Ĉu Esperantujo bezonas ‘Ankaŭ Mi’ momenton?

Esperantujo estas la plej progresema kaj tolerema komunumo kiun mi konas, sed ĝi ne estas perfekta. Ĝi ja estas tre amikema kaj malferma loko, multe pli ol eĉ progresemaj okcidentaj landoj. La junulara movado principe estas tre respektema al diverseco kaj ne estas nur klubo de malmodernaj viroj. Ĉiuj transgenruloj kiujn mi konas, mi renkontis en Esperantujo, ĉar ĝi estas pli malferma kaj akceptebla ĉi tie. Oni ofte parolas pri la graveco de egaleco sendepende de nacieco, genro, samseksemeco kaj religio.

Tial ĝi estas tre seniluziiĝa kaj malespera kiam seksĝenado okazas.

La unua fojo kiam mi aŭdis pri seksĝenado dum esperanta renkontiĝo, mi estis ŝokita kaj surprizita. Mi neniam atendis ke io tiel povus okazi ĉi tie. La ekstera mondo estas forte frapita de akuzoj de seksĝenado, ĉefe rilate al la katolika eklezio kaj skolta movado (almenaŭ en mia lando), sed la Ankaŭ Mi movado malkovris plendojn preskaŭ ĉie. Mi opiniis ke Esperantujo estis pli bona kaj pli respektema, do tia fiagado ne okazas ĉi tie. Bedaŭrinde mi malpravis.

Nokte dum unu renkontiĝo, mi sidis kun amikoj en la trinkejo, kiam mia amikino petis ke ni interŝanĝu seĝojn, ĉar la viro apud ŝi metis lian manon sur ŝian femuron. Ŝi tute ne konis lin, volis aŭ konsentis al tio kaj li estas jardekoj pli aĝa ol ŝi. Kiam tio okazis, mi ne traktis ĝin serioza, post la interŝanĝo mi ŝercis pri ĝi kaj pensis ke temis nur pri unu strangulo. Sed nun, ĝi aspektas malpli amuza kaj pli serioza. Kiom da fojoj tiaj aferoj okazas? Ŝi ne denuncis lin kaj li ankoraŭ iras al renkontiĝoj, do mi scivolas kiom da fojoj similaj aferoj okazis kaj ankaŭ ne estis raportitaj? Kiom da aliaj esperantistinoj spertis nevolite tuŝado sed ne publike plendis?

Dum alia renkontiĝo, alia viro estis tre amikema al iu virino kiun mi konas. Ili bone amuziĝis kune kaj je la fino de la renkontiĝo, ili adiaŭis per brakumo. Sed dum la brakumo, li manprenis ŝian pugon. Ŝi estis tro ŝokita por respondi kaj tuj foriris. La plej ŝoka afero estas ke tio okazis en ĉambro plena de homoj – eĉ lia edzino estis tie! Li estas konata esperantisto kaj ĝis tiam, mi dirus ke li estas bonkora homo kiu agis tre amikeme. La sperto estis tiel malkomforta ke ŝi perdis ŝian entuziasmon por Esperanto kaj timis iri al aliaj renkontiĝoj ĉar li estos tie. Post kelkaj semajnoj ŝia entuziasmo iom revenis sed mi pripensas kiom da aliaj virinoj estis en simila situacio? Kiom da virinoj estis mistraktitaj sed ni ne aŭdis pri tio ĉar li foriris de la movado? Kiom da virinoj estis forpuŝita de Esperanto pro fi-viroj?

Mi estis en la ĉambro kiam la ĝenado okazis sed nek mi nek la multaj aliaj homoj tie rimarkis ĝin. Tio levigas la demandon, kiom ofte tio okazis antaŭ ni sed ni ne rimarkis? Kiom da aliaj fojoj viroj seksĝenis virinojn senpune? Tiuj viroj ne estis stranguloj, ili estas konataj kaj fidataj homoj kaj plenkore esperantistoj. Mi aŭdis onidirojn pri aliaj esperantistoj kiuj agis kripe dum renkontiĝoj (inkluzive estrarano de TEJO) kaj pri iu gravulo en UEA kiu ŝatas kolekti fotojn de junaj esperantistinoj. Seksĝenado multe malpli ofte okazas al viroj, do ĝi ne estas tiel videbla al mi, sed eĉ tiam mi ĉeestis du apartajn okazaĵojn. Kiom pli da spertoj mi havus se mi estus virino?

metoo-1-1
#AnkaŭMi

Estas iuj aliaj okazaĵoj kiuj jam iĝis publika. Stela raportis en ŝia blogo pri unu fojo kiam ŝi devis kaŝi sin en necesejo por eskapi esperantiston kiu seksĝenis ŝin (malgraŭ ke li havis edzon). Eble vi aŭdis pri la homo kiu estis forĵetita de IJK 2018 ĉar li seksĝenis alian virinon. En tiu okazaĵo, la virino estis novulo kaj ŝia nivelo de Esperanto estas tiel malalta ke ŝi devis uzi alian lingvon por raporti kio okazis. La organizantoj kaj respondeculoj bone respondis kaj klare montris ke tiu agado ne estas akceptebla. Mi ĉeestis tiun renkontiĝon kaj mi memoras ke neniu volis paroli pri ĝi. Neniu diris pri kiu temis aŭ eĉ kio okazis.

Nur kelkaj semajnoj post la renkontiĝo, mi eltrovis ke temis pri Cyprien Guiya, kiu estis estrarano de TEJO, ĉar alia virino diris ke li sendis malkomfortajn mesaĝojn al ŝi. (Cyprien verkis artikolon pri la okazaĵo kaj konfirmis ke temis pri li). Mi ankaŭ aŭdis ke TEJO pagis centojn da eŭroj por loĝejo por li post lia forpelo ĝis li povis flugi hejmen. Se temus pri nur simpla partopreninto, mi komprenus kial oni kaŝis lian identecon, sed li estis estrarano kaj kandidato por reelekto la sekva tago. Mi estis voĉdononta por li kaj oni ne informis la komitaton kial li retiris lian kandidatiĝon. Ni devas havi altajn normojn por la gvidantoj de niaj organizoj kaj ne kaŝu skandalojn por protekti ilin.

Bedaŭrinde, kiam oni aŭdas pri seksĝenado, iuj homoj preferas kaŝi ĝin, kvazaŭ se neniu parolas pri ĝi, ĝi ne okazis. Oni ne volas ke la organizo aŭ kongreso ricevu malbonan reputacion kiu kovros la bonajn agadojn. Oni ne volas detrui la reputacion de la viro, kiu povus esti ies amiko. Iuj dubas la akuzojn kaj opinias ke la viro estas pli kredinda. Iuj diras ke temas pri malsamaj kulturoj kaj oni devas akcepti ke tia agado estas normala en iuj landoj. Sed virinaj rajtoj estas universalaj rajtoj, kaj konsento ne estas nur privilegio por virinoj de okcidentaj landoj. Seksĝenado ne estas akceptebla en iu ajn situacio, ne gravas el kiu lando venas la ĝenanto aŭ ĝenato. Mi ja komprenas ke estas malfacila kaj malkomforta paroli publike pri tia afero, sed ignoru ĝin estus pli granda maljustaĵo.

