Dum la pasinta semajno, mi ĉeestis JES en Ŝĉecino, Pollando, kaj unu diskuttemo estis IJK 2019, pli precize, en kiu lando ĝi okazu. La du kandidatoj estas Slovakio kaj Nederlando, kaj ambaŭ teamoj faris prezenton pri sia lando. Dum la renkontiĝo estis multe da diskuto kaj ŝercoj, ambaŭ landoj ŝerce ofertis subaĉeton per biero kaj Roĉjo kantis tre amuzan versio de “En Somero” de Jonny M kun novaj vortoj pri kiel Nederlando estas pli taŭga loko.
Tiu ĉi tre interesas min ĉar ĝi estas la unua fojo kiam estis publika debato pri la loko de IJK dum mia tempo kiel esperantisto (kiu ne estas tre longa tempo). Mi mem estas diskutema, debatema kaj eble eĉ disputema (mia fako estas politiko). Sed ĝi ankaŭ estas la unua fojo kiam mi povas partopreni iun debaton aŭ decidon de TEJO. Multaj homoj plendas ke ili ne scias aŭ komprenas kion fakte TEJO faras. Iuj eĉ demandas, kial estu membro? La ordinaraj membroj havas vere malmultan potencon kaj mallaŭtan voĉon. Individuaj membroj (kiel mi) ne rajtas voĉdoni pri la IJK lando, la estraro aŭ iu ajn fakte. Membroj de landaj asocioj estas iom pli forta (almenaŭ ili havas komititanon), sed bedaŭrinde mia lando (Irlando) ne havas landan asocion. Laŭ mi, estas kvazaŭ muro inter la estraro kaj la ordinaraj membroj.
Do tial mi kreis baloton en la esperanta grupo ĉe fejsbuko. Mi volis ke ordinaraj membroj havas iun voĉon, aŭ almenaŭ scii pri la laboro kaj diskuto de TEJO. Kvankam la baloto ne estas oficiala, almenaŭ la membroj havas iun kontakton kun la estraro kaj ne estas tute foririgita de la decidoj. Mi ankaŭ pensas ke la fejsbuka grupo povus esti pli bona uzita. Ĝi enhavas pli ol 22,000 homojn sed afiŝoj plejparte estas komencantoj kiuj nur diras “Saluton!” Mi volis havi baloton kiu ne estas nur “de kie lando vi venas?” aŭ “kiujn lingvojn vi parolas?” kaj diskuto pri iu krom “kiel oni tradukas __?”
Estis granda respondo al la voĉdonado. Ĝis nun, pli ol 150 homoj voĉdonis kaj la rezulto estas 60% favore al Slovakio. Interese, mi ankaŭ demandis ĉe Tvitero kaj el la 35 respondoj, 80% favoris Nederlandon. Certe estis granda debato kaj diskuto per la komentoj, ĝis nun estas pli ol 150 komentoj, ĉefe el la organizuntoj (ĉu tiu estas la vorto?). Mi ĝenerale fieras pri la debatkonduto de ĉiuj, ĉiuj estis afablaj kaj ĝentilaj, ne estis iuj insultoj aŭ mokoj. Ambaŭ teamoj agnoskis ke la alia lando ankaŭ taŭgas kaj estus bona IJK. Estis invitoj al alia teamo helpi eĉ se ili ne gajnos, kaj ofertoj subteni la alian kandidaton por la sekvonta jaro.
Sed iuj plendis kaj malesperis pro la debato. Iuj pensas ke ĝi disigas kaj malfortigas la movadon. Esperantistoj devas kuniĝi kaj kunlabori, ne batali pri kies lando estas pli bona. Mi vidis privatajn bedaŭrojn kaj opiniojn ke la debato nur kreas malamikojn kaj ni ĉiuj malgajnas. Unu eks-prezidento de TEJO plendis pri “kotoĵetado” inter la du teamoj kaj ke ambaŭ flankoj agis kiel “gentoj” aŭ “triboj”. Li eĉ diris ke pro ĉi tiuj debatoj, li preferas privatan kaj sekretan decidon de la estraro ol publika debato. Laŭ li, la publiko simple ne havas sufiĉan informon por bone decidi kaj debati.
Sed mi malkonsentas. Laŭ mi, la debato estis ĝentila kaj respekta, kiam mi petis ekzemplon de la malĝentilecon kaj kotoĵetadon, li diris ke li ne plu povis trovi la komenton. Mi ankaŭ vidas neniun rilaton inter hejmlando kaj preferita IJK-lando. Kompreneble, slovakoj subtenas slovakion kaj nederlandanoj sian hejmlandon, sed krom tiu, ĝi estas preskaŭ hazarde. Ne estas divido eĉ inter okcidenta kaj orienta eŭropanoj, mi vidas hungarojn, polojn kaj francojn sur ambaŭ flankoj.
Sed eĉ pli ĝenerale, mi opinias ke debato estas tre grava por nia movado. Fakte manko de debato estas pli malbona ol tro arda debato. Se estus elekto inter la situacio por IJK 2019 (kiam estas du bonaj kaj pasiaj kandidatoj) aŭ la situacio por IJK 2018 (kiam ne estis debato ĉar nur estis unu kandidato), mi ĉiam elektus 2019.
Debato estas signo de vivo kaj vigleco. Mi ĝojas vidi du teamojn konkursante ĉar tiu instigos ilin fari la plej bonan. Konkurso vigligas la teamon kaj estontajn teamojn, IJK ne facile kaj senklopode iru al ili, ili devu labori kaj strebi por meriti ĝin. Mi partoprenis IJKn kiam la teamo ne estis preta kaj tiu malfortigis la sperton kaj mian ĝuadon de la renkontiĝo (bonŝance la etoso estis bonega kaj tiu pli gravas ol la organizado). Nepreparita organizteamo helpas neniun.
