Unu stranga afero pri mia blogo estas ke kiam mi unue kreis ĝin, mi diris ke ĝi ne diskutos la Esperanto-movadon. Nun tio estas la ĉefa temo de la blogo. Mi ne nur diskutas sed multfoje kritikas. Ankaŭ en la komitato de TEJO, mi estas la ĉefa kritikanto kaj kontraŭanto. Ofte oni diras al mi, Roberto kial vi kritikas? Kial vi nur plendas kaj parolas pri la malbonaj aferoj? Legi plu “Kial mi kritikas”
Etikedo: kritiko
Ĉu Libera Folio helpas aŭ malhelpas nian movadon?
Eble unu el la plej polemikaj aferoj en Esperantujo estas Libera Folio, la sendependa gazeto kiu raportas la novaĵon pri la movado ekde 2003. Por iuj, ĝi estas necesa sendependa voĉo kiu aŭdacas paroli la nekomfortan veron kaj respondecigi la gravulojn por korekti erarojn. Por aliaj, ĝi estas skandalisma klaĉema gazetaĉo kiu kreas problemojn kaj subfosas la movadon. Sed por ĉiuj, ĝi estas la plej konata kaj legata fonto da informo pri la movado kaj la nuna stato de Esperanto. Do, ĉu ĝia influo helpas aŭ malhelpas nian movadon? Legi plu “Ĉu Libera Folio helpas aŭ malhelpas nian movadon?”
La Esperanta Civito estas sensencaĵo
Ĉu estas iu ajn en Esperantujo pli nekutima, malordinara kaj nekomprenebla ol la Esperanta Civito? Kiam mi unue aŭdis pri ĝi, mi ne povis kredi ke ĝi vere ekzistis. Kial? Kiel? Pro kio? Malmultaj el miaj esperantistaj amikoj eĉ konas la Civiton kaj kiam mi priskribas ĝin al ili, ili kutime pensas ke mi ŝercas. Certe, tiu estas tro freneza por esti vera, ĉu ne? Mi ne persone konas unu homon kiu estas membro de la Civito aŭ eĉ kial oni volus aliĝi. Ĝi vere estas tre stranga angulo de Esperantujo, apenaŭ konita aŭ komprenita de la plejparto de homoj. Sed kiam mi demandis pri la temo, mi ricevis grandan reagon ĉar multaj aliaj homoj ne komprenis ĉi tiun strangaĵon.