Multkulturismo estas neevitebla

Iam al iam, oni vidas plendojn pri multkulturismo kaj artikoloj kiuj diras ke “Multkulturismo malsukcesis” aŭ “Multkulturismo fiaskis”. Sed tiu sensencas, ĉar multkulturismo ne povas malsukcesi, ĝi estas neevitebla. Ĉiuj landoj en la mondo estas (kaj preskaŭ ĉiam estis) multkulturaj kaj nur unukultura lando ne eblas. Ĉiuj partoj de nia socio enhavas influon de aliaj kulturoj.

Kutime kiam oni diskutas multkulturismon, oni priparolas enmigrantojn kvazaŭ ili estas la fonto de multkulturismo. Iuj plendas ke enmigrantoj kunportas sian kulturon kaj minacas la indiĝenan kulturon. Sed eĉ se oni tute forĵetis ĉiun enmigranton kaj nur indiĝenaj homoj loĝis en la lando, ĉiuj landoj ankoraŭ estus multkulturaj.

La plej klara ekzemplo de ĉi tiu estas manĝaĵo. Se oni rigardus la restoraciojn en iu urbo, kiun oni trovus? Manĝaĵo laŭ la stilo de Italio, Usono, Barato, Ĉinio, Francio, Tajlando ktp. Ĉi tiu estas multkulturismo. Jen kulturoj de la tuta mondo kunmiksite. Do kiam iu diras ke multkulturismo malsukcesis, mi ne komprenas. Se neniu aĉetis manĝaĵon el alia kulturo, tiam oni povus diri ke multkulturismo malsukcesis. Kiu irlandano volas manĝi nur irlandan manĝaĵon? Fakte apenaŭ ekzistas irlandkultura restoracio. Ĉu iam okazos ke ĉiuj restoracioj nur faras la lokajn manĝaĵojn? Ne, tiu ne eblas, tial mi diras ke multkulturismo estas neevitebla kaj ne povas malsukcesi. Ĝi nur malsukcesus se estas ia leĝo kontraŭ neindiĝna manĝaĵo, kaj oni verŝajne bezonus faŝistan ŝtaton por efikigi ĝin. Eĉ se estus leĝo, irlandanoj verŝajne daŭrus kuirado multkulture.

Alia ekzemplo estas muziko. Kiam mi loĝis en Francio, mi ofte aŭdis kantojn en lingvo krom la franca. Ne temis pri la araba aŭ la lingvo de iu enmigranta grupo, sed la angla. Se oni volas diri ke tradicia franca kulturo estas atakita kaj minacita, ne kulpigu enmigrantojn ĉar la pli granda danĝero venas el Usona kulturo. Usona muziko estas aŭskultita ĉie en la mondo kaj ĉi tiu estas neevitebla. Eĉ se oni konstruus muron kontraŭ enmigrantojn, tiu ne blokus la eniradon de muziko el aliaj kulturoj. Ĉi tiu estas neevitebla kaj mi dubas ĉu eĉ leĝo efikus? Ĉar homoj simple aŭskultus sekrete per la interreto aŭ kaŝitaj radioj (kiel dum la komunisma epoko).

Kiel muziko, usonaj filmoj kaj televidprogramoj estas rigarditaj ĉie en la mondo. Sed ne nur el Usono, kiam oni vizitas la kinejon, oni vidas filmojn el multege da kulturoj. Ĉu vi povas imagi se irlandaj kinejoj nur montris filmojn pri irlanda kulturo? La spektantoj tre rapide enuiĝus. Sed eĉ filmoj el grandaj landoj estas inspiritaj de aliaj kulturoj kaj havas aktorojn kaj laboristojn el aliaj landoj.

Literaturo estas eĉ pli multkultura kaj mi legas librojn el multaj landoj. Denove, kiel tiu povas “malsukcesi”? Kiel eblas ke homoj nur rigardas filmojn kaj legas librojn el unu kulturo? Ĉu eblas ke usonanoj rigardos filmojn kaj legos librojn ne nur de usonanoj sed kiuj temas nur pri Usono? Ekzemple, eĉ The Da Vinci Code kaj la aliaj libroj de Dan Brown estas multkulturaj ĉar temas pri Usonano esplorante eŭropan historion en diversaj landoj.

