Bitmono denove estas diskutita kaj priparolita pro la grandega kresko en sia prezo. Dum 2017, la prezo saltis de $1,000 al preskaŭ $20,000 kaj iuj deklaris ke ĝi estas “La mono de la estonteco”. Kompreneble tiuj voĉoj malaperis kiam ĝi kolapsis al nur $6,000, perdinte du trionoj de sia valoro. Sed paŝo post paŝo ĝi rekreskas al $10,000, do multaj homoj demandas, ĉu la prezo denove altiĝos? Sed ĉi tiu pensmaniero estas eraro. Bitmono estas (aŭ estu) valuto, do la plej grava afero ne estas la prezo sed kiom da homoj elspezas ĝin. Valuto sen elspezo estas kiel aŭto sen benzino. Se homoj neniam uzas ĝin, ĝi malsukcesis kiel valuto kaj nur estas ponzi-skemo por riĉiĝi senlabore.
Sub ĉiu artikolo pri bitmono ĉiam estas la samaj komentoj. Homoj bedaŭras ke ili jam ne aĉetis bitmonerojn kiam la prezo estis malaltega, ĉar se ili faris, nun ili estus riĉaj. En ĉiu bitmono-babilejo la konsilo ĉiam estas “tenu” kaj oni preskaŭ neniam vidas diskutojn pri homoj kiuj elspezis bitmonerojn. Ĉi tiu estas strangega, ĉu ne? Kia valuto malkuraĝigas uzon?
Homoj ofte debatas ĉu io subtenas la prezon de bitmono aŭ ĉu ĝi nur estas ŝajno? Male al aliaj valutoj, ne estas iu ŝtato kiu subtenas ĝin, sed teorie la bitmona ekonomio (la homoj kaj vendejoj kiuj elspezas bitmonerojn) subtenas la valoron. Sed la problemo estas ke tiu ekonomio apenaŭ ekzistas. Nur iomete da vendejoj uzas bitmonon kaj eĉ ĉe tiuj, apenaŭ iuj klientoj iam aĉetas iun per bitmono. Pro la deflacio de la valuto, nenio instigas la elspezon de la mono, fakte la bitmona ekonomio punas elspezon. Imagu se oni elspezis siajn bitmonerojn kiam la prezo nur estis $1,000? Tiu homo certe sentas sin stulta ĉar ĝi maltrafis la saltegon. Sed ĉar ĉiuj atendas por la kresko de la prezo, neniu iam elspezas la monerojn.

Kvazaŭ tiu ankoraŭ ne kaŭzis sufiĉe da problemoj, antaŭ nelonge granda katastrofo frapis bitmonon. Subtenantoj de la mono ofte propagandis ke ĝi estas valuto rapida kaj senpaga. Ili kredis/esperis ke ĝi anstatŭigus tradiciajn sistemojn por interŝanĝi monon ĉar laŭ ili, la kotizoj estis tro altaj kaj oni devis atendi tro longe. Eĉ estis troigita parolado pri “bitmono por la senbankuloj” kun la espero ke malriĉuloj en afriko kiuj ne havas bankkontojn uzus bitmonon (ĉi tiu espero neniam havis logikon).
Tamen, ĉi tiuj esperoj kaj revoj estis detruitaj kiam la transakciaj kotizoj iĝis altegaj dum decembro. Je bitmono, ĉiuj transakcioj eniras vicon ĝis ili estis konfirmitaj, sed oni povas tuj iri al la komenco de la vico, se oni ofertas pagon (ju pli alta la pago, des pli rapida ĝi estas akceptita). Sed antaŭ nelonge, grandega ŝtopo okazis kaj pro tio, uzantoj devis aŭ atendi tagojn aŭ pagi multkoste. La kotizoj estis kolosaj kaj pli ol $10 dum decembro kaj januaro, je la plej alta je $35. Tiuj estas multe pli ol iu banko aŭ kreditkarto kaj malebligas uzon kiel valuton. Kiel iu povus uzi bitmonon ĉe kafejo se la kotizoj kostas pli ol la kafo kaj oni devas atendi tagojn ĝis la spezo estas konfirmita? Pro la fluktuado de bitmono, kiam la pago finfine okazas, la prezo multe ŝanĝiĝus, do oni grande tro aŭ maltro pagis.
