Antaŭ 40 jaroj, dum IJK 1980 en Raŭmo, Finnlando, okazis unu el la plej gravaj momentoj en la historio de la Esperanto-movado, la publikigo de la Manifesto de Raŭmo. El tio kreskis Raŭmismo, grava kaj influa ideologio. Sed kion precize ĝi signifas? Kiel la originalaj subskribintoj de la manifesto, mi estas aktivulo en TEJO kaj plimalpli la sama aĝo kiel ili estis. Do, kion signifas Raŭmismo al mi kaj mia generacio? Ĉu ĝi ankoraŭ gravas aŭ ĉu ĝi estas antikvaĵo de historio? Legi plu “Raŭmismo post 40 jaroj – ĉu ĝi ankoraŭ gravas por la nova generacio?”
Kategorio: Esperanto
Kion mi faris en la komitato de TEJO dum 2019
Mi estas komitatano B de TEJO (eble vi jam scias) sed kion mi faras? Kion la komitato diskutas? Mi estas reprezento de la individuaj membroj de TEJO, do mi volas raporti al vi pri kio mi faris dum la jaro. La komunikado inter la kapo de TEJO kaj la membroj ne ĉiam estas bona, kaj ofte membroj ne scias kion la komitato faras aŭ eĉ ke ni havas komitaton. Do jen kion mi faris kaj diskutis dum 2019. Legi plu “Kion mi faris en la komitato de TEJO dum 2019”
Ĉu Libera Folio helpas aŭ malhelpas nian movadon?
Eble unu el la plej polemikaj aferoj en Esperantujo estas Libera Folio, la sendependa gazeto kiu raportas la novaĵon pri la movado ekde 2003. Por iuj, ĝi estas necesa sendependa voĉo kiu aŭdacas paroli la nekomfortan veron kaj respondecigi la gravulojn por korekti erarojn. Por aliaj, ĝi estas skandalisma klaĉema gazetaĉo kiu kreas problemojn kaj subfosas la movadon. Sed por ĉiuj, ĝi estas la plej konata kaj legata fonto da informo pri la movado kaj la nuna stato de Esperanto. Do, ĉu ĝia influo helpas aŭ malhelpas nian movadon? Legi plu “Ĉu Libera Folio helpas aŭ malhelpas nian movadon?”
La Esperanta Civito estas sensencaĵo
Ĉu estas iu ajn en Esperantujo pli nekutima, malordinara kaj nekomprenebla ol la Esperanta Civito? Kiam mi unue aŭdis pri ĝi, mi ne povis kredi ke ĝi vere ekzistis. Kial? Kiel? Pro kio? Malmultaj el miaj esperantistaj amikoj eĉ konas la Civiton kaj kiam mi priskribas ĝin al ili, ili kutime pensas ke mi ŝercas. Certe, tiu estas tro freneza por esti vera, ĉu ne? Mi ne persone konas unu homon kiu estas membro de la Civito aŭ eĉ kial oni volus aliĝi. Ĝi vere estas tre stranga angulo de Esperantujo, apenaŭ konita aŭ komprenita de la plejparto de homoj. Sed kiam mi demandis pri la temo, mi ricevis grandan reagon ĉar multaj aliaj homoj ne komprenis ĉi tiun strangaĵon.
Ĉu Monato estas aboninda?
Unu el la plej gravaj revuoj en Esperantujo estas “Monato”, la ĉiumonata internacia gazeto pri politiko, socio kaj kulturo. Ĝi celas diskuti la gravajn temojn ĉirkaŭ la mondo el loka vidpunkto, ĉar ĉiu korespondanto raportas pri sia propra lando. Alia grava regulo por la gazeto – ĝi estas “per” Esperanto ne “pri” Esperanto. Esperantujo jam havas sufiĉe da gazetoj kun movada informo, indas ankaŭ diskuti aliajn temojn.
Sed ĉu Monato estas bona gazeto? Ĉu ĝi estas leginda, ĉu ĝi donas valoran informon pri la mondo? La ideo de internacia socia kultura revuo certe estas bona, sed ĉu la realeco plenumas la potencialon? Ofte esperantistoj subtenas projekton nur ĉar ĝi estas en Esperanto kaj ne atentas pri la kvalito. Mi tute konsentas ke Esperantujo bezonas internacian novaĵan gazeton en nia lingvo, sed ĉu la artikoloj estas bonverkitaj? Se Monato uzus alian lingvon, ĉu oni ankoraŭ legus ĝin? Aliavorte, ĉu indas aboni al Monato? Legi plu “Ĉu Monato estas aboninda?”
