La Esperanta Civito estas sensencaĵo

Ĉu estas iu ajn en Esperantujo pli nekutima, malordinara kaj nekomprenebla ol la Esperanta Civito? Kiam mi unue aŭdis pri ĝi, mi ne povis kredi ke ĝi vere ekzistis. Kial? Kiel? Pro kio? Malmultaj el miaj esperantistaj amikoj eĉ konas la Civiton kaj kiam mi priskribas ĝin al ili, ili kutime pensas ke mi ŝercas. Certe, tiu estas tro freneza por esti vera, ĉu ne? Mi ne persone konas unu homon kiu estas membro de la Civito aŭ eĉ kial oni volus aliĝi. Ĝi vere estas tre stranga angulo de Esperantujo, apenaŭ konita aŭ komprenita de la plejparto de homoj. Sed kiam mi demandis pri la temo, mi ricevis grandan reagon ĉar multaj aliaj homoj ne komprenis ĉi tiun strangaĵon.

Fakte, krom sia retejo, estas apenaŭ iu ajn informo pri la Civito trovebla en la interreto. Dumlonge, mi volis verki ĉi tiun artikolon sed mi ne povis trovi sufiĉe da informo. Estas iuj artikoloj en La Balta Ondo kaj Libera Folio, la vikipedia artikolo havas nenion post 2003, eseo de Jorge Camacho de antaŭ dudek jaroj (multaj vortoj, malmulta informo) kaj unu aŭ du interretaj diskutoj. Probable la civitanoj respondos al ĉi tiu artikolo por diri ke mi ne sufiĉe komprenas la temon, sed kie estas la informo? Se oni ne informas aliajn homojn, kies kulpo estas tio?

Mi eĉ diskutis kun Giorgio Silfer per 14 retmesaĝoj pri la Civito, sed bedaŭrinde mi lernis entute nenion. Li evitis ĉiujn demandojn, respondis per alia demando aŭ nerilata temo (ekzemple kiam mi demandis kial la Civito ekzistas, li demandis kion signifas la flago de Esperanto laŭ mi). Ofte liaj respondoj estis tiel nehelpaj ke ili nur provokis aliajn demandojn. Kion faras la Civito? Ĝi plenumas sian konstitucion (sed kial ĝi havas konstitucion?). Kial ekzistas parlamento? Por plenumi la leĝdonan povon kaj kontroli la ekzekutivan. Pro kio ĝi decidas? Pri politikaj aferoj (Sed kiuj politikaj aferoj?).

Do, kio estas la Esperanta Civito? Nu, imagu se esperantistoj havus nian propran ŝtaton. Laŭ mia kompreno, tio pli malpli estas la ideo de la Civito. Laŭ sia konstitucio: “La Civito celas esti subjekto de internacia juro, kaj sekve plenumi suverenajn funkciojn.” Ĝi opinias ke “La esperanto-komunumo estas senŝtata diaspora lingva kolektivo”, sed neniam klarigas kial ĝi opinias tion aŭ kion tio praktike signifas (krom uzi la vorton “Raŭmismo” kiel magia vorto). Kial esperantistoj estas diasporo? Esperanto estas ŝatokupo, mi tute ne scias kiel aŭ kiel oni povus opinii ke ni ankaŭ estas popolo. Ĉu ŝakludantoj, ŝatantoj de piedpilko aŭ biciklistoj ankaŭ estas diasporoj kiu meritas siajn proprajn ŝtatojn?

Kompreneble, ne eblas havi geografian ŝtaton en unu loko, sed la Civito provas havi la aliajn instituciojn de ŝtato. Ĝi havas parlamenton (kun du branĉoj), juĝejon, konstitucion, bankon, valuton, censadon, civitanecon kun legitimilo, lingvan komitaton kaj eĉ moton: E pluribus ultra (sed kial ĝi estas en la latina sen traduko al Esperanto?). Ĝi ankaŭ uzas la esperantan flagon kaj himnon, kaj havas oficialajn festotagojn, sed la naskiĝo de lingvo je la 26a de julio ne estas unu el tiuj.  La Civito opinias ke la Civito meritas sian propran festotagon je la 10a de aŭgusto (sed dum la pasintaj jaroj ĝi forgesis celebri ĝin).

