Ĉu la membraro de TEJO rekte elektu la prezidanton?

Dimanĉo estis la limdato de kandidatiĝo por la estraro de TEJO kaj la elektoj okazos venontmonate dum la (reta) IJK (mi estas unu el la kandidatoj). Sed pli ol 99% de la membroj de TEJO ne rajtos voĉdoni por la prezidanto aŭ iu membro de la estraro, anstataŭe nur malgranda grupo de homoj decidos. El la centoj da membroj en TEJO, nur la 36 membroj de la komitato elektos. Legi plu “Ĉu la membraro de TEJO rekte elektu la prezidanton?”

Kial mi kandidatiĝas por la estraro de TEJO

Mi verkas ĉi tiun artikolon por anonci mian kandidatiĝon al la estraro de TEJO, kiel estrarano respondeca por Landa kaj Faka Agado. Mi opinias ke landa agado estas tiel grava kaj la rilatoj inter la landaj sekcioj kaj TEJO estas tiel malfortaj, ke necesas havi unu estraranon kiu respondecas nur pri tiu unu fako. Ĉar pasintaj estraroj dividis la respondecon inter kelkaj estraranoj, neniu respondecis pri la fako kaj pro tio ĝi ŝrumpis. La landaj sekcioj estas la fundamento de TEJO sed dum la pasintaj jaroj kontakto inter ili kaj TEJO velkis. La komisiono pri landa agado estas malaktiva, KODEJO ne aperis ekde 2016, TEJO apenaŭ scias kiel statas la landaj sekcioj kaj ili ne scias kion faras TEJO. Multaj sekcioj ekdormis antaŭ multaj jaroj kaj nun nur ekzistas surpapere. Niaj membroj en landoj sen sekcioj estas forgesitaj. Legi plu “Kial mi kandidatiĝas por la estraro de TEJO”

Akademiano opinias ke iuj virinoj deziras seksĝenadon

Antaŭ kelkaj tagoj mi verkis artikolon pri seksĝenado en Esperantujo. Mi ja sciis ke ne ĉiuj konsentus kun la artikolo, bedaŭrinde iuj viroj opinias ke ĝi ne estas serioza problemo kaj virinoj troigas. Sed kutime viroj ne rekte denuncas ĝin, kutime ili preferas ĝentile plimalgrandigi la problemon. Tial mi estis surprizita kiam la unua komento sub la artikolo estas de iu viro kiu diris ke la problemo estas ke virinoj havas tro riĉan fantazion kaj eble la seksĝenado estas ilia deziro. Unue mi pensis ke tiu simple estas iu frenezulo, iu stulta trolo kiu diras sensencaĵon por provoki min. Sed poste mi eltrovis ke li estas Valentin Melnikov, membro de la Akademio de Esperanto. La Akademio estas grava kaj honora instituto, ĉu estas akceptebla ke akademiano diru tiajn aferojn? Legi plu “Akademiano opinias ke iuj virinoj deziras seksĝenadon”

Ĉu Esperantujo bezonas ‘Ankaŭ Mi’ momenton?

Esperantujo estas la plej progresema kaj tolerema komunumo kiun mi konas, sed ĝi ne estas perfekta. Ĝi ja estas tre amikema kaj malferma loko, multe pli ol eĉ progresemaj okcidentaj landoj. La junulara movado principe estas tre respektema al diverseco kaj ne estas nur klubo de malmodernaj viroj. Ĉiuj transgenruloj kiujn mi konas, mi renkontis en Esperantujo, ĉar ĝi estas pli malferma kaj akceptebla ĉi tie. Oni ofte parolas pri la graveco de egaleco sendepende de nacieco, genro, samseksemeco kaj religio.

Tial ĝi estas tre seniluziiĝa kaj malespera kiam seksĝenado okazas. Legi plu “Ĉu Esperantujo bezonas ‘Ankaŭ Mi’ momenton?”

Kial mi kritikas

Unu stranga afero pri mia blogo estas ke kiam mi unue kreis ĝin, mi diris ke ĝi ne diskutos la Esperanto-movadon. Nun tio estas la ĉefa temo de la blogo. Mi ne nur diskutas sed multfoje kritikas. Ankaŭ en la komitato de TEJO, mi estas la ĉefa kritikanto kaj kontraŭanto. Ofte oni diras al mi, Roberto kial vi kritikas? Kial vi nur plendas kaj parolas pri la malbonaj aferoj? Legi plu “Kial mi kritikas”

Raŭmismo post 40 jaroj – ĉu ĝi ankoraŭ gravas por la nova generacio?