Mi memoras kiam iuj virinoj plendis kontraŭ iu estrarano de TEJO ke li malkomfortigis ilin kaj agis maldece. Li eĉ tuŝis kaj provis kisi unu virinon kontraŭ ŝia volo. La komitato estis ŝokita, sed akceptis lian pardonpeton kaj promeson ke ĝi neniam okazos denove. Tiam la komitato voĉdonis por kaŝi la tutan aferon kaj diris ke neniu parolu pri la afero. Oni diris ke oni faris tion por protekti la anonimecon de la viktimoj, sed tio ankaŭ protektis la agresinton. Iuj komitatanoj agis kvazaŭ ili estis pli maltrankvilaj pro la ideo ke Libera Folio eltrovos ol pro la seksĝenado mem.

Kiam seksĝenado okazas, la viktimo kutime sentas izolita kaj senpova. Ofte ili pensas ke ili estas sola kaj tio ne okazas al iu alia. Tiu sento estas pli forta se la viktimo estas novulo kaj la agresinto estas konata kaj respektata homo. Mi rimarkas ke seksĝenado ofte okazas al novuloj kiuj ne konas multajn homojn kiuj povas subteni ilin. Virinoj kun malalta lingvonivelo estas pli izolita kaj ŝajnas ke iuj viroj eksplutas tion. Kiam oni ne raportas tiujn okazaĵojn, eĉ bonintence, oni plifortigas la silentemecon. Eble tiuj viroj agis fie al kelkaj virinoj sed ĉiu pensas ke ŝi estas la sola. Eble la viktimo kulpigas sin aŭ pensas ke ŝi miskomprenis kion okazis. Kiel la Ankaŭ Mi movado montras, kiam unu akuzo aperas, ofte aliaj sekvas. Virinoj kiuj pensis ke ili estis solaj, malkovras ke fakte aliaj spertis la samajn aferojn. Ĉu tio okazos en Esperantujo? Ĉu estas aro de sekretaj skandaloj kiujn ĝis nun estas ignoritaj?

Iuj homoj certe preferus se tiuj skandaloj restos kaŝitaj kaj ne volas malpurigi la ideon de nia lingvo per akuzoj. Sed ni juĝu nian movadon ne pro ĉu tiuj okazaĵoj okazis aŭ ne, sed kiel ni respondas al ili. Se nia reago al seksĝenado estas kaŝi, ni malhonorigas nin. Estas seniluziiĝa malkovri ke amiko agis maldece, sed Esperantujo devas esti malferma, sekura kaj bonvena loko por ĉiuj. La plej granda skandalo estus se virinoj sentus sin malkomfortaj ĉe renkontiĝoj kaj ne povus paroli pri tio. La sola justa solvo estas paroli honeste kaj malferme pri kio okazis por ke ĝi neniam okazu denove.

75 pensoj pri “Ĉu Esperantujo bezonas ‘Ankaŭ Mi’ momenton?

  1. > La sola justa solvo estas paroli honeste (…)

    Jes ja, paroli honeste. Kun pruvoj. Sed ne subaze ke vi “aŭdis onidirojn” – kiel vi mem skribas supre.
    Ĉu vi eĉ ne allasas penson, ke virino povas havi tro riĉan fantazion kaj rakonti ne realan okazon, sed sian imagaĵon (eble eĉ deziratan).
    Se temas pri misago de iu funkciulo aŭ simple persono delonge konata en la movado – ĉu vi ne allasas, ke iu malamiko/konkurenculo de tiu persono petis iun knabinon (eĉ prefere tute fremdan, neparolantan) “raporti”, akuzi – simple por forigi konkurenculon en balotado ktp.? En la “granda mondo” tiaj okazoj multe pli oftas ol reala ĝeno…

    Liked by 1 persono

    1. Jes ja, paroli honeste. Kun pruvoj. Sed ne subaze ke vi “aŭdis onidirojn” – kiel vi mem skribas supre.

      Ĉiuj rakontoj en la artikolo venas de homoj kiujn mi fidas kaj mi ĉeestis la ĉefajn okazaĵojn.

      Ĉu vi eĉ ne allasas penson, ke virino povas havi tro riĉan fantazion kaj rakonti ne realan okazon, sed sian imagaĵon (eble eĉ deziratan).

      Ĉi tiu estas la plej stulta kaj kruela reago. Vi havas seriozan problemon en via cerbo se vi opinias ke virinoj deziras seksĝenadon. Via komento estas ekzemplo de la seksismo kiun virinoj bedaŭrinde ankoraŭ suferas nuntempe. Mi apenaŭ povas kredi ke iu povus esti tiel seksista kiel vi.

      ĉu vi ne allasas, ke iu malamiko/konkurenculo de tiu persono petis iun knabinon (eĉ prefere tute fremdan, neparolantan) “raporti”, akuzi – simple por forigi konkurenculon en balotado ktp.?

      Vi ne vivas en la reala mondo se vi kredas tion. Ŝajnas ke estas vi kiu havas la tro riĉan fantazion.

      Liked by 1 persono

    2. Robert raportas pri E-renkontoj kaj E-organizaĵoj de junuloj kaj volontuloj – tio estas lia temo. La ĝenanto tuŝas gluteon aŭ provas kisi, kio atencas psikon de juna knabino.

      Valentin skribis pri falsaj akuzoj pri seksa perforto, kiuj okazas en la “granda mondo”, per kiu oni volas ĉantaĝi multan monon de riĉuloj kaŭ maloficigi politikan malamikon – tio estas alia temo.

      Ne eblas trakti ambaŭ aferojn per la sama mezuro, ne utilas kompari ilin.

      Ŝati

    3. “En la “granda mondo” tiaj okazoj multe pli oftas ol reala ĝeno…” estas bedaŭrinde kaj por mi neimageble, ke vi vere kredas je tio… 😦

      Ŝati

      1. “Kredi” ne estas vorto el mia leksikono.
        Mi Scias.

        Se faktoj ne plaĉas al vi kaj vi ilin strebas kaŝi (aŭ iu de vi kaŝas) – ili ja restas faktoj.

        Ŝati

  2. Internacia Esperanto ne ekzistas pro lerno sed per interŝanĝo.
    #FruRadikoFruRapido
    #LaInterligvoNeŭtralaEsperantoEstasRadikojInternaciajApudRadiketojInternaciaj_Punkto

    Ŝati

  3. Kara Валентин Мельников,
    plej ofte la pruvoj de seksĝenado ne estas havebla aŭ montrebla tamen la ĝenado ekzistas. Plej ofte ja okazas en loko kie neniu alia estas. Kaj se okazas en grupo, kiel priskribita en la artikolo ne ĉiuj tuj komprenas kio okazis.
    Simplaj vortoj povas jam kaŭzi ĝenadon, sed se neniu alia ĉeestis kiel pruvi?

    Mi konsentas ke oni jes parolu kun ambaŭ flankoj kaj provu trovi solvon.
    Sed oni neniam simple pensu nur ĉar iu estas nova kaj juna aŭ ne konata ke tiu persono eble pli mensogas ol konata alia homo. Oni neniam pensu nur ĉar homo estas aktiva agas ridante surhavas belajn vestaĝojn ktp. ke tio kaŭzis la perforton. oni ne pensu nur ĉar iu alrigardas min bele tio rajtigas min pensi pri seksaj rilatoj…

    Se ni pensas tiel tiam ni kreas ĵuste tian sistemon en kiu seksĝenado funkcias.

    Ŝati

    1. “plej ofte la pruvoj de seksĝenado ne estas havebla aŭ montrebla”, jes.
      Tial oni blinde kredas al ĉiu akuzo flanke de virino, kaj viro neniel povas pruvi sian sekulpecon.
      Inter arestitoj pro seksperforto plejparto estas senkulpaj: seksumado okazis laŭvole, sed poste la viro aŭ ne edziĝis (kvankam promesis), aŭ simple ne pagis.
      Tute ne ĉiu ino estas honesta, kaj multaj kredas, ke aparteno al ina sekso aŭtomate pravigas ŝin en ĉiu situacio.

