Ĉu vi volas legi artikolojn en Esperanto? Ĉu vi serĉas blogojn kaj legindaĵojn? Jen manlibro por gvidi vin al la plej bonaj kaj plej gravaj blogoj, almenaŭ laŭ mi. Kompreneble mi havas nek tempon nek spacon por priparoli ĉiujn blogojn, do mi pardonpetas se mi maltrafis iun. Mi elektis la blogojn kiuj estas aktiva, interesa (por mi kaj/aŭ por vi) kaj esperantlingva.
Nomo: Libera Folio
Retejo: http://www.liberafolio.org/
Temo: La Esperanto-movado
Sendube la plej altkvalita kaj grava blogo en Esperanto estas Libera Folio. Fakte la kvalitio estas tiel alta ke mi dubas ĉu oni povas nomi ĝin “blogo” ĉar ĝi estas kiel interreta gazeto. Alikaze ĝi estas la plej bona maniero por informi pri la Esperanto-movado kaj la aktiveco de Esperantistoj. Ĝi ofte kritikas UEA kaj TEJO, kiu laŭ mi estas tre grava rolo ĉar ĝi kontrolas kaj certigas ĉu la organizoj bone funkcias. Kritiko vigligas la movadon, korektas erarojn kaj instigas pliboniĝon. Sed ĝi ne nur kritikas, ĝi ankaŭ laŭdas kaj varbas pri novaj projektoj. Se iu grava okazas en Esperantujo, Libera Folio kutime estas la unua informilo kaj la plej bona klarigilo.
Nomo: Scivolemo
Retejo: https://scivolemo.wordpress.com/
Temo: Scienco
Ĉu vi volas legi pri steloj, planedoj, nanoteĥnologio, faŭno kaj la galaksio? Se jes, legu la blogon de Frank van Hertrooij! Ĉiusemajne li skribas pri la fascina kaj mirinda mondo de scienco. Mi taksas ĝin unu el la plej interesaj blogoj en Esperantujo kaj amas legi ĝin. Ĝi kontribuas multege al mia scio pri scienco kaj mi ĉiam lernas novajn interesajn aferojn. Se vi estas scivolema, scivolemumu!
Nomo: Stela ĉiam nur kritikas
Retejo: https://stelachiamnurkritikas.wordpress.com/
Temo: Esperanto-renkontiĝoj
Se vi volas vidi malantaŭ la kurteno de Esperantujo kaj kio okazas en la organizejo de renkontiĝoj, legu la blogon de Stela. Ĉar ŝi estas denaksulo, ŝi partoprenis renkontiĝojn dum ŝia tuta vivo kaj ofte organizas renkontiĝojn en Hungario. Pro tio, ŝi havas grandegan sperton pri kiel eventoj okazas kaj okazu. Kiel la titolo diras, ŝi ofte estas kritikema pri renkontiĝoj kaj ne hezitas plendi pri fuŝoj. Sed malgraŭ la titolo, ŝi ankaŭ donas tre utilan konsilon kaj la blogo estas tre utila ilo por lerni kiel plibonigi renkontiĝon.
Nomo: Le Monde Diplomatique en Esperanto
Retejo: http://eo.mondediplo.com/
Temo: Politiko kaj Socio
Ĉi tiu blogo malsamas al la aliaj ĉar ĝi konsistas el tradukitaj artikoloj el la fama franca gazeto Le Monde Diplomatique. Ĝi estas la plej serioza kaj solena blogo en Esperanto, kiu ne estas laŭ ĉies plaĉo. La artikoloj iam estas tro densa kaj detala, sed ĝenerale ili estas pripensigaj kaj klarigas novajn aferojn al mi. Ili kutime temas pri politiko kaj mondaferoj, ofte pri landoj pri kiuj mi konas malmulte. La retejo ne estas la plej belaspekta do oni devas labori iomete por legi la artikolojn, sed ili ĝenerale estas laborinda.
Nomo: Egalecen
Retejo: https://egalecen.org/
Temo: Feminismo kaj GLATismo
Ĉi tiu blogo estas miksaĵo kaj ne laŭ ĉies plaĉo. Ĝi uzas ri kaj -iĉ, do tiu informas vin pri la politikaj opinioj de la verkistoj. Iuj artikoloj estas tre interesaj kaj bonverkitaj, sed aliaj estas bagatelaj kaj troigitaj. La blogo diskutas kiel feminismon kaj GLAT-ulojn rilatas al moderna socio kaj tradukas usonajn konceptojn al Esperanto (kiu povas esti avantaĝo aŭ malavantaĝo laŭ via opinio). Kiam ĝi estas bona, la artikoloj estas tre diskutindaj kaj pripensindaj.