La kulturo de Usono ĉeestas ĉiun parton de la mondo. Ne estas iu lando ie sen la tuŝo de la usona kulturo, ĉu la lingvo, ĉu la manĝaĵo, ĉu la televidaĵoj/filmoj. Kompreneble Usono ankaŭ estas multkultura lando, la kulturo estas kunigaĵo de ideoj, homoj kaj kulturaĵoj el preskaŭ ĉie en la mondo (sed principe Eŭropo). Estas multaj kulturoj en Usono laŭ etno, religio, regiono kaj eĉ aĝo. Ĉiuj landoj, grandaj kaj malgrandaj  estas multkulturaj.

sarahg_CanadianCulturalDiversity

Multkulturismo ne estas nova afero ĉar kulturoj interagis kaj interŝanĝis dum jarcentoj kaj jarmiloj. Kiun oni nomas “franca kulturo” estas miksaĵo de multaj kulturoj kiu ĉiam konstante ŝanĝiĝis kaj evoluiĝis. Eĉ Irlando, kiu estis relative izolita kompare al aliaj landoj, longe havis eksterlandan influon. Eĉ la tradicia gaela kulturo estis kunportaĵo de la keltaj migrantoj kaj la religio estas romana katolikismo. Irlanda kulturo estas miksaĵo de kelta, vikinga, normanda, angla, skota kaj franca. Do kiam oni diras ke enmigrantoj ŝanĝos nian kulturon, mi ne komprenas ĉar tiu ĉiam okazis.

Eĉ mia estiĝo rilatas al multkulturismo ĉar mia patrino estas Irlandano kaj mia patro estas Usonano, do mi havas du pasportojn. Sed mi neniam sentis ian kulturan konflikton inter la du. Irlandanoj aŭskultas la saman muzikon, portas la samajn vestaĵojn, rigardas la samajn filmojn kaj televidaĵojn, parolas la saman lingvon, preĝas al la sama Dio, manĝas la saman manĝaĵon ktp. Do kiam oni diras ke nia kulturo estas minacita de eksterlandoj, mi ne komprenas. Usono multe pli influas nian socion kaj kulturon ol orienteŭropanoj aŭ islamanoj.

Mi scias ke oni ne povas bari multkulturismon kaj krei unukulturan socion, ĉar oni jam provis. La historio de Irlando estas pruvo ke multkulturismo estas neevitebla. Post sendependiĝo en 1922, la ŝtato provis krei irlandkulturan socion sen iuj fremdaj, danĝeraj influoj. La ŝtato forte subtenis la irlandan lingvon kaj irlandan industrion kaj multe kuraĝigis homoj aĉeti irlandaĵon. Politikistoj kaj la katolika eklezio ofte avertis pri la danĝeroj de fremda kulturo, kaj ili eĉ cenzuris filmojn kaj librojn kiuj kontraŭis nian kulturon kaj moralon. Ili provis konstrui muron ĉirkaŭ Irlando por protekti kontraŭ aliaj kulturoj. Ili revis ke Irlando enhavus nur irlandan kulturon.

La provo tute malsukcesis. Bloki alian kulturon estas kiel bloki la maron, simple ne eblas. Kvankam la kritiko de la maljunuloj, la junuloj daŭre aŭskultis fremdan muzikon kaj legis fremdajn librojn. ekonomie, la protektismo malsukcesis kaj multege da homoj foriris pro la manko da laboro. Sed ili ankaŭ foriris ĉar lando kun nur unu kulturo estas tre teda kaj enua lando. Dum ĉi tiu epoko vere mankis iun inspiron kaj kreeman, politike, ekonomie aŭ kulture. Eĉ la irlandanoj kiuj aldonis al la kulturo estis blokitaj ĉar oni ne volas vivantan kulturon, sed frostigita neŝanĝanta muzea kulturo. Preskaŭ ĉiu fama irlanda verkisto dum ĉi tiu epoko estis censurizita kaj ne legebla en Irlando.

Imagu se oni forigis multkulturismon el iu lando, ekzemple Anglio. Oni nur parolus la anglajn, rigardus anglan televidprogramojn, aŭskultus tradician anglan muzikon (sen usona influo), portus tradician anglan vestaĵon, manĝus nur anglan manĝaĵon, legas ĵurnalojn kun novaĵo nur pri Anglio, nur legus librojn de anglaj verkistoj pri Anglio. Kia mizera, malinteresa kaj malĝoja vivo estus tiu?

16 pensoj pri “Multkulturismo estas neevitebla

  1. Multiculturalism does not exist. “Multi” implies existence of several cultures, which is not so.

    There is only one culture, and many, many barbaric societies. Culture and barbarism can not coexist, it will end in barbarism.