      Tre malnova anekdoto.

      Virino venas en bankon por meti monon al sia konto. Bankoficisto rigardas la monon.
      – Sed sinjorino, tiuj monbiletoj estas falsaj!
      – Ho teruro! Do mi estis seksperfortita!

      Ŝati

      1. seksumado okazis laŭvole, sed poste la viro aŭ ne edziĝis (kvankam promesis), aŭ simple ne pagis.

        Vi estas klara ekzemplo de la fiviro pri kiu mi plendis en la artikolo, fakte vi estas pli malbona.

        Ŝati

        1. estas vi la plaj klara ekzemplo de nun modaj furiozaj feministaĉoj sen cerbo kaj sen honesto!
          Neniel konante min, vi ĵetas plej absurdan akuzon – sen eĉ iometeta pruvo.
          La ĉefo, kiu antaŭ 80 jaroj en Germanio respondecis pri oficiala propagando, povus fieri pri vi.

          Ĉu en vialanda krimkodekso ne ekzistas artikolo pri kalumnio? Pri publika ofendo?

          Ĉiu kiu eĉ iomete konas min, certe scias, ke mi neniam kaŭzis ian “ĝenon” al iu virino – kaj ne povus, pro mia karaktero kaj principoj.

          Sed vi ja postulos min dumvive enprizonigi nur pro tio ke mi estas viro, kaj eĉ ankoraŭ kapabla seksumi. Plej terure: ke mi edziĝis pli ol unufoje (ne gravas ke du miaj antaŭaj edzinoj mortis), kaj – eĉ pli terure – ke mi seksumis kun mia edzino antaŭ oficiala registriĝo.

          Se vi estus honesta kaj iom saĝa, vi almenaŭ pardonpetus…
          Se…

          Ŝati

          1. Mi juĝis vin laŭ viaj vortoj. Vi parolis pri virinoj kvazaŭ ili estas putinoj kiuj mensogas kaj deziras seksĝenadon – kaj poste plendas pri kalumnio kaj publika ofendo! Mi aldonas “hipokreteco” al la listo de viaj pekoj.

            Mi neniam diris ke vi mem seksĝenis iun, sed vi ja defendis tiujn kiuj faris kaj kulpigis la viktimojn. Hontu!

            Sed vi ja postulos min dumvive enprizonigi nur pro tio ke mi estas viro, kaj eĉ ankoraŭ kapabla seksumi.

            Kia frenezaĵo?!? Mi neniam diris ion ajn pri prizono, vi konstruas fantazion en via kapo. Mi ne scias kial vi parolas pri viaj edzinoj, tio ne rilatas al la temo.

            Liked by 1 persono

            1. Ĉu vi estas tiom stulta, ke eĉ ne kapablas kompreni, ke virinoj estas DIVERSAJ?
              Jes, ekzistas ankaŭ putinoj, kaj tiuj kiuj diversmaniere ricevas profiton el sia aparteno al ina sekso – ekzemple, kiam oni mendas ke ili “rememoru”, ke jen tiu famulo antaŭ 40 jaroj sekse ĝenis ŝin, kiam ŝi – ho teruro – estis neplenaĝa. Certe, bona advokato trovos malkongruaĵojn en rakontoj de tiu ino kaj pruvois ke ŝi mensogas – sed kiom tio kostas? kaj intertempe balotado, el kiu la famulo devis retiriĝi jam okazis, kaj venkis ne li, sed lia fi-konkurenculo, senhonte mendinta la kalumnion.
              Sed certe grandparto de virinoj estas honestaj, kiuj povas ami kaj esti amataj, ricevi plezuron pro amo. Mi kontaktas nur kun tiaj.

              Sed vi ja obstine martelas, ke oni devas nepre kredi al ĉiu vorto de ajna virino kaj kondamni viron pro nudvorta senpruva kalumnia akuzo.

              Vi nenion komprenos ĝis kiam vin mem trafos tia akuzo, kiajn vi nun propagandas. Do mi rekomendas al vi neniam aperi en lokoj kie povas esti virinoj. Tiamaniere vi sukcese gardos vin kontraŭ akuzoj pri “seksa ĝeno”, kaj pli grave – pro nekontakto kun inoj vi ne havos idojn, do via fuŝa genaro ne transdoniĝos plu.

              Ŝati

              1. Mi ne parolis pri okazaĵoj de antaŭ 40 jaroj, mi parolis pri okazaĵoj kiuj okazis antaŭ mi dum la pasinta jaro. Mi konas la virinojn, ili estas honestaj kaj fidindaj – multe pli ol vi.

                Ŝati

                1. Eble. Kvankam vere suspektindas, kiam iu nekonata ulino, unuafoje veninta al E-aranĝo kaj eĉ ne parolanta E-on, tuj akuzas iun gravan personon.
                  Ĉu ne multe pli logika klarigo estas, ke ŝi simple volas altiri atenton al si? aŭ vere iu konkurenculo mendis al ŝi kompromiti indan homon, kun alimaniere li ne povas forigi?

                  Mi vidis (ekster E-movado, sed probable ĉie estas same), ke ĝuste per falsa akuzo pri “seksĝenado” oni provis forigi konkurenculon. Ne sukcesis, do uzis alian metodon: sendis al li retmesaĝon kun viruso kaj poste akuzis ke li kvazaŭ rompis fremdan poŝtkeston.

                  Aliflanke, antaŭ multaj jaroj estis komencantino kiu havis plurajn sekspartnerojn en E-movado (certe, tute libervole) kaj pere de tio iom post iom akiris utilajn ligojn kaj iĝis fama aktivulino. Oni flustre ŝercis: “kiu ne kuŝis kun ŝi, tiu ne estas vera e-isto”. Sed ŝi almenaŭ neniun akuzis…

                  Ŝati

                  1. “Kvankam vere suspektindas, kiam iu nekonata ulino, unuafoje veninta al E-aranĝo kaj eĉ ne parolanta E-on, tuj akuzas iun gravan personon.
                    Ĉu ne multe pli logika klarigo estas, ke ŝi simple volas altiri atenton al si? ”

                    Unuvorte: ne

                    Ŝati

                2. kaj kio koncernas mian “fidindecon” – ni lasu tiun demandon sur via konscienco, se ĝi ekzistus…

                  Mi venas al E-aranĝoj por praktiki E-kulturon, interŝanĝi sperton ktp., sed ne por serĉi seksajn aventurojn kiel vi kaj iuj “aktivuloj” de TEJO…

                  Ŝati

                  1. Mi esperas ke mi kaj aliaj havos la bonsxancon neniam renkonti vin. Kia maldanko al nia movado, havi vin en gxi.
                    Estas cxiam interesa vidi kiom multaj homoj volas denaskulojn, sed samtempe malbone parolas pri homoj kiuj renkontas amon dum eventoj.

                    Ŝati

                    1. Vi mem kontrauxas proprajn vortojn kaj ideojn.
                      Oni jes renkontas amon dum E-aranĝoj. Sed tiu, kiu asertas renkonti “seksan ĝenadon”, neniam renkontos amon. Oni simple preferos eviti lin/ŝin, por ne esti akuzitaj.

                      Ŝati

      2. Mi konsentas ke oni jes parolu kun ambaŭ flankoj kaj provu trovi solvon. Sed laŭ grade de la seksĝenado aŭ seksperforto oni jes agu kontraŭ la agresulo!

