Dio ne kreis la mondon por ni

Laŭ religio, je la komenco, Dio kreis la mondon por la Homaro. La mondo estas nur por ni, kaj ankaŭ ĉio ene estas kreita por ni. La bestoj nur ekzistas por helpi nin kaj la medio estis planita por taŭgi al ni.

Sed, se oni pensas pri ĉi tio, ĝi ne havas sencon. Pensu momente pri la tuta universo. Ĝi estas grandegega. Ĝi eĉ estas tro granda por vortoj. Nia galaksio, la Lakta Vojo, estas tiom granda ke ni ne vere scias kiom granda ĝi estas. Oni pensas, ke estas almenaŭ 100 miliardoj da planedoj kaj inter 200 kaj 400 miliardoj da steloj. Lumo estas la plej rapida aĵo en la mondo (trairas naŭ mil miliardojn da kilometroj en jaro), kaj grandeco de la Lakta Vojo estas inter 100 000 kaj 150 000 lumjaroj. Sed ĝi estas nur unu el cent galaksioj en la Virgulina amasego (kiu estas 110 milionojn da lumjaroj granda). Tiu nur estas parto de la Laniakea amasego, kiu enhavas 100 000 galaksiojn (520 milionojn da lumjaroj). La observebla Universo estas 93 milardojn da lumjaroj granda. Neniu scias, sed eble ekzistas 100 miliardoj da galaksioj kaj 1022 steloj.

Sed religio diras ke ĉiuj aliaj planedoj tute ne gravas, nia planedo estas la sola loko en la universo kie estas Dio. Imagu ĉiujn sablerojn en la mondo kaj imagu se oni diras ke nur unu sablero gravas, ke ĉiuj aliaj ekzistas nur por tiu unu. Freneze, ĉu ne? Kiel povus unu eta sablero vere pensi ke ĝi estas la plej grava aĵo en la mondo. Sed tion diras religio. Kvankam ni estas nur unu eta parto de la universo, tiom malgranda ke se oni rigardas mapon de la universo, oni ne scius ke ni ekzistas, religio diras ke ni estas ĉio.

Sed eĉ se oni rigardas la Teron, oni ne povas kredi ke ĝi estis kreita por ni. Unue, la plejparto de la mondo estas akvo, kie homoj ne povas vivi. Kial Dio plenigus la mondon per neviveblaj lokoj? Se Dio vere ekzistas, kial li ne kreus mondon kie tri kvaronoj estas lando kie ni povas vivi? Eĉ pli malbone, la akvo ne taŭgas por homoj kaj se ni trinkus ĝin, ni mortus. Imagu se anstataŭ salakvo, la maro estus plena de freŝakvo?

Sed eĉ la lando ne tute taŭgas por homoj. Multe de Tero estas dezerto kie nenio povas vivi. Ankaŭ estas frostiĝintaj lokoj kaj montoj, kiuj estas tro altaj por homoj. Origine, la plejparto de la alia lando estis ĝangalo aŭ arbaro. Ili estas plenaj de malsaneco kaj sovaĝaj bestoj kiuj mortigas homojn. Kial Dio kreus malsanecon, kiu faras nenion krom mortigi homojn? Ĉu vi scias ke ekzistas parazita vermo kiu enfosas la okulojn de homojn kaj blindigas ilin? Ĉu Dio kreis ankaŭ tion? Kompare al bestoj, homoj estas malfortaj kaj pli kredeble ke ni estus mortantoj ol mortigantoj. Se Dio amas nin kaj kreis la mondon por ni, kial ĝi estas plena de mortantoj? Eĉ nuntempe nur 10% el la lando en la mondo taŭgas por kreskigi manĝaĵon. Do kial Dio kreis landon kiu estas tro varma aŭ tro malvarma, kun malsano, danĝero kaj manko de manĝaĵo?

Sed eble oni pensas pri manĝaĵo, eble Dio kreis tion? Sed la manĝaĵoj, kiujn ni nun manĝas estas nur iomete da ĉiuj manĝaĵoj en la mondo. Rikoltaĵoj origine estis multoble pli malgrandaj ol ili nun estas. Ili ankaŭ estis malpli sanaj kaj kelkaj eĉ estis venenaj. Homoj nur vivas nuntempe ĉar ni tute ŝanĝis nian medion, origine ĝi ne taŭgis. Ni ne ĉiam sukcesas kaj ofte estas malsategoj aŭ malsatuloj, kiuj ne povas aĉeti manĝaĵon. Mi ankoraŭ diris nenion pri tertremoj aŭ cunamoj aŭ aliaj naturaĵoj kiuj mortigas multege da homoj. Aŭ la fakto ke laŭ la plano de la Tero, unu tago la Suno bruligos kaj detruos ĝin. Perfekta plano, ĉu ne?

