Kial Esperanto ne disiĝos

Kutima kritiko de Esperanto el neesperantistoj, estas ke ĝi neniam povus iĝi universala lingvo ĉar ĝi disiĝos al apartaj lingvetoj aŭ dialektoj. Oni diras ke eĉ se ĉiuj en la mondo scipovus Esperanton, la lingvo ankoraŭ malsukcesus ĉar ĝi neeviteble disiĝus al kelkaj nekompreneblaj lingvoj kaj la situacio estus la sama kiel la nuna mondo. Iuj eĉ kredas ke ĉiuj lingvoj neeviteble evoluas kaj disiĝas ĝis ili estas ne rekoneblaj, kiel la latina al la latinidaj lingvoj.

Ĉar mi estas anglalingvano, mi aŭdas ĉi tiujn argumentojn en la angla de homoj el Usono, Britio, Aŭstralio kaj aliaj landoj, sed mi povas senprobleme kompreni ilin. Se lingvoj nature disiĝas, kial la angla ne disiĝis? Oni parolas la anglan en landoj miloj da kilometroj malproksime, dum jarcentoj, sed ĝi ne evoluis al malsamaj lingvoj. La hispana estas parolata en multaj landoj en Sudameriko kaj Hispanio sed ankaŭ ĝi ne disiĝis. Kompreneble, estas regionaj malsamoj, sed ili ne estas tiel grandaj ke homoj ne povas kompreni unu la alian.

Do, kial la latina disiĝis sed la angle ne? Kial mi certas ke Esperanto ne sekvos la vojon de la latina? Estas tri gravaj aferoj kiuj influas lingva disiĝo, do ni esploru kiel ili efikis latinan sed ne Esperanto.

1) Izoleco

2) Legpovo

3) Ideologio

(Iuj diras ke Ido kaj aliaj Esperantidoj estas dialektoj de Esperanto, sed ili estas pli kiel secesioj aŭ splitoj).

Romance_20c_en

Izoleco

La plej granda influo por la disiĝo de lingvoj estas izoleco kaj manko de komunikado. Post la disfalo de la Okcidenta Romana Imperio, komunikado kaj kontaktoj inter latin-parolantoj malkreskis. Komerca interŝanĝado ŝrumpegis, vojoj kadukiĝis kaj politika disiĝo malinstigis kialon por kontakti aliajn regionojn, eĉ kie eblis. Ĉi tiu izoleco estis eĉ pli forta por kamparanoj kiuj loĝis en malgrandaj vilaĝoj dum la plejparto de siaj vivoj kaj ne vojaĝis tre malproksimen. Do, iu en Norda Francio probable neniam renkontus iun el Portugalio aŭ Suda Italio kaj tial ne bezonus kompreni ilin. Pro ĉi tiu manko de komunikado, nenio kunligis la lingvon, do ĝi disiris.

Kontraste, estas tre alta nivelo de kontakto kaj komunikado inter esperantistoj. Ekzistas multaj interretaj forumoj per kiu homoj ĉirkaŭ la globo sendas mesaĝojn unu al la alia. Estas podkastoj, libroj, kaj blogoj kreitaj kaj spektitaj tra la mondo, ĉi tiu blogo estas legita en ĉiuj kontinentoj. La plej popularaj jutubistoj estas de Aŭstralio, Pollando, Aŭstrio, Hispanio kaj Usono. Estas internaciaj renkontiĝoj kiel IJK kaj UK, kie homoj el diversaj landoj renkontiĝas kaj parolas persone. En tiaj situacioj, homoj konscias kiel aliaj homoj uzas la lingvon kaj havas kialon por uzi ĝin en maniero por ke ĉiuj komprenas ilin. Esperantujo estas tre internacia komunumo sen la izoleco necesa por lingva disiĝo.

