Teo aŭ kafo? Kaj aliaj kulturaj demandoj

Jen tre grava demando, ĉu vi trinkas teon aŭ kafon? Eble en aliaj landoj ĉi tie estas bagatela demando, sed ne en Irlando. La respondo priskribas ne nur vian preferecon, sed ankaŭ vian personecon. Mi mem estas teo-ulo, kiel mia familio (krom mia patro kiu estas kafo-ulo). Estas multaj aferoj tiaj, la simplaj ĉiutage agoj montras multe pri via kulturo kaj via loko en socio.

Do kio estas la diferenco inter teo kaj kafo? Teo estas la tradicia trinkaĵo de Irlando. Oni ĉiam kaj ĉial trinkas ĝin. Oni teo-umas por ripozi, labori, babili kun amikoj, bonvenigi gastojn, doni gravan novaĵon, rigardi televidon, legi libron. La amo transiras genro, riĉeco, religio. Mi mem kutime trinkas kvar tasojn (kun lakto kaj sukero) ĉiutage kaj amas teon tiel multe ke mi aldonis ĝin al la nomo de mia blogo.

Ni eĉ havas specialan teon, nur troveblas en Irlando. Ĝi estas nigra teo (verda estas tre nova kaj nur por virinoj) similie al “angla mantenmanĝo” sed ni nur nomas ĝin “teo”. Estas granda loyaleco al la teo-brandoj, mia familio nur trinkas “Barrys” kaj neniam “Lyons”. Teo estas simbolo de tradicio, de la kamparo, de Irlandeco.

Sed kiel multaj irlandaj tradicioj, novaj modernaj usonaĵoj iom post iom anstataŭigas ĝin. Mia patro trinkas kafon ĉar li estas usonano kaj kiam mi estis infano, tiu estis malkutime. Nuntempe, kafo estas populara kun junuloj kaj urbanoj. Ĝi estas simbolo de moderneco, de profesiuloj, de energio. Multaj studentoj komencas trinki kafon dum la ekzamenperiodo kaj daŭras poste. En oficejoj, kafo estas pli respektita kaj internacia. Kiam oni trinkas kafon, oni montras modernecon, usonecon kaj novecon.

Do mi nur trinkas teon, ne pro la gusto. Teo estas simbolo de mia irlandeco kaj mia kulturo. Mi ne estas naciisto kaj ne svingas la flagon, mi simple teo-umas. Ĉiam kiam mi iras eksterlanden, mi kunportas grandan skatolon de teo, sufiĉe por kelkaj monatoj.

23300_cup_0_tea_11

Sed ekzistas kulturaj reguloj por aliaj trinkaĵoj. Ekzemple, mi trinkas bieron kaj neniam vinon. Kial? Ĉar biero estas malmultekosta en Irlando, do ĝi estas la trinkaĵo de “ordinaraj” viroj. Vino estas pli multekosta kaj fremda, do ĝi estas la trinkaĵo de riĉuloj kaj prestiĝa. Tradicie trinkejoj eĉ ne havis vinon kaj eĉ nuntempe nur tre modernaj trinkejoj en la urbegoj havas grandan elekton de vino. Multaj francaj kulturaĵoj (kiel vino, kelkaj hazardaj vortoj kaj kisi ambaŭ vangojn) estas simboloj de prestiĝa kaj ŝikeco en Irlando. La regulo ne estas tiel stricta por virinoj kaj spiritaĵoj havas alian regulon. Vodko estas malmultekoste de estas la malplej prestiĝa, viskio estas tradicia, do populara kun maljunuloj, rumo estas neŭtrala, kaj brando aŭ ŝereo estas afekta. Mi trinkas bieron ĉar mi estas ordinara homo.

beer_vs_wine1

Sporto ankaŭ estas kultura afero. Estas multaj sportoj, kaj kiun vi ŝatas dependas de kie vi loĝas. Piedpilko estas tre populara, principe kun la laborista klaso kaj urbaj malriĉuloj. Rugbeo estas tradicie simbolo de riĉuloj kaj protestantoj (dum brita rego la protestantoj estis la riĉa elito). La plejparto de la ludantoj iris al privataj lernejoj, kiu ne estas kutima en Irlando, ĝenerale nur por riĉuloj. Sed dum la pasinta 15 jaroj, ĝi iĝas tre populara (versaĵne pro la sukceso de la nacia teamo). Kriketo estas alia simbolo de snobeco kaj Britio, sed estas tre malpopulara (por insulti unu universitaton de Dublino, homoj ĝenerale priparolas la kriketon).