Kiam nur estas unu kandidato – aŭ eĉ neniu kandidato (mi aŭdis pri pasintaj IJKoj kiuj okazis en hazardaj landoj ĉar neniu estis preta. Komprenenble tiuj ne estis la plej bonaj eventoj), tiu estas multe pli malbona ol forta debato. Maltro da kandidatoj timigas min pli ol tro, ĉar tiu estas signo de stagno, krizo kaj morto. Tiel longe kiel estas homoj kun fortaj emocioj, pasioj kaj zorgoj pri la movado, ni havas estonton. Se debato kaj diskuto malaperus, la movado kadukiĝus. Akra debato povas fortranĉi la areanaĵojn.
Se la publiko kaj ordinaraj membroj ne havas sufiĉan informon, kial TEJO ne strebas informi ilin? Ĉu ne estas pli bona aldoni lumon ol rezegni pro la mallumo? Danke al la baloto, nun ĉiuj povas vidi la argumentojn kaj proponojn de ambaŭ teamoj kaj povas legi la prezenton. Kial neniu filmis la prezenton dum JES? Tiu estus tre facila maniero por informi ĉiujn, eĉ la estraro, ĉar dum la prezento ĉeestis nur unu estrarano, la (eks) Prezidento, Enric Baltasar. Se oni alŝutis la prezentojn (kiuj estis tre interesaj kaj informplenaj), oni povus facile kaj senpage informi ĉiujn TEJO-anojn.
Alia ideo, kial ne petu ke la lando kandidatiĝu per filmeto? Tiel oni povas rigardi la lokon kaj pli bone vidi ĉu ĝi taŭgas aŭ ne. Jen facila kaj populara maniero por klarigi kaj allogi homojn. Ne multkostas ĉar ĉiu konas almenaŭ iun kun filmilon do la sola alia afero estas tempo. Ĝi ankaŭ estas organizad-pruvo, se oni ne povas fari filmeton, oni ne povas fari renkontiĝon. La gajnanta teamo povas uzi la filmeton kiel reklama filmeto por la IJK.
(Tiu ĉi estas la sola filmeto pri la debato kaj Evildea estis la sola persono kiu filmis eĉ iomete dum la prezento)
Mi povas kompreni ke debato inter amikoj povas malkomfortigi iujn, sed ni ne devas konsenti pri ĉio. Diskuto estas san(ig)a kaj vigliga por la movado ĉar tiel ni ricevas freŝajn ideojn kaj povas plibonigi. Sekreteco nur forpuŝos homojn de TEJO kaj malfortigos la asocion. Debato, eĉ se iam fervora kaj forta, estas tre grava ĉar ĝi signifas vivon kaj aktivecon. Mi timas silentan konsenton ĉar estas nur unu elekto. Tiu ĉi estas multe pli danĝera por nia movado.
Saluton,
Mi pensas ke estis bone krei tian enketon por interesigi la publikon. Tio estas ja mojosa reklamo por la IJK 2019, sendepende de tio kiu lando ricevos gxin.
Aliflanke, mi pensas ke suficxis starigi la demandon sen opcio elekti iun ajn landon. Simple ke oni mem argumentu “Xlando havas bonan tion do mi pensas ke gxi estos pli bona elekto”. La nombraj rezultoj, kiel vi jam eble rimarkis, havas efektive neniun statistikan signifon. La bazaj problemoj:
1. Mi ne konsentas kun via konkludo ke ekzistas neniu ligo inter hejmlando kaj elekto. Vi diras ke estas samlandanoj en ambaux flankoj, sed mi povus veti ke estas forta korelacio inter emocia/logxloka ligo kaj elekto.
2. Ne cxiuj esperantistoj havas facebook. Ne cxiuj esperantistoj estas en la grupo Esperanto. Ne cxiuj esperantistoj kiuj estas en la grupo Esperanto vidos la enketon. Do la grupo kiu partoprenas povas ne esti bona reprezenta grupo. Gxi ne estas ecx hazarde elektita grupo, cxar oni ja povas disvastigi la ligilon nur al la “gxustaj” amikoj kiuj “gxuste” elektas..
3. Gxi ne estas sekreta vocxdono. Tio kreas diversajn problemojn. Homoj de amika lando sentas premon, alie oni ja perfidas la amikan landon.
Mi nur volas diri ke fejsbuka enketo ne estas bona demokratia vocxdonilo.
Pri kio mi tre scivolemas estas kiel aspektus la sama baloto se estus ankoraux aliaj elektoj, ekzemple “Sin detenas” aux “Por mi ambaux kandidatoj estas bonaj”, aux eble “Mi ne havas suficxajn informojn por decidi”. Mi ne sxatas tion ke en la nuna stato la enketo diras simple “Teamo A” aux “Teamo B”, elektu vian flankon.
Amike,
A
ŜatiLiked by 1 persono
Mi klopodis filmi la prezentojn, sed bedaŭrinde la memorkapacito de mia (fotila) kamerao elĉerpiĝis post duonhoro, do mi havis nur la unuan (slovakan) prezenton (kaj mi poste forviŝis ĝin por havi spaco por pliaj fotoj).
ŜatiŜati
Se oni ne povas debati, do kial Esperanto? Ĉu Esperanto estas Novlingvo, per kiu oni ne rajtas debati, sed nur akcepti tion, kion aliuloj, kutime la plej fortaj, diras? Ĉu sufiĉas, ke ni havas Esperanton por internacie komuniki? Ĉu ni ne devas ankaŭ lerni kiel debati, aŭ akcepti, ke oni povas havi opiniojn malsamajn al niaj?
ŜatiŜati