        Via anekdoto ŝajne estas miskompreno de ago. Se putino ricevas falsan monon tio estas ne seksperforto sed trompo aŭ ŝtelo. Ĉar en tio kazo temas pri ekonomia problemo same kiel se mi iras al bakisto kaj pagas per falsaj moneroj.

        Do mi petas vin legu pli bone kion oni skribas, ne interpretu stangaĵojn en tiuj vortoj kaj ne miksu seksperforton kun aliaj krimaj agoj.

        Ŝati

        1. Mi ĉiam ĉion legas atente.
          Kaj mi tre bedaŭras, ke en nuna epoko de agresema feminismo, kaj “politika ĝusteco” normala homo havas fakte neniajn rajtojn kontraŭ plej absurdaj akuzoj.
          Mi ripetas: al unu vera seksperforto troveblas dek imagitaj, kaj senkulpuloj estas severe punataj pro falsaj akuzoj sen eĉ minimuma pruvo.

          Vi komprenis sencon de la anekdoto, sed ial bedaŭrinde ne komprenis, ke ĝi rekte rilatas al la traktata temo.
          Do jen unu plia:

          (necesas antaŭklarigi, ke en Sovetunio dum longa tempo estis malpermesita kaj eĉ krime punenda preparado de fortaj alkoholaĵoj hejme – eble iu aŭdis la vorton “samogon”.)

          Oni arestis viron kaj akuzas lin pro kontraŭleĝa brandfarado.
          Li provas defendi sin:
          – Sed ja neniu vidis, ke mi ĝin preparas, kaj eĉ ne troviĝas la brandaĵo mem en mia domo!
          – Tamen, oni trovis ĉe vi la aparaton! (t.e. distililon)
          – Nu, tiakaze juĝu min ankaŭ pro seksperforto!
          – Ĉu vi seksperfortis iun?
          – Ne. Sed la aparaton mi ja havas!

          Ŝati

          1. “Mi ripetas: al unu vera seksperforto troveblas dek imagitaj, kaj senkulpuloj estas severe punataj pro falsaj akuzoj sen eĉ minimuma pruvo.”
            De kie vi havas tiajn nombrojn? Donu la sciencan raporton kaj mi kontrolas.
            Viaj “anekdoto” por mi nur estas malbona ŝerco sed neniu kiu batalas por vera egaleco de la seksoj kaj genroj volas akuzi iun nur ĉar ” la aparaton mi ja havas!”

            Kaj en la artikolo kaj en mia skribado ni skribis ke estas afero kion oni solvu kune kaj prudente.
            Mi vere ne komprenas kial vi akuzas nin ke ni estas agresemaj feminismuloj.

            Mi konas iom la rajtojn kaj agadojn el via lando kaj tio parte estas tre danĝera afero kaj por inoj kaj por neduumaj personoj kaj por homoj kiuj estas havas alian aliron al seksumado. ĉu vi konsentas pri tio?

            Vi parolas pri tio ke ne ĉiuj inoj estas fidinda kaj eble mensogas. Mi neniam diris ke tio ne povas okazi.
            Sed ke iĉoj ankaŭ povas mensogi pri tio vi ne parolas, kial?

            Fidu min mi konas ambaŭflankojn kaj certe ne estas facila se estas akuzo. Sed ĉiuj akuzoj bezonas bonan egalrajtan paroladojn, decidjon konsekvencojn.
            Kun viaj skribadoj vi submetas la reputacion de virinojn entute, tion kaj Robert kaj mi neniam faris al la tuta iĉaro, pensu pri tio.

            Ŝati

              1. Feliĉe en mia lando tiu idiotaĵo ne ekzistas (kvankam “liberaluloj”-sentaŭguloj-perversuloj tre penas trudi), do ĉies rajtoj estas en ordo. Virinoj ricevas plezuron pro atento de viroj: estas tute normale diri komplimenton, eĉ donaci floron al tute fremda virino – kio por vi estas probable nepardonebla krimo.
                Agresemaj ferministinoj estas tiaj furiozaj kaj obseditaj ĝuste pro tio, ke ili neniam spertis normalajn sanajn interseksajn rilatojn.

                Ŝati

          2. Mi ripetas: al unu vera seksperforto troveblas dek imagitaj, kaj senkulpuloj estas severe punataj pro falsaj akuzoj sen eĉ minimuma pruvo.

            Vi plendis pri akuzoj sen pruvo, do kie estas la pruvo por ĉi tiu akuzo?

            Ŝati

            1. Mi jam demandis kaj ne ricevis respondon krom aliaj pliaj strangaj diraĝoj pri feminstoj.

              Lie skribis ke li estus homo de faktoj ne de kredo sed ĉion kion li skribas li ne povas pruvi, do ne indas paroli kun li, sed indas meti lin sur la listo de malbonaj homoj, se vi havas.

              Ŝati

              1. antaŭ ol postuli pruvojn ke la Tero estas globa, dekomence vi provu pruvi la malon, kion memfide-senbaze asertas la artikolo…

                Ŝati

                1. Li skribis ke li estus homo de faktoj ne de kredo sed ĉion kion li skribas li ne povas pruvi.
                  Li nur aldonas kaj aldonas novajn akuzojn kontraŭ aliaj homoj kiujn li tute ne konas sen pripensi iliajn reputacion kaj honoron.
                  Li akuzas ke la artikolo mensagas kvankvam ekzistas ligo al la pardonpeto de la aganto.
                  Lia tuta eldiraĝo estas nur granda mimimi pri tio ke li kiel viro eble ne povas tiel libere publike diskriminacio aliajn homojn precipe virinojn laŭ lia volo kiel li ŝatas fari.

                  Do ne indas paroli kun li, sed indas meti lin sur la listo de malbonaj homoj, se vi havas.

                  Mi esperas ke li estos eĵetita el la akademio ĉar science li tute ne agas! Tion li multfoje pruvis.

                  Ŝati

                  1. o, tipaj vortoj de malhonestulo, tute atendeblaj. Ĉu vi jam multajn homojn sukcesis false denunci kaj prikalumnii?
                    Ĉu ion honestan vi faris en la vivo? Ĉu ion bonan, utilan por aliaj homoj?
                    Ne, vi nur postulas, ke ĉiuj konsentu kun vi kaj obeu vin. Ĉiuj adeptoj de “libero” volas liberon nur por si mem.
                    Vivante en troriĉa lando, ne bezonante zorgi pri ĉiutaga pano, vi enuas pro trosatiĝo kaj do serĉas pli kaj pli perversajn distraĵojn. Vi estas tiom stulta (kiel ĉiu trosata parazito) ke eĉ ne komprenas, de kie aperas ĉio konsumata de vi.

                    Cetere, honesta homo devas esti homo, kun realaj nomo kaj vizaĝo. Anonimuloj estas la plej abomena speco de kanajloj – ili ĝuas ataki el sekura loko kaj mem pri nenio respondeci.
                    Vi estas kuraĝa nur kiam vi povas dekope bati unu kontraŭulon, kiam tiu estas ŝnurligita.

                    Ŝati

                    1. Bele kiel vi ekas ataki kaj atakegi se vi ne povas doni la pruvojn aŭ pensas ke iu ne samopinias kun vi.

                      Vi eĉ ne rimarkis ke mi lasis al vi ŝancon doni argumentojn kaj pruvojn. Nenie mi postulis de vi transpreni mian opinion, mi demandis pri klarigojn, argumentojn, pruvojn.

                      Sed via sola agado estas kaj kvereli kaj ataki kaj banado en memkompato, ĉar la mondo ja ŝajne estas forte kontraŭ vi.

