Iĉismo, Riismo kaj Esperantaj Reformoj

Versaĵne la plej polemika kaj pridisputa afero en Esperanto estas la debato pri genra reformo. Pro tiu, multaj disputoj, bataloj kaj kvareloj okazas. Esperantistoj ĝenerale estas trankvilaj kaj pacemaj homoj do kutime oni “ne diskutas la militon”. Fakte, mi hezitis skribi ĉi tiun blogeron ĉar mi timis ke mi nur kreos argumentaĉojn. Sed la temo ekzistas, oni ne povas malaperigi ĝin. Homoj legos pri la reformoj aliakaze, almenaŭ mi povas klarigi la aferon. Ĝenerale, nur reformistoj skribas pri reformoj, mi esperas ke mi povas ekvilibrigi la debaton.

Mi nur parolas pri la ĉefaj reformoj, la aliaj estas tro nepopularaj kaj neuzitaj. Naismo (uzi “na” anstataŭ la akuzativo) estas tute senutila kaj senbezonata laŭ mi. Se vi estas novulo, mi rekomendas: lerni nur la oficialan Esperanton kaj forlasi la reformojn. Kiam oni atingas altnivelon, eble tiam uzi ilin, sed memoru ke eble homoj ne komprenos onin.

Seksismo

La kerno de la debato kaj disputo estas la ideo ke iu aspekto de Esperanto estas seksista. Oni diras ke la strukturo de Esperanto estas pli virema kaj ke virinoj ne estas egalaj. La ĉefplendo rilatas al la -in sufikso. La problemo estas ke nur ekzistas ina-sufikson sed ne ekzistas malina-sufikson. Oni diras ke tiu estas almenaŭ malekvilibra kaj mallogika, aŭ eĉ malegala kaj seksista. Ĉu viro estas la defaŭlto? Ĉu li estas la natura stato? Kial antaŭsupozi ke iu estas vira?

Oni diras ke ĉi tiu seksimo fortimas homojn, principe virinojn, ĉar ili ne sentas sin bonvenan. Oni diras ke en la moderna mondo ambaŭ seksoj faras la saman laboron kaj havas la samajn postenojn, do ambaŭ havu sufikson. Se Esperanto vere estas lingvo por ĉiuj, ĝi devas bonvenigi ĉiujn. Supozi ke iu homo aŭ iu laboro estas vira, ne havas sencon en la 21a jarcento.

Iĉismo

Tial oni proponas la -iĉ sufikson. Do laŭ ĉi tiu, oni havus “viriĉo” kaj “virino”, “boviĉo” kaj “bovino” ktp. Se oni volas diri la sekson, oni povas diri “instruistino” aŭ “instrustiĉo”, se ne, oni uzus la seksneŭtralan “instruisto”.  Aliaj personoj proponas uzi la vir-afikso, sed ĝi malklaras. Ĉu “virbovo” estas malina bovo aŭ duono viro, duono bovo? Iĉ multe pli klaras. Fake mi ŝatas la -iĉ sufikson. Mi neniam uzas ĝin sed la ideo ne ĝenas min. Ĝi aldonas al la lingvo laŭ la reguloj kaj seksneŭtraligas multajn vortojn.

Kvankam, mi malkonsentas kun iĉistoj kiuj volas fariĝi ĉiujn vortojn seksneŭtrala. Ekzemple, iuj volas ke patro, frato, filo ktp estas neŭtralaj kaj nur patriĉo, fratiĉo kaj filiĉo estas vira. Laŭ mi, ĉi tiu estas tro granda ŝanĝo. Se ni fariĝus ĉi tiun reformon, okazos multan miskomprenon. Ni ne povus facile legi verkojn, se ni ne scias ĉu la verkistoj estas iĉistoj aŭ ne. Dialektoj aperus inter la iĉistoj kaj la ne-iĉistoj. Ĉiufoje oni diras “frato” oni devus haltigi la konversacion por demandi ĉu la parolanto estas reformisto aŭ fundamentisto.

Ĉu ni eĉ bezonas -iĉ? Esperantaj vortoj jam estas seksneŭtralaj, do kiam mi parolas pri “instruisto”, ne temas nur pri viro sed ankaŭ povas esti virino. Mi ne povas imagi ian situacion kie mi bezonus specife paroli pri instruistiĉo. La sama pri bestoj, bovo jam estas seksneŭtrala, do oni ne bezonas iĉismon (aŭ eble ĝi jam sukcesis). Povus okazi ke mi devas klarigi inter bovinoj kaj boviĉoj, sed malofte. Do kvankam mi komprenas la ideon de iĉismo, mi vere neniam bezonas ĝin.

