Do, imagu ke vi estas komencanto. Vi lernas la lingvon, regas la bazajn regulojn, kaj nun vi volas renkonti aliajn esperantistojn. Ne nur en la loka klubo (se unu eĉ ekzistas) sed esperantistoj de alia landoj ĉe internacia renkontiĝo. Sed vi ne scias kie iri aŭ kiuj renkontiĝoj estas vizitindaj. Ekzistas grandega listo de ĉiuj renkontiĝoj, sed tiu tro grandas. Do, por helpi vin, mi kreis liston de la plej grandaj kaj plej bonaj semajnaj renkontiĝoj. Kompreneble, mi ĉefe diskutos la renkotiĝojn, mi mem partoprenis, do pro tiu, mi ĉefe konas la Eŭropajn renkotiĝojn. En du jaroj, mi partoprenis dufoje UK, IJK, SES, JES, kaj unufoje IJS.
SES – Somera Esperanto-Studado. Ĉi tiu estis mia unua internacia renkontiĝo kaj laŭ mi, la plej taŭga por komencantoj. Se vi estas komencanto kaj malmulte uzis Esperanton, iru al SES. Krom aliaj renkontiĝoj, ĝi ĉefe estas studada semajno kaj temas pri lernado. Ĉiumatene okazas tri horoj da lernado en klasoj en ĉiuj nivelo inter A1 kaj C1. Aliaj renkontiĝoj estas por homoj kiuj jam parolas esperante, sed SES enhavas announcojn en kaj Esperanto kaj la angla. Ofte partoprenas homoj kun tre malalta nivelo aŭ eĉ neniom da Esperanto, sed ili ankoraŭ amuziĝas. Se vi estas novulo, ĝi estas perfekta por vi. Krom la lecionoj, ankaŭ okazas prelegojn, koncertojn, ludojn, ekskursojn kaj amuzaĵojn.
E@I organizas SES, kaj ankaŭ la fama retejo lernu! (kaj multaj aliaj projektoj). Krom unu jaro en Rusio, SES ĉiam okazas en Slovakio kaj kutime 190-250 homoj partoprenas. En 2015, 190 partoprenis la 10-an SES en Martin, Slovakio. Ĝi ne okazis ĉi-jare pro la UK, sed okazos la venonta jaro.

IJK – Internacia Junulara Kongreso. Ĉi tiu estas ĉefa junula evento kaj TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) organizas ĝin. Ĝi ĉiam okazas la semajno aŭ antaŭ aŭ post la UK kaj kutime en najbara lando. Ĝi estas pli malformala ol SES aŭ UK, kun ludoj kaj malpli seriozaj paroladoj. La ĉefavantago estas ke ĝi estas la plej granda junula renkontiĝo, kiun signifas pli da amikoj, pli grandaj eventoj, pli grandaj koncertoj ktp. Tiu ankaŭ signifas pli multaj de okazaĵoj kaj prelegoj. Ĝi estas tre internacia kun granda diverseco de homoj kaj landoj. Okaziĝas mojosaj koncertoj, interesaj koncertoj kaj amuzaj festoj. IJK versaĵne estas mia plej ŝatata renkontiĝo en Esperantujo.
Kutime venas inter 150-500 homoj al IJK, laŭ lando. Ĉi-jare, 264 venis al la 72a IJK en Vroclavo, Pollando kaj la venonta okazos en Aneko, Togolando. Tiu estos la unua IJK en Afriko.

UK – Universala Kongreso. La UK estas malsama kaj aparte al ĉiuj aliaj renkontiĝoj. Ĝi estas la plej granda kaj serioza renkontiĝo kaj la ĉeforganizo de Esperantujo, UEA (Universala Esperanto Asocio) organizas ĝin. Mi rekomendas iri al UK almenaŭ unufoje, sed la etoso ne taŭgas por ĉiuj. Se vi neniam iris al esperanta renkontiĝo, ne komencu per UK. Ĝi estas la plej formala renkontiĝo.
Ĝi estas preskaŭ dekoble pli granda ol aliaj renkontiĝoj kaj ĉirkaŭ 1,000-3,000 homoj partoprenas. Dum UK, oni vidas grandega amaso de Esperantistoj kaj estas nekredebla sento vidi tiom da samideanoj en unu loko. La etoso estas pli formala kaj serioza, kvazaŭ la AGM de Esperantujo. La prelegoj temas pri movadaj aferoj kaj seriozaj sciencaj, politikaj ktp aferoj. Ĝi enhavas la oficialan kaj fierindan uzo de la lingvo. Iuj homoj sentas enua dum la prelegoj kaj iuj fieras pri la prestiĝa uzo de la lingvo. La partoprenatoj estas multe pli maljuna kaj UK estas kvazaŭ maljunularo.
Ĉi-jare, 1,300 homoj partoprenis la 101an UK en Nitra, Slovakio. La venonta jaro, ĝi okazos en Seul, Sud-Koreio.
JES – Junulara Esperanto Semajno. Malsimile ol aliaj renkontiĝoj, JES ne okazas dum somero, sed dum la Novjara semajno. Tiu signifas ke neĝo povas okazi. Similare al IJK, ĝi estas semajno de festado kaj amuzado, kaj kompreneble granda festo okazas dum silvestro. Originale, JES estis kuniĝo de Germana kaj Pola asocioj sed ĉi-jare ĝi okazis en Hungario por la unua fojo.
Kutime, inter 100-250 homoj partoprenas. Ĉi-jare 129 homoj venis al la 7-a JES en Eger, Hungario kaj la venonta jaro ĝi okazos en Waldheim am Brahmsee, Germanio.

