Nigra 47 – Filmo pri la plej senespera epoko en la historio de Irlando

La granda malsatego inter 1845 kaj 1850 en Irlando estis kalumnio de malespero, malĝojo kaj morto. El la popolo de 8 miliono, ĉirkaŭ unu miliono mortis kaj unu miliono elmigris al Britio kaj Usono. Ĝi profunde ŝanĝis la landon rilate al lingvo, kulturo kaj socio. Eĉ hodiaŭ, iuj parolas amare kaj kolere pri la temo. Kaj nun ĝi estas la temo, por la unua fojo, de filmo.

1847 estis la plej malbona jaro dum la malsatego kaj oni nomis ĝin “Nigra 47” de kie venas la nomo de la filmo (angle: “Black 47”). Malsato estas malrapida kaj malĝoja afero kiu estas malfacila por montri en filmo. Do, anstataŭ montri la malsatantojn, la filmo temas pri viro kiu mortigas la subpremantojn de la malsatantoj. Esence ĝi estas kvazaŭ “Vakera filmo” kiu okazas dum la malsatego. Ĝi tre similas al “Django Unchained” kiu ankaŭ estis historia filmo kiu temas pri la malĝoja epoko, tiu de sklaveco. Dum la malsatego, tre malmultaj irlandanoj batalis aŭ ribelis kontraŭ la subpremantoj (same kiel tre malmultaj sklavoj ribelis) sed en la filmo, oni povas rigardi/imagi la fantazion en kiu iu atakas kontraŭ la ĉenoj.

00109152-614

La filmo temas pri Feeney, irlandano kiu membris en la brita armeo dum jaroj kaj batalis en afganio sed dizertis. Kiam li revenas hejme, li trovas nur ruinon ĉar la bienmastro elĵetis ilin kaj detruis la domon (dum tiu epoko, la bienoj apartenis al britoj, irlandanoj nur povis lui ilin). Kiam la policisto elĵetis ilin, lia frato ataktis la policiston. Pro tiu ĉi krimo, li estis pendita ĝis morto. Senhejme, lia patrino mortis pro malsato. Feeney planas iri al Usono, sed kiam lia fratino kaj sia familio estas ankaŭ elĵetita de sia dometo, ili mortas pro malvarmeco. Post tiu, Feeney deziras nur venĝon. Li mortigas la lokajn policistojn kaj poste ĉiuj kiuj elĵetis lian familion. La lu-kolektanto, la juĝisto ĝis la bienmastro.

La dua ĉefulo estas Hannah, militisto kiu batalis apud Feeney dum la milito en Afganio sed nun drinkas tro multe kaj traktis malliberulon tiel malbone ke unu mortis. Se li volas eviti mem iĝi malliberulo, li devas kapti sian malnovan amikon, Feeney. Kvankam li ne estas irlandano, kiam li vidas la suferojn de la malsatego, li komencas simpatii kun la irlandanoj. Estas multe da necerteco en la filmo, ĉu Hannah kaptos Feeney? Ĉu li povos eviti la ĉasantojn? Kiu mortigos kiun?

black-47-1024x427

Honeste, mi iomete timis antaŭ vidi la filmon, ĉar filmoj ofte mismontras mian landon. La malsatego estas delikata temo kaj oni povus facile fuŝi. Sed la filmo estas tre bona. Ĝi bone montras la historion de la lando sen esti tro teda aŭ peza. Do oni klarigas la situacion nature. Ekzemple, oni montras la malsatanojn surstrate, sen granda klarigo, ĉar oni ne bezonas klarigi la teruron de malsato. La filmo senvorte montras la klas-rilatojn de la tempo, la irlandanoj loĝas en malgrandaj, mallumaj domaĉoj. Tiuj kiuj laboras por la bienmastro havas iom pli grandaj dometoj kaj iom da meblo. La policisto havas bonan domon (laŭ modernaj standardoj) sed ĝi estas forta konstrasto kun la domaĉoj. Oni ne bezonas vidi la riĉulojn manĝante luksan manĝon, oni scias sufiĉe kiam oni vidas la grandecon de la domego.

La aktorado estas tre bona. Ili ne parolas tre ofte, sed ili ne bezonas ĉar kion diru dum malsatego? Oni ne devas elparoli la sentojn kiam oni vidas kadavrojn, ni jam scias. La du ĉefuloj estas neparolemaj, do la filmo ofte anstataŭe koncentriĝas je la pejzaĝo kaj silentaj rigardoj ĉe la malsatantoj en vestaĵaĉo. La filmo okazas en Connemara, loko en okcidenta Galway (proksime al mia hejmo) kiu estas unu el la plej izolitaj regionoj de Irlando (kaj daŭre estas almenaŭ parte irlandlingve). La ĉefa koloro de la filmo estas griza kaj bruna, la ĉefaj lokoj estas montoj kaj marĉoj.