                      Ĝis nun mi tute ne diris ion pri aŭ al via personaj ecoj, al mi tio tute egalas. Do saĝa homo kiu respondus al mi same agus, sed ne vi!
                      Ĝis nun mi ne ekrakontis onidirojn pri vi kaj via vivo, sed vi faras tion! Vi fantazias!
                      Kaj tio estas malscienca!
                      Tio estas malrespkta!
                      Tio estas diskriminacia!
                      Tio estas malhonesta!
                      Tio estas maldeca!

                      Kian bonan vi faris en via vivo?
                      Kian honestan vi faris en via vivo?
                      Kian utilan al la homoj vi faris en via vivo?
                      Kiajn pruvojn vi povas doni por viaj asteroj?

                      Bonvole finfine respondu klere kaj ŝience!

                      NE PLU TROLUMU!

                      guyofchriburn

                      Mian retan nomon vi konas kaj mian retadreson mi lasis, mi ne estas anonima, ne pli ol vi al mi estas.

                      Ŝati

                    2. diru vian realan nomon kaj pruvu, ke vi dum via vivo (aparte en E-o) faris ion bonan por aliaj homoj.
                      Ĝis tiam mi ne diskutos kun poltrona anonimulaĉo.

                      Ŝati

          3. Mi pensas ke ĉiu konsentas ke falsaj akuzoj kaj ankaŭ seksĝenado estas tre malbonaj. Mi pensas ke vi juste volas montri ke en movado kiel la #MeToo falsaj akuzoj ja okazas kaj oni do ne aŭtomate kredu akuzon nur pro la ineco de la akuzinto. Mi pensas ke ĝis ĉi tiu punkto ĉiu konsentas kun vi.
            Problemoj, tamen, ekaperas kiam vi provas uzi tiujn sporadajn falsajn akuzojn por tute nei la ekziston de sekĝenado. Vi mem diris ke ja ekzistas malhoestaj virinoj kaj tio ja estas fakto, oni jam vidis kelkajn virinojn provintajn uzi la #MeToo-movado por provi false akuzi malamikojn. Sed vi devas ankaŭ agnoski ke egale ekzistas malĝentilegaj viroj kiuj eluzas sian potencon por seksperforti.
            Senpruve aserti ke 9 el 10 akuzoj estas falsaj ne helpas la kaŭzon. Mi esperas ke vi vidas tion. Ni kaptu interkonsenton.

            Ŝati

            1. Jes ekzistas tio kaj tio – sed komparu la sekvojn: kio pli suferigas homon: – ĉu dumsekuda tuŝo, kiun eblas eĉ ne rimarki, aŭ – dumjara malliberigo, multmila monpuno aŭ ruinigo de la vivo de meritplena homo?

              Ŝati

              1. La elekto estas klara sed via komparo estas tute fuŝa. Oni egale povas peti vin kompari le sekvojn: kio pli suferigas homon: – Ĉu violenta seksperforto de laŭleĝa infano kiu poste ne kuraĝas iel ajn denunci tion ĉar la seksperfortinto estas tre respektata potenculo, aŭ – falsa akuzo kies falseco estas tuj malkovrita kaj kies farinto estas sekve malliberigata. La akuzito nur dumsekunde malestimiĝis.

                Via imago ke la plejmulto el la akuzoj estas falsaj – kaj ke la justicoj ne juste traktas ĝuste tiujn falsajn akuzojn – estas ne pli ol tio, via imago.

                Ŝati

                1. Vi havas riĉan fantazion… kaj neniom da honesto.
                  kaj kial vi kredas ke _Via_ imago pli konformas al realo, ol la mia?

                  Same al vi mi povas deziri nur, ke vi mem spertu tion sur propra haŭto: estu akuzita pro “ĝeno” nur pro tio ke vi rigardis al bela virino dum pli ol kelkaj sekundoj, kaj eble eĉ voĉe diris, ke ŝi estas bela. Terura krimo!

                  Alikaze vi neniam komprenos…

                  Ŝati

                  1. Kaj mi tamten ne deziras tion al vi, sed imagu ke iu multe pli forta ol vi viro perforte tenas viajn manoj tiel ke vi ne povas moviĝi kaj minacas vin per grupa seksperforto. Kaj kredu min, eĉ se tio eble daŭras ne pli ol kelkaj sekundoj tiaj aferoj ja povas lasi spuron en la psiko por longa tempo. Aŭ ke vi estas nova en iu grupo kaj iu eminenta persono metas manon sur via femuro. Kiel vi sentus vin tiam?

                    Ŝati

                    1. Mi ne emas priparoli situaciojn tute neeblajn.
                      Vi povus demandi: kion mi farus, se surstrate renkontus dinosaŭron… aŭ aliplanedanon…
                      Dum tuta mia vivo mi ne nur ne observis ion similan, sed eĉ neniam aŭdis onidirojn pri io tia, ke tio okazus al iu el miaj multaj konatoj.
                      Teorie mi povus imagi, ke iu aĉulo provus ion fari al virino en izolo, sed ĉeeste de aliaj personoj – nepre ne.

                      Eble ĉar mi vivas en lando kun psike normalaj homoj… ne strebantaj ĉiam trompi fidon de aliulo por sia profito…
                      Nia fama aktorino iam diris: “Ho, kiom maljuna mi estas – mi ankoraŭ memoras honestajn homojn!”

                      Ŝati

  4. Tre bona analizo!

    La E-movado estas ĝenerale pli tolerema kaj pli malstrikta ol en renkonto de specifaj lando kaj socia tavolo, sed tiu toleremo ankaŭ faciligas la fiagojn de seksĝenuloj

    En ĉiu JES, IJK, eĉ UK devus okazi ĉi-tema kunveno, por ke junaj homoj (sen tia sperto) sciu kiel reagi kaj por ke jam ĝenitaj homoj ne sentu sin solaj.

    Ŝati

  5. Валентин ĉu vi povas diri al ni kion vi komprenas per feminismo? Kaj kiel ĝi malsamas de homaj rajtoj?
    Mi estas scivolema.
    Robert – bonega artikolo dankon kaj gratulon

    Ŝati

    1. Tio, kion mi vidas el t.n. “civilizitaj” (laŭ ilia propra opinio) landoj estas, ke oni senĉese postulas pliajn kaj pliajn _privilegiojn_ por virinoj.
      Samaj rajtoj preskaŭ ĉie estas fiksitaj jam antaŭ jardekoj, sed temas pri tio, ke se ekz. en iu instituto, administrejo ktp. estas “tro multe” da viroj, do oni nepre devas dungi virinon – eĉ se prezentiĝis viro kun multe pli bona kvalifiko, oni ne akceptos lin nur pro tio ke li estas viro.
      Ĉu por laboro pli gravas sekso ol profesiaj kvalitoj??
      Oni postulas samajn salajrojn – sed ne diras, ke viroj ricevas pli altan salajron pro pli intensa kaj pli peza laboro.
      Iuj laboroj estas danĝeraj por virina organismo (kun danĝeraj kemiaĵoj, radiado ks.) kaj (en normalaj landoj) oni ne akceptas virinojn tie. Sed jen aperas iu arogantulino, deklaras ke ŝi volas dungiĝi, oni ŝin ne akceptas (konforme al la leĝo), ŝi iras en juĝejon kaj helpe de malhonestaj advokatoj gajnas proceson. Certe ŝi tute ne volis reale labori tie, ŝi volis nur famiĝi kaj ricevi monon per proceso.

      Se ne paroli pri iuj islamaj ks. landoj – kie feminismo tutegale nenion atingos, en normalaj landoj mi ne vidas realajn problemojn, kiujn necesus solvi tiamaniere.

