Miaj tri proponoj por la komitato de TEJO

Dum la komitatkunsidoj de TEJO, ni diskutas la gravajn temojn kaj aferojn de la organizo kaj nia movado. Ni ankaŭ povas ŝanĝi la reglamenton kaj statuton por plibonigi la organizon, sed kutime nur du aŭ tri homoj faras preskaŭ ĉiujn proponojn. Sed mi ne estas kutima homo kaj mi ne aniĝis en la komitato por sidi silente, sed por aktive partopreni. Tial mi havas kelkajn proponojn por la venonta komitatkunsido dum IJK. Mi kunigis ilin en ĉi tiu artikolo por informi la membrojn de TEJO pri mia agado (ĉar mi reprezentas la individuajn membrojn) kaj ĉar eble iuj voĉdonontoj legos ĝin.

Nuligu la oficon de komitatano C

La propono videblas ĉi tie

En la komitato, estas 4 kategorioj de komitatanoj. Komitatanoj A estas elektita de landaj sekcioj, B estas elektita de la individuaj membroj kaj Ĉ estas elektita de la komitatanoj A kaj B. Sed ankaŭ ekzistas unu komitatano C, teorie elektita de la Junaj Amikoj de Esperanto (JAE). Sed JAE efektive ne ekzistas. Se oni serĉas interrete, oni trovos preskaŭ nenion pri ĝi, eĉ ne klarigo pri kio JAE estas. La ideo estas krei membrokategorion por homoj kiuj ne scipovas Esperanton sed havas intereson pri la lingvo. Tiuj homoj povas senpage aliĝi al TEJO kiel “juna amiko” anstataŭ kiel individua membro.

Oni kolektis retadresojn dum iuj renkontiĝoj, sed neniam kontaktis la homojn pro ĜDPR-problemoj. Do, JAE esence estas nur retlisto. La ofico nun estas vaka, estis ekde sia kreo kaj probable estos dumlonge. Dum ĉiu komitatkunsido, oni diris ke baldaŭ ĝi aktiviĝos, sed jaroj jam pasis kaj ĝi ankoraŭ ekzistas nur en nomo. Do kial ni bezonas komitatanon por neaktiva grupo?

Se oni nur aliĝis al retlisto, ĉu oni vere estas membro de TEJO? Probable, la plimulto de aliĝintoj neniam lernos Esperanton kaj ne aktivos en la movado. Ĉiuj el ni aliĝis al retlistoj pri temoj kiujn ni neniam partoprenos kaj ofte la retlisto malaperas spamujen. Ni povos fanfaroni pri pli granda nombro da membroj kaj ŝajnigi ke ni estas pli granda, sed ni ne vere kreskos. Ĉu pli da membroj kiuj membras nur papere vere helpas al TEJO? Mi opinias ke unu vera membro, kiu aktive partoprenas, valoras pli ol kvin junaj amikoj de Esperanto, kiuj aliĝis al retlisto kaj poste forgesis pri Esperanto. Se la celo nur estas altigi la nombron de “membroj”, kial ne anoncu ke ĉiuj kiuj ŝatas la fejsbukan paĝon de TEJO nun estas membroj? Ili tiel ligita al TEJO kiel la JAE-anoj kaj oni povos fanfaroni ke kvin mil homoj aliĝis al TEJO.

