La unua fojo iu Papo iam vizitis Irlandon estis en 1979 kiam Johano Paŭlo la 2-a venis. Ĉi tiu estis grandega okazaĵo, kaj oni diras ke pli ol unu miliono homoj ĉeestis la meson en la ĉefurbo. Tiam la katolika eklezio ankoraŭ estis tre forta, preskaŭ ĉiuj estis katolikoj kaj la leĝoj akordas kun katolikismo. Samseksemeco, divorco, abortigo kaj kontraŭkoncipaj estis malpermesitaj kaj la eklezio eĉ havis liston de malpermesitaj libroj kiujn oni ne rajtis aĉeti. La du irlandaj pastroj apud la Papo dum la meso estis tre famaj – pastro Michael Cleary kaj episkopo Eamon Casey.
Dum la 1990-oj, oni malkovris ke ambaŭ sekrete havis amrilatojn kun virinoj kaj eĉ havis infanojn.
Dum la pasinta semajnfino, okazis la dua vizito de iu Papo, kiam Papo Francisko venis por unu nokto. Sed li trovis tutan alian Irlandon. La senĉesaj ondoj de skandaloj forviŝis la potencon de la eklezio. Oni atendis 500,000 homojn por la meso en la ĉefurbo, sed nur 130,000 venis.
Mi ne estis unu el tiuj, anstataŭ mi iris al la protesto por la viktimoj de la eklezio.

La protesto koincidente okazis apud preĝejo. Kiel ĉiuj preĝejoj, ĝi estas granda ŝtona konstruaĵo kvazaŭ diri: “Ni estas grandaj – vi estas eta kompare al ni. Ni havas la fortecon de ŝtono kaj la riĉecon de oro, kion vi havas?” Ŝtonaj preĝejoj estas mallumaj kaj malvarmaj lokoj.
Mi protestis pro Tuam, urbo proksime al mia hejmurbo, kie oni trovis amason da infanaj kadavroj en kloako. La katolika eklezio kondamnis seksumadon sen geedziĝo kaj kreis la tiel nomata “patrina kaj beba hejmo”. Gravedaj virinoj devis iri tie, naski la bebon kaj poste la monaĥinoj forprenis la bebon. Sed ĉar la eklezio opiniis ke la virinoj estis fiulinoj kaj la infanoj naskiĝis pro peko, ili ne bone traktis la infanojn. Ili estis malsataj kaj malsanaj, kaj la kvanto da mortoj estis kvaroble pli alta ol aliaj infanoj.
Sed la hejmo ne havas iujn dokumentojn pri la 796 infanoj kiuj mortis tie. Esplorado eltrovis multajn kadavrojn en la kloako de la hejmo. Oni ankaŭ suspektas ke la hejmo vendis infanojn al riĉaj usonanoj kiuj volis adopti infanon.
Mi protestis pro amaso de pastroj kiuj seksperfortis infanojn. Oni fidis kaj obeis la pastrojn, kaj ili uzis tiun potencon por seksumi senkomprenantajn infanojn.
Mi protestis pro la episkopoj kiuj sciis sed ignoris. Tiuj kiuj nur translokigis la fiulojn al novaj lokoj kie ili denove fiagis. Tiuj kiuj silentigis la viktimojn.
Dum jardekoj, la katolika eklezio deklaris ke ĝi estis la lumo de la mondo kontraŭ la mallumo de peko kaj fi-eco. Nun ni scias ke ĝi estas la mallumo.

Mi venas de katolika familio. Miaj irlandaj geavoj forte kredis dum siaj tutaj vivoj kaj plenkore fidis la eklezion. Kiam oni malkovris la unuajn skandalojn pri la eklezio, ili estis perfiditaj kaj doloritaj. Mia patrino estis forta katoliko ĉar ĉiuj devis esti. Nun, ŝi ne plu scias.