Riismo

La dua proponita reformo temas pri pronomoj. Similare, oni volas forigi seksismon de la lingvo, do oni proponas uzi “ri” antstaŭ li aŭ ŝi. Oni diras ke en la moderna vivo, genro ne plu gravas kaj oni ne bezonas klarigi ĝin. Eĉ estas pli facila ne klarigi se oni ne scias. Ankaŭ gravas por transgenruloj kiuj sentas kiel nek li nek ŝi.

Sed mi ne komprenas kial oni kreis novan vorton. Esperanto jam havas kelkajn seksneŭtralajn vortojn. La lingvo jam havas “oni”, “ili” kaj “ĝi”, kaj eĉ “tiu” estas uzebla. Eĉ “ŝli” estas pli bona ol “ri”, ĉar ĝi uzas la strukturon de Esperanto (kunigas ŝi kaj li), anstataŭ nova vorto. En la angla, uzi “ĝi” por homo estas tre malĝentile, sed Esperanto havas alian strukturon. Ne uzu Esperanton kun angla pensmaniero, ĉar esperantaj vortoj havas aliajn signifojn. En Esperanto, “ĝi” signifas objekton/homon sen sekso aŭ kies sekso ne gravas. Zamenhof mem uzis “ĝi” en la Fundamento: La bebo ploras ĉar nun ĝi estas malsata.

Alia problemo kun ri estas ke ĝi malklaras. Se oni diras “Ri malsatas” ĉu oni priparolas mi, vi, li, ŝi, ni, ili? Kiu? En mia opinio, ri estas tro ĝenerala kaj malpreciza vorto. Same kiel iĉismo, oni tre malofte bezonas seksneŭtralan pronomon. Mi memoras unufojo kiam iu demandis ke mi uzu “ri” sed mi nek konsentis nek rifuzis ĉar neniu momento okazis kiam mi bezonis uzi sian pronomon (mi ankaŭ tute ne bezonas ĝin por ci tiu blogero).

Respondo

Sed ĉiuj lingvoj havas seks-diferencojn, ĉu ili ĉiuj ankaŭ estas seksistaj? La angla havas vir-defaŭlton por posteno (waiter-waitress, actor-actress), kaj la -in afikso fakte devenas de la germana. La latinaj donas genron al ĉiuj objektoj, kaj en la franca, grupoj de inoj kaj malinoj devas uzi la malinan pronomon ils. La slavaj lingvoj ankaŭ havas genron kaj virinoj eĉ havas aparatajn familajn nomojn. Ĉu homoj ne lernas tiujn lingvojn pro la malegaleco? Se la seksismo de Esperanto fortimas homojn, kiujn lingvojn tiuj homoj parolas?

Ĝenerale, mi ne ŝatas diskutojn pri la sekismeco de Esperanto, ĉar lingvo ne povas seksistigi homojn. Ĉu iu vere kredas ke oni fariĝas seksisto se oni parolas “seksista” lingvo? Ĉu la lingvo ŝanĝas la pensmaniero de homoj? (lingvistoj diras ne). Se ni ĉiuj uzus ri kaj -iĉ, ĉu la vivoj de virinoj pliboniĝos? Mi dubas. Homoj ja povas esti seksista, sed lingvoj ne. Se vi volas kontraŭi seksismon, ŝanĝigu homojn ne lingvojn. Esperantujo estas la plej bonvenema kaj malferma loko kiun mi konas. Fakte ĉiuj transgenruloj ke mi konas, estas Esperantistoj. Ĝi estas la plej malseksisma loko kaj plej malferma al “malkutimuloj”.

La stranga afero pri riismo kaj iĉisomo, estas ke ili estas ofte diskutitaj kaj malofe uzitaj. Homoj ofte plendas kaj postulas ŝanĝon sed malofte ŝanĝiĝi. La interreto plenas da bataloj, sed dum renkontiĝoj apenaŭ iu ajn uzas la reformaĵojn kaj preskaŭ ĉiuj prifajfas. Eĉ la reformistoj malofte uzas la vortojn. Multe preferas debati anstaŭ uzi. Komencantoj ofte estas la plej fortaj reformistoj, kaj la plejparto de plendoj pri seksismo okazas anglalingve. Se vi estas riisto, uzu la vorton, tiu estas multe pli utila ol senĉesa debatado kaj disputado. Se sufiĉaj homoj uzas -iĉ, ĝi fariĝos oficialan vorton.