      Mi ankoraŭ rememoras pri movado “femen” en Ukrainio, kie “aktivulinoj” uzas ajnan bagatelan pretekston por paradi surstrate kun nudaj mamoj kaj histerie krii iujn “protestojn”. Naŭza spektaĵo…

      Ŝati

  6. “Mi ne emas priparoli situaciojn tute neeblajn.
    Vi povus demandi: kion mi farus, se surstrate renkontus dinosaŭron… aŭ aliplanedanon…”
    do nun vi rekte diras ke kaj mi (ĉar tiu situacio ja okazis al mi – sed ne en esperantujo) kaj konatino de Robert mensogis… por mi tio nur signifas ke vi ne havas inaj amikoj kiuj fidus vin sufiće por diri al vi pri siaj aĉaj spertoj…

    Ŝati

    1. mi ne diras ke vi nepre mensogas – sed evidente la problemo estas, ke en via lando homoj tute alimaniere rilatas unu al alia, ol en mia.
      kaj mi vere ne povas kompreni, kio terura estas, se viro por kelkaj sekundoj metis manon sur vian femuron kaj certe li ne intencis fari ion pli. Eble li eĉ ne rigardis, kaj tio okazis tute hazarde.
      Ĉe ni virino probable eĉ ne atentus tion, se hazarde – sed, mi ripetas, neniu farus tion intence.

      kaj mi ne povas imagi, ke viro, eĉ malbone edukita (sed ne absoluta idioto!) strebus ion “seksan” fari kun virino en ĉeesto de pluraj aliaj homoj.
      La situacio estas tute neimagebla mialande.

      Certe viaj amaskomunikiloj gurdas, ke mia lando estas “totalisma” (tamen sen klarigoj kaj argumentoj), kaj la via – “libera”…
      Min oni ekde infanaĝo instruis, ke libero ne eblas sen respondeco pri propraj agoj, kaj ke mia libero finiĝas kie komenciĝas la via, ke oni estimu interesojn de aliaj homoj.
      Sed ĉe vi, eble, oni instruas, ke “libero de personeco” estas la plej supera valoro, neniel limigebla… kaj poste oni vidas la rezultojn…

      Ŝati

      1. Do, mi certe multfoje estis seksgxenita de viroj, kiujn mi ne konis. Unufoje unu viro tusxis min kaj premis miajn genitalojn sub mia jupo en la cxeesto de aliaj homoj. Mi turnis min por laute protesti, cxar vere doloris, sed ne povis identigi la agresulon. Tio okazis dum koncerto kun lauta muziko. Se vi cxeestintus, versxajne vi nenion rimarkintus. Kion vi konsilas al virinoj fari en tia situacio?
        Cxu vi iam ajn demandis virinojn, kiujn vi konas kaj fidas, cxu ili spertis ion similan?

        Ŝati

        1. Mi jam diris: mi neniam vidis/ĉeestis tian situacion kaj ĝi por mi estas simple neimagebla.

          Tamen, se iu viro vere estas tiom neadekvata (kaj onidiroj pri tio nepre rapide disvastiĝas) – do simple neniam proksimiĝu al li, jen ĉio.
          Kaj se li jam tuŝis – kial ne vangofrapi lin tuj? Apuduloj certe estos viaflanke…

          Ŝati

          1. Do vi diras ke por vi suficxas ke vi mem neniam vidis? Cxu estas aliaj aferoj en la mondo, kion vi neniam vidis sed tamen scias ke ekzistas?

            Ŝati

            1. mi antaŭ ĉio komparas la diron kun pluraj informoj el diversaj aliaj fontoj.
              Se videblas kontraŭdiroj – necesas pensi. Ne forgesi pri leĝoj de naturo ks.
              El ĉiuj versioj necesas ĉiam elekti la plej probablan.

              Ŝati

  7. Валентин Мельников
    ĉiuj homoj kiuj kundiskutas ĉi tie konas min, persone sub mia skribita nomo, ĉar mi aktivas en vivanta esperantujo, ĉar mi aranĝis kaj aranĝas renkontiĝojn de esperantistoj.

    Ĉu iu de ili konas vin aŭ povas legi vian skribon kiel Valentin Melnikov mi ne scias.
    Mi neniam aŭdis aŭ vidis ion de vi ĝis nun.

    Bedaŭrinde vi estas tre agresema kaj atakema, mi vere ne certas ĉu estus bone diri al vi pli ol mia reta nomo.
    Mi vere ne emas havi malavantaĝoj, sed se iaj tiaj aferoj okazos poste mi ja scias kiu kulpas.

    Mi estas Christine Brücker.
    Mian vivresumon mi ne donus al vi, Mi ne laborpetas pri ajna posteno ĉe vi.

    Vi ekis demandi pri personaj kvalitoj, anstataŭ respondi demandojn, do mi reciprokis tion.
    Tamen mi petas pruvojn de viaj asertoj. Ĉu vi finfine ekas science labori? NUN?

    Ŝati

    1. Ĉiu honesta persono ĉiam uzas sian veran nomon. Eble – adaptaĵon, se la nomo neprononceblas por alilandanoj – sed ĉiam saman.

      Mi havas bonan (por ne diri perfektan) memoron pri nomoj. Se mi renkontis ies nomon lige kun E-o – mi tion fiksas kaj povas rememori post jardekoj.
      Vian nomon mi neniam aŭdis – sekve, minimume vi estas tro juna (se tiel – ĉu oni neniam instruis vin estimi pliaĝulojn?) kaj ĉiakaze ĝus nun nenion rimarkindan faris en/por E-o.

      Viaj resumo ktp. min ne interesas, mi scias uzi guglon kaj vikipedion – kiuj same vin ne konas.

      Plie, mi vidas, ke vi nenion legas en E-o, nek librojn, nek revuojn – alikaze vi scius mian nomon agnoskitan inter dudeko de plej gravaj nuntempaj E-literaturistoj en la mondo.

      Mi eĉ ne demandas – kiucele vi venis al E-o.

      Do provu fari ion utilan, sed ne histerii kaj intrigi provante detrui tiujn, kies nivelon vi neniam atinfos.

      Ŝati

      1. Ŝajne vi ne bonas en reta serĉado pri homoj, eĉ se vi ricevis indikon pri tio ke mi aranĝis renkontiĝojn.
        Nu ne estas mia problemo.
        Sed legante tion kion vi nun skribis mi treege esperas ke vi havas bonan psikan terapion.
        Mi kompatas vin, vere.

        Ŝati

        1. Mi ne bezonas vian kompaton. Por mi gravas opinio de homoj, kies saĝo kaj aŭtoritato estas agnoskita mondskale, sed ne de iuj arogaj komencantoj, eĉ se iu el ili foje organizis kunveneton de dek personoj, en kiu oni diris kelkajn vortojn en E-o.
          Eble post 10-20 jaroj vi iom plisaĝiĝos. kaj dume ne troigu vian signifon en la mondo.

          Ŝati

          1. Laŭ via deziro mastro mi retiras mian kompaton de vi kaj donas ĝin al via edzino, via familio, ĉiuj inoj kiuj konas kaj devas elteni vin kaj ĉiuj aliaj kiuj suferas vian malagrablan malrespektan konduton kaj personencon.

            Ŝati

            1. Ankaŭ ili ne bezonas vian kompaton, ili tute kontentas.
              Ripete: ne troigu vian signifon en la mondo. kaj provu fari ion utilan.

              Ŝati

              1. Sekvu viajn proprajn konsilojn, precipe la lastan:

                “Ripete: ne troigu vian signifon en la mondo. kaj provu fari ion utilan.”