Sed eĉ se JAE estos aktivaj, ankoraŭ estos multaj problemoj. Ekzemple, kiel ili elektos la kandidatojn? Ili ne havas komunan lingvon, do ĉu ĉiuj kandidatoj devos traduki sian sinproponon al dekoj da lingvoj? Aŭ ĉu tiuj kiuj parolas grandajn lingvojn kiel la angla aŭ la franca havos avantaĝon super tiuj kiuj parolas malgrandajn lingvojn kiel la hungara aŭ la svahila? Lingva diverseco kaj egaleco estas gravaj temoj por TEJO, sed kiel la elektado de la komitatano C respektos tiujn? Individuaj membroj povas voĉdoni por kandidatoj kiujn ili konas, pro renkontiĝoj aŭ gazetoj en Esperantujo, sed kiel amikoj konos la kandidatojn? Laŭ difine, ili ne estas aktivaj en Esperantujo kaj probable ne scios kiel TEJO funkcias. Se kandidato dirus “mi estas en la komitato de TEJO, helpos organizi IJK kaj laboros pri eksteraj rilatoj”, la junaj amikoj respondos “Kio estas la komitato, IJK kaj eksteraj rilatoj?”

Oni diras ke TEJO devas havi reprezantojn por ĉiuj siaj membroj, sed UEA ankaŭ havas similan grupon, la “Amikoj de Esperanto” sed ili ne havas komitatanon. La ĉefa kialo por JAE estas ke TEJO volas altigi la nombron da membroj por aspekti pli granda kaj impona al la ekstera mondo. Mi persone perferas se TEJO strebus allogi verajn membrojn, anstataŭ ŝajnigi esti pli granda ol ni vere estas. Per JAE oni povas esti senpaga membro de TEJO, sed ĉu tiu malinstigos homojn iĝi plenaj membroj? Kial pagi se vi ricevas preskaŭ ĉion senpage?

49256456_10156967173544732_9177425984255688704_n
La komitkunsido de TEJO dum JES

La elekta komisiono ne plu rekomendu kandidatojn

La propono vieblas ĉi tie

Unu el la plej strangaj aferoj pri elektoj en TEJO estas ke ekzistas oficiala grupo kiu rekomendas kandidatojn. La elekta komisiono serĉas taŭgajn homojn, invitas ilin kandidatiĝi, intervjuas ilin kaj rekomendas la plej bonajn. Serĉi kandidatojn certe estas utila helpilo, sed rekomendi kandidatojn estas tre stranga kaj ŝoka. Demokratioj ne havas oficialan liston de voĉdoninduloj! La elekta komisiono enhavas nur tri aŭ kvar homoj, do tre malgranda grupo havas tre grandan influon. Mi opinias ke la afero ne estas demokratia ĉar ĝi donas maljustan avantaĝon al iuj kandidatoj. Anstataŭ konvinki la komitaton pri siaj taŭgecoj, kandidatoj nur devas konvinki 3 aŭ 4 homoj en la elekta komisiono.

La plej granda problemo estas ke facile povus okazi konflikto de interesoj. Aktivuloj en TEJO plejparte konas unu la alian, multaj el ni estas amikoj aŭ eĉ en amrilato, do la elekta komisiono devas juĝi homojn kiujn ili konas ekde jaroj. Sed kiel la elekta komisiono povas juĝi neŭtrale siajn amikojn aŭ eĉ koramik(in)ojn? Mi opinias ke ne eblas. Amikoj de la komisionanoj havas maljustan avantaĝon kaj neamikoj havas maljustan malavantaĝon.

Imagu du kandidatojn. Unu venas el malproksima lando kaj pro tio, malofte partoprenis renkontiĝojn kaj ne konas la komisionanojn. La dua venas el proksima lando, persone konas ĉiujn komisionanojn kaj estas amikoj kun ili. Ĉu la elekta komisiono povus neŭtrale kaj juste juĝi la du kandidatojn aŭ ĉu la bona amiko havus avantaĝon?

Oni povas trompi per la elekta komisiono. Estas kelkaj grupoj en la komitato, iuj amikaroj aŭ kunlaborantoj, do estus tre facila por iu aliĝi al la komisiono se oni sciis ke alia amiko kandidatiĝos venontjare. La elekta komisiono havas tre grandan influon, do mi ne volas ke iu misuzos ĝin.