Konkludo

Do, kvankam mi komprenas la bezonon por malina afikso por ekvilibri la lingvon, mi ĝenerale estas kontraŭreformisto. Reformoj kiuj aldonas al la lingvo ne ĝenas min, eĉ se mi mem ne uzas ĝin. Sed mi kontraŭas reformojn kiujn ŝanĝas la signifion de vortoj ĉar tiu nur kaŭzus miskomprenon. Mi ne kredas ke Esperanto estas seksista lingvo aŭ ke ŝanĝi Esperanton malaltigos seksismon. Laŭ mi, pli utilas uzi la lingvon ol diskuti ĝin.

14 pensoj pri “Iĉismo, Riismo kaj Esperantaj Reformoj

  1. Ŝajne vi miskomprenas “ri”. Ĝi uziĝas nur triapersone, nur singulare. Ĝi anstataŭigas unu el “li”, “ŝi”, aŭ “li aŭ ŝi”. Ĝi neniel rilatas al “mi”, “ni”, “ili” aŭ aliaj pronomoj, do via ekzemplo “Ri malsatas” estas samsignifa kiel “li malsatas” aŭ “ŝi malsatas”. La aliaj ebloj, kiujn vi mencias, estas eraraj.

    Mi estas kontenta legi prezenton kaj diskuton pri la temo, eĉ se viaj opinio kaj konkludo estas iom malsama ol miaj. Por legi alian prezenton kun alia konkludo, legu tiun ĉi blogaĵon: https://egalecen.org/2014/08/04/kial-igi-riisto/

    Ŝati

    1. Saluton Tim! Dankon pro viaj vortoj eĉ se vi ne konsentas. Fakte mi ja legis tiun blogeron (kaj kelkaj aliaj) por kompreni riismon.

      La problemo estas ke ne ekzistas oficialan reformon, do multaj reformistoj uzas la vortojn malsame. Kelkaj volas uzi ri kun li kaj ŝi, kelkaj volas uzi ĝin anstataŭ. Kelkaj nur uzas ĝin anstataŭ li aŭ ŝi, sed mi vidis homojn kiujn uzis ĝin anstataŭ mi aŭ vi. Fakte oni uzas ĝin kiel oni.

      Ŝati

      1. Ĉu vi povas citi ekzemplojn de tia uzo? Mi neniam renkontis tion, sed ne atentu al mi, atentu la skribaĵojn pri la temo de Bertilo Wennergren kaj Marcos Cramer (Akademianoj). Legu la vikipedian artikolon pri riismo. Aŭskultu la kantojn de Gijom aŭ de La Perdita Generacio, aŭ parolu kun tiuj homoj kiam vi venontfoje vidos ilin. Vere ĉiuj uzas aŭ referencas “ri” kiel anstataŭilon de “li” aŭ “ŝi”.

        Ŝati

              1. Do, vi renkontis iun, kiu — verŝajne bonintence — misuzis la vorton. Tio informas nin pli pri tiu parolanto ol pri la senco aŭ la valoro de la vorto mem.

                Legu la tutan vikipedian artikolon pri Riismo. Ĝi multfoje mencias “li” kaj “ŝi”, neniam aliajn pronomojn.
                https://eo.wikipedia.org/wiki/Riismo

                Legu la Plenan Manlibron de Esperanta Gramatiko pri “ri”:
                http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/tria.html#i-um2
                Mi citas: “[…] oni ne hezitu esprimi sin pli klare per ekz. “ŝi aŭ li”, “tiu”, “tiu persono” k.s. Sed aperis ankaŭ diversaj proponoj de nova sekse neŭtra pronomo. La sola tia propono, kiu iomete enuziĝis, estas *ri*° (poseda formo *ria*).”