Legkapablo

Tre grava influo por la disiĝo de lingvo estas la nivelo de legkapablo inter la popolo. Lingvistoj rimarkis ke lingva evoluado okazas plej rapide kiam la legpovo de parolantoj estas malalta, kaj malpli rapida kiam la legpova nivelo estas alta inter parolantoj. Iuj eĉ scivolas ĉu legpovo fiksas la lingvon por ke ĝi ne plu evoluiĝos? Ekzemple, ni ĉiuj scias ĉi tiun vorton “kato”. Se iu komencus literumi ĝin kiel “gato”, oni tuj korektus tiun kaj revenigi tiun al la standarda literumado. Do eĉ kiam la parola lingvo evoluas, la skriba lingvo restas kaj ĉiuj ankoraŭ komprenas ĝin.

Probable ĉiuj esperantistoj kapablas legi, ĉar male ol naciaj lingvoj, ĝi estis skribita antaŭ ol ĝi estis parolita. Estas klaraj reguloj pri kiel uzi la lingvon. Kiel aliaj lingvoj, estas la lingva akademio kiu kontrolas la uzadon de la lingvo, sed ankaŭ estas la fundamento kiu estas la neŝanĝebla kerno de la lingvo. Oni kreis tiun intence por eviti disiĝon kaj malkonsenton pro senĉesaj reformproponoj kiuj ĝenis aliajn konstruitajn lingvojn. Do, la vorto estas “kato” kaj ĝi estas netuŝebla. Ankaŭ estas oficalaj reguloj pri kiel oni parolu Esperanton, la prononcado de ĉiu litero ktp. Ĉar ekzistas “ĝusta” maniero por paroli Esperanton, tiu konstraŭstaras la disiĝon de la lingvo.

Ideologio

Kvankam oni malofte malferme diras ĝin, ekzistas forta ligo inter politiko kaj lingvoj (ekzemple la irlanda lingvo). Dum la kresko de naciismo en la 19a jarcento, lingvo ofte estis la bazo de nacia idento kaj konsiderita kiel la kerno de la nacio. Pro tio, oni emfazis la similecon inter dialektoj kaj strebis kunigi ilin per komuna standardo. Lingva unueco estis ligita al politika unueco. Bona ekzemplo estas Jugoslavio, kie la komunista registaro forte emfazis ke estis nur unu komuna lingvo. Sed post la interna milito, la novaj sendependaj landoj opiniis ke ili parolis malsamajn lingvojn kaj emfazis la malsimilecojn por substreki la apartajn naciajn identojn. Ĉi tiu ankaŭ okazis malpli evidente post la disfalo de Ĉeĥslovakio.

Ŝtatoj ankaŭ uzis sian potencon kaj influon por promocii la uzadon de unu standarda lingvo. Do, kie estas unu forta centralizema ŝtato, ni vidas la konverĝon de la lingvo, sed kie estas politika fragmentado, ni vidas la disiĝon de la lingvo. Ekzemple, dum la mezepoko, estis multaj lingvetoj de la germana kaj la itala simile al la politika disiĝo de la landoj. Sed tio ŝanĝiĝis kun la kresko de naciismo kaj la nacia ŝtato. Ĉar naciistoj kredis ke ĉiuj germanparolantoj vivu en unu germana ŝtato, oni strebis maldisigi la dialektojn kaj havi unu komunan standardan lingvon. Kiam kreskis unu komuna nacia idento (ofte bazita sur komuna lingvo) kaj homoj kredis ke ili apartenis al unu komuna nacia idento, logike ili parolu unu komunan lingvon. Pro tiu ideologio, homoj intence uzis pli standardan formon de sia lingvo. Ĉi tiu fenomeno okazis en multaj ŝtatoj, ekzemple en Francio, kie estis fortaj streboj superigi la parizan lingveton super ĉiuj aliaj lingvoj kaj dialektoj por konservi la unuecon de la ŝtato.

