Ĉu estas iu ajn en Esperantujo pli nekutima, malordinara kaj nekomprenebla ol la Esperanta Civito? Kiam mi unue aŭdis pri ĝi, mi ne povis kredi ke ĝi vere ekzistis. Kial? Kiel? Pro kio? Malmultaj el miaj esperantistaj amikoj eĉ konas la Civiton kaj kiam mi priskribas ĝin al ili, ili kutime pensas ke mi ŝercas. Certe, tiu estas tro freneza por esti vera, ĉu ne? Mi ne persone konas unu homon kiu estas membro de la Civito aŭ eĉ kial oni volus aliĝi. Ĝi vere estas tre stranga angulo de Esperantujo, apenaŭ konita aŭ komprenita de la plejparto de homoj. Sed kiam mi demandis pri la temo, mi ricevis grandan reagon ĉar multaj aliaj homoj ne komprenis ĉi tiun strangaĵon.
Etikedo: TEJO
Kiel mi malsukcesis krei junularan asocion por Irlando
Antaŭ unu jaro, ideon havis mi. Mi ofte esperantumis kun junuloj el multaj landoj, sed neniam kun iuj el mia lando, Irlando. Ja ekzistas nacia asocio, sed ĝi nur havas unu klubon en tuta lando, kaj kiel multaj esperantaj kluboj ĝi estis malgranda kaj maljuna. Honeste, la monataj renkontiĝoj ne vere estis interesaj kaj mi pli ofte iris al internaciaj renkontiĝoj ol renkontiĝoj en mia urbo. La klubo similas pli al rondo de amikoj ol nacia asocio, do kiam novuloj venis, neniu vere bonvenigis ilin aŭ provis reteni ilin. Pro tio, multaj homoj nur venis unufoje kaj ne plu poste.
Delonge mi rimarkis ke renkontiĝoj de junuloj estas pli amuzaj kaj amikemaj ol renkontiĝo kun okdek-jaraĝuloj. Renkontiĝo de junuloj kaj maljunuloj havas tre malsamajn etosojn kaj oni devas uzi novajn metodojn por allogi junulojn. Ankaŭ komencantoj bezonas pli da helpo kaj subteno ĉar ili ofte estas nervozaj kiam ili unue alvenas. Per Amikumu, mi vidis ke estis multaj esperantistoj en mia urbo (Dublino, la ĉefurbo de Irlando) kiuj ne iris al la maljuna renkontiĝo. Eble ili preferus ion pli junece? Do mi decidis provi krei asocion por junaj esperantistoj en Irlando, kiu espereble estontece iĝus landa sekcio de TEJO (oni nur bezonas tri membrojn por iĝi landa sekcio, do mi opiniis ĉi tiu celo estis atingebla). Legi plu “Kiel mi malsukcesis krei junularan asocion por Irlando”
Miaj tri proponoj por la komitato de TEJO
Dum la komitatkunsidoj de TEJO, ni diskutas la gravajn temojn kaj aferojn de la organizo kaj nia movado. Ni ankaŭ povas ŝanĝi la reglamenton kaj statuton por plibonigi la organizon, sed kutime nur du aŭ tri homoj faras preskaŭ ĉiujn proponojn. Sed mi ne estas kutima homo kaj mi ne aniĝis en la komitato por sidi silente, sed por aktive partopreni. Tial mi havas kelkajn proponojn por la venonta komitatkunsido dum IJK. Mi kunigis ilin en ĉi tiu artikolo por informi la membrojn de TEJO pri mia agado (ĉar mi reprezentas la individuajn membrojn) kaj ĉar eble iuj voĉdonontoj legos ĝin. Legi plu “Miaj tri proponoj por la komitato de TEJO”
Kial ni eksigis estraranon de TEJO
Okazis tre grava, historia kaj eble eĉ unika momento dum la komitatkunsido de TEJO, dum JES je la 31a de decembro. La komitato voĉdonis por eksigi la estraranon pri merkatiko, Arturo Crespo (mi ne scias ĉu iu alia estrarano iam estis eksigita). Sed kial kaj kiel ĝi okazis? Mi hezitis verki ĉi tiun artikolon ĉar ĝi ja estis polemika decido kaj iuj homoj forte kontraŭis ĝin. Jam aperis artikolo en Libera Folio kiu mallonge traktis la aferon, sed ne plene. Multaj homoj kiuj ne ĉeestis, ne komprenas kion okazis kaj petis ke mi klarigu. Legi plu “Kial ni eksigis estraranon de TEJO”
Mi estas komitatano de TEJO – kion mi faras?
Dum la pasinta jaro, mi volis esti pli aktiva en TEJO. Dum kelkaj jaroj, mi estis aktive interrete, ĉe fejsbuko, redito, tvitero kaj kompreneble ĉi tie. Sed mi volis enĝagiĝi pli profunde en Esperantujo kaj decidis ke TEJO (la plej amikema, interesa kaj mojosa esperanta organizo) estas la plej bona loko. Apenaŭ ekzistas movado en Irlando, do tial mi volas aktivi internacie. Tiam mi lernis pri la komitato de TEJO, la loko kie oni diskutas kaj decidas pri la gravaj aferoj rilate al la organizo. Do, mi kandidatiĝis kiel komitatano B, kaj ĉar estis nur du kandidatoj, ni ambaŭ estis elektitaj.
Sed kio estas la komitato? Mi pripensas ĝin kiel la parlamento de TEJO. Legi plu “Mi estas komitatano de TEJO – kion mi faras?”
Jen kial vi aliĝu al UEA kaj TEJO
Verŝajne vi jam aŭdis pri la Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Sed eble vi estas komencanto, kiu nur konas la nomojn kaj ne scias kion ili faras. Aŭ eble vi estas esperantisto dum jaroj sed ankoraŭ ne scias kion ili faras aŭ kial indas membriĝi. Do jen artikolo pri la avantaĝoj de membreco kaj rekomendo por aliĝi. Legi plu “Jen kial vi aliĝu al UEA kaj TEJO”
Kiel revivigi la movadon en Irlando?
Jen stranga fakto pri mi – mi partoprenis UK kaj IJK pli da fojoj ol mi partoprenis renkontiĝojn en mia hejmlando de Irlando. Kiel/Kial mi iris pli ofte eksterlande al renkontiĝoj kiuj kostas multe pli da mono kaj tempo, ol al senpaga kunveno en mia urbo? Unu kialo estas ke mi loĝis eksterlande dum du jaroj kaj mia hejmurbo estas Galivo (Galway) kiu situas ĉe la okcidenta marbordo de Irlando, kie ne estas iuj aliaj Esperantistoj. La sola klubo en la Respubliko de Irlando estas en la ĉefurbo, ĉe la orienta marbordo, Dublino (Dublin). Nur ĉi-monate mi translokiĝis al Dublino kaj revenis al la ĉefurbo post tri jaroj.
Sed la dua, kaj pli granda kialo estas ke Esperanto apenaŭ vivas en Irlando. Legi plu “Kiel revivigi la movadon en Irlando?”
Ĉu ni povas/volas esti neŭtralaj?
Versaĵne la plej grava kaj kerna kredo de la Esperanta movado estas neŭtraleco. Ekde la kreo de Esperanto, la lingvo estis neŭtrala. La Universala Esperanto-Ascoio estas tute neŭtrala kaj neniam partoprenas politikajn debatojn. La movado nek aprobas nek malaprobas iun politikan partion aŭ ideologion. Iu ajn, kun ia ajn kredo rajtas esti esperantisto. Legi plu “Ĉu ni povas/volas esti neŭtralaj?”