Mi estas la sola mask-portanto ĉe kontraŭ maska protesto

Estas pli da flagoj ol maskoj ĉi tie, kvazaŭ ni ne scias en kiu lando ni loĝas. Fakte el la 50-100 homoj en la protesto, mi estas la sola kiu portas vizaĝ-maskon. Ili levas standardon “Nur sklavoj portas maskojn”. La virino kun la mikrofono parolas pri libereco. Ial ŝi krias sian subtenon por la IRA, terorista grupo kiu neniel rilatas al la kronviruso. Tri policistoj (portante maskojn) venas al la parolanto sed ŝi krias laŭte per la mikrofono por ke neniu povas aŭdi ilin. La tuta amaso sekvas ŝin kaj krias ke ili ne agnoskas la policon.

La parolanto diras ke ŝi akiris la sekretan 12-paŝan planon de la registaro. La unua paŝo estis inventi la pandemion, poste venas cenzurado de kritikoj, subaĉetado de sciencistoj, 5G iel rilatas kaj la fino estas genetika modifita homaro, tutmonda senpopoliĝo kaj “Faŝisma/Komunisma Tiraneco”. Mi ne sciis ke eblas esti kaj komunista kaj faŝista, sed mi lernas multon hodiaŭ. La protestantoj ŝajne vere kredas ke ĉi tiu estas reala plano de la registaro.

La parolanto rakontas al ni pri kiel la polico venis al ŝia domo ĉar ŝi minacis la prezidanton. Ŝi neas la akuzon kaj klarigas “Mi amas Prezidanto Trump!” Estas pli da subteno por la prezidanto de Usono ol por la prezidanto de Irlando kaj unu protestanto eĉ portas Trump-ĉapelo. Kiam fajrokamiono preterpasas kun laŭta sireno, ŝi sugestas ke eble la registaro sendis tiun por ke neniu povus aŭdi ŝin.

La sekva parolanto krias “Kronviruso ne ekzistas!” Tiu certe estas surprizo al mi. Laŭ li, estas scienca fakto ke la vizaĝ-masko ne protektas vin sed fakte donas kanceron al vi. Li klarigas ke ne estas io ajn scienca pruvo en la mondo ke la kronviruso eĉ ekzistas, kaj la tuta afero estas parto de konspiro por venki la mondon kadre de la Nova Monda Ordeno (li ne diras ĉu estas scienca pruvo por tiu aserto). La amaso kredas lin kaj skandas “Kronviruso estas trompo”.

Bedaŭrinde la grupo ne prenis bonkvalitajn fotojn de sia protesto

Poste venas viro kiu memorigas nin ke ni staras ĉe la loko kie la milito por sendepeneco komenciĝis kaj vokas nin stari por sendependeco kaj libereco. Estas tre inspira parolado ĝis li klarigas ke lia plano estas ke kelkaj homoj provu eniri supervendejon sen masko. Oni batalos por libereco, sed mi dubas ĉu iu batalos por supervendejo.

Do, li iĝas pli forta kaj informas la proteston ke la Libro de Revelacio antaŭvidas ke la Antikristo metos la markon de la Besto sur ĉiuj kaj – ĉu vi kredus – la vizaĝ-masko estas tiu marko. Li rigardas rekte al mi, ankoraŭ la sola mask-portanto en la amaso kaj deklaras ke li scias ke ĉiuj kiuj portas maskon iros al Infero. Probable li estus eĉ pli kolera se li scius ke mi estas ateisto. Iu maljunulino tuŝas mian brakon kaj ĝentile petas ĉu mi forprenu mian maskon? Ŝajnas ke ŝi timas por mi. Li finas la paroladon per preĝo, kaj ĉiuj en la protesto preĝas la Patro Nia, unue en la angla kaj sekve en la irlanda.

Strat-vendisto kiu vendas maskojn preterpasas la protesto kaj ĉiuj ekridas. Ili estas ekstremistoj sed eĉ ekstremistoj komprenas ironion. Post la ridado, iu sugestas ke oni bruligu tiujn maskojn kaj la protesto denove skandas “Kronviruso estas trompo”.

La reklamo por la protesto

Mi pensis ke la protesto ne povus iĝi pli freneza sed la sekva parolanto anoncas al la protesto “vi ĉiuj estos mortigita”. Ili ridas, pensante ke li ŝercas. Fakte ne, li estas serioza. Li klarigas ke la kvaranteno estas preteksto por la komenco de granda genocido. Li avertas nin ke la armeo pretas kaj baldaŭ iros al la tuta mondo por efektivigi la globalistan planon. Mi deziras bonŝancon al la eta Irlanda armeo se ĝi provos konkeri ie ajn. La ŝtato ŝtelos ĉion de ni kaj estos granda manko de manĝaĵo ĉie. La vakcino estas trompo kiu malsanigos nin kaj estos uzata por spioni nin kaj ŝanĝos nian sekson. Li rigardas rekte al la amaso kaj diras “La plejparto de vi mortos antaŭ 2025”. Ne estas granda reago.

