloj, ke orient-eŭropanoj estis malpuraj, ke ĉinoj estis fiaj, ke nigruloj estis perfortemaj. Dum la Dua Mondmilito, pli ol 100,000 japanoj estis sendita al koncentrejoj ĉar oni pensis ke ili estis mallojelaj kaj danĝeraj. Tiu ago estis populara tiam, sed nun oni sentas honton. En la estonteco, homoj ankaŭ hontos pro la malpermeso de islamanoj eniri Usonon.

CT9-1b8WoAAfYWt
Kion vi opinias pri germanaj rifuĝintoj? (67.4% rifuzus eniron)

Estas ankaŭ multaj similarecoj inter la nuntempa rifuĝinta krizo kaj la judaj rifuĝintoj kiuj forfuĝis de la nazioj. Multaj homoj malsubtenis la rifuĝintoj ĉar ili pensis ke ili kostos tro multe, ke ilia kulturo estis tro malsama aŭ ke ili eĉ enhavas naziajn spionojn (same kiel oni nun timas ke ISIS enhavas spionojn kun la rifuĝintoj). Irlando honte nur akceptis 50 judaj rifuĝintoj ĉar la ŝtato pensis ke ne estis nia problemo. Malmultaj homoj scias ke la familio de Anne Frank petis iri al Usono sed ili estis rifuzitaj. Kiom da Anne Frank-oj nuntempe velkas en rifuĝintejoj?

CT-A_GcWEAAZnao
Ĉu la ŝtato permesu 10,000 judaj infanoj veni el Germanio al Usono? (Jes – 30%, Ne – 61%)

Kiel sentus vi, se vi estus rifuĝinto? Imagu se ekplodis militon en via lando kaj sur via urbo falis la bombojn? Imagu se estus viaj amikoj kiuj mortis. Imagu se ĉiutage vi eĉ ne scias ĉu via domo ankoraŭ ekzistas? Se laboro ĉesis pro la danĝero? Se via domo estus detruita, al kie vi irus? Kiam oni pripensas la teruran situacion en Sirio, ĉu oni vere povas plendi ke la homoj forfuĝas?

Ne apartigu la rifuĝintojn, ili ne estas tro malsamaj ol ni. Ili simple estas homoj kiuj volas esti sekuraj kaj vivi sendanĝere (kiel ĉiuj en la mondo). La sola diferenco rilatas al kie oni naskiĝis, iuj naskiĝis en riĉaj kaj sekuraj landoj kaj iuj male. Senrigarde de kie vi venas, vi certe havas praulojn kiuj suferis diskriminacion simile al la nuntempaj rifuĝintoj. Antaŭ vi kondemnas ilin aŭ rifuzas eniron, paŭzu kaj imagu se tiu okazis al vi.

Sed pro bonŝanco, vi povus esti rifuĝinto.

2 pensoj pri “La rifuĝintoj kaj nia homareco

  1. Ŝajnas kiel la pli maljunaj personoj kiu estis diskriminacigitaj nun diskriminacas!

    Mi scias pri kelkaj YouTube-anoj kiu havus tre … fortaj opinioj pri islamanaj rifuĝintoj, sed mi pensas ke vi ankaŭ scias pri ili.

    Ŝati

Komenti