Nomo: Aktualaĵoj de Scienca Revuo
Retejo: https://teamoisae.wixsite.com/isae kaj https://aktuale.scienca-revuo.info/
Temo: Scienco
Ĉu vi konas la Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj ties gazeto Scienca Revuo? Se ne, legu sian blogon, kiu disdonas la artikolojn antaŭ la apero en la scienca revuo. Ĝi ankaŭ tradukas artikolojn kaj ĝenerale diskutas la mondon de scienco. Antaŭ monatoj, ĝi translokiĝis al nova retejo, sed mi ligis al la malnova retejo ĉar ankoraŭ estas multaj interesaj artikoloj tie.
Nomo: Esperanta Retradio
Retejo: http://esperantaretradio.blogspot.ie/
Temo: Socio
Se estus premio pro laboremeco, ĉi tiu blogo certe gajnus. Ĝi aperigas originalajn artikolojn ĉiutage dum jaroj! Kiel la nomo diras, ĉiu artikolo ankaŭ estas aŭskultebla kaj legebla, kiu certe helpas komencantojn komfortiĝi kun la sono de nia lingvo. Ne facilas priskribi la temojn de la artikoloj ĉar povas temi pri iu ajn en la mondo. La artikoloj diskutas socion, kulturon, historion, filmojn, politikon ktp preskaŭ ĉiu krom Esperanto mem.
Nomo: Neniam Milito Inter Ni
Retejo: http://neniammilitointerni.over-blog.com/
Temo: Politiko
Ĉi tiu ankaŭ estas aktivega blogo kun unu aŭ du novaj artikoloj po tago. La artikoloj ĝenerale estas tradukitaj el la franca kaj temas pri politikaj aferoj kaj novaĵoj. La novaĵoj venas al ĉie do oni ja lernas multe pri mondaj aferoj. Bedaŭrinde, la retejo estas tre malbela kaj dolorigas miajn okulojn. Mi ankaŭ ne ŝatas ke ŝprucfenestro aperas kiam oni eniras la retejon.
Nomo: Esperanto.Blog
Retejo: https://esperanto.blog/
Temo: Novaĵo
Se vi preferus legi iun pli simplan kaj mallongan, jen la blogo por vi. Ĉiutage aperas novan artikolon pri novaĵa afero aŭ okazaĵo tradukita el nacia gazeto. Ili ĝenerale estas amuzaj, nekutimaj okazaĵo kaj ne tro serioza. Persone mi opinias ke ĝi estas maltro detala kaj tro bagatela, sed laŭ ĉies plaĉo.
Nomo: El Popola Ĉinio
Retejo: http://www.espero.com.cn/
Temo: Novaĵo
Ĉi tiu blogo aŭ novaĵ-retejo donas novaĵon el Ĉinio. La artikoloj temas pri okazaĵoj, eventoj kaj interesaj aferoj el Ĉinio kiun oni ne vidas en aliaj gazetoj. Ĝi donas interesan kaj novan vidpunkton pri la lando. Ĉar la retejo apartenas al la ŝtato, iuj artikoloj estas propagandaj kaj troigas la laŭdojn por la landestraro kaj komunista partio (kompreneble ĝi neniam kritikas). Sed tiu ankaŭ estas interesa.
Nomo: La Balta Ondo
Retejo: http://sezonoj.ru/
Temo: Esperanto
La Balta Ondo estas gazeto sed multaj artikoloj aperas interrete do tial mi aldonis ĝin al mia listo. Plejparte la artikoloj temas pri Esperanto, do oni povas legi pri la movado, famajn Esperantistojn, lingvistikajn diskutojn pri la lingvo mem, recenzojn de libroj, prelegoj, renkontiĝoj ktp. Ankaŭ aperas artikoloj kiuj tute ne rilatas al Esperanto, sed al historio, scienco, kulturo ktp.