Fakte, mi rimarkis ke la Civito ne uzas kutimajn esperantajn vortojn, anstataŭe ĝi kreis siajn proprajn. Anstataŭ diri juĝejo ĝi diras kortumo, anstataŭ parlamento estas senato, ne estas prezidanto sed estas konsulo (ĉu ĝi intence elektis vorton el la pra-romana epoko por aspekti pli impona?), la Civito ne havas estraro, ĝi havas kapitulo. Eĉ la vorto Civito ne estas kutima vorto, ĝi signifas “sendependa urbo”. Antaŭ unu monato, la Civito voĉdonis por akcepti la vorton ĉaŭ (kiun mi neniam aŭdis) kiel oficiala saluto.

Civito
El retejo de la Esperanta Civito

Sed kion faras la Civiton? Honeste, mi ne scias. Malfacilas kritiki kiam oni ne konas ĝin, eble estas skandaloj sed neniu rimarkis. Mi tralegis la novaĵgazeton de la Civito Heroldo Komunikas (HeKo), sed trovis tre malmultan. Ĝi ja raportas preskaŭ ĉiutage, sed kutime pri bagatelaĵoj. Fakte la plej kutima temo estas kritiko kaj plendo kontraŭ UEA, ĝi estas kvazaŭ la unua celo de la Civito. Krom tio estas mallongaj anoncoj kaj raportoj, kelkfoje prenitaj de aliaj gazetoj senagnoskite. La anoncoj estas malklaraj, ekzemple iam al iam ĝi diras ion pri iu kunveno, sed neniam diras kiam da homoj partoprenis kaj nur mencias la nomojn de du aŭ tri homoj. Aŭ ĝi malbone klarigas sian agadon aŭ nur estas tre malgranda grupo de aktivaj civitianoj kaj HeKo ŝajnigas ke ili estas pli multaj ol ili vere estas. Alia kutima temo estas Giorgio Silfer. Lia agado ofte aperas en HeKo, liaj vortoj estas multfoje cititaj kaj oni donas multe da spaco al liaj opinioj. Fakte, mi neniam vidis eĉ unu vorton kontraŭ li en HeKo, ĉiam estas pozitiva laŭdo. La redaktoro de HeKo estas anonima, sed mi konjektas ke ĝi estas Giorgio Silfer kaj ĉefe li verkas artikolojn omaĝe al Giorgio Silfer.

Kelkfoje HeKo eĉ raportis pri mi, sed kutime malprave. Ĝi diris ke mi estas redakciano de Libera Folio (ne, mi nur kontribuas artikolojn), mi estas Brito (tute ne, Irlando sendependiĝis antaŭ jarcento!) kaj mi estas “antiraŭmisto” (mi tute ne scias kion tio signifas). Se ĝi malpravas pri tiaj bazaj aferoj, kial fidu ĝin pri pli malsimplaj aferoj? Dum mia esplorado por ĉi tiu artikolo, mi eltrovis ke ili citas min en la eldono de Heroldo de Esperanto por novembro 2018. Laŭ la anonco, mi “veas kontraŭ la malfacila situacio kaŭzita de Roterdamo”. Sed mi neniam verkis tion! Ĉar la eldono ne estas trovebla interrete, mi ne scias pri kio precize temas, sed mi neniam sendis artikolon al ili kaj se ili prenis miajn vortojn el alia loko, ili faris tion sen mia permeso.

La Civito havas multajn instituciojn, sed mi ne scias kion ili faras. Ĝi havas sian propran lingvan komitaton, sed mi ne trovis iun kiun ĝi faris aŭ iu kiu sekvas ĝian konsilon. Mi legis la anoncojn en HeKo por la pasintaj jaroj sed ne trovas eĉ unu gravan decidon de la Kapitulo, Konsulo aŭ Parlamento. Aŭ ilia agado ne estas raportinda, aŭ ili ne agadas. Esperanta juĝejo estas stranga (kaj iom timiga) ideo, sed mi ne trovis ion ajn decidon de ĝi. Kiujn problemojn ĝi solvis? La parlamento nur kunvenas unufoje dum la jaro sed eĉ tiam ne decidas iun ajn. Laŭ sia retejo, la parlamento aprobis nur kvin leĝojn en sia tuta dudekjara historio (ial la leĝoj havas latinajn nomojn).

