Feminismo ankaŭ helpas virojn

Feminismo ne estas la plej populara temo, ĉefe inter viroj. Multaj opinias ke ĝi estas ideologio nur por virinoj kaj ne profitas virojn. Iuj tre malŝatas aŭ eĉ malamas ĝin kaj opinias ke ĝi estas kontraŭvirismo kiu celas helpi virinojn per la malhelpado de viroj. Oni diras ke feministoj malamas virojn kaj opinias ke ili estas malbonuloj kiuj kaŭzas ĉiujn problemojn en la mondo. Oni ofte opinias ke unu genro nur profitas se la alia malprofitas.

Sed feminismo plibonigas socion kaj la vivojn de ĉiuj. Certe virinoj pli profitos, sed indas diskuti kiel ankaŭ viroj profitas, principe ĉar viroj tute ne scias. Esence, feminismo temas pri egaleco sen genraj bariloj. Ĉiuj estu liberaj agi iel ajn laŭvole sen timo de genraj stereotipoj. Estas fortaj bariloj kontraŭ virinoj, sed homoj ne scias ke ankaŭ estas bailoj kontraŭ viroj. Kiam mi estis infano mi sciis ke ekzistis multaj neoficialaj reguloj pri kiel knabo devas agi kaj kiuj regis niajn vivojn. Viroj ne portu rozkolorajn ĉemizojn, ne dancu, aŭskultu inan muzikon aŭ rigardu televidprogramojn kiuj estis por virinoj (estis tute klare kiuj programoj estis por viroj kaj kiuj por virinoj). Eĉ havi amikinojn estis iel malvireca.

Anstataŭe, estis kelkaj devigitaj aferoj, eĉ se oni ne vere volis fari ilin. Viroj devu sportumi, devu esti fortaj, devu batali. Drinki estas vireca, do ju pli on drinki des pli vireca oni estas. Mi ofte vidis virojn batali senkiale simple ĉar viroj devas batali. Se oni ne agis tiel, oni estis mokita, priridita kaj ĉikanita. Se oni ne sekvis la regulojn, tio signfis ke oni estis ne vera viro, sed fakte virino aŭ samseksemulo (oni konsideris la du la saman aferon).

La plej stranga afero estis ke la reguloj venis de ni mem, ni konstruis nian propran malliberulejon. Virinoj malpli emis sekvi la regulojn kaj ne juĝis se oni portis rozkoloran ĉemizon. Se oni faris tion, la turmento venis de viroj. La damaĝo venis el kaj al viroj.

Unu el la plej grandaj bariloj temas pri emocio. Viroj ne rajtas montri emocion, krom kolero. Oni rajtas koleriĝi, tiu estas normala vireca afero. Sed neniu viroj rajtas plori, tiu nur estas por virinoj kaj infanoj. Eĉ paroli pri amikeco estas iom malvireca kaj preferinde nediskuita. Mi havas amikojn kiujn mi konas dum jaroj, kaj ni neniam komplimentis unu la alian. Al viroj oni ne komplimentas aŭ diras afablaĵojn. Eĉ por gravaj rilatoj kun familianoj, amikoj kaj amrilatoj, viroj luktas esprimi siajn emociojn. Estas pli akceptebla por viroj traktas siajn problemojn per ebriĝo ol per parolado pri emocioj.

La sola akceptebla emocio al virinoj estas volupto, kvazaŭ ni zorgas nur pri tio. Zorgi pri la sentoj kaj pensoj de virinoj signifas ke vi estas sub ili. Veraj viroj seksumas virinojn, nur stultuloj havas konversaciojn. Pro tio, multaj viroj ne kapablas akcepti la rifuzon de virinoj. Mi multfoje vidis virojn kiuj iĝis amaraj kaj koleraj ĉar belulinoj rifuzis seksumi. Ili ne povis bone esprimi siajn emociojn aŭ montri malfortecon, do ili kulpigis la virinojn.

