Malsekreta Sekreto

(Ĉi tiu artikolo unue aperis en la aŭgusta-septembra numero de Monato)

Ĉiujare miloj da virinoj kaŝe veturas de Irlando al Britio. Kelkaj mensogas, dirante, ke ili vojaĝas por butikumi; aliaj, ke ili simple ekskursas, ne dirante kien. Ili revenas, tamen, kun sekreto. Sekreto, cetere, kiun ĉiuj scias. Temas pri abortigo – la problemo, pri kiu la ŝtato volas, ke ĝi ne ekzistu.

Multaj homoj kredas Irlandon katolika. Ĝis la 1990-aj jaroj, ĝi ja estis. Preĝejoj estis plenaj, eksedziĝo malpermesita kaj eĉ informoj pri abortigo cenzuritaj. Sed Irlando multe ŝanĝiĝis.

Malplenas preĝejoj, parte pro tio, ke multaj homoj ne plu fidas la eklezion pro la seks-skandaloj kaj mistraktado de infanoj. Permesitaj estas nun eksedziĝo, samseksemo kaj kontraŭkoncipilo. Pasintjare, granda plimulto de la popolo voĉdonis por permesi al samseksemuloj edziĝi kun la samaj rajtoj kiel malsamseksemuloj.

Nun oni atentas abortigon. Delonge regis neoficiala interkonsento prisilenti la aferon. En 1983, oni aldonis al la konstitucio, la 8-an amendon, kiu donis la saman viv-rajton al la „nenaskita infano“ kiel al la patriniĝonto.

Ĝis 1992, oni ne rajtis ricevi informojn pri abortigo aŭ la vojaĝo eksterlanden por ricevi abortigon. Nur voĉdono kaj konstitucia amendo donis ĉi tiujn rajton. Nur en 2013, oni permesis abortigon, se la vivo de la patrino estas endanĝeriĝinta.

Eĉ se virino estas seksperfortita, aŭ la feto ne vivo kapabla ekster ŝia korpo, oni ne rajtas abortigon. La puno por abortigo; 14 jaroj en malliberejo (antaŭ 2013 dumviva enkarcerigo).

hidden_android_secret_codes

Do ĉiujare miloj da irlandaninoj flugas al Britio (sed ne al Norda Irlando ĉar ankaŭ tie abortigo estas malpermesita). Neniu scias kiom da virinoj tien vojaĝas (evidente ne ekzistas listo pri neleĝaj aferoj), sed certe almenaŭ kelkaj miloj. Kiam ili revenas al Irlando ili ricevas nek helpon, nek subtenon, ĉu spiritan ĉu fikizan.

Ili ofte hontas rakonti al amikoj aŭ familianoj pri tio, kion ili faris, do ili suferas sole. Sed ekzistas ankaŭ problemo por virinoj, kiuj malhavas monon por veturi. Kaj nun oni timas ke la vojaĝo fariĝos por ĉiuj pli malfacila, se Britio ja eliros el EU kaj limigos la eniradon de eksterlandanoj.

La sintenon de Irlando kritikas kaj la Unuiĝintaj Nacioj, kaj la Eŭropa Kortumo de Homaj Rajtoj. Ili volas ke la ŝtato ŝanĝu sian leĝon. Sed politikistoj ne volas pridiskuti abortigon. Ili timas ke la afero estas tro tikla, tro kolerigema kaj li ne volas esti nomataj „bebo-mortigistoj“.

Ili opinias, aŭ ke ne ekzistas problemo aŭ ke, se abortigon ili permesas, tio „malfermus la kluzojn“ kaj estus „abortigo laŭ postulo“. Ŝajnas, ke oni ne povas trankvile pridiskuti la problemon sen akraj disputoj. Pli facilas forsendi la problemon al Britio.

Sed la virinoj ne restos silentaj. Ili parolas pli kaj pli pri siaj abortigoj kaj kial ili faris ĝin. Multaj ne plu hontas, argumentante, ke oni malkaŝe pridiskuti la problemon. Ili ne plu volas ke la ŝtato, aŭ la eklezio, decidu, kaj ili postulas la rajton mem elekti pri sia sorto.

Tamen ĝis estos ŝanĝita leĝaro,  miloj da irlandaninoj daŭre flugos al Britio.

4 pensoj pri “Malsekreta Sekreto

Komenti