057. La Civito de Esperanto
Jen la karto por la Esperanta Civito, en la ludo “Pasis la temp'”. Ĝi bone montras la opinion de multaj esperantistoj pri la Civito

Estas du politikpartioj, la Verda kaj la Blanka. Laŭ mia scio, la Blanka partio estas pli religiema (pri kiu religia temo decidas la Civito?) kaj la Verda estas pli maldekstrista (sed denove mi dubas ĉu la ideologio entute gravas). Antaŭ kelkaj jaroj estis Ruĝa partio (marksisma). En decembro 2019, la Verda partio gajnis 70% de la voĉdonoj kaj 14 seĝoj, la Blanka partio gajnis 30% kaj 5 seĝoj. Tiu ludo eble estas amuza por la partoprenantoj sed ankaŭ sensignife por Esperantujo.

“UEA ŝajnas kronika malsanulo pretervivebla (ĉu pretervivinda?) kiel maljunulo en sanatorio, dum la Esperanta Civito aspektas kiel gracila adoleskanto kiu povus fariĝi fortika plenkreskulo.” HeKo

La Civito senĉese atakas kaj mokas UEAn kaj tre volas anstataŭigi ĝin, sed anstataŭigi kun kio? Kion ĝi faros pli bona? Ne estas iu informo. Fakte, la manko da informo tre helpas la Civiton. Se estus iu problemo en UEA, oni raportas pri ĝi (ĉu en la komitato, ĉu en Libera Folio ktp), diskutas, debatas kaj informas al Esperantujo. Sed se estus iu problemo en la Civito, oni ne rimarkus. HeKo neniam kritikas, ĝi nur parolas pozitive kaj ne estas iu sendependa gazeto por raporti. La tuta parlamento povus malaktiviĝi kaj neniu scius. En la Civito, nur estas unu voĉo, tiu de Silfer. Se la prezidanto de UEA subite demisius, tio estus grandega krizo kaj oni timus ĉu UEA fiaskus, sed kiam la prezidanto de la Civito demisiis, apenaŭ iu eksciis. Se iu grava posteno en la Civito estus vaka, neniu atentus. Kelkfoje, mi legis anoncon en la Civito pri onta okazaĵo, sed nenio poste. Se ĝi ne okazis, neniu rimarkis.

La Civito ne akceptas kritikon aŭ kontraŭaj opinioj. Kiam Libera Folio raportis negative pri la Civito, ĝi denuncis Liberan Folion kaj nun nomas ĝin la “skandalisma nordeŭropa retgazeto” kvazaŭ eĉ la nomo estas malpermesita. Ankaŭ ĝi deklaris ke la redaktoro Kalle Kniivila estas “persona non grata”. Kion tio signifas? Kiel multaj deklaroj de la Civito, nenio kion mi povas eltrovi, krom ke li ne rajtas aliĝi al la Civito. Sed tio estas kvazaŭ la Papo ekskomunikus ateiston – ĝi malpermesas lin fari ion kiun li neniam volis fari. Kaj kial ili uzis latinajn vortojn? Ĉu tiu estas netradukebla al Esperanto aŭ ĉu la latina estas pli bela lingvo?

La plej stranga, malbona, neakceptebla, sekteca afero pri la Civito estas ke oni devas pagi por eliri. Malgraŭ UEA, oni ne devas pagi por esti civitano aŭ eĉ bezonas renovigi vian membrecon ĉiujare. Sed se vi volas ĉesi esti civitano, vi devas peti al la juĝejo kaj ĝi decidos ĉu vi rajtos eliri. Sed eĉ pli malbona, vi devas pagi por tiu! La prezo estas inter 0.125 kaj 1 speso (la valuto de la Civito, sed mi ne scias ĉu oni uzas ĝin por io krom foriri), la prezo dependas laŭ via lando (estas kvar kategorioj). Laŭ la retejo, unu speso egalas al 90 svisaj frankoj kaj hodiaŭ unu svisa franko egalas al 0.94 eŭro. Do, por eliri unu devas pagi inter €10 kaj €84! Tio estas freneza! Ĉu tio eĉ estas laŭleĝa? Ĉu iu asocio rajtas teni membron kontraŭ ties volo? Ĝi estas eĉ pli por asocioj, la prezo estas inter unu kaj ok spesoj, do inter €84 kaj €672.