    In Ireland, we see the retarded Catholic “culture”, with its mass graves of murdered infants, clashing with advanced European one (represented by UK). As soon as your people throw down your obscurantist Nazi government, the Irish “culture” will die, will be thrown in a museum of horrors, like other medieval atrocities.

    Ŝati

    1. Kial vi respondas angle al Esperantlingva artikolo? Mi ne konsentas ke nur ekzistas unu kulturo, ĉu Britio kaj Francio havas la saman kulturon? Ĉu Hispanio, Rusio, Ĉinio kaj Barato?

      Kial vi pensas ke Irlando havas nazian ŝtatestraron? Mi vere dubas ĉu vi komprenas politikon kaj vi verŝajne nur parolas stulte por sin amuzi.

      Ŝati

  2. Bonega artikolo 🙂 Se mi havus pli multe da tempon mi respondus pli bone… Por nun mi diros – bonega laboro kiel ĉiam 🙂 mi amegas legi viajn artikolojn 🙂

    Ŝati

    1. Konsente, la distingo gravas! Mi mem ne ŝatas multkulturismon ĉar la diversaj kulturoj havas malsamajn sistemojn de socia kontrolo, kiuj malfaciligas rilatojn inter homoj. Sed mi amas interŝanĝon inter kulturoj.

      Ŝati

  3. Interesa temo, kaj valora diskuto. Mia penso estas ke ni pli kaj pli havas ne multkulturismon sed unu kulturon en la mondo. Ne plu estos diferenco inter Irlando, Usono, Chinio… Jes, ni povas elekti inter diversaj muzikoj kaj manghoj, sed la samaj elektoj trovighos chie. Mi emas konservi indighenaj kulturoj simple char diverseco estas bona. Plej gravas estas konservi la vere malsamaj kulturoj, ne nur tiu kun surfacaj diferencoj. La verkisto Daniel Quinn verkas pri kiel ni chiuj estas sama kulture kaj pensmaniere.

    Ŝati

  4. Mi tute konsentas pri ĉi tiu perspektivo rilate multkulturismon. Kelkfoje oni uzas la terminon “postetna socio” por priskribi staton post konverĝo de etnaj kulturoj, kies socia graveco jam fariĝis (relative) eksa.

    Unu afero, kiu ĉiam ĝenis min, estas la facilanimeco, per kiu multaj parolas pri “la kulturoj”, kiam celataj estas la tradiciaj etnaj kulturoj. La nocio “multkulturismo” mem uziĝas laŭ maniero, kiu peras tiun imagon. Sed en la realo, la multeco de etnaj kulturoj estas nur unu dimensio de kultura disdiferenciĝo. En la nuna mondo, aliaj dimensioj de tiu iĝas pli gravaj. Ni ja vivas plejmulte ne plu en vilaĝoj kaj ni posedas rimedojn de tuja tutmonda komunikado. Estas stranga imago, ke la homara kulturo restus netuŝita de tio.

    Homoj, kiuj alarmas pri la laŭdire minacanta malapero de kultura diverseco en la mondo utiligas tiun falsan trosimpligon, laŭ kiu kultura diverseco = etnokultura diverseco.

    Ŝati

  5. Japanio havas la ĝustan specon de multkulturismo: Estas tie restoracioj usonaj, italaj, ĉinaj, meksikaj, ktp., tamen en ili laboras nur japanoj. La lando restas sekure fermita kontraŭ enmigrantoj. Kie pro malalta naskoprocento mankas laboristoj, ili uzas robotojn.

    Ili komprenas ke nacio konsistas el homoj, ne aĵoj, kaj kultura kohereco dependas de rasa kohereco. Kontraste, eblas manĝi ĉinaĵojn kaj aŭskulti usonan muzikon ĉiutage kaj resti 100% japana.

    Pri naskomanko, tio okazas ĉie kaj ĉiam pro la liberigo de virinoj. Libera virino ne volas kompromiti sian liberecon por naski kaj eduki infanojn — eĉ se registaro helpas, ne estas same bone kiel havi edzon kaj patron. Feliĉe, Japanio, Hungario, Pollando, kaj Ĉeĥio ne inundiĝas per seksrabemaj triamondanoj, do ili havas tempon kaj spacon por solvi siajn naskoproblemojn.

    Ŝati

Komenti