Estas iuj okupoj kiuj ne taŭgas por viroj (laŭ la reguloj). Viroj ne rajtas esti hartondistoj, dancistoj, flegistoj ktp. Fakte iu laboro rilate al zorgantoj por homoj ne estas vireca laboro, kvazaŭ viroj ne kapablas zorgi. Anstataŭ ili devas labori en konstruado kaj la armeo, tiuj estas virecaj laboroj ĉar ili rilatas al fizika forto.

Iuj viroj estas kontraŭfeministoj ĉar ili opinias ke viroj suferas diskriminacion. Ekzemple, viroj havas danĝerajn laborojn, altajn sinmortigajn nivelojn kaj malpli emas ricevi rajtojn al infanoj kaze de maledziĝo. Ili suferas suspekton pro seksperforto kaj homoj ofte ridas pri seksperforto kontraŭ viroj. Sed tiuj ekzemploj montras kiel feminismo helpas virojn. Ĉi tiuj problemoj okazas pro stereotipoj pri viroj kaj virinoj, do se ni forigos tradiciajn opiniojn pri genro, ĝi helpos virinojn kaj virojn. La plej bona maniero por malpliigi memmortojn estas se viroj povas facile esperimi siajn emociojn. Se ni forigos stereotipojn pri viroj kaj perforto, tiu helpos la virajn viktomojn de perforto. Virinoj ricevas la infanojn pro la steretipo ke virinoj plej bonas je la zorgo de infanoj.

Sed feministoj malamas virojn, ĉu ne? Ĉu ili ne estas plendemaj, tro sensitivaj kaj ofendiĝas pro nenio? Ili kriaĉas kaj silentigas virojn, ĉu ne? Tiuj ja estas la stereotipoj, sed ekzistas stereotipoj pri ĉiuj ideologioj. Oni diras ke dekstristoj malamas malriĉulojn kaj maldekstristoj volas ŝteli vian monon. Probable ie ajn ekzistas iu pri kiu tiu pravas, sed plejparto de homoj estas normalaj. Estas malĝusta ŝajnigi ke ĉiuj kiuj havas malsaman opinion estas malamemaj fiuloj.

Dum longe, mi opiniis ke feminismo estis ideologio kiu ofertis nenion al mi aŭ eĉ atakis min ĉar mi estas viro. Sed nun mi vidas ke ĝi fakte helpas virojn.

8 pensoj pri “Feminismo ankaŭ helpas virojn

  1. Unu reago miaflanke estas ke viro ege zorge komentu pri feminismo, se entute. Mi maksimume dirus al inaj amikoj kaj kolegoj “Mi strebas kompreni, kaj mi strebas ne malhelpi vin.”

    Dua reago estas ke estas mirinde, ke la aŭtoro de tia eseo verkas en Esperanto, dum li mem ne regas plurajn bazajn elementojn de la lingvo. Kompreneble oni rajtas fari ion ajn. Sed se oni laboras por Esperanto, kaj aktivas kiel Esperanto-parolanto, mi vere atendas ke a) tiu uzu la lingvon ĝuste, kaj b) tiu trovu bonajn provlegantojn antaŭ ol publikigi ion ajn. La eraroj en la teksto estas tro multaj por listigi ĉi tie, sed provleganto povos rapide montri ilin.

    Se oni ne emas bone lerni kaj uzi Esperanton, kial ne simple verki kaj afiŝi en la angla?

    Ŝati

    1. Mi opinias ke la seksegalisma batalo estas por kaj viroj kaj virinoj. Eble vidu HeForShe; (https://www.heforshe.org/en). Iliaj dezirataj ŝanĝoj estas preskaŭ malatingebla sen viroj. Kaj kompreneble viroj rajtas partopreni en la decidoj, kiuj influas la morgaŭan mondon.

      Due, la lingva kvalito estas sufiĉe bona – ĉi tiu teksto estas en nekomerca blogo, do legantoj devus atendi kelkajn erarojn.