Antaŭ 40 jaroj, dum IJK 1980 en Raŭmo, Finnlando, okazis unu el la plej gravaj momentoj en la historio de la Esperanto-movado, la publikigo de la Manifesto de Raŭmo. El tio kreskis Raŭmismo, grava kaj influa ideologio. Sed kion precize ĝi signifas? Kiel la originalaj subskribintoj de la manifesto, mi estas aktivulo en TEJO kaj plimalpli la sama aĝo kiel ili estis. Do, kion signifas Raŭmismo al mi kaj mia generacio? Ĉu ĝi ankoraŭ gravas aŭ ĉu ĝi estas antikvaĵo de historio? Legi plu “Raŭmismo post 40 jaroj – ĉu ĝi ankoraŭ gravas por la nova generacio?”

Kion mi faris en la komitato de TEJO dum 2019

Mi estas komitatano B de TEJO (eble vi jam scias) sed kion mi faras? Kion la komitato diskutas? Mi estas reprezento de la individuaj membroj de TEJO, do mi volas raporti al vi pri kio mi faris dum la jaro. La komunikado inter la kapo de TEJO kaj la membroj ne ĉiam estas bona, kaj ofte membroj ne scias kion la komitato faras aŭ eĉ ke ni havas komitaton. Do jen kion mi faris kaj diskutis dum 2019. Legi plu “Kion mi faris en la komitato de TEJO dum 2019”

Ĉu Libera Folio helpas aŭ malhelpas nian movadon?

Eble unu el la plej polemikaj aferoj en Esperantujo estas Libera Folio, la sendependa gazeto kiu raportas la novaĵon pri la movado ekde 2003. Por iuj, ĝi estas necesa sendependa voĉo kiu aŭdacas paroli la nekomfortan veron kaj respondecigi la gravulojn por korekti erarojn. Por aliaj, ĝi estas skandalisma klaĉema gazetaĉo kiu kreas problemojn kaj subfosas la movadon. Sed por ĉiuj, ĝi estas la plej konata kaj legata fonto da informo pri la movado kaj la nuna stato de Esperanto. Do, ĉu ĝia influo helpas aŭ malhelpas nian movadon? Legi plu “Ĉu Libera Folio helpas aŭ malhelpas nian movadon?”

La Esperanta Civito estas sensencaĵo

Ĉu estas iu ajn en Esperantujo pli nekutima, malordinara kaj nekomprenebla ol la Esperanta Civito? Kiam mi unue aŭdis pri ĝi, mi ne povis kredi ke ĝi vere ekzistis. Kial? Kiel? Pro kio? Malmultaj el miaj esperantistaj amikoj eĉ konas la Civiton kaj kiam mi priskribas ĝin al ili, ili kutime pensas ke mi ŝercas. Certe, tiu estas tro freneza por esti vera, ĉu ne? Mi ne persone konas unu homon kiu estas membro de la Civito aŭ eĉ kial oni volus aliĝi. Ĝi vere estas tre stranga angulo de Esperantujo, apenaŭ konita aŭ komprenita de la plejparto de homoj. Sed kiam mi demandis pri la temo, mi ricevis grandan reagon ĉar multaj aliaj homoj ne komprenis ĉi tiun strangaĵon.

Legi plu “La Esperanta Civito estas sensencaĵo”

Ni laboru nur tri tagojn semajne

En 1930, la fama ekonomisto John Maynard Keynes proponis ke post 100 jaroj, ni laboros nur 15 horoj dum la semajno. Se la ekonomio iĝas pli kaj pli efika ĉiu jaro kaj ĉiu firmao daŭre iĝas pli kaj pli produktiva, finfine nia laboro iĝos tiel efika ke ni povos produkti ĉion kiun ni bezonas dum malmulte da horoj. Evidente, tiu espero ne realiĝis. Kvankam ni estas multoble pli produktiva ol la laboristoj de 1930, ni kutime laboras ĉirkaŭ 40 horoj dum 5 tagoj, ĉiu semajno. Sed mi proponas ke ni laboru malpli kaj iom post iom malaltigu nian laboran semajnon ĝis nur tri tagoj. Legi plu “Ni laboru nur tri tagojn semajne”