2018-09-07_ent_43878229_I2

Interesa afero estas kiom multe la irlanda lingvo aperas en la filmo. Mi apenaŭ iam ajn vidis la irlandan en filmo, kaj eĉ tiam nur unu aŭ du frazoj. Sed mi pensas ke ĉirkaŭ kvarono de la filmo okazas en la irlanda. La malsatego estis granda turnopunkto por la lingvo, antaŭe la lando estis ĉirkaŭ duono irlandlingve kaj duono anglalingve (kaj kompreneble multaj dulingvuloj), sed poste la irlanda rapide malkreskis ĝis la lando iĝis preskaŭ tute anglalingve. La malsatego frapis la irlandlingvajn regionojn la plej forte.

En la filmo la kamparanoj parolas irlande inter si, sed angle al la oficaluloj. La policistoj kaj juĝejo uzas nur la anglan kaj la filmo montras juĝon kiam la defandanto ne komprenas la anglan do ne povas defendi sin (li estas sendita al Aŭstralio ĉar li ŝtelis). Poste Feeney kaptas la juĝiston kiu sendis lian fraton al morto kaj faras sian version de juĝo – kio okazas irlandlingve. Oni ankaŭ vidas britan pastron kiu ne komprenas la  irlandanan nomon Seamas O’Súilleabháin, do li ŝanĝas ĝin al al la angla James O’Sullivan.

La filmo montras gravajn okazaĵojn dum la epoko kiel malsatantoj kiuj manĝis urtikojn ĉar ili havis nenion alian. Ankaŭ aperas homoj kiuj “prenis la supon” (kiu eĉ hodiaŭ estas granda insulto). Temas pri protestantoj kiuj ofertis supon al la malsataj katolikoj – sed nur se ili konvertus religion. Laŭ la filmo, ĉiuj en la urbo prenis la supon, sed laŭ historiistoj ĉi tiu okazis tre malofte. La filmo ankaŭ ne montras la helpon britio sendis, kiu estis certe nesufiĉe sed estis pli ol nenio. La registaro disdonis manĝaĵon kaj dungis homojn por konstrui vojojn. Sed la vojoj iris nenie (tiel nomitaj “malsategaj vojoj”) kaj la laboristoj ricevis tiel malmulte ke ili ofte mortis dum la laborado. Ankaŭ estis la “labordomoj” kie oni rajtis ricevi manĝaĵon sed la ŝtato malkuraĝigis homojn eniri. Pro tio, oni apartigis familiojn kiuj eniris, donis malmulte da manĝaĵo kaj la konstruaĵoj estis malpuraj kaj malsanaj. Eĉ ĉi tie multaj ankoraŭ mortis pro malsano. La (nesufiĉa) helpo verŝajne ne kongruas kun la temo de venĝo kaj malespero, do tial ĝi ne aperas en la filmo.

black-47

La filmo montras la plej polemikan aferon de la malsato kiu plej kolerigis irlandanojn. Dum la malsatego, manĝaĵo eliris la landon. Eĉ kiam kadavroj estis en la stratoj, komercistoj vendis la manĝoĵon eksterlande. En la filmo, unu viro estis tiel ŝokita ke li provas preni la manĝaĵon (per pafilo) por doni al la malsatanoj. La filmo ne bone klarigas la ekonomiajn kialojn kaj eĉ multaj irlandanoj opinias ke soldatoj ŝtelis la manĝaĵon. Fakte la farmistoj vendis la manĝaĵon por pagi la luon kaj la bienmastroj vendis la manĝaĵon eksterlande ĉar la malsatantoj ne havis monon por aĉeti ĝin. Pro dekstrista ideologio, la registaro ne volis interveni aŭ malhelpi la merkaton. Ili opiniis ke la merkato solvus la problemon sen la ŝtato.

La epoko inter 1845 kaj 1850 estas tempo senĝoje kaj senespere. Irlandanoj amase mortis misere. Ĉi tiu filmo inventas novan heroon kiu ne akceptas morton sed kiu rezistas kaj ribelas. Li donas venĝon al la subpremantojn. Li ne vere vivis kaj neniu agis tiel, sed eble ni deziras ke li estis vera.

Penso pri “Nigra 47 – Filmo pri la plej senespera epoko en la historio de Irlando

Komenti