Ĉu ni povas/volas esti neŭtralaj?

Versaĵne la plej grava kaj kerna kredo de la Esperanta movado estas neŭtraleco. Ekde la kreo de Esperanto, la lingvo estis neŭtrala. La Universala Esperanto-Ascoio estas tute neŭtrala kaj neniam partoprenas politikajn debatojn. La movado nek aprobas nek malaprobas iun politikan partion aŭ ideologion. Iu ajn, kun ia ajn kredo rajtas esti esperantisto.

La kialo estas kompreneble. Oni volas ke ĉiuj lernas la lingvon kaj esperantistiĝi, do oni bonvenas ĉiujn kaj ĉiajn homojn. Por esti universala lingvo, oni ne povas diri ke iuj homoj ne rajtas esti esperantistoj. Oni ne volas ke nur maldekstristoj lernas la lingvon, tiu povus eĉ malhelpi la lingvon, ĉar tiam homoj pensus ke Esperanto ne estas universala. Oni volas ke kaj maldekstristoj kaj dekstristoj, fakte ĉiuj, lernas la lingvon. Oni ne bezonas trapasi ideologian ekzamenon por lerni la lingvon aŭ deveni de iu speciala lando. Ekzistas esperantajn klubojn en preskaŭ ĉiu lando kaj fakaj sekcioj por preskaŭ ĉia homo.

Sed dum la historio de Esperanto, oni ofte debatas ĉu neŭtralecon estas aŭ atingebla aŭ atinginda. Ekzemple, socialistoj diris (ekzemple en la fama “For la Neŭtralismon!”) ke oni ne povas esti neŭtrala en kapitalista socio same kiel oni ne povas esti neŭtrala en komunista socio.  Aliaj diris ke milito endanĝerigis ĉiujn, do ĉiuj devas agi kontraŭ milito eĉ se tiu estas politika afero. Ĉu lingvo mem ne estas politika afero?

La movado nuntempe estas oficiale neŭtrala sed ankaŭ oficale kontraŭ diskrimation. Sed ĉu oni povas aŭ volas, esti neŭtrala al diskriminacio? Ekzemple, se kongreso okazus en rasista lando kie virinoj aŭ neblankuloj ne havas la samajn rajton laŭleĝe, leĝoj la kongreso devus obei. Kiel oni povus esti neŭtrala? Okazigi la kongreson ne estus neŭtrala ĉar ĝi permesus diskriminacion sed ne okazigi ankaŭ ne neŭtralas ĉar ĝi deklaras ke iuj leĝoj estas neakceptebla.

Sed egaleco ne ekzistas ĉie, do ĉu ni nur havu kongreson en egala lando? Tiuj landoj ĝenerale estas la “okcidentaj” landoj, do ĉu tiu kontraŭas la universalecon de Esperanto? Se kongresoj nur okazas en egalaj, demokrataj kaj liberaj landoj, tiu nur estas Eŭropo, Ameriko kaj Oceanio. Ĉu ni bojkotu duonon de la mondo? Ĉu rifuzi okazigi kongreson en malegala kaj mallibera lando estas kontraŭ neŭtraleco? Kiel kaj kiu decidus ĉu lando estas libera aŭ ne? Kion oni faru pri landoj kiuj ne estas tute libera sed ne estas tute diktatorema? Ĉu oni povas esti neŭtrala rilate al diktatoroj?

Mi legis pri polemika afero rilate al la virina mondkonkurso de ŝako, kiu okazos baldaŭ en Irano. Laŭleĝe, ĉiuj virinoj devas kovri sian hararon per la hiĵabo. Sed multaj virinoj rifuzas ĉar ili ne estas islamanoj kaj opinias ke la leĝo estas kontraŭ virinoj. Kelkaj virinoj diris ke ili ne partoprenos pro la leĝo. Ŝako kompreneble estas neŭtrala ludo sed kiel oni povas esti neŭtrala kun tia leĝo? Aŭ partopreni aŭ ne partopreni estas politika kaj ne neŭtrala afero. Se UK okazus en islama lando kun similaj leĝoj, certe estus granda debato. Sed se kongresoj neniam okazas en islama lando, ĉu UK vere estas universala?

Eĉ se oni malŝatas la leĝojn de lando, ĉu bojkoto estas la plej bona respondo? Eble okazigi kongreson helpus ĉar tiel homoj povas renkonti eksterlandanojn kiuj eble ŝanĝos sian pensmanieron. Esperanto povus esti ilo por kontaki la eksteran mondon kaj vidi pli ol la ŝtata propagando. Kongreso povus esti bona loko por la interŝanĝo de ideoj kaj vidpunktoj. Eble la lokaj esperantistoj tute malkonsentas kun la leĝon, ĉu oni punu ilin pro la aĉeco de la ŝtato?

