Kelkaj pensoj pri UK kaj IJK 2018

Ĉi-somere, mi partoprenis la 103-an Universalan Kongreson (UK) en Lisbono, Portugalio kaj 73-an Internacian Junularan Kongreson (IJK) en Badaĥozo, Hispanio. Ĉi tiuj estis miaj triaj UK kaj IJK en kvar jaroj (mi ne partoprenis la pasintan jaron). Mi havis bonegan sperton kaj plene suferis post-esperantan renkontiĝan sindromon por la tuta semajno post mia reveno. Do jen kelkaj pensoj pri mia sperto.

La plej frapa afero estis la vetero, kiu fakte estis granda problemo. En Lisbono, la varmeco estis ĉirkaŭ 35 gradoj ĉiutage, do mi ne turistumis aŭ vidis multe el la urbo ĉar estis tro varma. En Irlando, pli ol 20 gradoj estas varma tago, do mi apenaŭ eliris la kongresejon dum la tago. La kongresejo estis ankaŭ tre varma kaj estis surprizo por mi ke ĝi apenaŭ havis klimatizilon. Nur estis iuj en la plej novaj ĉambroj kaj oni ne ĉiam enŝalutis ĝin. La koridoroj kaj manĝejo ne havis klimatizilon, kiu estis problemo ĉar ne estis ie kie oni povis ripozi kaj umi ekster la prelegoj. Sed la plej granda problemo estis ke mi malfacile povis dormi en mia gastejo.

35237526_10155870643878577_8295954968330895360_n

UK plenis je maljunuloj. Ĉi tiu estas kutima afero, sed mi forgesis kiel multege da maljunuloj ĉeestas. La averaĝa aĝo certe estis pli ol 70. La Nitra UK havis relative grandan junularan programon, sed nun mi scias ke tiu ĉi estis la escepto. El la 1,500 partoprenantoj, mi dubas ĉu 50 estis la TEJO-aĝo. UK montris al mi la gravecon de la divido de la esperanta movado laŭ aĝo. Iuj malkonsentas, sed laŭ mi, estas tute klara ke junuloj kaj maljunuloj havas malsamajn interesojn kaj ŝatokupojn. Tiu, kiu interesas maljunulojn ofte ne interesas junulojn. Eĉ la junulara programo ne estis sekura loko, ĉar eĉ tie venis maljunuloj, kiu preferis diskuti tedajn aferojn ol amuziĝi (kompreneble ĉi tiu estas mia persona opinio, sed damne, kredu min kiam mi diras ke mi devis aŭskulti longajn seninteresajn paroladojn). Ekde nun, mi volas partopreni nur junularajn renkontiĝojn.

Ne vere estis junulara programo aŭ iu lokano, aŭ juna portugalo kiu povis montri la urbon al ni. Kelkaj TEJO estraranoj provis organizi noktan programon, sed estis iu “lastmomenta” kaj “spontena” sento al la okazaĵoj. Plejparte la programo nur estis iri al la junulara gastejo por babili. Ofte tiu sufiĉas, ekzemple la plej bona nokto estis tiu de la kultura festivalo. Sed ofte estis nebezonataj aferoj, kiel la granda fuŝo pri la intervjuo. En alia kunteksto (ekzemple dum la taga programo) la intervjuo estus amuza kaj interesa, sed en loko kiam oni volis senŝtreĉiĝi kaj diboĉi, unu horo intervjuo pri la komitato de UEA estis tro longa kaj tro enua (la maljunuloj tre ĝuis ĝin kaj daŭrigis ĝin per enuaj demandoj). Do, mi kaj kelkaj amikoj foriris kaj drinkis surstrate (tre amuza) kaj avertis ĉiujn enirontojn.

La taga programo estis bona sed ne bonega. Estis iuj interesaj prelegoj, principe la aŭtoraj duonhoroj, sed multaj ankaŭ estis tedaj. Ekzemple, mi iris al prelego kun interesa temo, sed la preleganto nur legis paperon kun teda voĉo. Ofte la prelegantoj pensis ke nur sufiĉis paroli esperante, ili forgesis ke oni ankaŭ devas paroli interese kaj vigle. Bedaŭrinde mi frue eliris multajn prelegojn pro manko de intereso. Okazis multaj bonaj koncertoj kaj la plej famaj muzikistoj en Esperantujo ĉeestis, sed malfacilis danci en la koncertejo (kvankam kelkaj provis). Mi maltrafis grandan parton de la piedpilka matĉo ĉar mi amuziĝis kun amikoj, sed ne gravas ĉar ili malvenkis (grande).

38267332_10156000398258577_4246110664323497984_o
Komuna foto dum UK 2018

Poste mi iris al IJK kiu estis tute alia sperto. IJK estas tute neforgesebla sperto kun multege da amikoj. Mia sola bedaŭro estas ke ĝi estis tro mallonga ĉar estis multaj homoj mi ne havis la ŝancon babili aŭ kiel multe tiel mi volis.

