Kial Esperanto ne disiĝos

Kutima kritiko de Esperanto el neesperantistoj, estas ke ĝi neniam povus iĝi universala lingvo ĉar ĝi disiĝos al apartaj lingvetoj aŭ dialektoj. Oni diras ke eĉ se ĉiuj en la mondo scipovus Esperanton, la lingvo ankoraŭ malsukcesus ĉar ĝi neeviteble disiĝus al kelkaj nekompreneblaj lingvoj kaj la situacio estus la sama kiel la nuna mondo. Iuj eĉ kredas ke ĉiuj lingvoj neeviteble evoluas kaj disiĝas ĝis ili estas ne rekoneblaj, kiel la latina al la latinidaj lingvoj. Legi plu “Kial Esperanto ne disiĝos”

Ĉu la skota “lingvo” vere estas lingvo?

Esperantistoj amas lingvojn kaj eĉ pli malgrandajn minoritajn lingvojn. Ni ŝatas subteni lingvojn kiujn aliaj homoj nur mokas kaj ignoras. Sed oni povas troigi. Eblas trolaŭdi lokajn dialektojn kaj  trograndigi ilin. Ĉiuj lingvoj havas regionajn diferencojn kaj urboj kie oni havas aliajn akĉentojn kaj lokajn vortojn. Sed sensencas diri ke tiuj regionaj diferencoj estas apartaj lingvoj. Unu ekzemplo estas la skota “lingvo”. Legi plu “Ĉu la skota “lingvo” vere estas lingvo?”

Nord-Irlanda parlamento disiĝas pro lingva rajta disputo

La politiko de Nord-Irlando estas tre delikata afero kaj grandaj disputoj ofte okazas. Ekzistas granda divido inter la du komunumoj, kiu malfaciligas kunlaboron inter la politikpartioj. Ekaperis novan konflikon pri lingvaj rajtoj, principe la rajtoj de la irlanda (gaela) lingvo. Legi plu “Nord-Irlanda parlamento disiĝas pro lingva rajta disputo”