Se la movado kondamnas la landon, ĉu tiu endanĝeriĝas la lokajn esperantistojn? Ĉu tiu nur malhelpus la langvon? Se oni diras ke la lando estas diktatoremo, ĉu la diktatoro pensus ke la esperantistoj estas kontraŭ la landon? Kontraŭ la diktaturecon? Ĉu li pensus ke ili estas mallojalaj kaj eĉ spinoj por la eksterlandanoj? Se Esperantistoj tro forte kritikas, eble la homoj aŭskultus mapli ol se oni pli ĝentile sugestus?


Nun mi donos kelkajn verajn ekzemplojn kaj mi volas aŭdi kion vi pensas. Ĉu estis bona aŭ malbona ideo havi la kongreson en tiu lando? Ĉu vi partoprenus se vi estus Esperantisto tiutempe?

1 – Komunistaj Landoj

Esperanto kaj komunismo havas komplikan historion. Iam subtenas esperanton kaj iam subpremas ĝin. Stalin persekutis esperantistojn sed la Ĉinia registaro subtenas ilin. La unua Universala Kongreso en komunista lando okazis en 1953, en Jugoslavio. Kongresoj ofte okazis ekde tiam ĝis la disfalo de la Sovetunio kaj eĉ poste en Ĉinio, Vjetnamio kaj Kubo. Ĉi tiuj kongresoj ofte estis pli granda ol la kapitalistlandaj kongresoj. Fakte la ses plej grandaj kongresoj ekde la dua mondmilito okazis en komunistaj landoj.

Oni decidis ke la neŭtrala ago estis okazigi kongresojn ambaŭflanke de la “fera kurteno” sed ĉu tiu agnoskis la malliberajn ŝtatojn? Aŭ ĉu komunismo ekzistus senkonsidere kion faras esperantistoj, do oni devis adatiĝi al la mondo? Se duono de la mondo loĝas en komunistaj ŝtatoj, kiel universala kongreso povas ignori ilin? Eble Esperanto estis bona maniero por informi homojn pri la nekomunista mondo (kaj male) kaj ebligi diskutojn inter homoj senkonsidere la politikon de sian ŝtaton.

2 – UK 1933, Kolonjo, Nazia Germanio

uk_koeln

Versaĵne la plej polemika kaj malfiera kongreso, estas la kongreso en nazia Germanio. Oni elektis la lando antaŭ Hitler atingis potencon kaj ne povis ŝanĝi ĝin. Kiel oni povus esti neŭtrala rilate al la nazioj? Ĉu oni volas? Tiuj homoj detruis la judaron kaj eĉ la zamenhofidojn (kaj ankaŭ Zamenhof se li ne jam mortis), do kiel oni povus havi la nazian flagon kaj himnon dum universala kongreso? Ĉu la nazioj ne estas tute kontraŭ la ideo de Esperanto?

Sed ĉu kondemni kaj ataki germanion helpus la esperantistojn? Ĉu tiu ne konvikus naziojn ka la esperantistoj estas mallojalaj kaj malfidindaj? Ĉu ne estus pli sekura por la lingvo, konviki la naziojn ke Esperanto ne estas danĝera lingvo?

3 – IJK 2013, Israelo

ijk_emblemo-plena.png

Israelo estas tre polemika temo kaj iuj kredas ke la ŝtato estas racista kontraŭ la palestinoj. Oni volis bojkoti la “apartisman ŝtaton” de Israelo kaj nek viziti la landon nek aĉeti ion de la lando. Oni volas hontigi la registaron pro la kontraŭhomrajtan agadon. Oni kredas ke Esperanto ne subtenu landon kiun agas kontraŭhomrajte. Kiam okazis IJK, kelkaj homoj bojkotis ĝin (nur 80 homoj ĉeestis la kongreson, nur duono aŭ kvarono la kutimo).

Sed kion faru neŭtralisto? Ĉu okazigi aŭ neokazigi kongreson estas la neŭtrala ago? Ĉu bojkoto estas malneŭtrala politika atako? Ĉu Esperanto ne estas por ĉiuj homoj kaj ĉiuj kredoj? Ĉu estas bona ideo bojkoti landon simple ĉar oni ne ŝatas la registaron? Ĉu IJK ne estas mojosa kaj amika loko kie oni amuziĝas kaj prifajfas politikon?

4 – IJK 2017, Togolando

Multaj homoj ĝojas ke monda renkontiĝo okazos por la unua fojo en Afriko, post kelkaj monatoj. Tiu certe pli universaligas la movadon kaj disvastigas Esperanton al nova loko. Sed problemo ekzistas. En Togolando samseksumado estas kontraŭleĝe. Do kion faros samseksemuloj?

