Kial Esperanto ne disiĝos

Kutima kritiko de Esperanto el neesperantistoj, estas ke ĝi neniam povus iĝi universala lingvo ĉar ĝi disiĝos al apartaj lingvetoj aŭ dialektoj. Oni diras ke eĉ se ĉiuj en la mondo scipovus Esperanton, la lingvo ankoraŭ malsukcesus ĉar ĝi neeviteble disiĝus al kelkaj nekompreneblaj lingvoj kaj la situacio estus la sama kiel la nuna mondo. Iuj eĉ kredas ke ĉiuj lingvoj neeviteble evoluas kaj disiĝas ĝis ili estas ne rekoneblaj, kiel la latina al la latinidaj lingvoj. Legi plu “Kial Esperanto ne disiĝos”

Iĉismo, Riismo kaj Esperantaj Reformoj

Versaĵne la plej polemika kaj pridisputa afero en Esperanto estas la debato pri genra reformo. Pro tiu, multaj disputoj, bataloj kaj kvareloj okazas. Esperantistoj ĝenerale estas trankvilaj kaj pacemaj homoj do kutime oni “ne diskutas la militon”. Fakte, mi hezitis skribi ĉi tiun blogeron ĉar mi timis ke mi nur kreos argumentaĉojn. Sed la temo ekzistas, oni ne povas malaperigi ĝin. Homoj legos pri la reformoj aliakaze, almenaŭ mi povas klarigi la aferon. Ĝenerale, nur reformistoj skribas pri reformoj, mi esperas ke mi povas ekvilibrigi la debaton. Legi plu “Iĉismo, Riismo kaj Esperantaj Reformoj”