La Rifuĝintaj Krizo: Nova Nomo, Malnova Rakonto

Se estas unu granda politika afero en la mensoj de ĉiuj, ĝi estas la rifuĝinaj krizo. La fluo de miloj aŭ milonoj da homoj, estas granda defio al ĉiuj Eŭropaj landoj kaj multaj homoj panikiĝas je la penso. Granda fonto de la timo estas ke la okazaĵo estas nekonata. Kiel la migrantoj agos kiam ili alvenos ĉe siaj novaj hejmoj? Ĉu ĝi estos hejmo por ili?

La malsameco inter Eŭropa kaj Mezorienta vivstilo kaj kulturo, pensigas homoj kvazaŭ ili estas malsamaj mondoj kaj ili timas pri kio okazus kiam tiuj mondoj kunfrapiĝos. Ĉu la eksterlandanoj asimiliĝos kaj ĉu ili lernos la lokajn lingvojn? Ĉu ili serĉos laboron kaj esti productivaj homoj aŭ ĉu ili dependiĝos sur almozoj kaj la impostmono de lokanoj? Ĉu Kristanismo kaj Islamismo povas kunekzisti kaj ĉu Islamismo eĉ taŭgas por moderna socio?

Estos kelkaj jaroj ĝis ni scios la respondojn al ĉi tiuj demandoj, kiu malkomfortigas multajn homojn. Tamen, ĝi ne timigas min ĉar ĉi tiu okazis antaŭe. Ili ne estas novaj timoj, nur nova vizaĝo de malnova timo. Ĉi tiu ne estas la unua fojo ke homoj deklaris ke amasegaĉo da fremduloj destruos la landon kun sia stranga religio, fremda lingvo kaj eĉ ebla kun eksplodaĵoj.

Syrian-refugees-landing

Mi scias ĉar mi estas membro de unu amasegaĉo, la Irlandanoj. Dum la 19a jarcento, kie ajn iris Irlandanoj, ili ricevis timojn kaj malamon. La ĝenerale needukitaj elmigrantoj, defuĝante malriĉeco, aspektis ke ili povis oferti malmulte al siaj novaj landoj. Kiel povus homoj kun tia stranga kaj malmoderna kulturaĉo iel aliĝas la civilizian kaj respektan socion? Ĉu iliaj lojaleco estis al la ŝtato aŭ al la Papo en Romo? Kiel la ŝtato pagus por la almuzulejoj kiuj la Irlandanoj certe plenigos (ĉar kiuj lertoj ili havas)? De kie venus la monon? Por multaj en Brito, Usono, Aŭstralio ktp la alveno de la Irlandanoj estis kunfrapiĝo de civilizacioj.

hqdefault

Kompreneble, estis problemoj. Multaj Irlandanoj ja krimuliĝis kaj eĉ planis revoluciojn (la ĉefa Irlanda militgrupo fondiĝis ne en Dublino, sed en Novjorko). Estis bataloj kaj tumultoj, kaj de la Irlandanoj kaj kontraŭ ilin. Estis homoj kiuj ne aliĝis socion aŭ intermiksiĝis sed kreis siajn proprajn Irlandejojn.

Sed je fino, estis sukceso. La Irlandanoj konstruis Usonon. Ili konstruis fervojoj, svetis en fabrikoj kaj laboregis ĉe konstruejo. Ili ne nur konstruis la stratojn sed baililis ilin, gardis ilin kaj loĝis apud ilin. Kiel la kanto, ili iris de la defluilo al la Blanka Domo.

Do kiam homoj timas ke Okcidenta Socio forviŝos per Islama cunamo, mi ne ĝeniĝas. La rifuĝintoj nur volas saman ŝancon por vivi kaj prosperi kiel ĉiuj antaŭaj migrantoj. Ŝanco eskapi militon kaj malriĉecon do siaj infanoj havos pli bona vivo. Komprebla, estos problemoj kaj streĉoj, regresoj kaj malantaŭpaŝoj, sed kiel ĉiam kun ĉiuj aliaj grupoj de migrantoj, fremduloj kun sia nekomprenebla kulturo, asimiliĝos kaj fariĝos kern parto de socio.

Same kiel la Irlandanoj kiu estinence fuĝis de malsato serĉante pli bona vivo, nuntempe multe Islamanoj forfuĝas militon kun la sama espero. La nomoj ŝanĝiĝas, sed la rakonto estas la sama.

3 pensoj pri “La Rifuĝintaj Krizo: Nova Nomo, Malnova Rakonto

  1. Ne tute la sama rakonto. Tamen ĝenerale mi konsentas kun vi.
    Kiam la Irlandanoj venis al la nova mondo, Usono, tiu lando estis men en granda ekonomia ekmovado, Oni ja bezonis laboristojn, plejparte simplajn fortajn homojn manlaborantajn. Hodiaŭ en Europo oni nur volas altkvalitajn spertulojn. “la boato estas plena” estas la devizo.

    Ŝati

Komenti