En mia hejmo estas foto de mia fratino ĉe ŝia konfirmacio kun la episkopo. Kelkaj jaroj poste, la episkopo iĝis fifama ĉar oni petis lian rezegnon akuzante ke li kaŝis la skandalojn. Mi memoras unu fojon kiam li venis al mia preĝejo kaj dum la meso li petis ke ni ĉiuj preĝu por honesteco al ĵurnalistoj. Li rifuzis rezigni kaj diris nenion pri honesteco el la eklezio.
Mi protestis ĉar la semajno antaŭ lia vizito oni malkovris ke ĉirkaŭ 300 pastroj en Pennslyvania fiagis kontraŭ 1,000 infanoj dum jardekoj. La eklezio sciis kaj kaŝis. Oni planis diskuton pri protekti infanojn sed la kardinalo O’Malley devis malpartopreni pro skandalo hejme en Bostono. Alia kardinalo Wuerl malpartoprenis pro la skandalo en Pennslyvania.
Oni diras ke la skandaloj okazis antaŭ jaroj kaj la nuntempa eklezio estas pli bona. Sed dum la vizito, la ĉefepiskopo kaj eks-ambasadoro al Usono Vigano postulis la rezignon de la Papo ĉar li diris ke li jam informis la Papon pri la skandalo antaŭ kvin jaroj. Li akuzis ke la Papo ignoris la mistrakton.
Mi protestis pro la “industriaj lernejoj” kie studentoj estis kiel malliberuloj. La eklezio ordonis ke la infanoj de familioj malriĉaj, krimemaj aŭ malmoralaj estu metita en apartaj lernejoj. En ĉi tiuj lernejoj, neniu prizorgis ilin. Ili estis forgesitaj, neglektitaj kaj kondamnitaj. Ili estis malvarmaj, malsataj, timigitaj kaj insultitaj. Iuj eĉ estis batitaj kaj seksperfortitaj. Unu viktimo diris ke dum lia tuta infaneco, li neniam sentis amon.
Mi protestis pro la lavejoj de Magdalene, lokoj por “fivirinoj”. Kiam la “malmoralulinoj” eniris, ili perdis siajn nomojn kaj ne rajtis paroli. Ili devis labori senpage lavante vestaĵojn kaj tukojn, sed la monaĥinoj profitis. La monaĥinoj ofte hontigis kaj mistraktis ilin.
La protesto finiĝis per silenta marŝo tra la urbo al la lasta lavejo. Ĝi fermiĝis en 1996.
Neniu demandis, kritikis aŭ esploris. En tiu epoko, oni tute fidis la eklezion kaj neniu povis demandi.
La Papo petis pardonon por la eklezio, sed kial ni pardonu ilin? Ĝi mensogis, kovris informon kaj perfidis. Pardono ne eblas.
Mi protestis ĉar la eklezio estas malluma kaj malvarma.
Post la protesto, pluvis, kvazaŭ ĉielo ploris.
Ho, laŭ mia memoro la papoj ricevis gigantan bonvenon en mia lando eĉ/ĉefe de tiuj kiuj mem ne estas katolikoj. Oni diras ke la ĉefa religio en mia lando estas katolikismo sed tio ja ne estas tiel, grandega plimulto baptas infanojn sed neniam vere iras al eklezioj dum jaroj! Antaŭ kelkaj tagoj oni ŝanĝis la konstitucion de Kubo por tion fari la tuta popolo devis voĉdoni. La katolikaj ĉefuloj de mia lando verkis kaj subskribis leteron kiu preskaŭ petis kontraŭi la novan konstitucion ĉefe pro:
1- Ne religia gvidado de la ŝtato
2- Ebleco estontece krei leĝon kiu permesu edziĝon de samseksemuloj!
Feliĉe pli ol 80% el la kubanoj voĉdonis favore!
Kvankam katolikismo perdis popolan superregadon ankoraŭ ili havas fortan ekonomion! Inter miaj amikoj estas kelkaj katolikoj sed la plej multo simple malatentas religion aŭ kontraŭe fuĝas tien pro malespero je pli bona mondo 😦
ŜatiŜati