Hejho Robert! Dankon por la mencio de mia blogo, mi tre ĝojas, ke vi trovas ĝin utila. Tio estas la celo, krom la distrado kaj iom publika tagĵurnalo de mia vivo. Ni daŭrigu la verkadon plu! Esperantio ja klare bezonas nin. 🙂
ŜatiLiked by 2 people
mi aldonus https://lahodiauajurnalo.wordpress.com
ŜatiLiked by 1 persono
Mi ne aldonis tiun ĉar ĝi ne estas blogo, sed nur disdonas aliajn blogojn
ŜatiŜati
Bona kaj diverstema listo. Ni trovu sufiĉan tempon por legi tiom da allogaj Esperantaj blogoj kaj novaĵoj! 🙂
ŜatiLiked by 1 persono
Dankegon por ĉi tiu listo! Mi nuntempe lernas esperanton, kaj via blogo estas bonega. Mi tre ĝuas legi viajn pli malnovajn enirojn. La temoj estas pli interesa ol tipaj komencantaj legadojn. Per via rekomendo, mi ankaŭ legos iuj el ĉi tiuj aliaj blogoj (kaj la muzikoj kaj libroj). Dankon!
ŜatiLiked by 1 persono
Robert Nielsen mi fieras, ke “esperanto.blog” aperas sur ĉi-tiu listo, kiu iomete fuŝas tiurilate, ĉar tiu retejo estas nek blogo nek esperantlingve, sed temas pri portugallingva persona retpaĝaro, kies celo estas propagandi Esperanton en Brazilo. Anstataŭ ĝi enlistiginda estas la blogo “Teo Kaj Libroj”, ĉu ne? Prosperon!
ŜatiLiked by 1 persono
Mi ne komprenas vian komenton. Esperanto.blog ja estas esperantlingve kaj ne estas persona retpaĝo
ŜatiŜati
Tute ne. Per mia persona, portugallingva retpaĝaro “esperanto.blog”, mi propagandas Esperanton en Brazilo, kaj ĝi enhavas la rubrikon “Novaĵoj Esperantigitaj”.
ŜatiŜati
Nuntempe la adreso estas: https://www.esperanto.blog
ŜatiŜati
Dankon pro via bonega laboro ! Bedaŭrinde la mian ne aperas ĉi tie, sed prie mi ja povas kompreni kaj tute ne paŭtemas.
Ĵeromo el “Gejaj rakontoj”.
ŜatiŜati
Mi ne aldonis vian blogon ĉar ĝi ĉefe estas nur bildoj
ŜatiŜati
Miaflanke estis nur ŝerco. Mi ja komprenas ! Tamen, releginte mian mesaĝon, mi ege hontas pro “la miaN”. Ĉu troveblas mustruo ie en via blogo por ke mi kaŝiĝu ? 🙂
ŜatiLiked by 1 persono
Mi ne konis la blogon “Scivolemo”. Kia interesa blogo! Bonvolu fari liston pri aŭskultindaj Esperanto-podkastoj. Dankon.
ŜatiŜati
Dankon pro viaj detalaj konsiloj!
ŜatiŜati
Antaŭ iom da tempo mi atentas pri scienca blogo
https://radioamatoro.blogspot.com/
Ĝi estas pli specifa ol https://scivolemo.wordpress.com/ mi taksas ĝin bonega!
Nun mi trovis kelkajn aliajn:
interesaj blogoj pri scienco en Eo.
https://aktuale.scienca-revuo.info
kaj
https://astrolr.blogspot.com/
ŜatiŜati
Kara, Ĉu vi ne forgesis mencii la retan informejon Global Voices (Tutmondaj Voĉoj en Esperanto) ?
ŜatiŜati
eo.globalvoices.org estas ĝia oficiala adreso. Ĝi estas blogo (wordpress) kaj raportas pri novaĵoj kiuj ofte originas el blogoj el la tuta mondo.
ŜatiŜati
Pri la enlistigita “Esperanto.Blog”: Delonge ĝi nomiĝas “UB – La Universala Blogo”, kaj tiu retejo tute ne celas aperigi legindaĵojn, sed servi al tiuj komencintoj kiuj volas tie sin ekzerci en skribado, kaj instigi tiujn spertulojn kiuj volas gramatike reagi al la afiŝitaj skribaĵoj fare de la komencintoj.
ŜatiŜati
Kiam mi verkis la artikolon en 2018, tiu estis la nomo de la blogo. Mi tre surpriziĝas ke vi ne celas ke homoj legas viajn artikolojn. Mi opinias ke krei legindaĵojn estas pli valora ol instigi homojn korekti gramatikon. Mi rimarkas ke la plimulto de la afiŝoj ne havas komentojn, do eble tiu ne estu via ĉefa celo.
ŜatiŜati
Dankon, pro via reago. Mi nur inctencis klarigeti pri la nuna celo de tiu retejo.
ŜatiŜati