Legindaj originalaj Esperanto-libroj

Esperantujo enhavas bonegan aron da libroj sed multe homoj ne scias kion legi. Oni ofte demandas pri bonaj libroj kaj serĉas rekomendojn. Neesperantistoj demandas ĉu iu ajn en Esperanto estas leginda kaj ne scias ke ekzistas multaj libroj originale verkita en Esperanto. Do, hodiaŭ mi ŝatus diskuti kaj diskonigi kelkajn bonegajn kaj legindajn librojn kiuj estis originale verkita en Esperanto. Se vi estas scivolema pri esperanta literaturo, espereble ĉi tiu listo helpos vin. Legi plu “Legindaj originalaj Esperanto-libroj”

Multkulturismo estas neevitebla

Iam al iam, oni vidas plendojn pri multkulturismo kaj artikoloj kiuj diras ke “Multkulturismo malsukcesis” aŭ “Multkulturismo fiaskis”. Sed tiu sensencas, ĉar multkulturismo ne povas malsukcesi, ĝi estas neevitebla. Ĉiuj landoj en la mondo estas (kaj preskaŭ ĉiam estis) multkulturaj kaj nur unukultura lando ne eblas. Ĉiuj partoj de nia socio enhavas influon de aliaj kulturoj. Legi plu “Multkulturismo estas neevitebla”

Teo aŭ kafo? Kaj aliaj kulturaj demandoj

Jen tre grava demando, ĉu vi trinkas teon aŭ kafon? Eble en aliaj landoj ĉi tie estas bagatela demando, sed ne en Irlando. La respondo priskribas ne nur vian preferecon, sed ankaŭ vian personecon. Mi mem estas teo-ulo, kiel mia familio (krom mia patro kiu estas kafo-ulo). Estas multaj aferoj tiaj, la simplaj ĉiutage agoj montras multe pri via kulturo kaj via loko en socio. Legi plu “Teo aŭ kafo? Kaj aliaj kulturaj demandoj”