Civito 2
La regulo pri elirado de la Civito

La Civito fanfaronas ke sia membraro kreskas dum la membraro de UEA malkreskas, sed UEA certe ne perdus membrojn se membreco estus por la tuta vivo kaj oni devus pagi por foriri. Laŭ la censado de la Civito, en 2019 estis 459 civitanoj, preskaŭ ĉiuj en Eŭropo kaj Afriko. Mi estus surprizita se iu ajn iam sukcesis eliri la Civiton. Mi aŭdis pri sektoj kaj diktaturoj kiuj malhelpis eliron, sed neniam pri esperanta organizo. Ĉu morto estas la sola eskapo?

Civito 3
La reglamento enhavas la regulojn pri eliro de la Civito. Bedaŭrinde, la paĝo en la retejo estas malplena

La Civito diras ke civitaneco estas “privilegio” (ĉu vere?). Oni ne povas aliĝi tiel facile kiel alia organizo, anstataŭe, oni devas peti la privilegion kaj oni juĝos la kandidaton por vidi ĉu ĝi havas la ĝustajn opiniojn. “Al la selektado kontribuas la konstanta monitorado pri la opinioj esprimataj prese aŭ rete.” Kiuj estas la bonaj kaj malbonaj opinioj? Mi supozas ke oni devas laŭdi Silfer kaj mallaŭdi UEAn.

Estas multaj eksteraj kritikoj de la Civito, sed tre interese, en 2017, venis kritikanto ne nur ene de la Civito, sed el la plej alta loko.  La Konsulo (prezidanto), Chamberline Nguefack, post nur tri monatoj en sia posteno, forte denuncis la Civiton kaj demisiis. Ŝi konfirmis multajn kritikojn de la Civito, ekzemple ke ĝi nur estas ludilo por la egoo de Giorgio Silfer:

“Verŝajne, Silfer revas regi la mondon esperantistan”

kaj

“Kiom naiva mi estis! Pensi, ke la regema Silfer, kiu ĉiam ĉion kontrolas en la Civito – verkas mem la revuon, la amendoproponojn, la rezoluciojn – lasus sian aferon en la manojn de iu alia?”.

Ŝi iĝis tre malkomforta kiam Silfer deklaris ke “UEA baldaŭ mortos”, ne nur kiel ebla okazaĵo, sed kiel bonvena celo.

“Kun hororo mi komprenis . . . ke mi estis senskonscie kunkulpulo de kaŝita celo de la Civito.”

Multaj homoj plendas kontraŭ Silfer, sed estas nekredebla vidi tiel forta kondamno el tiel altranga civitano.

“Giorgio pensas, ke li povas ĉion kontroli, ke li regas homojn, ke li povas perforte devigi ĉiujn – precipe afrikanojn – agi tiel, kiel li volas. Tial li ne aperigis en HeKo mian demision. Li aperigas nur tion, kio glorigas la Civiton”.

HeKo unue silentis pri la tuta afero kaj eĉ ne publikigis ŝian demision (nur diris pri ia senklarigita “foresto”). Post kelkaj monatoj, ĝi anoncis ke ŝi estas survoje al “impeachment” (mi ne scias kial ĝi ne tradukis tiun vorton al Esperanto) en la Civita juĝejo “pro misuzo de povoj kaj eventuale privata intereso en oficaj agoj”. Poste, Silfer nur publikigis kritikon de ŝi kaj neniam publikigis ŝiajn vortojn aŭ klarigon. Fakte eĉ ne unu pozitiva vorto aperis pri ŝi, nur denuncado. Li nur publikigis sian opinion kaj diris ke la defendoj de Chamberline estis “facile refutitaj per la respondoj de la Vickonsulo, sen. Giorgio Silfer.” Kiam vi regas la novaĵejon, vi povas diri ion ajn kaj prezenti vin mem en la plej bona maniero.

