Kial kamparanoj estas dekstristemaj kaj urbanoj estas maldekstristemaj?

Se oni rigardas mapon de Usono laŭ voĉdonoj, oni vidas maron de ruĝa kun nur kelkaj bluaj insuloj, kiu eble pensigus vin ke la dekstrista Respublikana Partio gajnis grandan venkon, sed fakte la maldekstrista Demokrata Partio ricevis pli da voĉdonoj. Ĉi tiu okazis ĉar kamparanoj ĉefe voĉdonis dekstriste kaj urbanoj voĉdonis maldekstriste. Legi plu “Kial kamparanoj estas dekstristemaj kaj urbanoj estas maldekstristemaj?”

Kial mi ne estas naciisto (irlanda)

Dum mia adoleskanteco, mi estis fiera naciisto (ĉar naciismo varias laŭ lando, mi parolas pri irlanda naciismo, sed miaj vortoj taŭgas por naciismo ĝenerale). Pri historio, mi delonge havas grandan interesan kaj mi amis legi pri la herooj el aliaj epokoj. Mi principe amis la rakontojn pri la herooj kiuj batalis kontraŭ Britio dum la 800 jaroj da okupado. Dum miaj samklasanoj interesis pri piedpilko kaj televido, mi legis ĉiun pri la gaelaj tribestroj dum antikaj tempoj, gloraj ribeloj kiuj batalis por libereco, la Unuiĝintaj Irlandanoj kiuj batalis por la respubliko kie ĉiuj katolikoj kaj protestantoj unuiĝus egale, la kuraĝa milito por sendependeco kaj la moderna milito por forpuŝi Britio el Nord-Irlando. Legi plu “Kial mi ne estas naciisto (irlanda)”

Nord-Irlanda parlamento disiĝas pro lingva rajta disputo

La politiko de Nord-Irlando estas tre delikata afero kaj grandaj disputoj ofte okazas. Ekzistas granda divido inter la du komunumoj, kiu malfaciligas kunlaboron inter la politikpartioj. Ekaperis novan konflikon pri lingvaj rajtoj, principe la rajtoj de la irlanda (gaela) lingvo. Legi plu “Nord-Irlanda parlamento disiĝas pro lingva rajta disputo”

Oni diras ke islamanoj minacas Okcidentajn moralojn, sed kio estas Okcidentaj moraloj?

Grava kaj polemika temo nuntempe estas enmigrado kaj rifuĝintoj, principe enmigrado de islamanoj al Eŭropo. Multaj homoj avertas ke estas danĝero al Okcidenta civilizo ĉar ili ne havas “Okcidentajn moralojn”. Ĉi tiu estas stranga opinio pro kelkaj kialoj, kiel la ideo ke asimilo tute ne okazos kaj du apartaj popoloj ial ne kapablas loĝi kune. Tamen, la plej stranga afero estas ke neniu scias kio estas Okcidentaj moraloj. Legi plu “Oni diras ke islamanoj minacas Okcidentajn moralojn, sed kio estas Okcidentaj moraloj?”

La invento de naciismo

Ĉu vi scias ke naciismo estas nova fenomeno? Oni ĝenerale pensas ke ĝi havas longan historion daŭrante centoj aŭ eĉ miloj da jaroj. Ofte oni ligas modernajn homojn kaj praulojn, kaj naciistoj kutime kredas ke ili agas same kiel la historiaj herooj. Historiajn militojn kaj heroojn oni priskribas per naciaj nomoj kiujn ili mem ne uzis. Do nacioj ĉiam ekzistis, ĉu ne? Legi plu “La invento de naciismo”

La rifuĝintoj kaj nia homareco

Diskutoj pri la rifuĝintoj ofte estas abstraktaj kaj teknikaj. Oni priparolas leĝojn, regulojn, internaciajn interkunsentojn kaj senvizaĝaj nombroj. Oni debatas pri la “fluo” de rifuĝintoj kvazaŭ ili venas el ia krano. Eĉ pli malbone, oni simpligas la aferon al “ni kontraŭ ili”. “Ili” estas danĝeraj, fremdaj, strangaj kaj kontraŭ “nia” kulturo, vivmaniero kaj lando.

Iuj ofte traktas islamanojn kvazaŭ ili ĉiuj pensas kaj agas sammaniere. Ili estas kunigita en unu grupo de perfortaj, seksismaj, homofobiaj, teroistoj, danĝeraj fihomoj. Oni montras la plej malbonulojn kiel reprezantoj de la tuta grupo. Ĉiutage, blankaj eŭropanoj krimas sen komente, sed se eĉ unu islamano krimas, ekplodas nacia kaj internacia kolero. Iuj konfide asertas ke la islamanoj senĉese strebas por la destruon de Eŭropo kaj la kreo de ŝaria kalifujo. Legi plu “La rifuĝintoj kaj nia homareco”

Amaso de bebaj kadavroj en kloako – kaj la honto de la katolika eklezio

Ĉi-semajne oni eltrovis ŝokan kaj teruran malkovraĵon en Irlando. Ĉe la loko de eks-punejo por “fivirinoj” oni elfosis amastombejon. La viktimoj estis beboj ne plu ol tri-jaraĝa kaj ilia tombejo estis kloako (necesejo). Naskita en peko, forprenita de la patrinoj, kondamnita kaj neamita, suferita pro neglektado kaj forĵetis en putrejo kiel rubaĵo. La malkovro de la kadavraro pligrandigas la honton de la katolika eklezio. Legi plu “Amaso de bebaj kadavroj en kloako – kaj la honto de la katolika eklezio”

Kiel Faŝismo Alvenas

Ĉu vi iam rigardas historian dokumentaron aŭ eble filmo pri la Dua Mondmilito kaj miris kiel faŝismo iam kaptis la registaron? Kiel ili gajnis la subtenon de la popolo? Kiel ili konvinkis la homojn sekvi ilin? Kiel ili restruktis la nacion laŭ ilia volo? Kiel iu povus subteni tia malamo? Kial neniu haltigis ilin, kial pli da homoj ne kontraŭstaris? Ĉu vi iam pripensis kion vi farus en tiu situacio? Vi certe estus la heroo kiu kontraŭstaris la faŝistojn, ĉu ne? Ili certe ne konvinkus vin, ĉu ne? Legi plu “Kiel Faŝismo Alvenas”

Ĉu ni povas/volas esti neŭtralaj?

Versaĵne la plej grava kaj kerna kredo de la Esperanta movado estas neŭtraleco. Ekde la kreo de Esperanto, la lingvo estis neŭtrala. La Universala Esperanto-Ascoio estas tute neŭtrala kaj neniam partoprenas politikajn debatojn. La movado nek aprobas nek malaprobas iun politikan partion aŭ ideologion. Iu ajn, kun ia ajn kredo rajtas esti esperantisto. Legi plu “Ĉu ni povas/volas esti neŭtralaj?”