Ĉu vi volas legi Esperantaĵojn? Jen la ĉefaj revuoj!

La plej bona maniero oni povas uzi kaj lerni Esperanton, estas per legado de revuoj. Esperantujo havas multajn gazetojn pri multaj temoj, do certe iun interesos vin. Ekzistas centoj da gazetoj, do mi ne povas priparoli ĉiujn, nur la plej grandaj kaj legindaj. Vikipedio havas grandan liston ke oni povas kontroli. Multaj landoj havas sian nacian gazeton, sed mi nur diskutos la internaciajn periodaĵojn. Mi ne skribas la abonkostojn ĉar tiuj dependas laŭ lando, malriĉaj landoj havas malaltajn prezojn ktp.

Juna Amiko

42160854-03f455b7-640

Se oni estas komencanto, mi rekomendas „Juna Amiko“ al vi. Ĝi taŭgas por adoleskantoj kaj komencantoj, do estas skribita per facila Esperanto. La revuo nur uzas la 1500 plej bazajn vortojn. Ĝi enhavas dialogojn, rakontojn, bildstriojn, kantojn kaj ludojn. Ĝi estas eldonata de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kvarfoje jare ekde 1972. Ĉiu numero inter 1972 kaj 2013 estas elŝuteble de ĉi tie. Ĝi estas eldonata en Slovakio kaj enhavas 40 paĝojn.

Revuo Esperanto

12968048_573468192821938_7692553013531273514_o

La plej malnova kaj oficiala revuo en Esperantujo, estas la Revuo Esperanto (ofte simple nomata Esperanto). Fondiĝis en 1905 kaj daŭrante ĝis hodiaŭ (krom dum la du mondmilitoj), ĝi estas la oficiala revuo de la UEA. Ĝi nur diskutas movadajn aferojn, la agadon de UEA kaj la lingvon mem. La artikoloj ĉefe temas pri renkontiĝoj, naciaj asocioj, aktivismo, kampanioj, intervjuoj kun Esperantistoj, paroladoj, libroj kaj Esperantistoj kiuj forpasis. Ĝi aperas 11 foje jare kaj enhavas 22 paĝojn.

Revuo Kontakto

14192784_1261879527178094_1490031226554388555_n

La oficiala revuo de TEJO estas Kontakto, kiun strebas esti la plej mojosa revuo. Ĉiuj membroj de TEJO ricevas ĝin senpage. Male al Revuo Esperanto, ĝi malmulte diskutas movadajn aferojn (nur iomete pri TEJO), anstataŭ temas pri junulaj aferoj. Ĝenerale enhavas artikolojn, intervjuojn kaj eseojn sed de junula vidpunkto. Ĝi ofte havas artikolojn je facila lingva nivelo taŭga por komencantoj. Aperas 6 foje jare kaj enhavas 22 paĝojn ekde 1963.

Monato

14329947_1261880190489677_5540352541668583251_n

Monato estas „internacia magazino sendependa pri politiko, ekonomio kaj kulturo . . . Monato havas 126 korespondantojn kun kunlaborkontrakto en 43 landoj kaj abonantojn en 68 landoj”. Ĝenerale nur loĝantoj de la lando povas skribi pri la lando. Krome al aliaj revuoj, Monato estas nur „per Esperanto, ne pri Esperanto“. Ĝi neniam diskutas nek esperantaĵojn nek movadaĵojn, anstataŭ temas pri mondaj aferoj. Mi skribis artikolon kiun aperis en la pasinta numero (mi tre fieras). Oni povas legi malnovajn numerojn ĉi tie. Fondita en 1980, ĝi havas 27 paĝojn kaj aperas 11 foje.

Beletra Almanako

14359204_10211078652508405_3823475797124208838_n

Ĉi tiu estas internacia literatura revuo. Temas pri poezio, prozo, eseoj, kaj originale kaj traduke. Ĝi aldonas multon al la kulturo de Esperanto kaj montras la interesaĵojn kaj belaĵojn oni povas krei per la lingvo. Fondita en 2007, ĝi aperas trifoje kaj havas cxirkaŭ 150 paĝojn

Scienca Revuo

kovrilosr-210x300

La Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE) eldonas ĉi tiun revuon pri scienaj aferoj. Ĝi aperas ekde 1949 kaj estas daŭrigo de Internacia Scienca Revuo fondita en 1904. Ĝi estas tre grava por la prestiĝo de Esperanto kaj montras ke la lingvo kapablas diskuti teknikaĵon. Ĝi montras ke homoj ne nur uzas Esperanton por priparoli Esperanton, sed ankaŭ seriozaj aferoj. La tuta arkivo estas elŝutebla senpage de la retejo. Oni ankaŭ povas vidi artikolojn antaŭ ili aperas en la revuo, ĉi tie.

La Ondo de Esperanto

10452386_1291942790831553_2714488156351423783_n

Ĉi tiu estas revuo pri Esperanto kaj la mondo ĝenerale. Eldonita de Sezono, kiu ankaŭ eldonas librojn, ĝi enhavas artikolojn pri libroj, mondnovaĵoj kaj renkontiĝoj. Ĝi fondiĝis en Kaliningrado, Rusio, en 1991 kun la sama nomo kiel revuo de 1909-1917. Ĝi disdonas la premio de „Esperantisto de la Jaro“. Aperas monate kun 25 paĝojn. Mi hazarde aperis sur la kovrilo de ĝi ĉi-jare (mi ne scias kial).


Do jen la ĉefaj esperantaj gazetoj kaj revuoj, almenaŭ laŭ mi. Mi nur skribis pri paperaj revuoj, eble mi skribos alian blogeron pri blogoj kaj e-ĵurnaloj. Mia plej ŝatataj revuoj estas Monato kaj Kontakto, sed Revuo Esperanto ankaŭ estas bona. Beletra Almanako kaj Scienca Revuo aldonas la plej multon al la kulturo kaj prestiĝo de nia lingvo kaj pro tio mi fieras.

5 pensoj pri “Ĉu vi volas legi Esperantaĵojn? Jen la ĉefaj revuoj!

Komenti