Kvankam Esperanto ne havas sian propran ŝtaton kaj ne ekzistas esperanta naciismo, ja estas ideologia motivo kiu kontraŭas disiĝon. La tuta kialo por la ekzisto de Esperanto estas helpi internacian komunikadon per universala lingvo. Krei apartan regionan dialekton de Esperanto estas tute kontraŭ la kerna ideo de la lingvo. Se oni volus paroli regionan lingvon, oni ne lernus Esperanton. Intence disigi la lingvon signifus ke vi ne plu komprenus la esperantan kulturon kaj literaturon, ne plu povus partopreni internaciajn organizojn kaj renkontiĝojn, kaj male. Oni gajnus preskaŭ nenion de tiu intenca izoleco.

Multaj homoj troigas la nivelon de evoluado kaj ŝanĝo kiu okazas en lingvoj. Iuj ne nur kredas ke ĝi estas neevitebla sed ankaŭ devigo por la lingvo. Multaj homoj diris al mi, ke Esperanto ne estas vera lingvo se ĝi ne evoluas, kvazaŭ ekzistas ia minimuma necesa kvanto de evoluado por ĉiu lingvo kaj se oni ne atingas tion, la lingvo malsukcesis. Oni ankaŭ ofte forgesas ke lingvoj venas de la agoj de homoj kaj homoj konscias pri kiel ili uzas la lingvon. Oni ofte diskutas lingvaĵon kaj rifuzas uzi iujn vortojn. Ekzemple, la apero de la vorto ri kaj la sufikson –iĉ, estas ekzemploj de lingva evoluo, sed ne forgesu ke iuj homoj malŝatas tiujn vortojn kaj la plimulto de esperantistoj ne uzas ilin. Lingva evoluo ne estas aŭtomata afero kaj ofte iuj kontraŭas ĝin.

Sed lingvoj evoluas malpli rapide ol oni supozas. Ekzemple, se oni legas libron pri Sherlock Holmes (koincide tiu ankaŭ unue aperis en 1887) estas neniu granda ŝanĝo inter tiu kaj la angla de hodiaŭ. Oni ne bezonas tradukilon por iu krom kelkaj eksmodaj vestaĵoj kaj iloj kiujn oni ne plu uzas, sed la strukturo de la lingvo ankoraŭ estas la sama. Sed tiu manko de evoluo ne estas problemo aŭ malforto de la lingvo. Esperanto kreskis dum sia vivo, novaj vortoj aperis, malnovaj malaperis kaj oni uzis vortojn en novaj manieroj, sed neniu el tiuj ŝanĝoj disigis la lingvon aŭ ŝanĝis ĝin ĝis ĝi ne plu estas rekonebla.

