Kial mi protestis kontraŭ la Papo

La unua fojo iu Papo iam vizitis Irlandon estis en 1979 kiam Johano Paŭlo la 2-a venis. Ĉi tiu estis grandega okazaĵo, kaj oni diras ke pli ol unu miliono homoj ĉeestis la meson en la ĉefurbo. Tiam la katolika eklezio ankoraŭ estis tre forta, preskaŭ ĉiuj estis katolikoj kaj la leĝoj akordas kun katolikismo. Samseksemeco, divorco, abortigo kaj kontraŭkoncipaj estis malpermesitaj kaj la eklezio eĉ havis liston de malpermesitaj libroj kiujn oni ne rajtis aĉeti. La du irlandaj pastroj apud la Papo dum la meso estis tre famaj – pastro Michael Cleary kaj episkopo Eamon Casey.

Dum la 1990-oj, oni malkovris ke ambaŭ sekrete havis amrilatojn kun virinoj kaj eĉ havis infanojn. Legi plu “Kial mi protestis kontraŭ la Papo”

Amaso de bebaj kadavroj en kloako – kaj la honto de la katolika eklezio

Ĉi-semajne oni eltrovis ŝokan kaj teruran malkovraĵon en Irlando. Ĉe la loko de eks-punejo por “fivirinoj” oni elfosis amastombejon. La viktimoj estis beboj ne plu ol tri-jaraĝa kaj ilia tombejo estis kloako (necesejo). Naskita en peko, forprenita de la patrinoj, kondamnita kaj neamita, suferita pro neglektado kaj forĵetis en putrejo kiel rubaĵo. La malkovro de la kadavraro pligrandigas la honton de la katolika eklezio. Legi plu “Amaso de bebaj kadavroj en kloako – kaj la honto de la katolika eklezio”

Kiel Mi Ateistiĝis

Simile kiel preskaŭ ĉiuj irlandanoj, kiam mi estis juna, mi estis katolika. Mi ne elektis tion, neniu demandis ĉu mi volis, sed mi ankoraŭ estis katolika. Fakte, 99% de la homoj en la mondo, ne elektas siajn religiojn, ĝi simple estas la religio de iliaj gepatroj kaj landoj. Se miaj gepartoj estus protestantoj, mi estus protestanto, se mi naskiĝus en irako, mi estus islamano. Mi naskiĝis al katolikaj gepatroj en katolika lando, do mi estis katoliko. Legi plu “Kiel Mi Ateistiĝis”