Kial ni bezonas sindikatojn

Ne ĉiuj ŝatas sindikatojn. Iuj homoj opinias ke ili protektas pigrulojn kaj mallaboremulojn, kreas senlaborecon kaj aliaj ekonomikaj problemoj. Sed oni ofte forgesas pri la avantaĝoj de sindikatoj kaj kiel ili helpas laboristojn. Ili plibonigas la laborspiriton, produktivecon kaj egalecon.

image (1)

Sindikatoj gravas ĉar ili donas voĉon al siaj membroj. Se laboristo havas plendon, ofte nenio okazas, ĉar la laborestro ne aŭskultas aŭ la laboristo tro timas por plendi. Tamen, la sindikato povas diskuti la plendon kaj uzi ĝian influon por aŭskultigi la laborestron. Ĉi tiu helpas la laborspiriton ĉar laboristoj nun sentas ke siaj opinioj valoras, iu aŭskultas ilin kaj respektas ilin. Pro tio, ili laboras pli bone, pli bonhumore kaj pli efike. Sed se la plendo estas ignorita, ili sentas ignorite, malpli laboreme kaj eble ili demisios. Neniu gajnas en tiu situacio, la ekslaboristo devas trovi novan laboron (eble post iom da senlaboreco) kaj la laborestro devas trovi novan laboriston kaj trejni tiun. Tial, male ol la kliŝo, sindikatoj fakte povas altigi la produktivecon de la laborejo.

econ-pol-inst-inequality

Oni ofte kritikas sindikatojn ĉar ili plialtigas la salajron de siaj membroj kaj oni plendas ke pro tio, firmaoj elspezas tro multe kaj ne povas travivi. Sed tiu ne ĉiam pravas ĉar en multaj landoj sindikataj laborejoj sukcese konkuras kontraŭ nesindikataj laborejoj.  Altaj salajroj povas helpi firmaojn ĉar ili plialtigas laborspiriton, produktivecon kaj kuraĝigas laboremecon. Ju pli alta la salajro, des pli multe la laboristoj perdas se ili perdas la laboron, do ili laboras pli forte por eviti tion. La firmao tiel savas monon ĉar ĝi ne bezonas elspezi tiom da mono por trejnado. Plej grave, pli altaj salajroj plialtigas aĉetadon. Aĉetantoj plejparte estas laboristoj, do ili ne povas aĉeti se ili ne unue gajnas la salajron. Estas bona cirklo de pli alta salajro kaj pli alta aĉetado ktp.

Sindikatoj batalas kontraŭ ekonomika malegaleco. Sindikatoj estas pli fortaj inter malriĉaj laboristoj kaj batalas por altigi iliajn salajrojn. Sindikatoj redisdonas la profitojn el la riĉuloj al la malriĉuloj. Ili strebas por ke ĉiuj kiuj faras la saman laboron ricevas la saman salajron. Historio montras ke la malkresko de sindikatoj kaj la kresko de malegaleco okazis samtempe ekde 1980. Multaj el la nunaj ekonomikaj problemoj okazis pro la manko de fortaj sindikatoj por protekti la laboristojn.

Oni diras ke sindikatoj tro altigas salajrojn ĝis ili superas la produktivecon de la laboristoj. Sed la pruvo montras ke sen sindikatoj, produktiveco kreskis la salajroj ne kreskis samnivele. Ekde 1980, produktiveco en Usono estas 80% pli alte sed salajroj estas nur 12% pli alte ol inflacio. Sen sindikatoj, salajroj kreskas malforte ĉar mankas povo al la laboristoj. Sindikatoj ne altigas salajrojn super produktiveco, ili celas ke salajroj kreskas egale al produktiveco.

productivity-and-real-wages

Sindikatoj plifortigas la voĉon de laboristoj en la laborejo. La laboristoj sentas ke ili havas valoron kaj ricevas respekton pro la laboro, anstataŭ senti ke ili nur estas iloj por profito. Per sindikato, la laborestro aŭdas kaj aŭskultas la plendojn kaj opiniojn de la laboristoj. Verŝajne pro tio, sindikatoj estas pli popularaj en grandaj firmaoj kie homoj sentas pli anonimaj. Laboristoj kiuj rekte spertas kiel la firmao funkcias ofte havas la plej bonajn ideojn por pliboniĝo kaj kiel solvi problemojn.

Sindikatoj havas multajn avantaĝojn kaj utilojn. Ili staras kontraŭ ekspluatado kaj malegaleco, kaj batalas por kreskantaj salajroj. Anstataŭ malhelpo al firmaoj, ili fakte kontribuas multe por plibonigi la laborkondiĉojn kaj la farto de laboristoj en la tuta ekonomio.

3 pensoj pri “Kial ni bezonas sindikatojn

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s