                Legu la vikipedian artikolon, kiu eĉ laŭtitole temas nur pri tria-personaj pronomoj:
                https://eo.wikipedia.org/wiki/Seksne%C5%ADtrala_homa_triapersona_pronomo#ri

                Legu artikolon de Markos Kramer pri “ri” kaj aliaj similaj proponoj:
                http://lingvakritiko.com/2014/10/16/esperanto-kaj-sekso/
                Mi citas: “Ekzistas tri malsamaj proponoj pri tio, kiel oni uzu li kaj ŝi apud ri: (1) Kelkaj (ekzemple la Riisma Manifesto) proponas, ke li kaj ŝi tute ne plu estu uzata, do ke ri estu la sola pronomo por paroli pri homoj. (2) Aliaj proponas uzi ri nur, kiam oni parolas pri nespecifa persono de ajna sekso, pri persono de nekonata sekso aŭ pri persono kun ne-duuma sekseco, dum por paroli pri homo de konata duuma sekso, oni daŭre ĉiam uzu li aŭ ŝi. (3) Tria propono estas io meza inter la unuaj du: Laŭ ĉi tiu propono, ri ja estas uzebla kaj uzinda ankaŭ por paroli pri personoj de konata duuma sekseco, sed tamen oni plu uzu li kaj ŝi por situacioj, kie oni volas emfazi la sekson aŭ kie la mencio de la sekso helpas klarigi, pri kiu persono temas.”
                Do kvankam homoj havas diversajn ideojn pri la preciza semantiko de la vorto “ri”, neniu mencias ajnan uzon krom kiel triapersonan pronomon.

                Mi povus citi ankaŭ la kantarojn de Gijom Armide kaj de LPG, kiuj ambaŭ daŭre uzas “mi”, “vi”, “ni” kaj “ili” tute kutime, sed kiuj ambaŭ anstataŭigas “li” kaj “ŝi” per “ri”.

                La homo, kiun vi renkontis, tutsimple eraris, kaj bedaŭrinde tio enkondukis faktan eraron en vian analizon. La korekto de tiu eraro verŝajne ne ŝanĝos vian opinion — kaj kredu min, estas ĝojige vidi publikan rezonadon pri tiaj aferoj, ĉu mi konsentas kun la opinio aŭ ne — sed korekto de fakta eraro ĉiam estas en ordo.

                Ŝati

  2. Mi tre dankas vin pro tiu blogero, ĝi per aliaj vortoj kaj iom aliaj emfazoj esprimas tion, kion mi mem pensas kaj esprimis en http://lingvakritiko.com/2015/01/31/seksa-egaligo-en-la-lingvo-laufundamente/

    Mi mem devias de la ordinara lingvouzo uzante “ĝi” kiel neŭtralan pronomon kaj “vir-” kiel masklan prefikson kun homoj. Ambaŭ por mi bone funkcias kaj evitas uzi la kontraŭfundamentan “ri”. Eble mi iam transiros al la pli simetria “-iĉ-“, sed ĝi estas tro facile miskomprenebla, ĉar la ekstrema iĉismo (“patriĉo”) estas evitenda.

    Ŝati

  3. Mi pensas ke oni estas malsameco pri (a) la uzo de -iĉ kun baz-neŭtrala radikon (ĉi tio ne estas reformo sed laŭfundamenta evoluo de la lingvo) kaj (b) neŭtralecigi la radikojn kiuj estas en la Fundamento kiel malina.
    Nur la (b) estas kontrafundamenta reformo, sed mi pensas ke ni devas klopodi (a)!

    Ni pensu al la vorto amiko, friend en la angla, kaj neklara vorto en eo. Kun afikso -iĉ ni povas diri klare se my friend estas amikiĉo au amikino, aŭ ni povas elekti ke sekso ne estas grava kaj uzi amiko.

    Akademiano Cyril Brisch skribis bonan artikolon pri ĉi tiu temo: http://lingvakritiko.com/2015/01/31/seksa-egaligo-en-la-lingvo-laufundamente/

    Mi pensas ke Lingvoj povas ŝanĝi la societojn, kaj novkonscio de societoj povas demandi por ŝanĝoj en lingvoj. Mi ne pensas ke lingvoj (kaj eo) estas seksistaj, sed lingvoj transdonas ideoj kaj konvinkoj de tempoj kaj societoj. Seksegaleco estas nova konscio de nia tempo kaj mi pensas ke, laŭfundamente, ni devas provi pliboniĝi esperanto (kaj nia nasklingvoj) pri la temo.

