En 1930, la fama ekonomisto John Maynard Keynes proponis ke post 100 jaroj, ni laboros nur 15 horoj dum la semajno. Se la ekonomio iĝas pli kaj pli efika ĉiu jaro kaj ĉiu firmao daŭre iĝas pli kaj pli produktiva, finfine nia laboro iĝos tiel efika ke ni povos produkti ĉion kiun ni bezonas dum malmulte da horoj. Evidente, tiu espero ne realiĝis. Kvankam ni estas multoble pli produktiva ol la laboristoj de 1930, ni kutime laboras ĉirkaŭ 40 horoj dum 5 tagoj, ĉiu semajno. Sed mi proponas ke ni laboru malpli kaj iom post iom malaltigu nian laboran semajnon ĝis nur tri tagoj.
La ĉefa kialo por tiu estas ke ĝi donos pli da libera tempo al ni. Kial indas gajni monon se oni neniam havas sufiĉan tempon por ĝui ĝin? Ni laboru por vivi, ne vivu por labori. Dum la pasinta jarcento, ni gajnis pli da monon anstataŭ pli da libera tempo, sed ĉu tiu estis la ĝusta elekto? Ni estas pli riĉa ol niaj geavoj sed ĉu ni estas pli feliĉaj? Tro da laboro igas nin ŝtreĉitaj kaj malfeliĉaj kun malsufiĉa da tempo por niaj familioj kaj plezuroj. Pro moderna teĥnologio, ni facile kaj rapide faras taskojn kiuj estis tre malfacila en la estinteco, do kial ne uzu tiun novan tempon?
Eĉ se ni produktus malpli ĉar ni laboros malpli, ĉu tiu malbonus? Ĉu la ekonomio devas ĉiam kaj senĉese kreski? Ĉu ni ĉiam bezonos pli kaj pli da mono, varaĵoj kaj aĉetaĵoj? Ĉu tiom da mono vere valoras se ni estas malsanaj kaj malfeliĉaj ĉar ni laboras tro multe? Per la mono ni povas aĉeti aferojn por plibonigi niajn vivojn sed ni ne havas la tempon por vere ĝui ilin. Ĉu pli da mono vere valoras pli ol tempo kun amikoj kaj familio? Ĉu ni ne rajtas vivon ekster la laborejo? Mi konas multajn homojn kiuj laboras plejparto de la tago kaj poste ili estas tro lacaj dum la vespero por fari ion. Ĉu tiu estas vivo? Ĉu ni ne rajtas havi ŝatokupojn kaj ĝui la mondon ĉirkaŭ ni?
Malpli longa labora semajno estas grava, eĉ necesa pro klimata ŝanĝiĝo. Nia planedo elĉerpas sian rimedojn kaj ni ne povos daŭre produkti kaj konsumi konstante kreskante kvantojn. Ni devos konsumi malpli, uzi malpli kaj produkti malpli. Pro tio, ankaŭ ni devos labori malpli. Se ni laboros malpli, ni kreos malpli da nebezonataj varoj kiuj ofte similas al rubaĵoj.
Mallonga labora semajno povus eĉ kreskigi nian produktivecon. Se laboristoj estas malpli streĉitaj kaj lacaj, ili laboras pli bone kaj pli efike. Tro da laboro malhelpas motivon kaj plezuron en nia laborado. Malpli da laboro malaltigus la kvanton da tagoj kiam la laboristoj ne venas al la laborejo pro malsano aŭ aliaj kialoj, kaj malaltigus la . Ĝi helpus al la entuziasmo por la laboro, kiu signifus ke homoj laborus pli bone, kun pli da kvalito anstataŭ kvanto. Homoj pli enĝaĝiĝus rilate al sia laborado, estus pli atentemaj kaj pensemaj. Ĝi kreskus kontenton al nia laboro.
Kritikantoj diras ke ĝi altigus laborkostojn kaj malaltigus produktivecon ĉar laborejoj devus dungi pli da anstataŭantoj kiuj eble ne estas tiel lertaj kaj spertaj. Eble jes, sed tiu efikus kontraŭ senlaboreco kaj provizus pli da postenoj por homoj. Pli da homoj laborante malpli da tempo donus pli da ekvilibro al la ekonomio kaj kontribuas al egaleco. Socio kun tri taga laborsemanjo estus pli egala, sana, produktiva kaj feliĉa.
Bela propono. Kiel funkcias praktike?
ŜatiŜati
Mi ĉiam pensis pri semajno de 8 tagoj. Duono de la homoj laborus la unuajn 4 tagojn, kaj la alia duono laborus la aliajn 4 tagojn. Neniu laboru pli ol 4 tagoj.
En Usono, veturi ĝis la laboro estas granda problemo, kiu bezonigas multajn horojn de aŭto-stirado ĉiutage. Mi kredas ke la lokoj por labori devus esti pli proksimaj al la loko en kiu ĉiu homo loĝas.
Politikistoj laboras kontraŭ ĉi tio: ili preferas ke ĉiuj laboroj estus en la centro de grandaj urboj. Apple komputiloj, ĵus inaŭguris grandegan oficejon por miloj da laborantoj. Google volas fari same en la urbocentro de San Jose, California … sufiĉe proksima de tiu de Apple.
ŜatiLiked by 1 persono
ne nur en Usono ! Ankaŭ estas la problemo en franioc, des pli, ke oni malaperigis la publikajn transportojn ! En 1960 estis vagonarojn ĉie, kaj en la plej perditaj lokoj, kie ne estis staidomo, estis almenaŭ la busoj, nun preskaŭ nenio restas, nur por la negocistoj estrulaj !
Fakte tio estas, ni rememoru, la kaŭo de la ribelo de la flavveuloj, la beninkostoj. Se onirigardas en la alvokoj de karitataj asocioj, duono de la alvokoj estas por helpi aĉeti, aŭ ripari veturilon, havi aŭton iĝis nun vivnecesa aĵo, sen kiu oni ne povas labori ! eĉ kontroliĝi por la sendunga helpo oni devas aŭti, por iri al kapabligaj kursoj, por iri al malsanulejo aux flglokoj, tiuj, kiuj loĝas en la kamparo eĉ mangî ne povas sen veturilo nun !
ŜatiLiked by 1 persono
Nuntempa politiko kaj vivo iĝas pli kaj pli stulta kaj skizofrenia. Kvanto da mallaboruloj kreskas, sed samtempe laborantaj personoj devas labori pli kaj pli multe. Politikuloj multe babilas pri ŝanĝoj de klimato kaj pri neceso protekti naturon, sed samtempe neigas publikajn transportojn kaj bezonigas homojn pli kaj pli multe uzi aŭtomobilojn. Tamen ne videblas rimedoj por kontraŭagi.
ŜatiŜati