Ĉu ekzistas du movadoj?

Ekde kiam mi lernis Esperanton, mi ofte partoprenas en la movado. Mi multfoje iris al kongresoj kaj renkontiĝoj kie mi parolis kun aliaj esperantistoj. Mi ankaŭ multe uzas la interreton por skribi kaj legi kun aliaj esperantistoj. Mi ofte blogas kaj uzas Fejsbukon, Tviteron kaj Rediton.

Sed ŝajnas al mi ke ekzistas grandan dividon inter esperantistoj kiuj uzas la interreton kaj tiuj kiuj partoprenas renkontiĝojn. Fakte, apenaŭ iu apartenas al ambaŭ flankoj, interrete mi ne vidas kongresanojn kaj la interretantoj ne partoprenas kongresojn. Estas kvazaŭ du apartaj movadoj ezkistas en apartaj mondoj. Legi plu “Ĉu ekzistas du movadoj?”

Advertisements

Kiuj estas la ĉefaj esperantaj renkontiĝoj?

Do, imagu ke vi estas komencanto. Vi lernas la lingvon, regas la bazajn regulojn, kaj nun vi volas renkonti aliajn esperantistojn. Ne nur en la loka klubo (se unu eĉ ekzistas) sed esperantistoj de alia landoj ĉe internacia renkontiĝo. Sed vi ne scias kie iri aŭ kiuj renkontiĝoj estas vizitindaj. Ekzistas grandega listo de ĉiuj renkontiĝoj, sed tiu tro grandas. Do, por helpi vin, mi kreis liston de la plej grandaj kaj plej bonaj semajnaj renkontiĝoj. Kompreneble, mi ĉefe diskutos la renkotiĝojn, mi mem partoprenis, do pro tiu, mi ĉefe konas la Eŭropajn renkotiĝojn. En du jaroj, mi partoprenis dufoje UK, IJK, SES, JES, kaj unufoje IJS.

Legi plu “Kiuj estas la ĉefaj esperantaj renkontiĝoj?”