En 1930, la fama ekonomisto John Maynard Keynes proponis ke post 100 jaroj, ni laboros nur 15 horoj dum la semajno. Se la ekonomio iĝas pli kaj pli efika ĉiu jaro kaj ĉiu firmao daŭre iĝas pli kaj pli produktiva, finfine nia laboro iĝos tiel efika ke ni povos produkti ĉion kiun ni bezonas dum malmulte da horoj. Evidente, tiu espero ne realiĝis. Kvankam ni estas multoble pli produktiva ol la laboristoj de 1930, ni kutime laboras ĉirkaŭ 40 horoj dum 5 tagoj, ĉiu semajno. Sed mi proponas ke ni laboru malpli kaj iom post iom malaltigu nian laboran semajnon ĝis nur tri tagoj. Legi plu “Ni laboru nur tri tagojn semajne”
Etikedo: Ekonomiko
Kial ni bezonas sindikatojn
Ne ĉiuj ŝatas sindikatojn. Iuj homoj opinias ke ili protektas pigrulojn kaj mallaboremulojn, kreas senlaborecon kaj aliaj ekonomikaj problemoj. Sed oni ofte forgesas pri la avantaĝoj de sindikatoj kaj kiel ili helpas laboristojn. Ili plibonigas la laborspiriton, produktivecon kaj egalecon. Legi plu “Kial ni bezonas sindikatojn”
Ĉu virinoj gajnas pli malaltan salajron pro diskriminacio?
Feministoj opinias ke virinoj suferas en moderna socio pro seksa diskriminacio kaj unu el la plej grandaj problemoj estas ke virinoj gajnas pli malaltan salajron ol viroj. Sed konservativuloj kontraŭas tiun ideon kaj ili opinias ke la diferenco temas ne pri diskriminacio sed pro la agoj kaj decidoj de virinoj. Ili opinias ke viroj laboras pli longe, havas pli bonan edukadon, havas pli da sperto kaj elektas pli bonpagitan laboron (eĉ se ĝi estas pli danĝera). Do, kiu pravas? Ĉu la ekonomio diskriminacias kontraŭ virinoj aŭ ĉu ĝi ĝuste traktas la valoron de virinoj? Legi plu “Ĉu virinoj gajnas pli malaltan salajron pro diskriminacio?”
Kial ni bezonas la Eŭropan Union
Post kelkaj tagoj, la homoj de Britio voĉdonos ĉu ili foriros de la Eŭropa Unio, tre grava decido kun grandaj efikoj. Kvankam mi estas Irlandano kaj ne rajtas voĉdoni, la decido tre rilatas al Irlando kaj mi mem. Krom la detaloj de la voĉdono (ĉu Britio ankoraŭ estos membro de la komuna merkato kaj ĉu ĝi ankoraŭ devos sekvi EU-regulojn) kaj politikaj ironioj (la samaj homoj kiuj kontraŭis sendependecon por Skotlando, nun diras la saman argumenton por foriri de la Eŭropa Unio) mi pensas ke taŭgas diskuti la EU ĝenerale kaj trovi ĉu ĝi plibonigas Eŭropon aŭ ne. Legi plu “Kial ni bezonas la Eŭropan Union”
Mia Elspezo Estas Via Enspezo
Ekonomiko estas granda kaj multspeca areo kun multaj ideoj kaj teorioj, sed se mi devus elekti unu gravan punkton, mi elektus “Mia elspezo estas via enspezo”. Se estas nur unu frazo aŭ ideo kiun mi volus al homoj komprenigi, estas tiu. Ĉi tiu simpla punkto, se komprenita, klarigas la plej gravajn debatojn kaj politikojn en la ekonomiko nuntempe. Ne ĉiujn, sed la plej gravajn. Legi plu “Mia Elspezo Estas Via Enspezo”