Ĉi tiu estas serioza krizo por la bitmona ekonomio kaj malkuraĝigis sian uzon kiel valuto. Kelkaj el la plej grandaj uzantoj de bitmono ĉesis akcepti la monon ĉar la problemoj estis tro grandaj. Steam (la populara komputil-luda vendejo) kaj Stripe (la kreditkarta kompanio) ambaŭ ĉesis akcepti bitmonon pro la altaj kotizoj kaj longaj atendtempoj. La plej honta (aŭ amuza, laŭ via plaĉo) estis kiam eĉ konferenco por promocii bitmonon rifuzis akcepti pagojn per bitmono. Kiam eĉ la plej fortaj subtenantoj ne uzas la monon, tiel evidentas ke ĝi havas tre seriozajn problemojn. Ĉi tiuj problemoj pli malpli mortigis bitmonon kiel valuto ĉar pagoj kaj transakcioj preskaŭ malaperis. Nuntempe kotizoj estas malaltaj, malpli ol $1, ĉar neniu plu elspezas aŭ sendas bitmonerojn.
La plej aĉa afero estas ke bitmono disfalis kvankam la kvanto da uzantoj malgrandas. Kiel mi jam diris, estas vere malmultaj lokoj kie oni povas elspezi bitmoneron kaj malmultaj homoj uzas ĝin kiel valuto. Se sistemo fiaskis pro tiu malpeza ŝarĝo, kiel eblas funkcii se ĝi estus populara? Se la populacio de iu malgranda urbo provis uzi bitmonon ĉiutage, tiu denove tro ŝarĝus la sistemon. Bitmono nur kapablas 7 pagojn sekunde teorie kaj vere tiu nur estas 3. Kiel tiu sistemaĉo povas anstataŭigi la sistemojn de Visa kiu kapablas 60,000 sekunde.
La komunumo de bitmono jam bone konas ĉi tiuj difektoj sed la plano de la mono malhelpas solvon. Subtenantoj fanfaronas ĉar la sistemo estas malcentra kaj neniu mastrumas ĝin, sed ĉi tiu signifas ke neniu povas ripari la difektojn. Do, kvankam la plejparto de homoj konsentas ke estas solvendaj problemoj, ne eblas solvi ilin. Teorie, oni povas ŝanĝi la sistemon se estas “interkonsento” sed atingi tiun neeblis. Dum monatoj, la komunumo disiĝis pro debato pri la grandeco de blokoj, kiu preventis la kotizan krizon sed pro la malcentrismo ne eblis konsenti.
Alia grava problemo de bitmono estas ke ĝi uzas vastan kvanton da energio. Oni taksas ke bitmono uzas tiel multe da energio kiel mia lando (la Respubliko de Irlando). Ĉi tiu fakto estas freneza ĉar vere malmultaj homoj uzas bitmonon, do imagu kion okazus se multaj homoj uzus ĝin ĉiutage? Irlando uzas tiom da energio por la vivoj de kvar milionoj da homoj, bitmono malŝparas la energion sen utile.
Iuj diras ke bitmono havas problemojn sed la blokĉeno vere valoras. Sed honeste la blokĉeno estas solvo serĉante problemon. Post naŭ jaroj neniu malkovris utilan uzon por ĝi, plejparto de la proponoj ne utilas aŭ jam ekzistas. Ekzemple oni proponas ke oni povus uzi la blokĉenon por konfirmi kontraktojn, sed juristoj jam faras tiun. Eĉ kun la blokĉeno, oni ankoraŭ bezonos juristojn, do la blokĉeno nur aldonas plian paŝon. Ankaŭ, malmultaj homoj volas ke la kontrakto estas publika kaj videbla al la tuta mondo.
