Kiom ajn la prezo, Bitmono estas monaĉo

Bitmono denove estas diskutita kaj priparolita pro la grandega kresko en sia prezo. Dum 2017, la prezo saltis de $1,000 al preskaŭ $20,000 kaj iuj deklaris ke ĝi estas “La mono de la estonteco”. Kompreneble tiuj voĉoj malaperis kiam ĝi kolapsis al nur $6,000, perdinte du trionoj de sia valoro. Sed paŝo post paŝo ĝi rekreskas al $10,000, do multaj homoj demandas, ĉu la prezo denove altiĝos? Sed ĉi tiu pensmaniero estas eraro. Bitmono estas (aŭ estu) valuto, do la plej grava afero ne estas la prezo sed kiom da homoj elspezas ĝin. Valuto sen elspezo estas kiel aŭto sen benzino. Se homoj neniam uzas ĝin, ĝi malsukcesis kiel valuto kaj nur estas ponzi-skemo por riĉiĝi senlabore. Legi plu “Kiom ajn la prezo, Bitmono estas monaĉo”