Dum la komitatkunsidoj de TEJO, ni diskutas la gravajn temojn kaj aferojn de la organizo kaj nia movado. Ni ankaŭ povas ŝanĝi la reglamenton kaj statuton por plibonigi la organizon, sed kutime nur du aŭ tri homoj faras preskaŭ ĉiujn proponojn. Sed mi ne estas kutima homo kaj mi ne aniĝis en la komitato por sidi silente, sed por aktive partopreni. Tial mi havas kelkajn proponojn por la venonta komitatkunsido dum IJK. Mi kunigis ilin en ĉi tiu artikolo por informi la membrojn de TEJO pri mia agado (ĉar mi reprezentas la individuajn membrojn) kaj ĉar eble iuj voĉdonontoj legos ĝin. Legi plu “Miaj tri proponoj por la komitato de TEJO”
Kial ni bezonas sindikatojn
Ne ĉiuj ŝatas sindikatojn. Iuj homoj opinias ke ili protektas pigrulojn kaj mallaboremulojn, kreas senlaborecon kaj aliaj ekonomikaj problemoj. Sed oni ofte forgesas pri la avantaĝoj de sindikatoj kaj kiel ili helpas laboristojn. Ili plibonigas la laborspiriton, produktivecon kaj egalecon. Legi plu “Kial ni bezonas sindikatojn”
Ĉu virinoj gajnas pli malaltan salajron pro diskriminacio?
Feministoj opinias ke virinoj suferas en moderna socio pro seksa diskriminacio kaj unu el la plej grandaj problemoj estas ke virinoj gajnas pli malaltan salajron ol viroj. Sed konservativuloj kontraŭas tiun ideon kaj ili opinias ke la diferenco temas ne pri diskriminacio sed pro la agoj kaj decidoj de virinoj. Ili opinias ke viroj laboras pli longe, havas pli bonan edukadon, havas pli da sperto kaj elektas pli bonpagitan laboron (eĉ se ĝi estas pli danĝera). Do, kiu pravas? Ĉu la ekonomio diskriminacias kontraŭ virinoj aŭ ĉu ĝi ĝuste traktas la valoron de virinoj? Legi plu “Ĉu virinoj gajnas pli malaltan salajron pro diskriminacio?”
Kial ni eksigis estraranon de TEJO
Okazis tre grava, historia kaj eble eĉ unika momento dum la komitatkunsido de TEJO, dum JES je la 31a de decembro. La komitato voĉdonis por eksigi la estraranon pri merkatiko, Arturo Crespo (mi ne scias ĉu iu alia estrarano iam estis eksigita). Sed kial kaj kiel ĝi okazis? Mi hezitis verki ĉi tiun artikolon ĉar ĝi ja estis polemika decido kaj iuj homoj forte kontraŭis ĝin. Jam aperis artikolo en Libera Folio kiu mallonge traktis la aferon, sed ne plene. Multaj homoj kiuj ne ĉeestis, ne komprenas kion okazis kaj petis ke mi klarigu. Legi plu “Kial ni eksigis estraranon de TEJO”
Mi estas komitatano de TEJO – kion mi faras?
Dum la pasinta jaro, mi volis esti pli aktiva en TEJO. Dum kelkaj jaroj, mi estis aktive interrete, ĉe fejsbuko, redito, tvitero kaj kompreneble ĉi tie. Sed mi volis enĝagiĝi pli profunde en Esperantujo kaj decidis ke TEJO (la plej amikema, interesa kaj mojosa esperanta organizo) estas la plej bona loko. Apenaŭ ekzistas movado en Irlando, do tial mi volas aktivi internacie. Tiam mi lernis pri la komitato de TEJO, la loko kie oni diskutas kaj decidas pri la gravaj aferoj rilate al la organizo. Do, mi kandidatiĝis kiel komitatano B, kaj ĉar estis nur du kandidatoj, ni ambaŭ estis elektitaj.
Sed kio estas la komitato? Mi pripensas ĝin kiel la parlamento de TEJO. Legi plu “Mi estas komitatano de TEJO – kion mi faras?”
Ni ne bezonas esperantistan politikpartion
Esperantujo estas kiel granda domo kun multaj ĉambroj kaj oni ĉiam eltrovas novajn kaj malkutimajn aferojn. En unu el la ne bonaj konataj ĉambroj estas tre neatendita afero – esperantista politikpartio kiu celas disvastigi Esperanton. Mi estis tre surprizita kiam mi unue aŭdis pri tio, sed ankaŭ kurioza ĉar mi havas grandan intereson en politiko. Ĝi nomiĝas Eŭropo – Demokratio – Esperanto (EDE) kaj la partio partoprenos la voĉdonado por la eŭropa parlamento ĉi-jare. Legi plu “Ni ne bezonas esperantistan politikpartion”
Jen kial vi aliĝu al UEA kaj TEJO
Verŝajne vi jam aŭdis pri la Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Sed eble vi estas komencanto, kiu nur konas la nomojn kaj ne scias kion ili faras. Aŭ eble vi estas esperantisto dum jaroj sed ankoraŭ ne scias kion ili faras aŭ kial indas membriĝi. Do jen artikolo pri la avantaĝoj de membreco kaj rekomendo por aliĝi. Legi plu “Jen kial vi aliĝu al UEA kaj TEJO”
Feminismo ankaŭ helpas virojn
Feminismo ne estas la plej populara temo, ĉefe inter viroj. Multaj opinias ke ĝi estas ideologio nur por virinoj kaj ne profitas virojn. Iuj tre malŝatas aŭ eĉ malamas ĝin kaj opinias ke ĝi estas kontraŭvirismo kiu celas helpi virinojn per la malhelpado de viroj. Oni diras ke feministoj malamas virojn kaj opinias ke ili estas malbonuloj kiuj kaŭzas ĉiujn problemojn en la mondo. Oni ofte opinias ke unu genro nur profitas se la alia malprofitas. Legi plu “Feminismo ankaŭ helpas virojn”
Ĉu la skota “lingvo” vere estas lingvo?
Esperantistoj amas lingvojn kaj eĉ pli malgrandajn minoritajn lingvojn. Ni ŝatas subteni lingvojn kiujn aliaj homoj nur mokas kaj ignoras. Sed oni povas troigi. Eblas trolaŭdi lokajn dialektojn kaj trograndigi ilin. Ĉiuj lingvoj havas regionajn diferencojn kaj urboj kie oni havas aliajn akĉentojn kaj lokajn vortojn. Sed sensencas diri ke tiuj regionaj diferencoj estas apartaj lingvoj. Unu ekzemplo estas la skota “lingvo”. Legi plu “Ĉu la skota “lingvo” vere estas lingvo?”
Nigra 47 – Filmo pri la plej senespera epoko en la historio de Irlando
La granda malsatego inter 1845 kaj 1850 en Irlando estis kalumnio de malespero, malĝojo kaj morto. El la popolo de 8 miliono, ĉirkaŭ unu miliono mortis kaj unu miliono elmigris al Britio kaj Usono. Ĝi profunde ŝanĝis la landon rilate al lingvo, kulturo kaj socio. Eĉ hodiaŭ, iuj parolas amare kaj kolere pri la temo. Kaj nun ĝi estas la temo, por la unua fojo, de filmo. Legi plu “Nigra 47 – Filmo pri la plej senespera epoko en la historio de Irlando”