      Ŝati

    2. Mi pensas ke via dua reago estas iomete kontraŭhoma kaj kontraŭesperanta. Se oni ne estas denaskulo estus malfacila verki bonegan artikolon, kaj la plejparto de esperantujo uzas esperanton kiel dua, tria, … lingvo. Se vi volas vidi nekomercajn kaj senĝenajn verkojn en Esperanto, se vi volas vidi ke la lingvo aktive uzas por ĉiuj, mi pensas ke tio ne estas bona pensmaniero.

      Ankaŭ pardonu se mia komento ne estas sufiĉe altkvalita por vi. Mi estas progresanto 😉

      Ŝati

  2. Pardonu min; mia esperanto bezonas plibonigon.

    Egaleco estas tre grava por mi. Sed mi opinias ke feminismo ne estas la plej bona metodo por atingi egalecon. Kial? Pro objektigo de virinoj. Objektigo estas terura pensmaniero, do kiam iu pensas ke alia homo objektigas virinojn, eble la maniero homaj trafikistoj kaj sklav-posedantoj uziĝas. Do, akuzi ke oni objektigas virinojn, estas akuzi lin pri io terura. Iu estas senkulpa ĝis provita kulpa, kaj oni nur povas provi siajn proprajn pensojn, do virino neniam povas provi ke viro objektigas ŝin. Tuj kiam ŝi akuzas lin, ŝi akuzas senkulpan homon. Tio estas nomata kalumnio. Feministoj ofte akuzas virojn, kreante novan seksismon. Ĉi tiu estas la plej granda interna minaco kaj la kialo, kial multaj viroj sentas minacitajn de feminismo.

    Kial ĉi tio estas grava por mi? Mia edzino estas viktimo de seksa misuzo, kaj ŝi spertas ke la seksumo ni havis estas ripeto de kio okazis al ŝi. Mi neniam devigis ŝin; mi ĉiam atendis ĝis ŝi estis preta. Sed ŝi neniam estis preta. Ni faris amon unufoje ĉiun du jarojn kaj ankoraŭ ĝi estis tro ofte por ŝi, do ŝi diris ke ŝi neniam volas seksumi kun mi antaŭ kvin jaroj. Ŝi pensas, ke mi objektigas ŝin. Sed mi konas miajn proprajn pensojn: mi scias ke mi vere neniam pensas ke ŝi estas objekto por plezuri min.

    Objektigo estas metodo por provi oniajn proprajn pensojn, sed kiam aliaj homoj rajtus diri, ke iu objektigas virinojn, viroj perdus sian seksan liberecon.

    Ŝati

  3. Mi nur parte konsenstas la tutajn pozitivajn pensojn de aŭtoro. Mi kredas ke kelkaj feministinoj komprenas kaj uzas feminismon kiel ilo por ilia propraj karieroj. Feminismo ankaŭ estas lobiado, ne eksklusive, sed ankaŭ.

    Tamen min vere ĉagrenas la dua komento de Lee Miller.

    Kian Esperanton Lee volas havi? Ĉu Esperanto estus ilo por faĉila komunikado inter homoj kiuj kreskis en malsamaj lingvoj? Aŭ ĉu ĝi estus signo por distingo de la malgranda klubo de denaskuloj?
    Por mi, komencanto de Esperanto, la eseoj de Robert estas kompenataj tre faĉile.

    Eble ni povus skribi kaj legi per la angla pli faĉila. Tamen Robert klarigis en antaŭa teksto, kial li ankaŭ blogas uzi Esperanton.

    Ĉu Lee vere volus helpi, li povus skribi retmesaĝon al Robert Nielsen klariĝi almenaŭ la plej gravajn erarojn kaj ofertas provlegadon por estontaj afiŝoj.

    Ŝati

  4. Kompreneble Feminismo estas ankaŭ por viroj, fakte feminismo estas por ĉiuj. Plie, socialisma feminismo estas intersekcia, t.e. ke la celo estas egaleco rilate al sekso kaj genro, al klaso, raso, okupo, landa origino, religia kredo aŭ nekredo, ktp.

    Ŝati

Komenti