    Ŝati

  4. Saluton,
    Kaj dankon pro ĉi-tema artikolo kaj pli ĝenerale pri via agrabla blogo.
    Mi ŝatus reagi nur al via “Respondo” :

    [quote]Sed ĉiuj lingvoj havas seks-diferencojn, ĉu ili ĉiuj ankaŭ estas seksistaj? La angla havas vir-defaŭlton por posteno (waiter-waitress, actor-actress), kaj la -in afikso fakte devenas de la germana. La latinaj donas genron al ĉiuj objektoj, kaj en la franca, grupoj de inoj kaj malinoj devas uzi la malinan pronomon ils. La slavaj lingvoj ankaŭ havas genron kaj virinoj eĉ havas aparatajn familajn nomojn. Ĉu homoj ne lernas tiujn lingvojn pro la malegaleco? Se la seksismo de Esperanto fortimas homojn, kiujn lingvojn tiuj homoj parolas?[/quote]
    Pravas vi : multe da lingvoj ankaŭ havas malegalecajn aspektojn. Mi kredas ke tiuj, kiuj volas reformi kelkajn lingvajn aspektojn, ne faras tion ĉar timas ili ke personoj ne lernos la Eo-lingvon se ĝi havas malbonan aspekton. Miaopinie estas por aliaj kialoj, kiujn mi ĉi-sube iomete klarigas.

    [quote]Ĝenerale, mi ne ŝatas diskutojn pri la sekismeco de Esperanto, ĉar lingvo ne povas seksistigi homojn. Ĉu iu vere kredas ke oni fariĝas seksisto se oni parolas “seksista” lingvo? Ĉu la lingvo ŝanĝas la pensmaniero de homoj? (lingvistoj diras ne). Se ni ĉiuj uzus ri kaj -iĉ, ĉu la vivoj de virinoj pliboniĝos? Mi dubas. Homoj ja povas esti seksista, sed lingvoj ne.[/quote]
    Kelkaj studoj ekzistas ĉi-teme, kies rezultoj estas interesegaj. Ekzemple, oni scias ke kiam oni demandas (en la franca) “Citu la kandidatojn, kiujn vi povus imagi kiel unua ministro” aŭ “Citu la kandidatojn aŭ kandidatinojn, kiujn vi povus imagi kiel unua ministro”, homoj citas 15% da inoj en la unua kazo kaj 40% en la dua kazo [1]. Do laŭ la lingvoserĉistoj ne ekzistas neŭtrala lingvo ĉar pronomoj kaj vortoj influas niajn perceptadojn. Kompreneble ne montras ke se oni pli ofte perceptis inojn, inoj plej bone fartos. Tamen tiaj studoj sufiĉe taŭgas laŭ mi por pravigi personojn, kiuj volas forvirigi lingvojn.

    Pri aliaj partoj de via teksto mi perfekte konsentas, kaj sincere dankas vin pro via klereco.

    [1] Franclingva publikaĵo : Markus Brauer, Un ministre peut-il tomber enceinte ? L’impact du générique masculin sur les représentations mentales. In: L’année psychologique. 2008 vol. 108, n°2. pp. 243-272.

    Ŝati

    1. Mi scias ke ĉi respondo estonta malfruan.

      * Iĉismo estas ne bezonatan kaj tro kopian: alondu ekzistan radikon «vir» al viraj vortoj (patro, filo, etc.) Tio ago agita por «instru’ist»

      In’ aldonita al Vir’ dum 1800s ĉar homoj pensis ke homo ne povas esti ambaŭ seksojn. (ĉi fakto malpravas: [interseksuloj](https://eo.wikipedia.org/wiki/Intersekseco) ekzistas.)) Nun, in’ uzata solate, do vir’in povas esti liberigita el virdomineco kaj uzita por interseksuloj! Du problemoj solvis en oficiala esperanto!

      * Riismo estas tro kopia; «oni» radiko ekzistas por ĉi celo de anstataŭiĝado de nedefinitan personon (inkluzas negenran personon)!

      Ŝati

  5. Memoru, ke en Esperanto povas kunmeti *ajn* radikon (inkluzive pronoman): ekzemple: ĝi’ar’ kaj li’in’ kaj ŝi’op’ kaj oni’ul’: do vortformoj estos ĝiaro kaj liino kaj ŝiopo kaj oniulo.

    Ŝati

Komenti