Do jen ni estas. Homoj en mondo plena de aĵoj, kiuj mortigos nin per bestoj, malsaneco, malsato ktp. Mondo, kiu plejparte estas nevivebla. Sur planedo kiu estas tiom eta parto de la Universo ke ĝi estas malgravega. Sed religio diras ke la Mondo estis kreita por ni, ke ĝi estas perfekta hejmo. Freneze, ĉu ne?

Advertisements

7 pensoj pri “Dio ne kreis la mondon por ni

  1. Ekzistas multaj religioj, sed mi ne scias kiu religio diras ke la mondo estis kreita por la homaro. Certe, ne cxiam religioj diras tion.

    La Juda religio kay la Krista religio diras la malkasxe ke la homaro estas nur parto de la naturo. La pozicio de homaro en cxi tiu religioj estas simple ekonomo de la naturo.

    Like

    1. “La Juda religio kay la Krista religio diras la malkasxe ke la homaro estas nur parto de la naturo.”

      Versaĵne vi ne estas Kristano aŭ Judo ĉar ili certe ne diras tion. Se vi legus la Biblion, vi vidus ke sur la unua paĝo, Dio diras ke li kreas la mondon por ni. Nur homoj havas animojn, nur homoj povas iri al Ĉielo. Jesuo nur savis homojn, neniu alia besto.

      Liked by 1 person

  2. Se ili komprenas sian reiligon, ili diras tion.

    La Biblion NE diras ke Dio kreis la mondon por homaro. La Biblion diras ke la homo regas super la naturo. Ne estas sama. Se ne estas klara, baldaux poste gxi diras “Dio la Eternulo prenis la homon kaj enloĝigis lin en la ĝardeno Edena, por ke li prilaboradu ĝin kaj gardu ĝin”. La homo estas laboranto, kaj sia pozicio estas ekonomo.

    La Biblio diras nenion pri tiuj aliaj temojn. Gxi diras ke la homo estas unika cxar li estis kreita la bido de Dio, cxar la taskon ke li havas, kaj cxar la homo estas pekulo.

    Ili aliaj temas, pro vi parolis, estas viajn proprajn interpretojn kaj supozojn. Jes, eksistas religiajn homojn kiu konsentas kun vi. Sed se vi parolas pri kion la Biblio diras, estas malsama de tiuj nocioj.

    Liked by 1 person

    1. Pardonu min pro miaj eraroj en tajpado.

      “reiligon” -> “religion”
      “kreita la bido de Dio” -> “kreita laux la bildo de Dio”
      “temas” -> “temoj”
      ktp.

      Like

  3. Interesa vidpunkto! Kiam mi estis pli juna, mi ekhavis similan pensmanieron kaj kvankam preskaŭ mia tuta familio estas katolika, mi ne plu povis kredi je Dio. Miaopinie la plej disvastigataj religioj diras ke, Dio kreis la mondon por la homaro aŭ ni rajtas uzi ĉion de la naturo por vivi senprobleme sed aliaj religioj, plejparte el Azio kaj Ameriko havas tute aliajn kosmogoniojn.
    Bonvole, daŭrigu vian blogon, ĝi estas tro interesa!

    Like

  4. La aliuloj diris bone pri via malprava penso pri la rolo de homoj en la mondo laŭ religio (Kristanismo). Sed, vi ankaŭ ŝajnas ne kompreni ke “grandeco ne gravas”! Bona patro amos siajn infanojn negrave, eĉ la infanoj estas tre eta kaj malpli inteligenta ol si. Ĉu vi ne legis “Horton Hears a Who?” Se Dio kreis la naturon tiam li kreis nian naturon ankaŭ, kaj nia naturo havas dignon. Ni ne reĝas super la naturo ĉar ni estas tre granda, sed ĉar ni havas koron kiu donas al ni la respondecon ami.

    Liked by 1 person

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s