Kion faru kaj ne faru por esti populara jutubisto

Kiel iĝi populara jutubisto? Kial Evildea estas la plej populara Esperanta jutubisto? Kial aliuloj havas preskaŭ neniu spektantoj? Kiuj estas la evitendaj eraroj kaj la farendaj agoj? Kiel plibonigi vian jutuban kanalon? Kion faru por esti sukcesa?

Mi ne estas profesia filmisto kaj ne scias ĉion pri filmado. Mi eĉ ne estas jutubisto (kvankam mi kreis kelkajn filmetoj, mia vizaĝo ne aperis en ili) sed mi rigardis multajn filmetojn. Mi ofte diskonigas filmetojn kaj vidas kiuj filmetoj allogas homojn. Tial mi volas diskuti kion oni faru kaj ne faru en filmetoj. Kompreneble, mi nur donas mian opinion kaj eblas ke mi malpravas. Mi diskutos la temojn sed ankaŭ montros filmetojn por klarigi kaj helpi vin kompreni. Mi montras kaj la bonaj kaj la malbonaj filmetoj, ĉar oni lernas pli el eraroj ol el sukcesoj. Mi pardonpetas al ĉiuj jutubistoj, mi ne volas insulti aŭ moki vin, sed nur doni konsilon por plibonigi vian kanalon.

Kion oni bezonas?

Bonkvalitan teknikaĵon: La unua afero estas la teknikaĵo. Ĉu homoj povas klare vidi kaj aŭdi vin? Ĉu estas tro da bruo aŭ mallumo en la filmeto? Tial oni bezonas bonan filmilon kaj mikrofonon, ne sufiĉas nur uzi vian poŝtelefonon. Kie vi filmas? Mi ofte vidas esperantistoj kiu filmas antaŭ malplena muro kaj neniam movas sin. Ĉi tiu estas tre teda kaj enuigas homojn. Oni devas kapti la rigardon de la spektantoj kaj faru/montru iun spetindan.

Laboron: Fari jutuban kanalon ne estas facila afero kaj oni devas labori por sukcesi. Kiam vi kreas filmeton, ne pensu nur pri kiel plej facilas por vi mem, sed pensu pri kio plej interesas por la vidantoj. Simple ĉar la filmeto daŭras nur 5 minutojn, ne signifas ke oni laboras nur 5 minutojn. Oni devas pripensi temon, paroli multfoje, redakti kaj korekti erarojn. Ofte mi vidas homojn kiuj diras “mi ne scias pri kiu mi parolos” aŭ filmas en la aŭto aŭ promenante surstrate ĉar ili ne havas la tempon prepari hejmon. Tre ĝenas min kiam mi vidas homojn kiuj ne korektas grandajn erarojn ĉar ili tro pigras por redakti.

Temon: Oni bezonas interesan temon por allogi homojn. Iuj pensas ke se oni parolas esperante, tiu sufiĉas kaj pro tio multaj homoj rigardos la filmetojn. Tio ne plu veras. Nuntempe estas multaj jutubistoj do oni devas fari iun specialan por sukcesi. Oni devas havi kialon por rigardi la filmeton do se vi ne scias pri kiu parolu, la spektantoj ne scias kial ili rigardas vin. La temo povas esti iu ajn en la mondo, povas esti amuza, serioza, bagatela, nekonata ktp sed devas ekzisti.

Parolon: Ju pli altnivele vi parolas, des pli bone. Oni ne devas esti tute flua aŭ paroli perfekte kaj senerare, sed preferinde ne estu freŝbakita komencanto. Grandaj fuŝoj kaj longaj paŭzoj ĉaĝrenas spektantojn, do se ili okazas, forigi ilin dum la redaktado. Ekzistas multe da filmetoj da komencantoj sed spektantoj preferas pli altnivelon. La sukcesaj kaj popularaj jutubistoj parolas klare kaj bonnivele. Vi ne sukcesos se homoj ne povas kompreni vin.

Karismon: Jen la plej grava kaj plej malfacila afero por sukceso. Kiu apartigas la popularajn jutubistojn de la aliaj estas karismo. Multege helpas vian kanalon se vi havas allogan voĉon, bonan parolmanieron, aspektas bele, estas juna. Kiam karismulo parolas, oni volas aŭskulti. Du homoj povas diri la saman frazon sed se oni havas karismon, tiu ŝajnas multe pli interesa. Karismuloj simple estas pli komfortaj antaŭ la filmilo. Du el miaj plej ŝatataj filmistoj fakte havas sperton kiel aktoro, kaj tiu multe helpas ilin.

