Ĉu virinoj gajnas pli malaltan salajron pro diskriminacio?

Feministoj opinias ke virinoj suferas en moderna socio pro seksa diskriminacio kaj unu el la plej grandaj problemoj estas ke virinoj gajnas pli malaltan salajron ol viroj. Sed konservativuloj kontraŭas tiun ideon kaj ili opinias ke la diferenco temas ne pri diskriminacio sed pro la agoj kaj decidoj de virinoj. Ili opinias ke viroj laboras pli longe, havas pli bonan edukadon, havas pli da sperto kaj elektas pli bonpagitan laboron (eĉ se ĝi estas pli danĝera). Do, kiu pravas? Ĉu la ekonomio diskriminacias kontraŭ virinoj aŭ ĉu ĝi ĝuste traktas la valoron de virinoj?

Unue, ambaŭ flankoj konsentas ke la averaĝa viro gajnas pli altan salajron ol la averaĝa virino. En Irlando la manko estas 14%, en la tuta EU 16% kaj en Usono 23%. Do, ĉiuj konsentas ke virinoj gajnas malpli, la malkonsento temas pri la kialo.

Konservativuloj opinias ke la afero ne temas pri diskriminacio ĉar la merkato ne permesas tion. Se oni pagus tro malmulte al la laboristinoj, ili forirus kaj laborus por iu kiu pagus pli multe al ili. Aŭ ili kreus sian propran firmaon kiu pagus la laboristinojn egale. Konservativuloj opinias ke virinoj gajnas malpli da mono ĉar ili elektas laboron kiu pagas malpli, ekzemple laboro en edukado kaj zorgado. Ili elektas labori malpli ofte ol viroj kaj kutime ĉesas labori dum jaroj pro la nasko de infanoj. Ĉar ili preferas la familion ol la laboro, ili laboras malpli, havas malpli da sperto kaj tial gajnas malpli da mono.

Virinoj malhelpas siajn karierojn kiam ili ĉesas labori por zorgi siajn infanojn, sed ĉu temas pri elekto? Kiom da virinoj libere elektas kaj kiom sentas devigitaj zorgi la infanojn? Ĉu estas egaleco se oni atendas la patrinon zorgi la infanojn, dum la patro daŭre laboras kaj gajnas pli da mono? La plejparto de infanzorgantoj estas virinoj ne nur pro libera elekto sed ankaŭ pro socia normo. Ekzistas antaŭjuĝo ke patroj kiuj ĉesas labori por zorgi infanojn estas malfortaj kaj ne veraj viroj, dum virinoj kiuj laboras anstataŭ zorgi infanojn estas ne-amemaj kaj ne veraj virinoj.

gender-pay-gap-1280x640

Seksismo malofte estas klare anoncita afero, pli ofte ĝi okazas subtile. Ĉu virinoj vere ne volas bonpagitajn postenojn? Ĉu ili vere rifuzas tiujn postenojn aŭ ĉu diskriminacio forpuŝas ilin? Ĉu virinoj elektas ne iĝi inĝenieroj (ekzemple) aŭ ĉu sociaj normoj sentigas ilin ke ili ne estas bonvenaj, kapablaj kaj taŭgaj? Ĉu nia kulturo informas virinojn ke ilia rolo estas pli kiel flegistino ol doktorino? Ĉu virinoj rifuzas iĝi programistoj aŭ ĉu viraj programistoj rifuzas akcepti kaj dungi ilin? Ĉu viroj emas dungi kaj promocii aliajn virojn eĉ se pli taŭga virino kandidatiĝis? Eble nia kulturo havas bildon pri kiel aspektas kapabla laboristo kaj tiu bildo aspektas kiel viro. Tiam oni ne povus diri ke viroj gajnas pli da mono nur pro merito.

Sed kion diras la esploroj kaj studoj? Unu esploro en Irlando eltrovis ke virinoj gajnis 22% malpli ol viroj. Malsamecoj rilate al sperto kaj labora sektoro klarigis iom de la malsameco, sed ili eltrovis ke 8% estis tute ne klarigebla, do verŝajne temis pri diskriminacio. Multaj studoj eltrovis ke la lerteco kaj sperto de viroj ne plene klarigas la malsamecon. Eble ekonomistoj ne kapablas eltrovi la kialon aŭ eble ne estas bona kialo krom diskriminacio. Labora sektoro ne eksplikas la diferencon ĉar viroj gajnas pli altan salajron ol virinoj en ĉiuj sektoroj! Eksperimento sendis du vivpriskribojn, kiuj estis tutsame krom ke unu estis vira kaj la alia virina, al restoracioj kiuj serĉas servistojn, La virinaj kandidatoj ricevis nur duono da ofertoj ol la viraj. Se la kapabloj egalas kaj nur la sekso malsamas kio klarigo krom diskriminacio eblas?

La malsameco inter la salajroj de virinoj kaj viroj ne temas nur pri diskriminacio, sed iom certe jes. Virinoj gajnas ĉirkaŭ 10% malpli ol viroj por ne klarigeblaj kialoj, probable pro diskriminacio. Genra malegaleco ne nur estas historia afero, ĝi bedaŭrinde ankoraŭ vivas en la nuna socio. Egala salajro pro egala laboro ankoraŭ ne estas atingita.

4 pensoj pri “Ĉu virinoj gajnas pli malaltan salajron pro diskriminacio?

  1. Indas atenti pri fakto, kiun vi ne menciis. Viro kaj virino havantaj la saman laboron, similajn spertojn kaj similajn lertecojn ne gajnas egale: virino gajnas pli (averaĝe). Tio malfortikigas la hipotezon pri diskriminacio kontraŭ virinoj.

    Ŝati

      1. Ĉi tiu artikolo estas skribita angle, sed mi pensas ke ĝi estas bona: https://www.payscale.com/gender-lifetime-earnings-gap
        Ĝi ne tute agrablas nek Fabjon, nek vin.

        Mi ne scias pri inĝenieroj, sed programistoj provas dungi virinojn. Google diris multe ke la dungado de virinoj estas malfacila ĉar virinoj ne apliki por tiujn postenojn. Google eĉ preferas virinojn super virojn por dungado se la virino estas kapabla. Jen blogo de virino en ĉi tiu posicio. https://blog.usejournal.com/tips-for-hiring-women-in-tech-from-a-female-ceo-who-had-trouble-hiring-women-in-tech-d017bf44f94a

        Certe ne estas pri rifuzo…

        Ŝati

Komenti