Ĉu la skota “lingvo” vere estas lingvo?

Esperantistoj amas lingvojn kaj eĉ pli malgrandajn minoritajn lingvojn. Ni ŝatas subteni lingvojn kiujn aliaj homoj nur mokas kaj ignoras. Sed oni povas troigi. Eblas trolaŭdi lokajn dialektojn kaj  trograndigi ilin. Ĉiuj lingvoj havas regionajn diferencojn kaj urboj kie oni havas aliajn akĉentojn kaj lokajn vortojn. Sed sensencas diri ke tiuj regionaj diferencoj estas apartaj lingvoj. Unu ekzemplo estas la skota “lingvo”.

Unue mi volas klarigi ke mi ne parolas pri la skotgaela, kiu ja estas aparta lingvo kaj tre malsamas al la angla. La skota (angle “Scots”) esence estas la angla kun skota akĉento kaj regionaj vortoj.

Por komenco, mi montros iom da la “lingvo”. Jen ekzemplo de la skota kiun mi trovis en la skota vikipedio kaj venas de la Nova Testamento:

This is the storie o the birth o Jesus Christ. His mither Mary wis trystit til Joseph, but afore they war mairriet she wis fund tae be wi bairn bi the Halie Spírit. Her husband Joseph, honest man, hed nae mind tae affront her afore the warld an wis for brakkin aff their tryst hidlinweys;

Kvankam mi neniam studis la lingvon, mi facile povas kompreni preskaŭ ĉio.

This is the story of the birth of Jesus Christ. His mother Mary was ? Joseph, but before they were married she was found to be with ? by the Holy Spirit. Her husband Joseph, an honest man, had intended to confront her before the world and wished to break off their ?


Jen la rakonto de la naskiĝo de Jesuo Kristo. Lia patrino Maria estis ? Jozefo, sed antaŭ ili edziĝis, ŝi estis eltrovita kun ? per la sankta spirito. Ŝia edzo Jozefo, honestulo, intencis konfronti ŝin antaŭ la mondo kaj volis rompi ilian ?

La solaj vortoj kiujn mi ne komprenas, estas tryst kaj bairn, sed laŭ kunteksto mi komprenas ke signifas fianĉino kaj infano (alivorte ŝi estis graveda). Do, el 50 vortoj, nur 2 estis malfacila kaj eĉ tiuj estas kompreneblaj per kunteksto. Alivorte, sen iu ajn studo aŭ laboro, mi povas kompreni 95% de la skota. Alia ekzemplo:

Ireland or Airlann is a kintra in wastren Europe, wi a population o mair nor 4 million. It maks up maist o the iland o Ireland, an haes a mairch wi Northren Ireland, pairt o the Unitit Kinrick.


Ireland is a country in Western Europe, with a population of more than 4 million. It makes up most of the island of Ireland and has a border with Northern Ireland, part of the United Kingdom.


Irlando estas lando en okcidenta eŭropo, kun popolo de pli ol 4 miliono. Ĝi posedas la plejparto de la insulo de Irlando kaj havas landlimon kun Nord-Irlando, kiu apartenas al la Unuiĝinta Reĝlando.

Denove, mi komprenas preskaŭ ĉion, la sola malfacila vorto estis mairch sed mi memoris malnovan anglan vorton march kiu signifas landlimon, kiu helpis min. Kiel oni povas diri ke ĝi estas aparta lingvo kiam ĝi estas tiel simila al la angla? Mi neniam studis la skotan aŭ iam legis lernolibron, sed mi komprenas la plejparton. Esence, ĝi estas la angla skribita fonetike kiel skotoj parolas.

La plej granda kialo por ke la skota ne estas lingvo estas ke eĉ la skotoj mem ne opinias tiel. Opinsondo eltrovis ke la plejparto de skotoj (64%) opinias ke ĝi ne estas lingvo kaj el la homoj kiuj parolas skote, eĉ la plimulto de ili (58%) ne taskas ĝin kiel lingvo. Nur 29% de skotoj opinias ke la skota estas lingvo. Kiel ni povas taski la skotan kiel vera lingvo, se eĉ la homoj kiuj parolas ĝin ne opinias tiel?