Daŭron: Oni ne iĝos populara post nur unu filmeto, oni devas daŭre almenaŭ monatoj. Iom post iom, oni kreskas pli kaj pli, ĉiam allogante novajn spektantojn. Kiam oni daŭras dumlonge oni kreas ligon kun la spektantoj kaj povas esti kvazaŭ komunumo.

Ekzemploj

Mi ne volas paroli nur teorie, sed ankaŭ montri al vi la filmetojn kiuj sukcesis kaj ne sukcesis. Pli facilas lerni el pratikaj ekzemploj anstatŭ nur miaj vortoj. Malsukceso estas bona instruilo kaj Esperantujo iam estas tro timema por kritiki eĉ pro kritikindaĵo.

Jen ekzemplo de malbona filmeto. Mi ne montras ĝin por insulti, sed por instrui. Rigardu kaj lernu. Demandu vin mem, kion li faras kaj kiel oni povus plibonigi ĝin? La unua problemo estas la sono, kiam oni filmas ekstere, ofte estas problemoj pro la vento. La dua problemo estas ke la jutubisto simple legas paperon kaj tiu estas tre enua kaj malinteresa. La tria problemo estas ke li faris multajn erarojn kaj eĉ haltis kelkfoje. Por eviti tiun problemon, pratiku antaŭ ol vi filmas. Se tiu okazas dum filmado, refaru kaj reprovu la filmeton. Ne lasu la erarojn senkorektitaj.


Jen alia filmeto kun problemoj. Ĉi tiu persono simple legas tekston senemocie kaj monotone. Tiu estas tre malinteresa kaj enuiga. Alia problemo estas ke la muziko estas tro laŭta, do ne facilas aŭdi la vortojn. Oni ne devas esti flua por fari filmeton, sed jen kio okazas kiam oni ne kapablas paroli nature kaj memfide. Estas multaj plendoj kontraŭ la filmeto ĉar la kanalo Wikitongues estas por diskonigi kaj informi homojn pri lingvoj. Imagu se ĉi tiu estus la unua fojo vi aŭdis Esperanton, kion vi pensus?


Ĉar mi montris du homojn kiuj ne parolas bone, jen ekzemplo de iu kiu havas bonegan parolmanieron. Laŭ mi, Alex Miller estas unu el la plej bonaj jutubistoj. Kial? Li havas karismon (li fakte estas aktoro) kaj ĉiam parolas klare kaj interese. Aŭskultu lian voĉon, li neniam parolas monotone, li ĉiam parolas kvazaŭ ĉiu vorto estas ege interesa kaj grava. La filmetoj ĉiam havas klaran, allogan temon kun amuza titolo, ĝenerale li instruas Esperanton angle.


Jozefo estas bonega jutubisto ĉar li estas tre amuza kaj originala. Li ne simple sidas senmove antaŭ la filmilo kaj faras la samajn aferojn kiel ĉiu alia jutubisto, sed serĉas, amuzas kaj faras originalajn ideojn. Li parolas klare, bone kaj karisme.


Fakte la ideo por ĉi tiu blogero venis al mi kiam iu demandis, kial ĉi tiuj jutubistoj ne estas pli popularaj? Ili faris centojn da filmetoj dum jaroj, sed kial ĉiu filmeto havas nur 5-10 vidojn? Laŭ mi, estas kelkaj kialoj. Unue, mi ne facile aŭdas ilin, eble pro la mikrofono aŭ la akĉento (aŭ ambaŭ). Due, ili ne parolas pri interesaj aferoj, fakte ili ofte estas silentaj dum la filmeto. Trie, ili ludas ludojn kiuj ne interesas min. Tiu estas granda problemo por videoludantoj, tiaj filmetoj estas facilaj por krei, sed la ludantoj ofte forgesas ke oni ankoraŭ devas allogi kaj interesigi homojn.


Ginny estas bona jutubisto kaj mi ŝatas ŝiajn filmetojn ĉar ili estas interesaj kaj amuzaj. Eble ili estas tro mallongaj, oni ne povas detale diskuti aferojn en nur 1-2 minutojn. Fakte ŝi eĉ diris al mi ke ŝi estas nervoza pro ŝiaj filmetoj ĉar (laŭ ŝi) ŝi ne havas altan nivelon. Sed per redaktado, oni ne vidas la erarojn kaj la filmeto aspektas bonkvalite.


Ankaŭ estas bona se via filmeto montras iun malsaman ol aliaj jutubistoj. Ekzemple ĉi tiu jutubisto montras Brazilon kaj havas brazilan akĉenton, kiun mi ŝatas aŭskulti. Eble estas iu en via vivo aŭ lando kiu estas kutima por vi, sed tute nekonata en alia lando. La plimulto de jutubistoj estas viroj kaj el Usono, do se oni estas virino kaj/aŭ venas el alia lando, pro tiu la kanalo estas pli originala kaj pli interesa.