21743204_1794053670622395_3387535174646947929_n

La vetero en Lisbono estis varmega, sed ne estas vortoj por la varmeg-ego de Badaĥozo. Estis 45 gradoj dum la semajno do esti ekstere estis ne eltenebla. Por atingi la lokan buson al la kongresejo oni devis marŝi dum 5 minutojn, kaj eĉ tiu estis apenaŭ eltenebla. Almenaŭ la kongresejo havis klimatizilon kaj la ĉambroj havis ventumilon. Oni vere devis pripensi strategion por esti malvarma – mi rekomendas fermitajn ĵaluziojn kaj fenestrojn dum la tago kaj malvarma duŝo antaŭ enlitiĝo. Sed aliuloj opinias ke se oni ne povas dormi pro la varmeco, kial ne drinki kaj danci dum la nokto?

La kongresejo estis unu el la plej bona mi iam ajn vidis dum esperanta renkontiĝo. Kiel mi jam diris estis klimatizilo, sed ankaŭ naĝejo, do la varmeco ne malebligis la kongreson. Ĉi tiu estis la unua fojo mi aŭdis pri naĝejo en kongresejo, sed ĝi certe estas bonega ideo kaj verŝajne la plej populara loko. Sed la plej grava por sukcesa kongreso estas ke ĉio estas en unu loko. Oni ne volas la devigon promeni longe por atingi la loĝejon, manĝejon aŭ prelegejon, kaj tiu tute ne estis problemo ĉi tie. La manĝejo estis pli bona ol la kutimaj malaltaj standardoj ĉe renkontiĝoj. Estis bonkvalita kaj rapida interreto ĉie. Ankaŭ tre grava afero, estis granda komunejo kun multaj seĝoj, do oni povis facile sidi, babili, ludi ktp kaj trovi amikojn. Tiuj aferoj multe plibonigas la spertojn de la partoprenantoj.

Eĉ estis trinkejo en la kongresejo kiu estis malfermita ĝis la fino de la nokto kaj vendis tre malmultkostajn bierojn. Unu plendo estas ke mi trovis ŝraŭbon en mia glaso da oranĝa suko. Jes, ŝraŭbo. Ne, mi tute ne scias kiel ĝi eniris. La trinkejistoj estis tiel ŝokitaj kiel mi (kaj redonis la prezon de la suko).

La organizanta teamo estis malgranda kaj devis labori tre forte (Carlos ĉiam kuris ĉie). Ne estis iuj grandaj fuŝoj, ĉio plejparte funkciis. Estis iuj teknikaj problemoj (ekzemple la karokeo) kaj la kultura festivalo ne iris glate. Ĝi okazis dum la unua plena tago, kiu estis dimanĉo, kiu signifis ke ĉio en la urbo estis fermita. Tial homoj ne povis aĉeti manĝaĵon/trinkaĵon kaj la stratoj estis tute malplenaj. Ni estis en la mezo de la urbo dum kelkaj horoj sed mi dubas ĉu pli ol 5 lokanoj vidis nin. Esti ekstere tiom longe tute ne eblas pro la varmeco, do multaj homoj kaŝis en la sola malfermita restoracio.

Ĉar mi nun estas komitatano B de TEJO, mi partoprenis la komitatkunsidojn por la unua fojo. Ĉi tiu estis interesa kaj nova sperto. Mi verkis du artikolojn por Libera Folio pri la kunsidoj kaj verŝajne diskutos ĝin denove en alia artikolo. Malfacilis aŭskulti, demandi kaj skribi notojn samtempe, pro tio miaj notoj ne estis tre klaraj aŭ detalaj, kaj mi verŝajne ne raportos denove. Mi lernis multe pri la interna politiko de TEJO kaj havas bonajn esperojn por la nova estraro (nur unu el miaj preferitaj kandidatoj malvenkis). Mi estis sufiĉe aktiva komitatano kaj unu el la plej parolema kaj sendependa. Mi strebis respondecigi la estraron kaj ne silentis kiam estis iu afero pri kiu mi ne konsentis (aŭ komprenis). Estis kelkaj interesaj aferoj, kelkaj enuaj aferoj, kaj unu aŭ du kiuj surprizis min. Mi opinias ke esperantistoj tro emas eviti disputojn kaj preferas ŝajnigi ke ĉio iras glate kaj ni ĉiuj konsentas. Kompreneble, ni ĉiuj volas esti amikoj, sed kritiko helpas plibonigi la movadon kaj eviti malsukceson.