Alia propono estas por krei ĵetononojn, ligi ilin al la blokĉeno kaj iu aĵo por kontraŭi ŝteladon kaj falsado. Tamen, la ĵetonoj ne vere ligas al la produkto, do iu povus ŝteli la aĵo sed forsendi la ĵetonon kvazaŭ ili ankoraŭ estas kune. Ĉi tiu sistemo ne faras iun kiu ne jam ekzistas kadre de stokkontrolado. Oni diras ke iu povus uzi la blokĉenon por voĉdoni sen sciante ke tiu tute kontraŭas la sekretecon de la baloto kiu estas kerno de demokratio. Oni povas krei “inteligentajn kontraktojn” kiuj ekzemple pagas la luadon de loĝejo aŭ aŭtomate sendas monon kiam iu aĵo alvenas. Sed tiu ĉi teknologio jam ekzistas, ĝi estas aŭtomata debeto.
Kiam oni havas martelon, ĉiu problemo aspektas kiel najlo, kaj blokĉenaj subtenantoj agas kvazaŭ la blokĉeno estas tia martelo. Neniu intervjuis vendejojn, malkovris la plej gravaj problemoj kaj tiam konstruis bitmonon kaj la blokĉenon por solvi la problemojn. Anstataŭ ni havas komputilistoj kiuj pensas ke ĉiuj problemoj solveblas per komputiloj. La teknologio por rapide sendi monon kaj informon jam ekzistas, oni enmetas paŭzojn por kontroli kaj konfirmi la detalojn. Ekzemple, se oni pagas por io ĉe Amazon, sed la vendisto ne sendas la aferon, mi povas ricevi repagon. Bitmono forigas ĉi tiun protekton.
Mi ankoraŭ ne menciis la oftegan ŝteladon kaj trompo de bitmono. Ĉi tiu estas tiel grandega kaj konata problemo, ke mi ne bezonas klarigi ĝin. Almenaŭ ĝi instruas kial financaj leĝoj kaj protektoj ekzistas kaj kiel ĥaose estus senŝtata mondo.
Iu defendas bitmonon dirante ke ĝi estas nova kaj ankoraŭ bezonas tempon por kreski kaj evolui. Sed ĝi ekzistis dum naŭ jaroj, kiu estas longega en interreta tempo. Homoj ne bezonis naŭ jarojn por lerni ke retmesaĝoj utilas (se post naŭ jaroj ankoraŭ neniu uzis siajn retadresojn, oni certe deklarus malsukceson). Kiom pli da tempo bitmono bezonas? Ĉu post 5 aŭ 10 jaroj homoj ankoraŭ diros ke ĝi bezonas pli da tempo? Homoj jam iras al novaj ciferamonoj anstataŭ bitmono. Mi ne scias sufiĉe por juĝi, sed certe multaj homoj kredas ke ili funkcias multe pli bone ol bitmono.
Do, tiel mi kredas ke kiom ajn estas la prezo de bitmono, tute ne gravas. Kiel valuto ĝi aĉas kaj malsukcesas. La prezo povas esti iom ajn sed se neniu elspezas ĝin, valute ĝi malsukcesis. Tiu ne signifas ke bitmono estas senutila, la plejparto de homoj traktas ĝin kiel investo kaj por aĝiotado. Se oni nur aĉetis bitmonon pro esperoj de riĉeco, sufiĉas sed ne ŝajnigi ke ĝi estas la valuto de la estonteco.
Bonega analizo!
Mia opinio pri Bitcoin kongruas al la via.
Kaj mi ŝatas vian skribstilon.
ŜatiŜati
Bonvolu refari ĉi tiun artikolon.
Nuntempe oni faras transakciojn per Bitcoin Lightning network
En Lando kiel La Salvadoro, Bitcoin estas leĝa valuto.
Tutmonde oni uzas Bitcoin por gardi sin de la inflacio.
Serĉu Microstrategy.
Ĝi ne uzas tiom da energio kiel la novaĵoj diras.
Kaj de la energio uzata, preskaŭ 60% venas el renovigeblaj fontoj. Do, Bitcoin ne estas malbona por la medio. Kiom da energio uzas la nuna banksistemo?
Esperantistoj devas vidi la similecon inter Bitcoin kaj Esperanto. Same kiel Inter la angla kaj la dolaro.
ŜatiŜati