La Civito diras ke UEA estas “centralisma” asocio sed la Civito estas “federalisma” asocio. Laŭ sia retejo, estis 39 establoj (aliĝintaj asocioj) – sed 14 ne plu estas membroj, kutime eksigitaj pro malaktiveco. Sed la plejparto de la asocioj nur ekzistas en la retejo de la Civito. Tute nenio troveblas pri Laborista E-Rondo de Padovo, Studenta Esperanta Ligo, Islama Esperanta Klubo (krom fejsbuka paĝo kun nur du afiŝoj) kaj la Unio de Esperantistoj por la Disvolvo de Uviro krom la anonco en la Civito. Por preskaŭ ĉiuj aliaj, estas pli malpli nenio, kutime nur vikipedia paĝo kun unu aŭ du linioj kaj eble unu aŭ du malnovaj referencoj. Ĉu eĉ retejo estas tro multe? Ŝajnas al mi, ke nur estas 3-4 veraj asocioj ene de la Civito, sed eĉ pri la plej famaj establoj estas preskaŭ neniu informo troveblas. Mi aŭdis pri Literatura Foiro kaj Heroldo de Esperanto, sed mi neniam legis ilin ĉar mi ne povas trovi ilin. Kie eblas mendi? Ĉu ili eĉ havas retejon? Nur eblas mendi per mesaĝo al la redaktoro, kiu estas tre malbona maniero por vendi gazeton. Ĉiu establo rajtas reprezenton en la forumo de la Civito, sed nur 7 fakte havas, kiu sugestas ke la aliaj ne estas sufiĉaj aktivaj por eĉ proponi iun.

Sed eĉ pli malbone kaj strange, kelkaj asocioj ne intence aliĝis kaj estis tre surprizitaj kiam la Civito anoncis ilin kiel novaj membroj. Ekzemple, en 2008, la Civito anoncis la aliĝon de la Meksika Esperanto-Federacio. Ĉi tiu estis surprizo al la meksikanoj, kiuj ne nur malaliĝis sed ankaŭ deklaris ke ili “konsideri sin neniam aliĝinta”. Kompreneble la Civito neniam raportis pri la malaliĝo.

Kiel vi povas vidi, mi opinias ke la Civito estas sensencaĵo. Sed ial, iuj volas pli fortajn ligojn inter la Civito kaj TEJO. Silfer renkontis la estraron dum IJK 2019 (kaj ankaŭ mi, mi estis surprizita kiam li memorigis min pri negativa komento kiun mi faris en la interreto pri la Civito – ĉu li havas liston de ĉiuj vortoj kontraŭ la Civiton?) kaj la Civito havis referendumon en decembro por ke ĉiuj junaj membroj de la Civito aŭtomate iĝus membroj de TEJO. Kompreneble mi kontraŭis tiun, unue ĉar mi malŝatas la Civiton sed due ĉar membreco en TEJO devas esti libervole, se la junuloj volas aliĝi, ili povas fari tion propravole. Sed la civitanoj voĉdonis kontraŭ tiu en la referendumo. Tuj poste, la Civito deklaris ke fakte ili rajtas ignori la referendumon se ili deziras ĉar ĝi nur estis “enketo”. La volo de Silfer estas pli grava ol demokratio.

Por eviti tiun (ankaŭ mi ne kontentis ĉar la estraro ne informis iun ajn pri la ebla kunlaboro, mi nur lernis pri ĝi ĉe la retejo de la Civito), mi kaj kelkaj aliaj komitatanoj parolis kontraŭ la ideon de kunlaboro kun la Civito dum la komitatkunsido ĉe JES antaŭ unu monato. Iuj aliaj diris ke ili estas malfermaj al kunlaboro kun ĉiuj, sed ke estas neniuj nunaj planoj por kunlaboro. Por esti certa, mi faris proponon por ke la estraro ne kunlaboru sen la permeso de la komitato. Bedaŭrinde, tiu diskuto okazis je la fino de kvin hora kunsido, tuj antaŭ la vespermanĝo, do mi ne havis la tempon precize vortumi ĝin laŭ mia plaĉo. Sed la sinteno de la komitato estis klara al ĉiuj, almenaŭ tion mi opiniis.