Do rigardu ĉi tiun filmeton kaj demandu vin mem, ĉu bonas? Kiel li parolas? Ĉu la parolmaniero estas interesa aŭ tro monotona? Kiel oni povus plibonigi ĝin?


Ĉi tiu filmeto montras ke oni ne bezonas altan nivelon de Esperanto por sukcesi. Se la filmeto estas amuza kaj interesa, homoj rigardos. Se homoj ridas, vi sukcesos.


Ĉi tiu filmeto montras la problemojn kiam oni ne havas temon kaj ne scias pri kiu paroli. Li faris filmeton ĉiutage dum decembro, kiu ja estas impona laboro, sed mankis al li temojn kaj diskutaĵojn. Oni devas demandi, kial iu rigardos la filmeton? Kiel mi rigardigi ilin? Kiu estas speciala pri mia kanalo?


Do kial Evildea estas la plej populara esperanta jutubisto? Estas multaj kialoj, unue li parolas klare kaj bone, pro lia sperto de aktorado, li estas komforta antaŭ la filmilo. Li ofte faras interesajn aferojn kaj iras al interesaj lokoj (ekzemple la muzeo). Li estas amuza kaj serĉas multe. Oni povas vidi ke li forte laboras por ĉiu filmeto, li ne montras ĉiun kiu okazas dum la tago, nur la plej interesa kaj amuza. Ekzemple, en ĉi tiu filmeto, li ne montris ĉiun paŝon al la muzeo, sed saltis al la plej interesaj kaj amuzaj partoj de la vojaĝo.

10 pensoj pri “Kion faru kaj ne faru por esti populara jutubisto

  1. Saluton 🙂 Bonega afiŝo 🙂 mi tute interesiĝas pri la temo do estis plezuro legi 🙂 vi bone elektis ekzemplojn. Daŭrigu la bonan laboron 🙂

    PS. Kaj dankon ke vi parolis pri mia kanalo 🙂

    Liked by 1 persono

  2. Saluton, Robert! Mi tute konsentas kun vi pri tio, ke oni foje estas tro timema por kritiki (kaj ke oni malamas esti kritikata!), sed mi kredas, ke ne estas pli bona maniero por pliboniĝi ol lerni per la propraj eraroj. Multaj el viaj atentigoj pri la mankoj ĉe kelkaj Jutubaj filmetoj estas trafaj, sed mi konstatas, ke malgraŭ tio, ke vi proponas ke la Jutubistoj zorgu pri sia lingva ĝusteco, via artikolo mem enhavas amason da eraroj. Jen nur kelkaj el tiuj, kiujn mi rimarkis:

    1) La titolo estu “Kion fari kaj ne fari” (ne “faru” kaj “ne faru”)
    2) “havas preskaŭ neniu spektantoj” estu “havas preskaŭ neniun spektanton”
    3) “Kion faru por esti sukcesa” estu “Kion fari”
    4) “mi kreis kelkajn filmetoj” estu “mi kreis kelkajn filmetojn”
    5) “Li estas amuza kaj serĉas multe” estu “Li estas amuza kaj ŝercas multe”
    6) “li ne montras ĉiun kiu okazas dum la tago, nur la plej interesa kaj amuza” estu “li ne montras ĉion, kio okazas dum la tago, nur la plej interesajn kaj amuzaj aferojn”
    7) “Mi montras kaj la bonaj kaj la malbonaj filmetoj” estu “Mi montras kaj la bonajn kaj la malbonajn filmetojn”
    8) “Mi ofte vidas esperantistoj kiu filmas” estu “Mi ofte vidas esperantistojn kiuj filmas”
    9) “Ĉi tiu estas tre teda kaj enuigas homojn” estu “Ĉi tio estas tre teda kaj enuigas homojn”
    10) “Oni devas kapti la rigardon de la spektantoj” estu “kapti la atenton”
    11) “kaj faru/montru iun spetindan” estu “kaj fari/montri ion spektindan”
    12) “mi ne scias pri kiu mi parolos” estu “mi ne scias pri kio mi parolos”
    13)  “ĉar ili ne havas la tempon prepari hejmon” estu “ĉar ili ne havas la tempon prepariĝi hejme”
    14) “oni devas fari iun specialan por sukcesi” estu “oni devas fari ion specialan por sukcesi”
    15) “do se vi ne scias pri kiu parolu” estu “do se vi ne scias pri kio paroli”
    16) “La temo povas esti iu ajn en la mondo” estu “La temo povas esti io ajn en la mondo”
    17) “Grandaj fuŝoj kaj longaj paŭzoj ĉaĝrenas spektantojn” estu “ĉagrenas”
    18) “do se ili okazas, forigi ilin dum la redaktado” estu “forigu ilin”
    19) “Ekzistas multe da filmetoj da komencantoj sed spektantoj preferas pli altnivelon” estu “Ekzistas multe da filmetoj fare de komencantoj, sed spektantoj preferas pli altan nivelon”
    20) “Kiu apartigas la popularajn jutubistojn de la aliaj estas karismo” estu “Tio, kio apartigas la popularajn jutubistojn disde la aliaj”
    21) “kaj tiu multe helpas ilin” estu “kaj tio multe helpas ilin”
    22) “oni devas daŭre almenaŭ monatoj” estu “oni devas daŭrigi sian laboron almenaŭ kelkajn monatojn”
    23) “anstatŭ nur miaj vortoj” estu “anstataŭ nur miaj vortoj”
    24) “la jutubisto simple legas paperon kaj tiu estas tre enua kaj malinteresa” estu “kaj tio estas”
    25) “Ne lasu la erarojn senkorektitaj” estu “Ne lasu la erarojn nekorektitaj”
    26) “Tiu estas tre malinteresa kaj enuiga” estu “Tio estas tre malinteresa kaj enuiga”
    27) “ĉar la kanalo Wikitongues estas por diskonigi kaj informi homojn pri lingvoj” estu “ĉar la kanalo Wikitongues ekzistas por diskonigi lingvojn kaj informi homojn pri ili”
    28) “Imagu se ĉi tiu estus la unua fojo vi aŭdis Esperanton, kion vi pensus?” estu “Imagu se ĉi tiu estus la unua fojo, kiam vi aŭdis Esperanton, kion vi pensus?”
    29) “faras la samajn aferojn kiel ĉiu alia jutubisto, sed serĉas, amuzas kaj faras originalajn ideojn” estu “ŝercas”
    30) “Kiu estas speciala pri mia kanalo?” estu “Kio estas speciala pri mia kanalo?”
    31) “oni ne povas detale diskuti aferojn en nur 1-2 minutojn” estu “oni ne povas detale diskuti aferojn en (aŭ dum) nur 1-2 minutoj”
    32) “Fakte ŝi eĉ diris al mi ke ŝi estas nervoza pro ŝiaj filmetoj” estu “Fakte ŝi eĉ diris al mi ke ŝi estas nervoza pro siaj filmetoj”
    33) “Ankaŭ estas bona se via filmeto montras iun malsaman ol aliaj jutubistoj” estu “Ankaŭ estas bone se via filmeto montras ion malsaman ol aliaj jutubistoj”
    34) “Eble estas iu en via vivo aŭ lando kiu estas kutima por vi” estu “Eble estas io en via vivo aŭ lando kio estas kutima por vi”
    35) “Do rigardu ĉi tiun filmeton kaj demandu vin mem” estu “Do rigardu ĉi tiun filmeton kaj demandu vin”
    36) “Ĉi tiu filmeto montras la problemojn kiam oni ne havas temon kaj ne scias pri kiu paroli” estu “pri kio paroli”
    37) “Li faris filmeton ĉiutage dum decembro, kiu ja estas impona laboro” estu “kio ja”
    38) “sed mankis al li temojn kaj diskutaĵojn” estu “sed mankis al li temoj kaj diskutaĵoj”

    Nu, mi ne kutimas atentigi nekonatajn homojn pri ties gramatikaj eraroj, sed vi evidente celas plibonigi kaj la enhavon kaj la lingvan nivelon en Esperantujo, kion mi laŭdas. Krome, vi evidente havas sufiĉe bonan regadon de la lingvo: vi certe estus povinta korekti mem multajn el ĉi tiuj eraroj, se vi estus releginta la artikolon pli zorge antaŭ ol publikigi ĝin, ĉu ne?

    Tial mi esperas, ke ĉi tiuj korektoj ne ĝenos vin; male, mi esperas, ke ili instigos vin pli zorge relegi kaj redakti viajn artikolojn estontece. Vi ja estas sufiĉe populara blogisto en Esperantujo, tial ne estas inde, ke komencantoj legu tiom da facile korekteblaj eraroj, ĉu?

    Mi deziras al vi sukceson, kaj nepre daŭrigu vian skribadon!

    Liked by 1 persono

  3. Raspekte, mi antaŭrigardas al legi la artikolon tute. Ĉiukaze, bonvolu elsplori persuadon en Vikipedio. Se oni legas en la titolo de la filmo la vorton, “vero” aŭ laŭangle “truth” en Jutubo, do si saĝas nur ignori la filmon.

    Ŝati

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s