Eĉ la Skota naciista partio (SNP) ne subtenas la skotan. Naciistoj ofte subtenas la lokan lingvon kaj ofte uzas la lingvon por montri iliajn apartan nacion. Dum la voĉdonado por sendependeco en 2015, la skota estintus tre utila ilo por helpi sendependecon, la SNP povus diri: ‘ni sendependiĝu ĉar ni havas apartan lingvon’. Sed tiu ne okazis. Male ol la irlandaj kaj kimraj naciistoj, la SNP ne faras paroladojn en la skota aŭ subtenas asociojn por promocii la lingvon – eĉ sia nomo estas en la angla anstataŭ la skota.

2000px-Flag_of_Scotland.svg

Se la skota vere estas lingvo, kial ĝi ne havas iujn apsektojn de ĉiu lingvo? Kie estas la lernolibroj, la lernejoj, la instruistoj, la gramatikaj reguloj de la lingvo? Neniu scias ĉu oni eĉ povas instrui la skotan, sed kia lingvo estas neinstruebla? Kie estas la libroj, kantoj, poezio de la lingvo? Mi serĉis kaj trovis nur unu aŭ du ekzemploj. Ne klaras eĉ kiel skribi ĝin, la samaj vortoj estas literumitaj per malsamaj literoj.

La problemoj kun lingvoj kaj dialektoj estas ke ne ekzistas iu oficiala regulo por distingi la du. Ne estas iu ekzameno por trapasi aŭ asocio por aprobi. Estas multaj lingvoj kiuj tre similas, kiel la skandinaviaj lingvoj kaj la ĉeĥa kaj slovaka. Ankaŭ estas dialektoj kun grandaj malsimiliecoj, oni diras ke nur estas unu araba lingvo kvankam estas grandaj diferencoj inter la dialketoj, la sama por la ĉina. Kiam Jugoslavio ekzistis, oficiale nur estis unu lingvo sed post la disiĝo ĉiu lando diras ke ili parolas aparatajn lingvojn.

Estas malnova ŝerco ke “Lingvo estas dialekto kun armeo kaj mararmeo.” Lingvoj ja estas politika temo kaj iuj promocias la skotan por havi apartan identon. En Nord-Irlando la ulster-skota (dialekto – fakte estas alia debato ĉu tiu estas dialekto de la skota aŭ aparta lingvo) estas tre polemika kaj politika afero.

Oni povas diri ke tiu ĉi nur estas mia subjektiva opinio kaj mi ne povas objektive diri ke la skota ne estas lingvo. Jes, mi konsentas, oni ne povas objektive pruvi ke la skota estas lingvo kaj mi ne povas malpruvi. Lingvo kaj dialekto nur estas subjektivaj vortoj sed tiu ne signifas ke ili estas senutilaj. Ekzemple, ne estas objektiva defino de varma kaj malvarma aŭ urbeto, urbo, urbego, sed ni uzas la vortojn eĉ sen preciza defino. Dialekto estas de lingvo se parolantoj de la lingvo povas kompreni la plejparto de la lingvo sen studo. Ĉar denaskaj parolantoj de la angla kapablas kompreni 95% de la skota, mi opinias ke ili estas tro proksime por esti aparataj lingvoj aŭ eĉ dialektoj. Mi opinias ke la 5% de malsameco estas la normala kaj kutima variado ene de ĉiuj lingvoj parolate en malsamaj regionoj.