Kiel mi malsukcesis krei junularan asocion por Irlando
Antaŭ unu jaro, ideon havis mi. Mi ofte esperantumis kun junuloj el multaj landoj, sed neniam kun iuj el mia lando, Irlando. Ja ekzistas nacia asocio, sed ĝi nur havas unu klubon en tuta lando, kaj kiel multaj esperantaj kluboj ĝi estis malgranda kaj maljuna. Honeste, la monataj renkontiĝoj ne vere estis interesaj kaj mi pli ofte iris al internaciaj renkontiĝoj ol renkontiĝoj en mia urbo. La klubo similas pli al rondo de amikoj ol nacia asocio, do kiam novuloj venis, neniu vere bonvenigis ilin aŭ provis reteni ilin. Pro tio, multaj homoj nur venis unufoje kaj ne plu poste.
Delonge mi rimarkis ke renkontiĝoj de junuloj estas pli amuzaj kaj amikemaj ol renkontiĝo kun okdek-jaraĝuloj. Renkontiĝo de junuloj kaj maljunuloj havas tre malsamajn etosojn kaj oni devas uzi novajn metodojn por allogi junulojn. Ankaŭ komencantoj bezonas pli da helpo kaj subteno ĉar ili ofte estas nervozaj kiam ili unue alvenas. Per Amikumu, mi vidis ke estis multaj esperantistoj en mia urbo (Dublino, la ĉefurbo de Irlando) kiuj ne iris al la maljuna renkontiĝo. Eble ili preferus ion pli junece? Do mi decidis provi krei asocion por junaj esperantistoj en Irlando, kiu espereble estontece iĝus landa sekcio de TEJO (oni nur bezonas tri membrojn por iĝi landa sekcio, do mi opiniis ĉi tiu celo estis atingebla). Legi plu “Kiel mi malsukcesis krei junularan asocion por Irlando”
Kial Esperanto ne disiĝos
Kutima kritiko de Esperanto el neesperantistoj, estas ke ĝi neniam povus iĝi universala lingvo ĉar ĝi disiĝos al apartaj lingvetoj aŭ dialektoj. Oni diras ke eĉ se ĉiuj en la mondo scipovus Esperanton, la lingvo ankoraŭ malsukcesus ĉar ĝi neeviteble disiĝus al kelkaj nekompreneblaj lingvoj kaj la situacio estus la sama kiel la nuna mondo. Iuj eĉ kredas ke ĉiuj lingvoj neeviteble evoluas kaj disiĝas ĝis ili estas ne rekoneblaj, kiel la latina al la latinidaj lingvoj. Legi plu “Kial Esperanto ne disiĝos”
Miaj tri proponoj por la komitato de TEJO
Dum la komitatkunsidoj de TEJO, ni diskutas la gravajn temojn kaj aferojn de la organizo kaj nia movado. Ni ankaŭ povas ŝanĝi la reglamenton kaj statuton por plibonigi la organizon, sed kutime nur du aŭ tri homoj faras preskaŭ ĉiujn proponojn. Sed mi ne estas kutima homo kaj mi ne aniĝis en la komitato por sidi silente, sed por aktive partopreni. Tial mi havas kelkajn proponojn por la venonta komitatkunsido dum IJK. Mi kunigis ilin en ĉi tiu artikolo por informi la membrojn de TEJO pri mia agado (ĉar mi reprezentas la individuajn membrojn) kaj ĉar eble iuj voĉdonontoj legos ĝin. Legi plu “Miaj tri proponoj por la komitato de TEJO”
Kial ni eksigis estraranon de TEJO
Okazis tre grava, historia kaj eble eĉ unika momento dum la komitatkunsido de TEJO, dum JES je la 31a de decembro. La komitato voĉdonis por eksigi la estraranon pri merkatiko, Arturo Crespo (mi ne scias ĉu iu alia estrarano iam estis eksigita). Sed kial kaj kiel ĝi okazis? Mi hezitis verki ĉi tiun artikolon ĉar ĝi ja estis polemika decido kaj iuj homoj forte kontraŭis ĝin. Jam aperis artikolo en Libera Folio kiu mallonge traktis la aferon, sed ne plene. Multaj homoj kiuj ne ĉeestis, ne komprenas kion okazis kaj petis ke mi klarigu. Legi plu “Kial ni eksigis estraranon de TEJO”
Mi estas komitatano de TEJO – kion mi faras?
Dum la pasinta jaro, mi volis esti pli aktiva en TEJO. Dum kelkaj jaroj, mi estis aktive interrete, ĉe fejsbuko, redito, tvitero kaj kompreneble ĉi tie. Sed mi volis enĝagiĝi pli profunde en Esperantujo kaj decidis ke TEJO (la plej amikema, interesa kaj mojosa esperanta organizo) estas la plej bona loko. Apenaŭ ekzistas movado en Irlando, do tial mi volas aktivi internacie. Tiam mi lernis pri la komitato de TEJO, la loko kie oni diskutas kaj decidas pri la gravaj aferoj rilate al la organizo. Do, mi kandidatiĝis kiel komitatano B, kaj ĉar estis nur du kandidatoj, ni ambaŭ estis elektitaj.
Sed kio estas la komitato? Mi pripensas ĝin kiel la parlamento de TEJO. Legi plu “Mi estas komitatano de TEJO – kion mi faras?”