La estraro publikigu kaj kreskigu la nombron da membroj

La propono vieblas ĉi tie

La plej granda sekreto de TEJO estas: kiom da membroj ni havas? La estraro ne publikigis tiun informon dum jaroj kaj kiam iu organizo devas kaŝi sian nombron de membroj, tiu neniam estas bona indiko. Iuj supozas ke la nombro estas tiel malgranda ke TEJO hontas kaj ne volas ke iu scias. Oni diris al mi ke temas pri la Forumo Junulara Eŭropa, ĉar oni bezonas almenaŭ kvin mil membrojn por esti membro de la forumo kaj la estraro ne volas publikigi ke ili ne havas sufiĉe da membroj. Sed la estraro devas decidi kiu estas la unua prioritato, ĉu TEJO ĉu FoJE? Kaŝi la nombron malhelpas TEJOn, do ni devas decidi, ĉu nia membreco en FoJE estas tiel grava ke ni malhelpos TEJOn?

Dum la pasintaj tri jardekoj, UEA perdis multajn membrojn kaj tre malkreskis. Probable TEJO ankaŭ malkreskis, sed ni ne scias ĉar la informo ne estas publika. Sed kiel ni povas batali kontraŭ la malkresko kaj kreskigi la membraron sen informo? Ni ne scias kiom multe la membraro malkreskis, en kiuj landoj, dum kiuj jaroj ktp. Sen informo, ni ne scias kie nek la problemo nek la solvo troveblas. Ni ne povas krei efikan planon por kreskigi la membraron ĉar ni ne scios ĉu nia strategio sukcesos aŭ ne. Ni bezonas precizajn kaj findindajn statistikojn por analizi la tendecon kaj evoluigi strategion.

Oni diras ke TEJO estas malferma kaj demokratia organizo kiu respektas siajn membrojn kaj agas kun travidebleco. Mi opinias ke ĝi estas malrespekto al la membroj kaŝi tiun gravan informon.

Dum la pasintaj jaroj, estis multaj streboj por kreskigi la nombron de membroj de TEJO, sed la streboj ofte estis por ŝajnigi ke ni havis pli da membroj anstataŭ vere allogi novajn homojn. Do, oni altigis la aĝ-limon kaj kreis la junajn amikojn de Esperanto, por ke ni altigis la paperan nombron de membroj. Sed kiom da tiuj homoj vere aliĝis kaj aktivis? Ni povas skribi al la ekstera mondo ke ni havas altegan nombron da membroj, sed se ili ekzistas nur papere, ili egalas al nulo. Ni bezonas planon por allogi pli da veraj membroj anstataŭ nur ŝajnigi ke ni havas pli da membroj.

Nia unua prioritato devas esti la vivteno de TEJO. Mi ne volas vidi ĝin ŝrumpi, do ni devas alfronti ĉiujn problemojn por superi ilin. Ni devas allogi pli da novaj homoj por subteni la estontecon de la movado. Do mi petas de la estraro:

  • Informu nin kiom da membroj TEJO nun havas
  • Informu nin kiom da membroj TEJO havis dum la pasinta(j) jardeko(j) por ke ni povu studi la tendencon
  • Preparu kaj publikigu planon por kreskigi la nombron de membroj en TEJO

Se vi kunsentas kun miaj proponoj, kontaktu vian komitatanon! Vi povas kontakti ilin per via landa sekcio aŭ rekte. Eble vi eĉ povas iĝi komitatano aŭ anstataŭanto por tiuj komitatanoj kiuj ne ĉeestas IJK. La komitatkunsido estas publika, do ĉiuj rajtas rigardi.

2 pensoj pri “Miaj tri proponoj por la komitato de TEJO

  1. Why do we need TEJO at all? Maybe it was a great deal in ’50s, but today, with Shengen zone, Euro, low-cost carriers, English in schools worldwide, Internet, Facebook, Telegram, coachsurf and credit cards, there is nothing it can offer the youth.

    Ŝati

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s