Se vi opinias ke skotoj parolas alia lingvo krom la angla, ĉu irlandanoj ankaŭ parolas alian lingvon (krom la irlandgaelan)? En Irlando ni havas alian akĉenton kaj regioniaj vortoj, slangaĵo ktp. Ĉu tiu signifas ke fakte la angla ne estas mia denaska lingvo sed iu alia dialekto? Ĉu Aŭstralianoj parolas angle? Ili havas fortan akĉenton kaj vortojn kiujn mi ne komprenas. Se la skota estas aparta lingvo, tiu signifas ke la homoj de Novzelando, Sudafriko, Niĝerio, Usono (verŝajne estas kelkaj “lingvoj” en usono) parolas aliajn lingvojn krom la angla. Se la skota ne estas la angla, ne ekzistas unu angla lingvo sed ĉirkaŭ 20 dialektoj aŭ lingvoj.

Aŭ ni povus ĉesi la sensencaĵon. Se mi kaj vi povas interparoli kaj kompreni unu la alian, ni parolas la saman lingvon, eĉ se ni havas apartajn akĉentojn kaj slangaĵon. Ni ne troigu la diferencojn. Jam ekzistas sufiĉe da endanĝerigitaj lingvoj, oni ne bezonas inventi novajn. Se oni volas subteni minorititan lingvon en Skotlando, subtenu la skotgaelan.

8 pensoj pri “Ĉu la skota “lingvo” vere estas lingvo?

  1. 1.Kie estas la libroj, kantoj, poezio de la lingvo? Mi serĉis kaj trovis nur unu aŭ du ekzemploj

    Libroj : http://www.itchy-coo.com

    Kantoj : the corries

    Poezio : Robert burns, James Robertson, Sheena Blackhall

    Okej, pri tiu demando, mi povas kompreni librojn (kiel ne estas multajn librojn en la skota, tamen ekzistas, estas malgranda lingvo, do kompreneble ne havas pli grandan libraron kaj ankaŭ preskaŭ ĉiuj parolas la anglan kaj tiu malrapidigas la verkadon de lingvoj en la skota.)
    Kaj kantoj ambaŭ. Sed eĉ en Irlando ne estas multajn kantojn en la Irlando, la francoj devis fari regulon ke 40% de muziko on radio devas esti en la franca ĉar anglaj muzikoj estas pli populara. Tio ne estas justa por uzi ĝin kontraŭ la skota kiam eĉ la franca havas tiun problemon kaj la registaro devas fari ion.

    Sed poezio?? Ĉu vi estas stulta? La skota lingvo estas konata pri poezioj, Robert burns (kiu tamen uzis multajn anglismojn kiel kutime je tiu tempo.)

    Se vi ne povis trovi poemojn en la skota, mi povas diri, ke vi verŝajne ne tre atente serĉis.

    2. Kie estas la lernolibroj, la lernejoj, la instruistoj, la gramatikaj reguloj de la lingvo? Neniu scias ĉu oni eĉ povas instrui la skotan, sed kia lingvo estas neinstruebla.

    Lernolibroj = modren Scots grammar  : wirkin wi wirds

    Lernejoj – ĉiuj lernejoj instruas la skotan! Mi lernis ĝin, miaj amikoj lernis ĝin, la filoj de mia frato lernis ĝin. Fakte estas atestiloj en ĝi. (https://www.scotslanguage.com/articles/view/id/4192/type/referance), fakte ĉiu jare ni havas monaton en bazlernejo kiu ni lernas legi kaj skribi kaj reciti skotajn poemojn, plejparte pri Robert burns sed ankaŭ niaj propraj poemoj.

    Instruistoj: ja estas instruistoj de la lingvo, ĉiuj lernejoj instruas ĝin.

    La gramatikaj reguloj : (http://www.scots-online.org/grammar/index.asp)

    Diru al mi lingvon aŭ dialekton kiu homoj ne povas instrui? Ĉar mi konas nenion. Kie vi aŭdis tion? Ĉar laŭ mi, tio estas senvera frazo.

    3. mi povas kompreni 95% de la skota.