Kiel la sola homo portante maskon, mi ricevas malfidemajn rigardojn. Iuj okulaĉas al mi kaj flustras pri kial iu portus maskon ĉe kontraŭ maska protesto? Mi aŭdas murmuradon pri “spiono” kaj “denuncantaĉo”. Ili ne kredas min kiam mi klarigas ke mi estas studenta ĵurnalisto kaj mi faras projekton por mia universitato. Iu virino informas ĉiujn aliajn ke mi fakte estas “Antifa rato” kaj oni uzas filmilon por filmi mian vizaĝon. Je la komenco de la protesto, la skandado “Forprenu vian maskon!” estis direktita al la popolo de Irlando, sed je la fino ĝi estas rekte al mi. Nun estas la tempo por foriri.

14 pensoj pri “Mi estas la sola mask-portanto ĉe kontraŭ maska protesto

  1. Edifa vivosperto! Foje facilas rekoni, ĉu io estas plena vero aŭ freneza komploto-teorio.

    La sekva parolanto pravas kriante ke masko donas kanceron, nome se oni bruligas kaj poste manĝas ĝin. Same kancerigas trofritita karbiĝinta manĝaĵo 🙂

    Ŝati

  2. “Mi ne sciis ke eblas esti kaj komunista kaj faŝista, sed mi lernas multon hodiaŭ.”

    Ho, tio ridigis min, kvankam la temo estas serioza: Konsiderinda elcento de la homora estas ne nur stulta, sed rekte danĝere freneza.

    Eta lingva rimarkigo: “Ordeno → Ordo”

    Ŝati

    1. Sola Malsamideano, kion vi celas diri? La partoprenantoj en la manifestacio estas nek normalaj dekstruloj, nek normalaj maldekstruloj, sed ekstremuloj de tre diversaj specoj vivantaj ekster nia grega socio.

      Ŝati

  3. Mi ne scias kion mi celas. Sed post malbona dormo mi sidas kun mia kafo kaj pensumas ion.

    Sxajnas al mi ke Esperantistoj estas plejparte bonaj homoj,do jen eta konsilo.

    Mi havas kelkajn konservativajn amikojn. Mi ne bonsxancus varbi Esperanton al ili. Kiam mi mencias Esperanton al ili, tiam mi aldonas ankaux ke gxi nur estas hobio por mi. Do ne invitas argumentojn. Ofte kiam mi mencias Esperanton,tiam ili mencias la homon ke Gxorgx SOROS. Plejeble estas mil specoj da deksteruloj sed kelkaj da ili estas ege kontraux Esperanto. Do…

    BONVOLU NE VARBU ESPERANTON EN MANIFESTACIOJ DE DEKSTRAJ EKSTREMULOJ

    Se la politiko de la mondo pli kaj pli malstabiligxas do estas sxanco de la Esperantistoj denove estos traktata en malbona maniero.

    Ŝati

    1. Mi ne komprenas kiel via komento rilatas al mia artikolo. Ĉu vi pensas ke mi varbis Esperanton dum la manifestacio? De kie venis tiu ideo, ĉar tiu certe ne okazis. Mi neniam menciis Esperanton dum la manifestacio

      Ŝati

      1. Mi supozis ke mia senso estas memevidenta. Mi ne intencis diri ke vi varbis Esperanton. Mi anstataux intencis diri ke se kelkaj malspertaj junuloj decidus por sporto viziti kia manifestacio, ke ili prefere ne havu Esperantajxon sur siaj vestajxoj kiel la verda stelo. Kompreneble estas dangxero en la mondo. Protektu sin kaj restu hejme.

        Ŝati

  4. Bone observita kaj bele verkita. Tamen eble necesas iuj faktoj. Tiu nomita pandemio ne veres estas tia, cxar la WHO nur antauxnelonge sxangxis la definon pri gxi. Bv kompari la hispanan epidemion en 1918. Entute 50 milionoj homoj tutmonde tiam mortis. Kompare al la nuntempa populacio ne devus kalkuli 210 milionoj da mortintoj. Ankaux estas notinda, ke Stanford universitato Prof Ionides komparis tiun malsanon kun kutima gripo.
    Parenteze, ankaux mi surhavus maskon cxe tia evento, sed ne pro timo de infekcio, sed cxar mi cxiam scatas preni alian vidpunkton en iu afero.

    Ŝati

Lasu respondon al Robert Nielsen Nuligi respondon