Advertisements

3 pensoj pri “Kial Esperanto ne disiĝos

  1. ..Ljeonjyid-e (L’eon’їd-e) Dasheevskjij-a (Daŝēvsk’ij-a): ..mi atento tralegis vian opinijen pri ebla disiqhe pes antikva => antekva EsperantO-e pes L” Zamenẖˆōf-a kaj tuj komprenis ,ke vi ,vershajno ,multo da jiarey dormis kaj ”tradormis” (lasis for) aperen en la monde pes multnambray = blonambray esperant+similay lingvey yi = kaj echj tandemay dialektey pes nacijay lingvey ,namatay <= nomataj kiel = ko nacieEspay dialektey ,gramateko <= gramatike similay al antekva EsperantO-e ,sed sencay (semantekay) vortey estas = jas pleno <= plene pruntoprenitay el unu nacia (ge)patra lingve ko = kiel en ''krokodila'' variante pes EsperantO-e yi gramateke chjy nacieEsay dialektey pes nacijay lingvey ,inkluzivo pes kvazonacija = kvazau^nacia lingve EsperantO-e (apartenata al kvazonacija ”shtato” (socio) kun chjy atributey pes shtate –+ parlamente ,flage kun verda stele ,ĥimne ktp ,!!kun kreskanta esperantista naci”ismepes arday zelotey pes antekva Esperante ,batalantay yi echj militantay ”por fina venke” pes EsperantO-e en la monde) ,.vi vidas ,ke mi skribas al vi ne en antekva EsperantO-e (kun fina +O(J) en substantevey yi +E en adverbey) ,sed en
    jo = iom modernigita EsperantE (kun fina +E(Y) en substantevey yi +O en adverbey) ,?chju = ?ĉ’u => ?yilj = ?їl’ vi povas pruvi al mi ,ke antekva EsperantO-e jas blej facilo lernebla yi blej bona por totmonda <= tutmonda internacija <= internacia juzade <= uzado ,kolj = kol' <= ol echj jo <= iom modernigita EsperantE or^ <= au^ dhesa <= qhia radikalo forigi ion => ĥen gravan el => pjje(lj)s = pjjes = p’jes EsperantO-e ,.le = mi nur alvokas = emvok lerni n’e unu = (jej)lo = lo lingven EsperantOn ,sed => on tandeman lingvejden = du( = jejdo)+lingvazhon ,konsistantan p’es antekva patra lingve EsperantO-e (au^ = or^ nur iom = jo modernigita EsperantE) kaj = yi = ї qhia => dhesa plenO modernigita hhelpa variantE ,namata kiel = ko tandema hhelpa filyina dialekte EsperanteEspe.

    Ŝato

  2. Kelkfoje homoj havas strangajn opiniojn pri lingvoj. La imago pri disdialektiĝo de Esperanto estas unu el ili. Kompreneble vi pravas: ĝi tute ne povas disfali en dialektojn pro la konstanta interkontaktiĝado de ĝiaj uzantoj trans kontinentoj. Mi legis la aserton, ke la anglaj lingvovarioj de Britio kaj Usono disiĝadis unu de la alia ĝis proksimume 1900 kaj poste – pro plimultiĝo de kontaktoj – komencis konverĝi. Ĉu tio estas nur ies subjektiva impreso, ĉu iel pli rigore esplorita, mi ne scias, sed ĝi ŝajnas kredinda.

    En la pure hipoteza kazo, ke Esperanto iĝus la monda interlingvo, ĝi certe tendencus anstataŭi malgrandajn lingvojn en kelkaj mondregionoj, fariĝante la ĉefa persona lingvo de ĉiam pli da individuoj. Same kiel la angla nun faras. Sed ankaŭ tiam ĝi ne disdialektiĝus, ĉar tiuj homoj konstante rilatus (unuavice per elektronikaj komunikiloj) kun homoj en foraj lokoj kaj uzus esperantlingvajn amaskomunikilojn, tiel ke lingva unueco restus.

    Ŝato

  3. It is only your illusion. You have it because you speak English natively, and Esperantists you meet speak English (or similar European language) as their first foreign language. Thence, you understand each other because you only pretend to speak Esperanto, speaking English instead.

    If Esperanto will spread outside of the educated European English-speaking population, it will fragment easily, because it lacks vocabulary, it has only glossary, and glosses are very bad for translation. As non-European cultures have widely different and incompatible worldviews and mentalities, which are reflected in their languages, each culture would end up with their separate Esperanto, with same glosses, but widely different meanings. The idea of people of various cultures speaking the same language is a naïve 400-years-old utopia.

    And that is saying nothing about simple phonetical distinctions. Russians will pronounce “kato” like “k’ta”, Brazilians will mess up final N’s and M’s, and certain vowels, Americans will retain their peculiar consonants and diphthongized vowels, prosody of certain languages will make the phrases incomprehensible even if every sound is correct, etc.

    You are talking about “rules” of Esperanto, but where are they? Each Esperanto school (or each handbook author) has their own rules, and what is considered “correct” Esperanto today is just a fad depending on which faction has the upper hand, as evidenced by well-known historical periods of Esperanto. If tomorrow Brazil or China will dominate it, you’ll have to learn the new rules of “correct”.

    Ŝato

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s