Eble vi aŭdis pri la skandalo dum IJK, kiam oni forpelis iun partoprenanton. Unue, mi volas laŭdi la organizantojn por la reago. Ili rapide reagis kaj klare anoncis la aferon (trilingve) al la partoprenantoj antaŭ la koncerto. Sed ankaŭ estis emo eviti la aferon kaj neniu volis diskuti la aferon. Multaj homoj ne sciis kion okazis (do ili devis legi Liberan Folion) kaj tiuj kiuj ja sciis, ne volis diskuti. Se temis nur pri ordinara partoprenanto, mi konsentus ke oni ne bezonas scii lian nomon. Sed li ne estas ordinara partoprenanto, fakte temas pri alta persono en TEJO. Mi opinias ke almenaŭ la komitato rajtas scii ke temas pri estrarano (li ankoraŭ estas estrarano ĝis la fino de la monato). La fakto ke li ankaŭ estis kandidato por la estraro ankaŭ signifas ke liaj agoj estas publika intereso. Fakte mi estis voĉdononta por li kaj estis surprizita kiam lia nomo ne estis en la balotilo. Mi opinias ke la voĉdonontoj rajtis scii pri la neakcepteblaj agoj de la kandidato, ĉar imagu se la voĉdonado okazis kelkaj tagoj pli frue. Kio okazus se li irus al alia renkontiĝo (aŭ ĉu li estos malpermesita)? Li sendis amikpeton al mi per fejsbuko kaj mi estis akceptonta kiam mi eltrovis ke temis pri li. Mi komprenas ke oni ne volas ke homoj ĉasos lin, sed oni ankaŭ ne volas tro kaŝi kion okazis.

39453925_10156642827549732_4924949160492269568_n
Komuna foto dum IJK 2018

Pro la kunsido mi havis malpli da tempo por amuziĝi (kaj dormi). Fakte mi festis tiel multe ĵaŭde ke kiam mi vekiĝis mi ankoraŭ estis ebria kaj nur postebriĝis dum la mezo de la tago. Bedaŭrinde tiu ankaŭ estis la tago de mia prelego (baze de ĉi tiu blogero). Mi estis tiel laca ke dum la prelego eĉ mi mem ne sciis pri kiu mi parolis kaj la ideoj kaj proponoj aspektis tute sensencaj eĉ al mi. Alia okazaĵo estis kiam mi kuris tra la flughaveno por renkonti belulinon antaŭ ŝi foriris al alia kontinento, sed mi maltrafis ŝin. Sed tiu ĉi estas rakonto por alia fojo.

Malfacilas klarigi kiel multe mi ĝuis IJKn. Estis multaj bonegaj momentoj, babilante apud la trinkejo, ludante en la naĝejo, dancante dum la koncerto kaj amuzante kun amikoj. Multaj homoj diris ke ili legas mian blogon, do dankon al vi (kaj iu diris ke ŝi atendis seriozan homon kaj surpiziĝis kiam ŝi vidis kiel neserioza mi vere estas). Mi ĝuis la kongreson tiel multe ke mi preskaŭ ploris ĉe la fino. IJK estas la plej bona loko ie ajn kaj mi forte sentis la post-esperantan renkontiĝan sindromon. Eĉ nun, post dek tagoj, mia koro ankoraŭ estas en Badaĥozo.

Advertisements

5 pensoj pri “Kelkaj pensoj pri UK kaj IJK 2018

  1. Fakte la trilingva anonco de TEJO pri la forpelado okazis post kiam la koncerto komencis. Do oni interrompis ĝin por la anonco. Kaj tio laŭ mi estis granda malrespekto al la artistoj kaj al la publiko. La etoso estis detruita tiam. Laŭ mi oni anoncu tion en la oficiala fermo. Dankon pro via raporto!

    Ŝato

    1. Laŭ mia memoro, estis post la unua kanto de la koncerto, ĉu ne? Certe antaŭ la koncerto estus pli bona, sed almenaŭ ne estis dum la mezo. Mi ne scias ĉu estis iu pli bona momento, ĉar ne estis iu oficala fermo (ĉu vi parolas pri la internacia vespero?).

      Ŝato

        1. La anonco aperis, _ĉar_ iu publikigis la artikolon en LF antaŭ la organizantoj kaj TEJO entute havis eblon eĉ finklarigi ĉion kaj elekti bonan momenton komuniki la aferon ene de la kongreso. Mi staris apud la scenejo kaj la organizantoj vere antaŭ la koncerto interkonsentis pri kiam fari la anoncon. Mi eĉ povas imagi, ke kanti unu kanton antaŭe estis la ideo de la muzikistoj. Mi staris apud la scenejo la tutan tempon kaj observis, sciante tiam pri kio temas. Ĉu la artikolo estis bona kaj necesa? Mi opinias, ke jes. Ĉu oni bezonis aperigi ĝin antaŭ la fino de kongreso (aŭ almenaŭ antaŭ la okazaĵo estis komunikita al la kongresanoj)? Mi pensas, ke absolute ne. Krom se oni aŭ volis krei aldonan premon kaj ĥaoson ene de la organiza teamo (ĥaoso kaj premo vere mankis al ili en tiuj tagoj) aŭ ankoraŭ ĝis hodiaŭ ne komprenis, kiom granda povo (kaj ankaŭ respondeco) kuŝas sur ŝultroj de ĵurnalistoj. Mi persone konas la verkiston de la LF artikolo, li estas tre agrabla kaj bona homo. Mi ne povas imagi, ke li agis malice. Pli verŝajnas la versio pri ankoraŭ nekompreno de la povo. Mi espeias, ke ĉiu lernu de tio.

          Ŝato

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s