Sed la Civito raportis pri tio kun la titolo “TEJO favora al kunlaboro kun la Esperanta Civito” kiu estas pli-malpli mensogo. Mi komprenas ke oni volas montri la plej pozitivan flankon, sed la raporto (amuze ke la enhavo estis kopiita el Libera Folio ĉar neniu el la Civito ĉeestis la renkontiĝon), estas malhonesta kaj diris nenion pri la homoj kiuj parolis kontraŭ la Civito. TEJO tute ne oficiale esprimis iun ajn favoron al la Civito. Ĝi konvinkas min ke la Civito kutime malaperigas kontraŭajn voĉojn kaj nur montras opiniojn kiuj plaĉas al la ĉefuloj. En la mondo de la Civito, Oceano de ĉiam militis kontraŭ Orientazio.

Jen okazaĵo kiu ne estas tre grava sed ridigis min. La poŝtelefona aplikaĵo Amikumu kontaktis multajn esperantistojn (inkluzive la Civiton) serĉante subtenon. Du jaroj post la lanĉo, HeKo raportis kial la Civito decidis ne subteni ĝin. La respondeculo diris:

“Mi mem (kiu povus esti via onklino) posedas potencan poŝtelefonon, kiu certe akceptus vian apon; sed ĝi kuŝas ĉiam en tirkesto, ĉar mi ne kapablas uzi ĝin, kaj ne volas perdi tempon pro memlernado”.

Kaj tiu estis la respondeculo pri teknologio! Kial oni elektis tiun homon por decidi pri teknikaj aferoj? Ĝi estas kvazaŭ naĝejo-gardisto kiu ne kapablas naĝi.

Eble la plej bona reago al la ridinda Civito, simple estas ridi. Se la Civito povas krei pompajn titolojn kiuj signifas nenion, la Esperanta Respubliko faras la saman. Ĝi havas:

  • Ministro pri Sidado sur la Klozeto ĝis la Kruroj Endormiĝas
  • Ministro Gardisto de la Vinkelo kaj Umejestro
  • Ministro pri Ebria Lingvo kaj Anĝelsekso
  • Ministro pri Postebrioj kaj Aspirinoj
  • Ministro pri Informado kaj Aliaj Mensogoj
  • Ministro pri Promesoj Neniam Plenumotaj
  • Ministro pri Forfikuloj
  • Ŝtatsekretariestro pri la Polvo sub la Mebloj

Do, tial mi opinias ke la Esperanta Civito estas sensencaĵo. Ĉu estas alia pli taŭga vorto? Kiel alia oni povus priskribi ŝajn-ŝtaton kun falsa parlamento, juĝejo, banko ktp? Infanoj ŝatas ludi kaj ŝajnigi ke ili estas la reganto de ŝajna lando, sed ĝi estas farso kiam plenkreskuloj faras tion. Mi tre timas ke iuj ne-esperantistoj iam malkovros la Civiton. Jam estas sufiĉe da miskomprenoj pri Esperanto, ĉu vi povas imagi la mokadon kiu venos se oni trovas ke estas esperantistoj kun ŝajn-ŝtato? Mi jam havas unu amikon kiu opinias ke Esperanto estas sekto, se la Civito iĝus konata, mi certe havus multajn pliajn amikojn kiuj opinius tiele.

25 pensoj pri “La Esperanta Civito estas sensencaĵo

  1. Ĉu oni ŝanĝis la valoron de la speso? En 1912, spesmilo (= mil spesoj) estis malgranda arĝenta monero, egalvalora al CHF 2,50 laŭ la Enciklopedio.

    Ŝati

  2. Bonvenon en nia rondo Robert, mi ne mirus, se baldaŭ ankaŭ vi ricevus la honoran titolon “persona non grata” ĉe la Civito… :-))

    Ĉe la naskiĝo de Civito estis multaj nekutimaj fenomenoj, “interesaĵoj”. Kiel redaktoro de la tiama internacia gazeto Eventoj kelkfoje mi prilumis kaj klarigis ilin en diversaj movadaj forumoj (similaj fenomenoj kiel la nuna eksmembriĝa imposto, ktp), kaj tio superis la tolerkapablon de Silfer, kaj oni deklaris min “persona non grata” – 001. Vidu ekz. https://esperantio.net/index.php?id=500… – Kiel vi menciis, pro similaj kialoj tiun honoran titolon ricevis poste ankaŭ Kalle Kniivila, kreinto kaj redaktoro de Libera Folio.