                Ŝati

      2. “Ĉiu honesta persono ĉiam uzas sian veran nomon.” – rigardante kion vi skribas pri homoj, sen koni iliajn cirkonstancojn… Se mi rakontas, kia seksgxenado okazis al mi, cxu eblas alia respondo ol diri ke mi mensogas au estas putino? Se vi estas en ia pozicio de povo, viktimoj certe ne volas diri al vi kion ili nomigxas, cxar tio nur donas al vi pli da povo, damagxi ilin.

        Liked by 1 persono

        1. Ĉu vi ĉiam kredas al ajna nekonata persono, des pli anonima?
          Ekzemple, se li/ŝi diras, ke al li okazis ia plago (variantoj multas) kaj bonvolu doni monon ktp.?
          Se iu proponas profite investi vian monon? Aĉeti iun miraklan kuracilon kontraŭ granda sumo?
          Friponoj en la mondo multe pli abundas ol seksĝenuloj.
          Do ne indas blinde fidi al iu ajn sen pruvoj.
          kaj certe, laŭeble aŭskulti la alian flankon.
          Eĉ se al la homo iio vere okazis, li/ŝi povas ne mencii iujn cirkonstancojn, kiuj povas esti tre gravaj.

          Konkrete, mi demandus: kiucele la knabino tute ne parolanta E-on venis al E-aranĝo.
          Kion ŝi intencis tie trovi?
          Kiu invitis ŝin? (minimume iu devis al ŝi ĉion klarigi, helpi plenigi aliĝilon ktp.)
          kaj ĉu tiu invitinto ne profitis poste pro forigo de la akuzito?
          Se vi scias konkrtetaĵojn – pripensu tion…

          Ŝati

          1. Mi cxeestis dum la IJK kaj parolis kun cxiu enplektita. Mi povas rakonti al vi ke sxi neniel volis eluzi tion por iel havi povon. Neniu profitis de forigo de la akuzito. Krom ke la viktimo sentis sin pli sekura. Ni arangxis alian dormlokon por la akuzito kaj subtenon.
            Cxu komencantoj, lau vi, ne iru al E-arangxoj? Cxu komencantoj ne rajtas iri al e-arangxoj, esperante ke ili tiel lernos pli da esperanto kaj ekhavos amikojn?
            Sed la demando ne estas “cxu mi cxiam fidas al cxiuj, ankau anonimuloj?” – vi diris, ke cxiuj homoj cxiam uzas siajn verajn nomojn, kaj ne estas tiel. Tio ne signifas ke oni de rakontoj de anonimuloj tuj investas sian monon kaj blinde fidas. Kaj certe, indas auskulti aliajn flankojn. Sed ne temas pri cxiam cxion fidi de anonimuloj au cxiam nenion fidi de anonimuloj. Se multaj homoj, ankau anonime, plendas pri io specifa, indas almenau kontroli la cirkonstancojn. Mi ne diras ke vi bezonas cxion kredi de anonimuloj, sed mi diras ke vi pensu kial homoj foje sentas bezonon esti anonimaj por protekti sin mem.

            Ŝati

            1. Jes, komencantoj iru al E-aranĝoj. Sed _komencantoj_, ne nululoj. Ĉar la esenco de aranĝoj estas praktiki la lingvon. Kia utilo por persono, kiu komprenas neniun vorton kaj nenion povas diri?
              kaj mi ripetas: provu esplori, kiu invitis ŝin, kaj ĉu tiu ne ricevis iun profiton pro tio, aŭ eble li simple plifrue malŝatis la akuziton.
              Al anonimuloj oni nature rilatas pli suspektinde. Ĉar anonimulo neniel respondecas pri siaj vortoj kaj ne estas punebla kaze de trompo, mensogo kaj kalumnio. “Pluraj” anonimaj plendoj, cetere, povas deveni de unu sama persono sub diversaj maskoj – ankaŭ tio ofte videblas interrete.

              Ŝati

              1. Saluton!
                Samkiel Charlotte Scherping Larsson, mi ĉeestis tiun IJK kaj mi estis funde enplektita.

                La junulino ne estis nululo, ŝi estis komencanto kies kapablo paroli Esperanton ankoraŭ estis tre malalta.
                Mi preferus ne doni pli da informoj, ĉar protekti la identecon de tiu knabino gravas al mi, sed mi povas rakonti al vi ke plenkreska instruisto venis kun grupeto de siaj lernantoj.
                La instruisto de tiu knabino ne havas ligojn al ajna persono kiu tiutempe estis kandidato por la TEJO-estraro. Ĉu nun iu finfine mortpafis vian fantazion?

                Neniu profitas tiom de TEJO-estraraneco ke indas tiel saboti, la ideo en si mem estas ridinda.
                Neniel vi parolas science, vi ĉion fantazias kaj kredas ke via fantazio estas la vero – dume en la artikolo estas eĉ ligilo al la konfeso de Cyprien; ĉu vi do elektis ignori pruvon ĉar ĝi ne kongruas kun via mondbildo, aŭ ĉu scienca homo adaptu sian mondbildon kiam prezentiĝas al si novaj informoj?

                Mi kredas Charlotte, mi kredas Stela, mi kredas tiun knabinon.
                Mi konas ilin ĉiujn kaj mi havas absolute neniun kialon ne kredi ilin.

                Liked by 2 people

  8. Antaŭe mi kredis ke Esperantujo estas aparte progresema kaj tolerema komunumo, sed nun mi opinias ke tiu vidpunkto estas ege naiva.

    Unue pri progresemo : plej fundamente mi pensas ke Esperanto logas homojn kiuj pli emas akcepti kaj ŝati ideojn kiuj estas minoritataj, ĉar la ideo de internacia lingvo en si mem estas minoritata en la mondo. Laŭ mi tio povas sufiĉe bone klarigi kial veganismo, seksaj kaj genraj liberecoj estas ĝenerale bone akceptitaj en Esperantujo. Tamen, ne ĉiuj minoritataj ideoj estas “progresigaj”. Se temas pri politiko kaj religio, ĉiaj opinioj ekzistas en Esperantujo. La plej “konservemaj” homoj eble ne estas tiuj kiuj ŝatas viziti junularajn kongresojn kaj aktivi en TEJO, sed la movado ne estas nur tio.

    Pri toleremo la problemo eble estas eĉ pli profunda. Mi kredis ke pro tio ke la esperantistoj originas el mondpartoj kie politiko, religio, ktp. ege malsamas, la deziro iri al kongreso kaj renkonti ege diversajn homojn postulas en si mem multe da toleremo kaj scivolo pri la aliaj vivmanieroj kaj aliulaj opinioj. Mi iom post iom seniluziiĝis.
    Ĉi tie ege klera homo skribas malĝentilaĵojn nur pro tio ke aliulaj vivospertoj ne kongruas kun liaj kredoj, kaj li eĉ ne hontas pro tio. En Interreto tio ne maloftas, eĉ en Esperanto.
    En la “vera vivo” tio preskaŭ ne okazas ĉar kiam homoj malkonsentas kun io, ili ofte mutas por eviti malagrablaĵojn. Tiun konduton oni tamen ne konfuzu kun sincera toleremo, kiu miakrede postulas nejuĝemon kaj interesiĝon. Mi plurfoje malkovris ke homoj, kiujn mi vidis kiel toleremajn homojn, kaj kiuj defendas progresemajn ideojn, estas fakte ege juĝemaj, plenaj je antaŭjuĝoj, kaj kritikas kiam la kritikato(j) forestas, aŭ simple ne agas kongrue kun tio kion ili defendas. Pro tio mi ne sentas ke oni aparte respektas diversecon en Esperantujo, eĉ se oni multe parolas pri ties respektindeco.

