Ĉu Monato estas aboninda?

Unu el la plej gravaj revuoj en Esperantujo estas “Monato”, la ĉiumonata internacia gazeto pri politiko, socio kaj kulturo. Ĝi celas diskuti la gravajn temojn ĉirkaŭ la mondo el loka vidpunkto, ĉar ĉiu korespondanto raportas pri sia propra lando. Alia grava regulo por la gazeto – ĝi estas “per” Esperanto ne “pri” Esperanto. Esperantujo jam havas sufiĉe da gazetoj kun movada informo, indas ankaŭ diskuti aliajn temojn.

Sed ĉu Monato estas bona gazeto? Ĉu ĝi estas leginda, ĉu ĝi donas valoran informon pri la mondo? La ideo de internacia socia kultura revuo certe estas bona, sed ĉu la realeco plenumas la potencialon? Ofte esperantistoj subtenas projekton nur ĉar ĝi estas en Esperanto kaj ne atentas pri la kvalito. Mi tute konsentas ke Esperantujo bezonas internacian novaĵan gazeton en nia lingvo, sed ĉu la artikoloj estas bonverkitaj? Se Monato uzus alian lingvon, ĉu oni ankoraŭ legus ĝin? Aliavorte, ĉu indas aboni al Monato? Legi plu “Ĉu Monato estas aboninda?”