    Tiu finn-ugra ligiĝo de Silfer eble ne estas hazarda, ja li sucesis envolvi relative multajn hungarojn, inter ili multajn estraranojn de Hungara E-Asocio – kiuj pro malprofesieca agado eĉ sen tio havis konflikton kun mi. La novaĵejo de Civito raportas 38-foje pri mia “negativa” agado… :-)))

    Tiu honora distingo de la Civito havis pozitivajn sekvojn por mi en Esperantujo. Kiam oni eksciis, ke mi estas tiu “distingito – 001”, en ĉiu renkontiĝo mi tuj trovis multajn amikojn, subtenantojn… :-))

    Jam de pluraj jaroj mi ne aparte interesiĝas pri la Civitaj aferoj, sed ĉe eventuala persona renkontiĝo (SES?) volonte mi babilos kun vi pri la “fenomeno Civito”. Mi aldonu, ke laŭ mi Silfer estas tre kapabla, talenta, intelekta homo, liaj meritoj estas nekontesteblaj – mi nur bedaŭras, ke ni laboras en Esperantujo ne por la samaj celoj.

    Liked by 5 people

  3. La Civito fakte estis unu el la unuaj retpaĝaroj, kiujn mi trovis kiam mi estis nova Esperantisto. Mi ege ŝatis la projekton kaj eĉ karesis la ideon aliĝi… ĝis kiam mi komprenis ke ĝi estis tre serioza afero. Mi pensis ke estis ia rolludo, fakte, sed mi eraris, kaj neniam plu pensis pri aliĝi ^^.

    Liked by 4 people

  4. Ni homoj estas tre diversaj, parte tre realismaj, parte kun pensoj kaj agoj ĝis la plej frenezaj.
    Inter la pentristoj, la impresionistoj kaj kubistoj (Picasso…) pentris “freneze”
    Homoj de pratempoj verkis teatraĵon pri dioj kaj elfoj, sciencfikcion, faras filmojn kiaj Harry Potter, ĉu freneze?
    Multaj junuloj nun manie ludadas per komputilo kaj saĝtelefono en imaga mondo,
    Iuj faras rolludon pri Harry Potter aŭ Starwars aŭ alia imagita mondo aŭ REGISTARO.
    Kaj iuj provas transiri de rolludo al realo kiel Moresnet, Insulo de la Rozoj, Civito

    Ĉiuj tiuj homoj estis tre inteligentaj, sed iuflanke frenezaj.
    Robert trafe kompilis kaj anazilis

    Ŝati

  5. Baldaŭ post esperantistiĝi mi trovis retejon de Civito kaj interesiĝis. Seanto, konsulo, kortumo… Poste mi vidis nombron de la civitanoj (iom pli ol 200) kaj ekdubis, ĉu oni perdis almenaŭ unu nulon? Poste mi ridis. Poste forgesis.

    Liked by 2 people

  6. Ĉe la Esperanta Civito, malgraŭ ĝiaj bizaraj trajtoj, troveblas ia racia idea kerno. La Civito naskiĝis en tempo, kiam la raŭmismo – io diversmaniere interpretebla, ne nur laŭ la maniero de la Civito – estis furora temo. La origina raŭmismo, kiel ŝajnas al mi, estis salutinda iniciato: alvoko ekserĉi la sencon de esperantumado en epoko, en kiu ĉiam malpli da esperantuloj, precipe inter la junaj, serioze antaŭvidis la “finan venkon”, la klasikan movadan celon, kaj do ekribelis kontraŭ la ideo, ke ili devas kiel bonaj movadanoj pledi por ĝi al la ekstera mondo.

    Kiam diversaj grupoj kunvenis por projekti la Civiton, ili prudente enkondukis strukturon bazitan sur “establoj”, t.e. ĉiaj asocioj kaj aliaj grupiĝoj de esperantlingvanoj. Tio estis pli konvena strukturo por ombrela organizaĵo kun kulturaj kaj klerigaj celoj ol la strukturo de UEA. Tiu baziĝas sur landaj asocioj, kio ja taŭgis en la epoko de “batalanta movado” (vortoj de Lapenna) celanta kie ajn eble la oficialigon de la lingvo, sed kio intertempe iĝis anakronisma.