    Ne, 95% de la lingvo skribita (kaj mi vere dubas tion, kion vi legis skote? Diru al mi, mi petas) , se vi pli legas la artikolon en vikipedio kiu via artikolo vere rilatiĝas. Vi scius, ke la skribsistemo de la skota uzas la anglan kiel bazo. La parola formo de la lingvo ne estas tiom simila. https://www.makforrit.scot/audio/

    4. La plej granda kialo por ke la skota ne estas lingvo estas ke eĉ la skotoj mem ne opinias tiel. Opinsondo eltrovis ke la plejparto de skotoj (64%) opinias ke ĝi ne estas lingvo kaj el la homoj kiuj parolas skote, eĉ la plimulto de ili (58%) ne taskas ĝin kiel lingvo. Nur 29% de skotoj opinias ke la skota estas lingvo. Kiel ni povas taski la skotan kiel vera lingvo, se eĉ la homoj kiuj parolas ĝin ne opinias tiel?

    Okej, unue, ĉu vi fakte legis opinsodon? Aŭ ĉu vi nur volas diri aferojn kiu helpas vin skribi kaj havi vian punkton? Vi diras ke 64% de skotoj, sed tute ne tio ne estas la vero , fakte estas 64% de 1020 homoj en Skotujo.

    Due, 85% de la homoj parolas skote, 64% diris ili ne pensas estas lingvo, tutprave, sed ĉu vi konas la, historion? Post la unuiĝo de Skotujo kaj Anglujo, instruistoj bastoni infanojn por paroli la skotan. Eĉ mia patrino memoras ĝin! Nun lernejoj ne plu faras ĝin and denove instruas la skotan, kiel la skotgaela. Do kompreneble homoj ne pensas tiel, se dum sia tutvivo, homoj diras al ili, ke la lingvon vi parolas, ne estas lingvo sed fidialekto.

    5.Ne klaras eĉ kiel skribi ĝin, la samaj vortoj estas literumitaj per malsamaj literoj.

    Vi duono pravas tie, kun la verkistoj de la lingvo estas homoj kiu nuntempe faras literumi per standardo, sed ne estas preta nuntempe. Kiel la kornvala aŭ la okcitana fakte. Ne nur la skota lingvo problemo.

    Liked by 1 persono

  2. Fakte vi *ne* tute komprenis la unuan ekzemplon de la skota lingvo, de la Nova Testamento: “Joseph, honest man, hed *nae* mind tae affront her afore the warld”. “Nae” signifas angle “not” aŭ Esperante “ne”, do la tuta senco de la frazo ŝangiĝis.

    Kaj certe denaskulo de la Angla povas kompreni plejparton de la *skribita* Skota, sed parole ĝi estas tute malsama. Mi ofte ne povas kompreni skotojn kiuj parolas (laŭ ili!) la Anglan, ĉar ili havas tre fortajn akĉentojn!

    Persone mi ne havas fortan opinion pri la demando “ĉu la skota estas veran lingvon?”. Mi subtenas la rajton de memdeternimo: se homo diras ke sia lingvo estas la skota, kaj volas skribi ĝin tiel, bone. Se iu asertas paroli la “Usonan Anglan” (aŭ Aŭstralian, Novzelandan, Sudafrikan….), tiu ankaŭ bonas.

    Ŝati

  3. Ĉu iu lingvoformo estas lingvo aŭ dialekto ŝajnas esti politika demando, ne lingvistika. Dependas de politikaj faktoroj (naciismo unuavice), ĉu oni entute opinias la demandon grava. Kiam mi estis adoleskulo en Usono, meze de la 60-aj jaroj, mi havis amikon, kiu devenis de Skotlando, sed jam de kelkaj jaroj vivis en Usono. En la ĉiutaga eksterhejma vivo li parolis la usonan anglan lingvon, sed hejme kun sia avino la skotan (laŭ maniero tia, ke mi povis parte kompreni, sed parte ne). Mi trovis tion interesa – alterne uzi la du lingvovariaĵojn – sed tute ne demandis, ĉu la skota estas lingvo aŭ dialekto.

    Liked by 1 persono

  4. It would have been more persuasive if you had started by stating the reasoning behind some linguists’ claims that Scots *is* a language, and then refuted them directly.

    Ŝati

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s