Ĉu TEJO estas neŭtrala rilate al kontraŭsamseksemulaĵo? Ĉu oni simple ignoros la leĝon? Ĉu samseksemumuloj kaŝos sin mem, aŭ ĉu ili ne partoprenos? Eble ili partoprenos kaj montros al la afrikanoj ke ili estas normalaj homoj, ne fiuloj kiel la propagando diras. Eble la partoprenantoj ŝanĝos la pensmanieron de kontraŭsamseksemulojn kaj uzos Esperanton kiel ilo por pli toleremigi homojn. Kontraŭ samseksemuloj sento estas tre forta en Afriko, do ĉu oni neniam okazigi kongreson en Afriko? Ĉu ni diru ke la socio kaj kulturo de Afriko estas tro malsama?


Mi ne scias ĉu mi partoprenus la ekzemplojn, ili aŭ okazas antaŭ mi lernis esperanton aŭ en lando tro malproksime, do mankas al mi la monon por partopreni. Kiel vi povas vidi, mi havas multajn demandojn sed ne havas respondojn. Mi volas esti neŭtrala kaj pensigi vin.

12 pensoj pri “Ĉu ni povas/volas esti neŭtralaj?

    1. Multaj judoj kaj israelanoj ofendiĝas de la komparoj en sama artikolo de Hitlero kaj Israelo. Israelo estas forte ligata al Mez-oriento kie ĝi restas relative elstara ekzemplo de paco kaj demokratio, kun diversaj minoritatoj (20% de la loĝantoj). Mencii Israelon sen mencii konfliktojn en najbaraj Sirio, Egiptio, Libano ktp estas absoluta senscia iluzio. Rilata perforton (i.a. murdon), Israelo estas malgranda parto de la konfliktoj en la regiono: http://epo.wikitrans.net/Listo_de_modernaj_konfliktoj_en_la_Proksima_Oriento?src=List+of+modern+conflicts+in+the+Middle+East

      Ŝati

      1. Multaj judoj kaj israelanoj ofendiĝas de la komparoj en sama artikolo de Hitlero kaj Israelo.

        Mi neniam diris ke ili iel similas. Mi nur diris ke ambaŭ estas polemika, sed por tute malsamaj kialoj.

        Israelo estas forte ligata al Mez-oriento kie ĝi restas relative elstara ekzemplo de paco kaj demokratio,

        Iuj pensas ke Israelo nur donas pacon kaj demokration al israelanoj, ne al palestinanoj. Mi ne volas aliĝi la debaton, nur montri ke ĝi ekzistas.

        Mencii Israelon sen mencii konfliktojn en najbaraj Sirio, Egiptio, Libano ktp estas absoluta senscia iluzio.

        La milito en aliaj landoj tute ne rilatas. Ankaŭ nek UK nek IJK okazis en tiuj landoj, sed se okazus, certe estus polemika

        Ŝati

  1. Mi pensas, ke la movado devas esti kiel eble plej neŭtrala. Se en iu lando okazas iu Esperanta evento – tio estas por Esperantistoj, ne por la registaro de la lando. Do, la malbona politiko de iu registaro ne estas obstaklo. Se ne ekzistas iu evidenta danĝero por la partoprenantoj – politiko ne gravas.

    Ŝati

    1. Laux mia opinio, ja estus problemo se la geesperantisoj de la lando kiu gastigas la kongreson konsentas kun la neegalaj legxoj de sia lando. Tamen, tiu aspektas kiel malofta kazo, cxar kiam oni esperantistigxas oni supozeble akceptas egalecon.

      Ŝati

  2. Mi memoras ke mi legis kiam Zamenhof skribis leterojn al homoj en landoj kie la ĉefoj ne rajtigis la uzon de Esperanto, kaj ne povis sendi lian tradukon de la Malnova Testamento. La ĉefoj ne povis legi la lingvon kaj kredis ke Esperanto estus lingvo de spionoj. Sed Zamenhof ne obeas ilin! XD Lingvoj estas neŭtralaj, sed la ideoj kiuj estas parolitaj ne estas. Mi pensas ke la movado ne zorgas pri ideoj kaj agadoj ekster la uzado de la lingvo. Kiel la lingvo estas uzata per ĉiaj homoj, tiel la movado estas uzata per ĉiaj homoj. Via Esperantisteco ne estas kontraŭ aŭ por nacioj aŭ politikoj. Tiel esti parolanto de la hebrea ne faras vin kontraŭ palestinio!

    Ŝati

Komenti