Kial debato gravas por nia movado

Dum la pasinta semajno, mi ĉeestis JES en Ŝĉecino, Pollando, kaj unu diskuttemo estis IJK 2019, pli precize, en kiu lando ĝi okazu. La du kandidatoj estas Slovakio kaj Nederlando, kaj ambaŭ teamoj faris prezenton pri sia lando. Dum la renkontiĝo estis multe da diskuto kaj ŝercoj, ambaŭ landoj ŝerce ofertis subaĉeton per biero kaj Roĉjo kantis tre amuzan versio de “En Somero” de Jonny M kun novaj vortoj pri kiel Nederlando estas pli taŭga loko. Legi plu “Kial debato gravas por nia movado”