    Liked by 1 persono

    1. Toleremo estas laŭdifine nekapablo kontraŭstari deeksteran nocan influon.
      Plej konata ekzemplo: AIDS. Imuneco, t.e. kapablo rezisti, malaperas, kaj anstataŭe venas toleremo…

      Ŝati

  9. “Mi ĉeestis tiun renkontiĝon kaj mi memoras ke neniu volis paroli pri ĝi. Neniu diris pri kiu temis aŭ eĉ kio okazis.”
    Kara Robert. Mi memoras ke la organizantoj faris anoncon pri la okazaĵo surpodie dum la Arta Vespero (sen mencii nomojn).

    Ŝati

          1. Ni havis tutan malferman sesion pri tio dum la IJK, kun la viktimo sur podio. Sxi rakontis al cxiuj ekzakte kio okazis (sen identigi lin). Dum tiu sesio, ni komencis malferme paroli pri kio okazis al ni, kaj ankau mi rakontis pri similaj spertoj. Estis mia “ankaumi”-momento en Esperantujo. Mi tiam ne volis paroli pri tio, cxar mi ne sentis min ke venas io pozitiva de tio, malgrau tio ke mi fieris, ke multaj el ni povis paroli honeste kaj malferme pri niaj malbonaj spertoj. Dum mia tuta estrara tempo estis nur fekosxturmo post fekosxturmo de Libera Folio kaj mi vere malbonfartis pro tio. Mi certe ne volas doni al tiu organizo, kiu multe dolorigis min kaj homojn, kiujn mi devintus protekti, pli da materialo por damagxi nin cxiuj. Mi komprenas ke vi malkonsentas kun tio, sed tio estas miaj sentoj.

            Ŝati

            1. Ni ankaŭ havis moralajn devojn al la viktimo. Memkompreneble ni devas protekti la identecon de la viktimo, krom tio ŝi mem deziris ke lia nomo ne estu ĉirkaŭmenciata.

              Mi memoras ke ekde tiu malferma sesio mi malbonfartis dum la IJK, kaj mi ja ne volis paroli pri kio okazis al homoj kiuj ne ĉeestis tiun sesion. Ni decidis fari la anoncon antaŭ la Arta Vespero, sen nomi homojn, klarigante en nemiskompreneblaj vortoj ke en TEJO tia konduto estas absolute neakceptebla, kaj ke ĉiuj estu sekuraj dum TEJO-eventoj.

              Ŝati

  10. Dankon Robert pro pritraktado de tiu ĉi temo. Mi ŝatus aldoni ion al la diskuto, citante artikolon, kiu aperis en Egalecen fine de 2018, kaj mi lasas ligilon por ke vi povu legi la tuton: “la transforma modelo de justeco. [… ] rigardas ne nur la krimon mem, sed ankaŭ la kauzojn, kiuj gvidis al ĝia okazo. Alivorte, la krimo estas nur simptomo de iu problemo, ĝi ne estas la problemo mem. En la kampo de genre bazita perforto validas ekzemple tio, ke seksperforto ne povas esti komprenata kiel unuopa aparta okazaĵo sen strebi elradikigi patriarĥaton kaj kulturon de perforto. En tiu senco puni individuajn seksperfortistojn ne helpas al pli vasta sanĝo kiu eliminus perforton en la estonteco.” (https://egalecen.org/2018/09/18/kio-estas-justeco/ ) Laŭ mi tiu vidpunkto estas grava, ĉar, kvankam estas bone ke viktimoj povu paroli pri siaj spertoj, mi kredas ke en Esperantujo ni jam bezonas ion pli ol serio da akuzoj, kaj ke ni povas krei tian pli bonan kulturon, kie tiaj aferoj apenaŭ povas okazi.

    Liked by 1 persono

    1. Mi tute konsentas kaj esperas, ke ni povas influi Esperantujon en tiun direkton. Mi pensas ke ekz la ideo de Auskulta Servo, kiun Sasxa Murr alportis al la movado, kaj Severin, Klara, Juandi kaj Lars (kaj aliaj) realigis, povas esti parto de tio. Mi babilis kun aliaj pri sveda iniciato de viraj parolgrupoj kaj eble iu sukcesos realigi tion en venontaj kunvenoj.

      Ŝati

  11. Esperanto povas esti utila ilo por interkompreniĝo, sed tre evidente oni ne aŭtomate iĝas progresema pro lerni ĝin, temas pri bunta komunumo.

    Pri la movado “ankaŭ mi”, mi ne tiom certas ĉu paroli pri situacioj malbonaj kiuj okazas sufiĉas por ke homoj sentu sin pli sekuraj, certe indas pensi pri kiel organizi por ke homoj sentu sin pli liberaj… ankaŭ por plendi.

    Liked by 1 persono

  12. Robert, mi dankas vin pro la artikolo kaj ĝojas ke vi skribis tiun tekston. #ankaumi spertis malkomfortan situacion kun viro. Estis dum mia unua renkontiĝo, ke unu viro daure staris tro proksime al mi. Mi provis movi kelkajn paŝojn for, sed li sekvis min tiajn paŝojn, kaj mi sentis min malkomforta kaj ne sciis kiel reagi. Ĉar estis mia unua sperto en Esperantujo, mi ankau ne sciis kiel kompreni tion. Esperantujo estas multe pli brakumema kaj “proksima” ol la kulturoj en kie mi kutime estis ĝis tiam. Sed tio ja ne signifas ke mi volas proksimecon kun ĉiu partoprenanto de iu renkontiĝo. Kiam oni imagas seksĝenon, ofte oni pensas ke oni povas bati la alian en la vizaĝon, kaj jen ĉio. Sed tiel ne funkcias. Povas esti tiom facila kaj ĉiutaga kiel mia sperto, kio ja ne estis vere agresema au atakema. Kion mi devintus fari en tia situacio estis alparoli lin kaj diri “pardonon, sed vi staras tro proksime al mi, mi ne sentas min komforta.”

    La sperto kion mi jam havis kun multaj estas tamen ke alparoli nur estas komprenata kiel invito. Se mi volas eviti inviti al plia kontakto, mi lernis ne ekhavi okulkontakton, kaj simple ignori kaj iri for. Certe mi ne estas la sola kiu lernis agi tiel, kaj tio ja ne helpas por ke homoj lernu kiel ne agi. Post mia propra sperto mi ankau estis observanto de seksĝenoj de aliaj al aliaj, kaj mi provis – sed eble ne ĉiam sukcesis – tauge respondi au interveni. Estis ankau almenau unu seksĝeno de virino al viro(j).

    Mi volas inviti vin ĉiuj, lerni kiel diri “mi ne komfortas”. Ankau lernu demandi “Ĉu vi komfortas?” por ke vi donu al homoj en via proksimeco la eblon komuniki siajn sentojn kun vi. Tiun frazon mi ankau lernis de bona amiko de mi, kaj ĝi estas vere utila frazo. Konsento gravas, kaj vi petu ĝin, en fotado, tuŝado, kisado, dancado…

    En nia diversa kaj multkultura movado, lerni kiel komuniki kun unu la alia, kaj doni al ĉiuj la senton ke ilia bonfarto gravas, devas esti alta prioritato.

    Lasu nin repreni ĉi tiun komentspacon por plibonigi la movadon. Ĉu vi havas propran malbonan sperton? Ĉu vi havas pozitivan lernadon por ni? Kunhavigu ĝin, bonvolu.

    Ŝati

Komenti