IJS – Internacia Junulara Semajno. La Hungara movado okazigas ĉi tiun renkontiĝon, ĉiujare en alia loko en Hungario. Sed ne nur Hungaro partoprenas, ĝi vere estas internacia. Ĝi estas pli malgranda ol aliaj renkontiĝoj, kiu estas la plej bona kaj malbona afero. Pro la malgrandeco, la etoso estas pli personeca (kiu bonas aŭ malbonas laŭ la partoprenantoj) kaj tre malformala (ankaŭ dependas laŭ via gusto). Ĝi ankaŭ estas la plej juna renkontiĝo mi iam partoprenis kaj mi preskaŭ sentis kiel maljuna je la aĝo de 23! Ĝi ankaŭ estas la malplej kosta renkontiĝo mi iam partoprenis.
Kutime 50-150 homoj partoprenis, kaj en 2015 65 homoj partoprenis la 26-an IJS en Szentgotthárd (ĝi ne okazis ĉi-jare pro Jes kaj UK). Oni ne decidis kie ĝi okazos ĉi-jare.

Tiuj estas la renkontiĝoj, mi partoprenis sed mi volas ankaŭ diskuti aliajn renkontiĝojn. Kompreneble, mi ne povas detale priskribi ilin aŭ rekomende, kaj ili ofte ne havas multajn detalojn interrete. Se iu leganto scias pli da detalojn, mi petas skribi kometon.
IJF – Internacia Junulara Festivalo. Simile al IJS, ĉi tiu estas Itala renkontiĝo bonvenema al eksterlandanoj. Ĝenerale okazas ĉirakŭ Pasko, kun inter 50-200 partoprenatonj. Ĉi-jare 80 homoj partoprenis la 40-an IJF en Pesaro. La venonta jaro, okaziĝos en Castione della Presolana.
NASK – North Ameriko Somera Kursaro. La ĉefrenkontiĝo de Nordameriko estas NASK kaj ĝi similas al SES. Ĉiutage estas lecionoj de instruistoj, kaj ĝi estas lernada tempo. Tradicie ĝi daŭris tri semajnoj kaj okazis en San Francisko sed nuntempe oni eksperimentas kun la longeco kaj loko. La veninta kaj venonta NASK okazis/os en Raleigh, Usono.
FESTO – Franca Esperanto Semajno, Terure Organizita. Ci tiu estas semajna muzika festivalo en Francio. Mi pensas ke tiu estas bonega ideo kaj ŝatus partopreni. Sed kiel la nomo diras, ĝi ne regule okazas kaj malfacilas trovi detalojn pri ĝi.
SAT Kongreso – Sennacieca Asocia Tutmonda. La aliaj renkontiĝoj estas neŭtralaj kaj nepolitikaj. Sed SAT estas malferme politika kaj maldekstra organizo. Originale, ĝi estis socialista movado kiu volas uniĝi la laboristoj de la mondo per Esperanto. Interese, por ĝi Esperanto nur estas ilo por atingi sian celon, ne la celo mem. Nuntempe ĝi estas ĝenerala maldekstra organizo, ne nur socialista kaj ĉirkaŭ 100 homoj partoprenas la kongresojn. Ĉi-jare 85 partoprenantoj iris al Herzberg am Harz kaj la venonta kongreso okazos en Seul.
REF – Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj. Ĉi tiu estas eksterordinara renkontiĝo ĉar temas pri estperantistaj familioj kaj denaskuloj. Ĝi daŭras inter unu kaj du semajnoj kaj estas bonega ŝanco por denaskuloj renkonti aliajn samaĝajn esperantoparolantojn. Ankaŭ helpas gepatrojn trovi konsilion pri Esperanto kiel hejmlingvo.
Kutime inter 30-90 homoj partoprenas kaj ĉi-jare, 72 homoj el 12 landoj venis al la 38-a REF en Fuzine, Kroatio.
KAEST – Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko. Ĉi tiu fakte nur estas semajnfina renkontiĝo, sed ĝi estas tiom interesa ke mi aldonas ĝin al la listo. Kiel la nomo priskribas, ĝi temas pri nekutima uzo de la lingvo. Okazas prelegojn, fakajn diskutojn kaj trejnadon. Ĝi montras ke Esperanto estas uzebla por gravaj diskutoj kaj seriozaj aferoj.
KAEST okazas ĉiun duan jaron kaj E@I organizas ĝin (tial ĝi ĉefe okazas en Slovakio). 77 homoj aliĝis KAEST 2014 kaj KAEST 2016 okazos la venonta monato, la 17-20 de novembro.
Do jen la ĉefaj renkontiĝoj. Kiel vi povas vidi, mi koncentris je la renkontiĝoj mi mem partoprenis, do la eŭropaj. Bedaŭrinde la aliaj ofte ne havas bonajn retejojn. Mi esperas ke ĉi tiu listo helpos vin se vi pripensas partopreni en Esperantujo. Se mi forgesis iun aŭ iu volas priskribi la renkontiĝojn, mi petas ke vi komentu.
Vi skribis «ĉirakŭ» anstataŭ «ĉirkaŭ».
Alie, ĝi interesas min, ne estas facila trovi informojn pri la ĉefaj esperantoj renkontiĝoj, eĉ ĉe la interreto!
ŜatiŜati