    Bedaŭrinde, la Civito ne fariĝis simpla dialogejo por plej diversaj kulture aktivaj grupoj de esperantuloj, kio povintus esti utila afero. La civitestroj havis propran ambician politikan agendon: influi la evoluon de la internacia juro tiel, ke translandlimaj (en pluraj ŝtatoj ekzistantaj) lingvogrupoj povu konstitui sin kiel suverenajn subjektojn de tiu internacia juro kun pli alta statuso, ol havas ordinaraj internaciaj neregistaroj organizaĵoj. Tiu politika agendo, kvankam ne naciisma en la strikta senco, estas naciismo-afina. La civitestroj senĉese parolas pri raŭmismo, sed ilia ideologio estas pli bone priskribebla kiel amalgamo de raŭmismo, mikronaciismo kaj etnismo. Se oni konsideras, kiom tiu etnismo estis furortemo ĉe TEJO-aĝuloj dum la 70-aj jaroj, ne estas tute mirige, ke iu provis trovi elegantan manieron ligi ĝin kun raŭmismo, la furora temo de TEJO-aĝuloj en la 80-aj jaroj. Mikronaciismo estis kvazaŭ la gluo, per kiu la estontaj civitestroj kunigis ambaŭ aferojn.

    Ili imagis, ke la Esperanto-komunumo des pli altigos sian statuson en la mondo, ju pli ĝi similiĝos al nacia ŝtato. Pro tio la Civita instituciaro, kiu paŭsas tiun de tipa nacia ŝtato. Foje la civitestroj eĉ priskribas la Esperanto-komunumon kiel iaspecan klasan socion, en kiu la ĉefklasoj estas la “intelektularo” kaj la “plebo”. En iu senco, la realo de la Civito konformas kun tiu priskribo: la intelektularo okupas sin pri la fona politika celo de la Civito (reformo de la internacia juro), dum ĝi tenas la plebon okupita en la Civita ludejo: la dukamera parlamento, kiu promulgas ĉiam novajn “gravajn” leĝojn kaj direktivojn, kaj la cetera instituciaro.

    Liked by 2 people

  7. Ĉaŭ estas kutima vorto en latinidaj lingvoj por neformalaj salutoj, malsame skribata (itale = ciao, portugale = tchau, hispane = chao) sed same pronuncata. Sed vere, estas strange ke oni proponas neologismon tiel pompe.

    Ŝati

  8. Dankon pro la interesa kaj amuza artikolo. Mi neniam vere komprenis, kio vere estas la Esperanta Civito kaj kion ĝi faras, nun mi pli bone komprenas kial.

    Esta bone, ke ĝi restas sufiĉe “kaŝita” parto de Esperantujo: mi ne tiom volus, ke homoj, kiuj kredas, ke “Esperanto estas sekto” aŭdu pri ĝi, ĉefe pri tio, ke oni devas pagi por eliri…

    Liked by 1 persono

  9. Miaopinie la danĝero ke oni taksu Esperanton sekto ne fontas el scio aŭ ne scio ke io kiel civito ekzistas. Multe pli danĝera tiuteme estas prezenti Eon kiel lingvo reservata al elito kun supera etiko, kiu do povas taŭgi nur al pacemuloj, ne-viand-manĝantoj, ktp-uloj. Se Eo estu lingvo tutmonde agnoskita kaj uzata, ĝi estu ankaŭ agnoskita kaj uzata de aĉuloj diversspeciaj, murdistoj, rabistoj, kaj ankaŭ de frenezuloj. Silfer ĉi-aspekte tute ne estas danĝera. Ne kredu ke mi lin subtenas – mi sufiĉe primokis lin per karikaturo kaj artikolo en La KancerKliniko – sed ne nur – sed objektive ne lin oni kulpigu pri danĝero similigi Eon sekto.

    Liked by 2 people

    1. Ankau ekzistas amaso. ( ech majoritato) da kontrau sektanoj en la mondo – ili siavice konsistigas aron de sektoj. ekz. la profesiulojn de karikaturistoj . La deklaracio de
      Esperantismo el jaro 1905 inkluzivas la murdistojn rabistojn , k. chiajn frenezulojn ( plebon)

      Ŝati

Komenti