Ni ankaŭ havas niajn tradiciajn sportojn, laŭ vikipedio la esperantaj nomoj estas Pejlo (ĉu ne gaela piedpilko?) kaj Iomano (angle Hurling). Ĉi tiuj estas ege populara en la kamparano kie ili estas preskaŭ religio. Kiam mi estis infano, ĉiu knabo aliĝis la loka gaela piedpilko teamo. Ĉiu vilaĝeto havas sian propran teamon kaj ludejon, por aliaj sportoj nur urboj aŭ eĉ urbegoj havas teamojn. Tradicie la gaelaj sportoj estas preskaŭ la solaj sportoj en la lando (kluboj eĉ malpermesis siajn membrojn ludi “fremdajn” sportojn), sed pro la moderneco de Irlando, aliaj sportoj ankaŭ kreskas.

limerick-hurling
Hurling

Ekzistas aliaj kulturaj simboloj, ekzemple vestaĵo, sed tiuj ekzistas en multaj aliaj landoj. Vi versaĵne jam scias la diferencon inter portante kompleto, ĝinzo kaj sportvestaĵo. Ankaŭ estas multaj akĉentaj diferncoj en la lando, almenaŭ kvin grupoj de akĉentoj (norda, suda, okcidenta, nord-dublina kaj sud-dublina). Ekzemple la suda akĉento diferencas depende de kiu parto de la sudo vi venas. Nur la dublinaj akĉentoj rilatas al riĉeco, la nord-dublina akĉento estas stereotipe de kriminuloj, drogantoj (kaj vendistoj kaj uzantoj) kaj la sud-dublina akĉento estas pli prestiĝa, riĉula kaj usona. Riĉuloj kiuj loĝas en nord-dublino parolas kun la “suda” akcento kaj male por sudaj malriĉuloj.

Estas interesaj ankaŭ la dividoj kiuj ne ekzistas. Ne estas lingva baro, ĉiuj parolas la anglan. Apud la okcidenta maro, ekzistas vilaĝoj kie la irlanda estas la ĉef-lingvo, sed tiuj homoj nur estas 2% de la popolo (kaj ili ankaŭ flue parolas la anglan). La irlanda ne estas prestiĝa lingvo, tradicie la malriĉuloj kaj needukitaj parolis ĝin. Do multaj pensas ke la irlanda estas por simplaj kamparanaĉoj kaj subtenantoj de la IRA.

Ankaŭ ne estas religia divido (almenaŭ en la Respubliko de Irlando). Tradicie ĉiuj estis katolikaj, do ne estis debato. Nuntempe, nur la maljunuloj vere kaj tute kredas. Inter junuloj, kredantoj estas tiel malkutime kiel neĝo. Miaj samaĝanoj estas preskaŭ aŭ nekredantoj aŭ ateistoj. Inter la junuloj kaj maljunuloj estas la kulturaj katolikoj, kiuj preĝas. Politiko ankaŭ ne rilatas al kulturo (pli malpli) kaj la partioj ne vere havas ideologion.

Nuntempe mi loĝas en Francio, do mi estas iomete konfuzita ĉar ĉiuj trinkas kafon kaj vinon, kaj rugbio estas populara. Do eĉ se kafo estas pli malmultekosta kaj atingebla, mi ankoraŭ trinkas teon ĉar mi estas tia homo.

Penso pri “Teo aŭ kafo? Kaj aliaj kulturaj demandoj

Komenti